Porinfana literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:DPAG 2010 24 Europa Kinderbücher.jpg
Poŝtmarko germana honore al la ĝenro de infana literaturo.

Porinfana literaturo estas (en la kunteksto de lega kulturo) legaĵo destinita por infanoj, ĉu antaŭlernejaj, al kiuj kutime legas fabelojn kaj rimaĵojn plenkreskaj parencoj, ĉu por lernejanoj, kiuj jam legas mem.

La "tasko" de tia literaturo estas ĉefe eduka, kvankam la geknaboj mem legas pli por amuziĝi ol por edukiĝi. La legaĵo por infanoj laŭtradicie edukas al braveco, honesteco, verdiremo, sed ankaŭ konatigas kun la vivo. Tamen ankaŭ ekzistas infanlibroj kies sola celo estas amuzi aŭ eĉ - pro modernisma influo - ŝoketi. En la tradicia infanliteratura skolo, fabeloj estas unuaj lernolibroj de historio kaj moralo. El ili la homideto unuafoje ekscias, ke en la pasinteco la homoj vivis alimaniere ol hodiaŭ (ke ekzistis reĝoj kaj regatoj, sed ne aŭtoj, elektra lumo ktp.), kaj ke homoj simile alimaniere vivas en malsamaj kulturoj. La literaturon por infanoj oni povas dividi laŭ la aĝo de la infanoj. En la okcidenta civilizo kutima ordigo estas:

Por plej junaj fabeloj, por ĉirkaŭ 10-jaraj rakontoj pri aliaj infanoj, por pli aĝaj aventuraj romanoj. Ofte aventuraj libroj verkitaj origine por plenkreskuloj, estas nun opiniataj legaĵo por geknaboj (ekzemple Robinson Crusoe, Tri musketeroj). En multaj kazoj estas originalaj herooj pli famaj ol iliaj aŭtoroj (Pinokjo, Winnie-la-Pu).

Pri eldonado de libroj por infanoj kaj junularo zorgas internacia organizo ĉe Unesko IBBY.

Verkistoj por infanoj

(Postmetita P indikas, ke la aŭtoro verkis ankaŭ por plenkreskuloj.)

El la anglalingva literaturo

El la ĉeĥlingva literaturo

El la danlingva literaturo

El la esperanta literaturo

El la franclingva literaturo

El la germanlingva literaturo

El la hispanlingva literaturo

El la hungarlingva literaturo

El la itallingva literaturo

El la nederlandlingva literaturo

El la pollingva literaturo

Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia poŝhhorloĝo; 1964, trad: Kabe

El la portugallingva literaturo

El la svedlingva literaturo

Famaj herooj el porinfanaj libroj

Maŭglio - Tarzano - Tom Sawyer - Huckleberry Finn - Koziołek Matołek - Bolek kaj Lolek - Sinjoro Tau - Pinokjo - Winnie-la-Pu - Pipi Ŝtrumpolonga - Harry Potter - Zorro

Vidu ankaŭ