Franca rezistado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Résistance)
Franca rezistado
armed organisation group • Makiso
Komenco junio 1940 vd
Fino oktobro 1944 vd
Lando(j) Francio vd
vdr

La Franca Rezista Movado (france La Résistance intérieure français), simple la Rezistado (La Résistance), estas kolektiva nomo por la rezistaj movadoj dum la Dua Mondmilito, kiuj batalis la germanan okupacion de Francio kaj la por-nazia Vichy-reĝimo kiu ekpotenciĝis en Francio, kun la kapitulaco de la registaro la antaŭa franca registaro kaj ĝia armeo, la 22-an de junio 1940. La Rezistado montras la aron de la sekretaj movadoj kaj retoj, kiuj dum la Dua Mondmilito daŭrigis la lukton kontraŭ la Akso (Germanio kaj aliancanoj) kaj ĝiaj kunlaboremaj helpantoj sur la franca teritorio depost la armistico okazinta en la 22-a de junio 1940 ĝis la Liberigo de Francio en 1944.

La rezistaj movadoj inkluzivis grupetojn de armitaj viroj kaj virinoj, eldonistoj de subtera gazetaro kaj eĉ profesiuloj de kino. La rezistaj movadoj laboris kune kun la sekretaj fortoj de la Aliancanoj, precipe en disponigado de spioninformoj pri la Atlantika Muro, en kunlaboro en sabotaj operacioj kaj en aliaj operacioj kiuj kontribuis al la sukceso de Operacon Overlord (la invado de Normandio). La grupoj nombris ĉirkaŭ 35 mil homojn. Komence de la subtera periodo ĝi estis gvidita fare de Charles de Gaulle, sed lia kontrolo super ĝi estis loza kaj la grupoj en ĝi funkciis aparte unu de la alia. De 1944, komuna konsilio gvidita fare de Georges Bidault estis establita.

La franca rezista movado ekfunkciis en Francio post la parolado de Charles de Gaulle en la BBC en la franca, en kiu li legis: "Ĉar Francio ne estas perdita. Ĝi ne staras sole, kaj vasta imperio staras malantaŭ ĝi. Kaj ĝi povas kuniĝi kun la Brita Imperio kaj daŭrigi batali."

Multaj virinoj laboris subtere en diversaj roloj, inkluzive de elsendado de informoj, batalado, kontrabandado de persekutitoj, ekipaĵo, mono kaj municio.

En 2-a Mondmilito, ili agis kontraŭ la nazioj en Vichy kaj okupita Francio en diversaj manieroj. Inter ili estis la dissendo de propagandaj flugfolioj, la bombado de fervojoj, pafado de naziaj gardistoj, kontrabandado de judaj infanoj al Hispanio kaj Svislando kaj la eksplodigo de administraj konstruaĵoj.

Tiu lukto konsistis el agadoj por informi kaj saboti, aŭ el militaj operacoj kontraŭ la okupaciaj trupoj (ĉefe germanaj), kaj ankaŭ kontraŭ la fortoj de Vichy. Sed tiu lukto entenas ankaŭ aspektojn pli civilajn kaj neviolentajn kiaj estis la ekzistado de vasta gazetaro sekreta, la disvastigo de agitfolioj, la falsaj legitimiloj, la organizado de strikoj kaj de manifestacioj, la starigo de diversaj retoj por savi la militkaptitajn eskapintajn, la oponantojn al la STO (Service du Travail obligatoire: Sekcio por deviga laboro en Germanio), kaj la persekutitajn judojn.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]