Rokeja cistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokeja cistikolo
Rokeja cistikolo
Rokeja cistikolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. aberrans'
Cisticola aberrans
(Smith, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rokeja cistikolo (Cisticola aberrans) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Tiu specio havas ruĝecbrunajn kronon kaj nukon, malhelbrunajn dorson, flugilojn kaj longan kaj finlarĝan voston. La vizaĝo estas pli hela kun grizbruna traokula strio kaj blankeca superokula strio. La gorĝo kaj supra brusto estas blankaj, sed la resto de la subaj partoj estas grizecaj. La kruroj estas rozkolorecaj, la beko nigreca kaj la irisoj brunaj.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Sieraleono, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj. Ĝi kutime asociiĝas kun roka arbara tereno (de kio devenas la nomo de la specio) kun disaj herbotufoj. Kutime ĉe deklivoj de montetoj aŭ en apuda ĉerivera vegetaĵaro.

Ĝi estas foje disigita en du speciojn: nome la Pigra cistikolo (C. aberrans) en la suda parto de sia teritorio kaj la Rokeja cistikolo (C. emini) pli norde.

Oni agnoskas 8 subspeciojn. Estas raspj el Okcidenta kaj Orienta Afriko suden al Angolo, orienta Malavio kaj norda Mozambiko, foje traktataj kiel separata specio sur bazo de punktita vosto kaj pli mallarĝajn habitatopreferojn, sed lurio estas intermeza; la simileco de la izolata angola raso bailunduensis estas necerta. Proponita raso teitensis (el sudorienta Kenjo) sinonimas kun emini.

Inter la agnoskataj subspecioj estas la jenaj: admiralis Bates, 1930 – surloke el suda Maŭritanio, Gvineo kaj Malio orienten al Ganao, Togo kaj norda Benino, petrophilus Alexander, 1907 – Niĝerio kaj Kameruno orienten al suda Sudano kaj nordorienta DRKongo, Ugando, Ruando kaj Burundo kaj bailunduensis Neumann, 1931 - Okcidenta Angolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]