Malkoloniigo
Malkoloniigado (senkoloniigo aŭ malkoloniigo) estas la nuligo de koloniismo, nome la neegaleca rilato per kio unu homo, ŝtato aŭ nacio establas kaj konservas dependan teritorion sub alia. Ĝi povas esti komprenita politike (ekhavante sendependecon, sendependan aŭtonomion, union kun la metropolo aŭ alian ŝtaton) aŭ kulture (forigo de malutilegaj koloniaj efikoj). La esprimo rilatas precipe al la malmuntado, en la jaroj post la Dua Mondmilito, de la novaj imperioj establitaj antaŭ la Unua Mondmilito ĉie en Afriko kaj Azio.
La Speciala Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Malkoloniigo deklaris ke en la procezo de malkoloniigado ekzistas neniu alternativo al la akcepto fare de la koloniigintoj de la Rajto de memdetermino, sed en praktiko malkoloniigado povas impliki aŭ neperfortan revolucion aŭ naciajn liberigajn militojn de la indiĝena loĝantaro. Ĝi povas esti enurba aŭ impliki la intervenon de eksterlandaj potencoj agantaj unuope aŭ tra internaciaj instancoj kiaj ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam ekzemploj de malkoloniigado povas esti trovitaj jam eĉ ĉe la verkoj de Tucidido, ekzistas pluraj precipe aktivaj periodoj de malkoloniigado en modernaj tempoj. Tiuj estas la disrompo de la Hispana Imperio en la 19-a jarcento; de la germana, aŭstro-hungara, otomana, kaj rusa imperioj sekve de la Unua Mondmilito; de la brita, franca, nederlanda, portugala, belga kaj itala koloniaj regnoj sekve de la Dua Mondmilito; de la Rusa Imperio post la fino de la Malvarma Milito kaj aliaj.
Kiel filozofio, "malkoloniigado" prisignas la kapablon vidi kaj konsideri ne-eŭropajn kulturojn de senantaŭjuĝa, ne-okcidenta perspektivo.
Metodoj kaj epokoj
[redakti | redakti fonton]Malkoloniigado estas politika procezo, ofte implikante perforton. En ekstremaj cirkonstancoj, ekzistas sendependiga milito, foje sekvante revolucion. Plej ofte, ekzistas dinamika ciklo kie intertraktadoj malsukcesas, negravaj tumultoj rezultiĝas okazigante subpremadon de la polico kaj militfortoj, eskaladante en pli perfortajn ribelojn kiuj kondukas al pliaj intertraktadoj ĝis sendependeco estas koncedita. En maloftaj kazoj, la agoj de la indiĝea loĝantaro estas karakterizitaj per malperforto, kun la hinda sendependiga movado gvidita fare de Mohandas Karamchand Gandhi estanta unu el la plej rimarkindaj ekzemploj, kaj la perforto venas same de aktiva subpremado fare de la okupacia armeo aŭ kiel politika opozicio de fortoj reprezentantaj minoritatajn hejmkomunumojn kiuj sentiĝas minacataj de la perspektivo de sendependeco. Ekzemple, ekzistis sendependeca milito en Franca Hindoĉinio, dum en kelkaj landoj en Franca Okcidenta Afriko (eksklude la Magrebajn landojn) malkoloniigado rezultiĝis el kombinaĵo de ribelo kaj intertraktado. La procezo estas nur kompleta kiam la fakta registaro de la lastatempe sendependa lando estas agnoskata kiel la laŭjure suverena ŝtato fare de la komunumo de nacioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Malkoloniigado post 1945
[redakti | redakti fonton]Afriko
[redakti | redakti fonton]Ene de du jardekoj post la Dua Mondmilito 50 kolonioj estis ellasitaj en formala sendependeco. Jam dum la milito la koloniaj potencoj ne plu vere kapablis politike kaj milite kontroli la koloniojn. Cetere trupoj el la kolonioj partoprenis al la milito je la flanko de la koloniaj potencoj. Kiel "rekompenco" estis promesita pli da aŭtonomio al la kolonioj.
Plej ofte la malkoloniigado estis gvidita de la loka elito, kiu en la kolonia administracio okupis la malaltajn postenojn.
Unu el la plej fruaj movadoj de sendependiĝo formiĝis en 1947 en Ganao sub la gvido de Kwame Nkrumah. En Nigerio, kiel en multaj aliaj afrikaj landoj, la sendependeca movado ne estis unueca, sed formiĝis pliaj konfliktantaj tribaj grupoj. Eksceptoj estis la landoj, kie aparte kapablaj homoj gvidis la movadon, kiel en Ganao kaj Kenjo.
La landlimoj de la sendependaj landoj en Afriko estis ofte difinitaj sen konsideri la etnajn limojn. En pluraj ŝtatoj estis kunigitaj homoj el malsamaj etnoj. Tio estis kaŭzo de konfliktoj plej ofte ne solvitaj ĝis nuntempe.
La jaro 1960 estis tiu, en kiu la plejmulto da afrikaj landoj atingis sendependecon. Pro tio ĝi estas nomata "Afrika Jaro".
Ameriko
[redakti | redakti fonton]- Unuiĝinta Reĝlando: Novlando (nominale sendependa regno sed sub rekta brita regado ekde 1934) (1949, unio kun Kanado); Gujano (1966); Belize (1981).
- Nederlando: Nederlandaj Antiloj, Surinamo (1954, ambaŭ iĝis konsistigaj landoj de la Reĝlando Nederlando).
- Danio: Gronlando (1979, iĝis konsistiga lando de la Reĝlando Danio).
Azio
[redakti | redakti fonton]La sekva listo montras la koloniajn potencojn post la fino de malamikecoj en 1945, kaj iliaj koloniaj aŭ administraj havaĵoj. La jaro de malkoloniigo estas skribita kronologie en krampoj.
- Unuiĝinta Reĝlando: Brita Hindio (1947) Brita mandato Palestino, Birmo, kaj Cejlono (1948); Brita Malajzio (1957); Saravako, Norda Borneo, kaj Singapuro (1963); Brunejo (1984); Honkongo (1997).
- Francio: Franca Hindio (1954) kaj Hindoĉinio (konsistanta el Vjetnamio (1945), el Kamboĝo (1953) kaj el Laoso).
- Portugalio: Portugala Barato (1961); Portugala Timoro (1975); Makao (1999).
- Usono (1946): Filipinoj
- Nederlando: Nederlanda Hindio (1950); Nederlanda Nov-Gvineo (1963, aneksita al Indonezio).
- Brita Aŭstralio: Papuo-Nov-Gvineo (1975).
Aŭstralio kaj Oceanio
[redakti | redakti fonton]La laŭgrada sendependigo de Aŭstralio kaj Nov-Zelando de la brita reĝado evoluis dum la tuta 20-a jarcento kaj estis kompletigita en 1986. La malkoloniigado de Oceanio komencis post la Dua Mondmilito kaj la lastaj insuloj akiris sendependecon en la 90-aj jaroj.
Eŭropo
[redakti | redakti fonton]- Unuiĝinta Reĝlando: Cipro aŭ Kipro (1960); Malto (1964).
Murditaj kontraŭkoloniistaj estroj
[redakti | redakti fonton]Postkoloniaj organizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Pro komunaj historio kaj kulturo, pluraj iamaj koloniaj potencoj kreis instituciojn kiuj pli malstrikte asociigis siajn antaŭajn koloniojn. Membreco estas libervola, kaj en iuj kazoj povas revokata se membroŝtato perdas iujn objektivajn kriteriojn (ofta kondiĉo estas demokratia regado). La organizaĵoj servas kulturajn, ekonomiajn kaj politikajn celojn inter la asociitaj landoj, kvankam neniu tia organizo iĝis politike grava memstara unuo.
Eksa kolonia potenco | Organizaĵo | Fondita |
---|---|---|
Britio | Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations) | 1931 |
Francio | Franca Unio (Union française) | 1946 |
Franca Komunumo (Communauté française) | 1958 | |
Franclingvio (Francophonie) | 1970 | |
Hispanio kaj Portugalio |
Latinida Unuiĝo | 1954 |
Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj | 1991 | |
Portugalio | Komunumo de portugallingvaj landoj (Comunidade dos Países de Língua Portuguesa) | 1996 |
Rusio | Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (Содружество Независимых Государств) | 1991 |
Teme ligitaj rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj
[redakti | redakti fonton]- Rezolucio 66 de la Ĝenerala Asembleo de la U. N. (1946-12-14), en PDF-formato en la vikimedia komunejo jen angle kaj france, sed ankaŭ haveble ĉine, hispane kaj ruse
- Listo de la teritorioj kuratore administrataj kaj ne-mem-regaj, laŭ difino de la Ĝenerala Asembleo de la U. N. (1945-1999), en formato DjVu angle
- Rezolucio 1514 de la Ĝenerala Asembleo de la U. N.: Deklaracio pri donado de sendependeco al koloniaj landoj kaj popoloj (1960-12-14) angle kaj france
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Africa addio, dokumenta filmo
- Militoj de nacia liberigo
- Portugala kolonia imperio
- Postkolonia Afriko