Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Malapero de la X-kodo: provo kun Android
Linio 363: Linio 363:
:::: {{re|Pino~eowiki|montri=ne}}Oni ne bezonas scii la anglan lingvon por instali kaj uzi tiujn klavarojn! (Kiel diras rusa proverbo, timo havas grandajn okulojn.) Por instali iun programon en Android, simple venu al la paĝo de tiu programo per via Android-aparato kaj tuŝu sur la ekrano la butonon kun la nomo ''Instali'' (ne en Esperanto, sed en la lingvo, kiun vi uzas en via aparato, do ĉe vi supozeble en la franca). Aŭ (se vi trovas tion pli oportuna aŭ pli facila), venu al la sama paĝo per komputilo, ensalutu al Google (se ankoraŭ ne) kaj musklaku la saman butonon: se via Android-aparato estas retkonektita, instalado tuj komenciĝos. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 09:13, 26 jul. 2016 (UTC)
:::: {{re|Pino~eowiki|montri=ne}}Oni ne bezonas scii la anglan lingvon por instali kaj uzi tiujn klavarojn! (Kiel diras rusa proverbo, timo havas grandajn okulojn.) Por instali iun programon en Android, simple venu al la paĝo de tiu programo per via Android-aparato kaj tuŝu sur la ekrano la butonon kun la nomo ''Instali'' (ne en Esperanto, sed en la lingvo, kiun vi uzas en via aparato, do ĉe vi supozeble en la franca). Aŭ (se vi trovas tion pli oportuna aŭ pli facila), venu al la sama paĝo per komputilo, ensalutu al Google (se ankoraŭ ne) kaj musklaku la saman butonon: se via Android-aparato estas retkonektita, instalado tuj komenciĝos. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 09:13, 26 jul. 2016 (UTC)
::::: Dankon Gamliel, mi ne timas kaj mi estas scivolema. Verŝajne mi sukcesos. Sed estas malfacila, kiam oni devas labori sur pluraj maŝinoj. Sed bezonas tempon kaj la malnova sistemo bone funkciis kun Android. Ĉu iu povas ankaŭ provi Android ? {{re|Gamliel Fishkin|montri=ne}} {{re|Blahma|montri=ne}}--[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 09:45, 26 jul. 2016 (UTC)
::::: Dankon Gamliel, mi ne timas kaj mi estas scivolema. Verŝajne mi sukcesos. Sed estas malfacila, kiam oni devas labori sur pluraj maŝinoj. Sed bezonas tempon kaj la malnova sistemo bone funkciis kun Android. Ĉu iu povas ankaŭ provi Android ? {{re|Gamliel Fishkin|montri=ne}} {{re|Blahma|montri=ne}}--[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 09:45, 26 jul. 2016 (UTC)
:::::: {{re|pino~eowiki|montri=ne}}Mi tajpas ĉi-tion en Android per AnySoftKeyboard. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 10:54, 26 jul. 2016 (UTC)

Kiel registrite je 10:54, 26 jul. 2016


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Malpezigi la specialan paĝon "Lastaj ŝanĝoj"

Tio ne estas urĝa peto, sed mi pensas, ke la paĝo "Lastaj Ŝanĝoj" de nia vikipedio estas iom tro peza. Almenaŭ pli peza ol la plej fortaj angla, germana kaj nederlanda vikipedioj je la paĝa supro. Esperanta Vikipedio havas iom tro multajn informojn, kiuj estas ja interesaj kaj kaŝitaj al nur tri linioj. Tamen, la plej ofte uzata paĝo ne ĉiam devas havi pezajn ŝablonojn kaŝatajn dum kelkaj sekundoj, kaj malpezaj ligiloj estu sufiĉaj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 11:25, 12 Mar. 2015 (UTC)

Ĉar neniu komentas, mi volas ŝanĝi MediaWiki:Recentchangestext, ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 02:21, 29 Maj. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Kian ŝanĝon vi ŝatus fari en MediaWiki:Recentchangestext? Bonvolu priskribi ĝin pli detale, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 15:57, 19 Aŭg. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Mi opinias ke ne necesas la pezaj skatoloj "Bonvenon en la Vikipedio en Esperanto !" kaj "KUNLABORAĴOJ" kun tri kolumonoj en Lastaj ŝangoj por (pezaj) uzantoj, kiuj interesiĝu al aliulaj kontribuoj, vandalismoj ktp. Nur "Opcioj pri lastaj ŝanĝoj" estu sufiĉa. Tamen, mi ne volas nur forigi la pezajn partojn, sed ŝovigi ilin. Sed al kie? Eble al Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio?--Salatonbv (diskuto) 06:53, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi ĵus kreis MediaWiki:Recentchangestext/provejo. Se ne estos kontraŭaĵo dum 1 aŭ 2 sem, mi ŝanĝos la lastaj ŝanĝoj kaj ŝovos la datumojn al Vikipedio:Bonvenon.--Salatonbv (diskuto) 06:04, 23 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite neniu kontraŭis.--Salatonbv (diskuto) 13:17, 2 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Mi klopodis alinomigi tiun artikolon al Lingvoj en NiĝerioLingvoj de Niĝerio, ĉar kvankam Nigerio estas alinomigo de la ĉefa artikolo, PIV agnoskas nur Niĝerio-n, kiu estas la nuna titolo da la ĉefa artikolo. Oni respondas al mi, ke temas pri iu nigra listo. Pri kio temas?--kani (diskuto) 00:01, 3 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus iomete korektis la artikolon, ĉar ĝi enhavis malĝustan nomon de ŝablono, tiel ke ĝi ne povis funkcii. Krome mi ankaŭ korektis iomete la tekston kaj ligilojn al prilingvaj artikoloj. Kaj finfine mi ŝanĝis la titolon al Lingvoj en Niĝerio kaj aldonis la intervikiojn per Vikidatuma ero. --Tlustulimu (diskuto) 22:13, 22 Jan. 2016 (UTC)

ŝablono: Informkesto reganto

Mi aldonis novajn parametrojn, por "religio" kaj "subskribo" al {{informkesto reganto}}. Rezulto videblas ĉe Frederiko la 1-a (Prusio). Mi petas ke iu kiu povas la kodadon pli bone ol mi, kontrollegu ĉu mi faris bonorde. Eble vi ankaŭ trovas eblecon pli bone aranĝi la bildeton kun la subskribo en la informkesto. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 21:53, 3 Jan. 2016 (UTC)

@Moldur: Bona ideo. Sed mi aldonis subskribo supre al la dokumentado, ĉar la parametro estas enplektata en la informkeston per la Lua-modulo {{InfoboxImage}} kaj informo pri tio ankoraŭ mankis. Krome mi aldonis la du novajn parametrojn al la rilata ŝablono {{informkesto regantino}} kaj alĝustigis ties dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 16 Jan. 2016 (UTC)

MediaWiki:Post-expand-template-inclusion-category

Saluton. Mi ĵus konstatis, ke MediaWiki:Post-expand-template-inclusion-category enhavas finan punkton en la mesaĝo:

Paĝoj kie inkluziva pezo de ŝablonoj estas tro granda

Mi pensas, ke ĝi superfluas. Ĉi tiu mesaĝo fakte difinas zorgigan kategorion, kiu ne ekzistas ĝis nun. Tamen ĝi enhavus unu paĝon, kie estas iu problemo. Ĉu mi tamen kreu la kategorion? Se jes, mi ŝatus forigi la punkton. Ĉu prefere la rilata paĝo en la traduka vikio estu alĝustigata? --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 16 Jan. 2016 (UTC)

(+) Kelkaj vikipedioj jam havas zorgigan kategorion, kiel ekzemple la germana vikipedio: de:Kategorie:Wikipedia:Maximale Seitengröße durch Vorlageneinbindungen überschritten. --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 16 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite translatewiki:Special:Diff/6641173. En tion klaraj aferoj bonvolu redakti kun kuraĝo ;) --KuboF (diskuto)

Mi ĵus kreis la rilatan kategorion Paĝoj kie inkluziva pezo de ŝablonoj estas tro granda, kiu estas kaŝita kategorio kaj bonŝance nun malplena. Tamen ni ja havu tian zorgigan kategorion. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 16:03, 8 Mar. 2016 (UTC)

Anstataŭigilo de neekzistantaj artikoloj

En la retpoŝta konferenco de Vikidatumoj aperis propono (angle) por malgrandaj Vikipedioj por ŝalti aldonaĵon ArticlePlaceholder (fakte anstataŭigilo de neekzistantaj paĝoj). Ĝi funkcias tiel ke kiam uzanto entajpas ion en serĉilon, la serĉilo ne proponas nur artikolojn el Vikipedio, sed ankaŭ erojn en Vikidatumoj (tiuj kun titolo aŭ kromnomo en la koncerna lingvo) kaj post iro al tiu "paĝo", ĝi montros datumojn el Vikidatumoj rekte en Vikipedio kune kun butono por krei novan paĝon. Ofte tiel oni povas trovi almenaŭ bazajn datumojn pri personoj (datoj kaj lokoj de naskiĝo kaj morto, ks.) eĉ se neniu ankoraŭ verkis artikolon pri la homo en koncerna lingvo.

Ĉar Vikidatumoj enhavas pli ol 675 000 erojn en Esperanto dum kiam E-Vikipedio havas nur pli ol 220 000 artikolojn, tio povus utili ankaŭ por ni. La kreinto de la aldonaĵo ŝajnas ke ĝi interesiĝas pri daŭra evoluo kaj plibonigo de la aldonaĵo. Pli da informoj estas en la konferenco. Mi nur ne scias kion oni konsideras kiel "malgranda Vikipedio", sed eble tio ne estus problemo. --Venca24 (diskuto) 18:47, 20 Jan. 2016 (UTC)

Mi subtenas la elprovon de tiu iniciato kaj nian engaĝiĝon en ĝi. Esence temas pri integro de io kiel Reasonator rekte en Vikipedion, kaj tio estas sencohava kaj multe pli trovebla kaj uzanto-amika ol la "Serĉorezultoj de Vikidatumoj" kiun ni jam nun redonas kiel simplan liston tute ĉe la fino de la paĝo kun serĉrezultoj kiam ne ekzistas aparta artikolo pri temo. La antaŭvidebla efiko por nia Vikipedio estas granda, do el tiu vidpunkto ni certe eniras la difinon de la serĉata "malgranda Vikipedio". Apero de Esperanto en studentlaboraĵo kaj nova projekto ligita al la Vikipedia programaro cetere iĝos bona reklamo por nia lingvo. Problemo povus esti nur se iu ero apenaŭ enhavas utilajn informojn, la paĝo estas preskaŭ malplena kaj tio ĝenos la legantojn – sed ni vidu, ĉu tio efektive ĝenus al iu. Ja preskaŭ ĉiu ero enhavos minimume titolon, priskribon kaj bildon, kio jam igas la paĝon ne aspekti tute malplena. Se aldone estos klare el la paĝoj, ke tio estas nur aŭtomate generitaj informoj, kaj la indeco de kreo de nova artikolo restos same okulfrapa kiel nun, por ne fortimigi redaktuntojn, tio estos kontentiga. Sola mia problemo estas, ke mi persone dum la nunaj monatoj ne povos tion asisti, do necesos ke iu alia anonciĝu al ŝi nianome kaj aranĝu la aferon (tamen la teksto diras, ke ne nepre necesos granda kunlaboro, se ni ne sufiĉe spertos aŭ homkapablos). Venca24, ĉu vi povus la kontakton kun ŝi flegi? Cetere, la aŭtoro ja estas ŝi kaj mi ne rimarkis, ke ŝi intencus iel kaŝi tion – male, la elekto de Ada Lovelace kiel specimeno estas bela atentigo pri tiu fakto kaj laŭ mi jam pro la bezono de plia engaĝiĝo de virinoj en komputiko tiu ŝia projekto estas subteninda kaj ŝia sekso neprisilentinda. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:11, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi skribis al ĝi ke ni interesiĝas kaj kion necesas fari por enkonduki la ilon en nian Vikipedion.
Mi ne konas la homon kaj nenio en la mesaĝo gvidis min al ideo ke ĝi estas certe ŝi. Se ĝi estus ĉeĥo, tiam estus tute klare ke ĝi estas ŝi laŭ nomo, la nomon Aimée mi ne konas kaj mi ne volis esplori ĉu ie en la mondo ne ekzistas Lucie kiel vira nomo, pro tio mi elektis neŭtralan manieron. Same mi ne scias ĉu ĝi certe estas germano kaj tial mi ne menciis tion (tio ankaŭ ne kaŝindas), sed neniun ĝenas tio ĉi. Mi samopinias ke indas havi inojn inter informadikistoj kaj ke oni ne kaŝu tion, sed ĉi tie ne temas pri prezento de la persono, sed pri prezento de la ilo. Tio, ke ĝi elektis Ada ankaŭ ne certigis min, ĉar kiam mi pripensis prelegi dum UK pri inoj en informadiko, Ada estis mia unua elekto (ĉe ŝi multo komencis), sed tio ne signifas ke mi estas ino. --Venca24 (diskuto) 12:34, 21 Jan. 2016 (UTC)
Necesas traduki la ilon en Translatewiki (mi ne sukcesis ankoraŭ ekhavi permeson por traduki) kaj havi subtenon de la komunumo - do mi kreas baloton por simple esprimi (mal)subtenon por ke ankaŭ neparolantoj de Esperanto povu simple kompreni la rezulton. Diskuto povas daŭri ĉi tie. --Venca24 (diskuto) 14:00, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi jam tradukis ĉion en E-on. Kiu havas aliron al TranslateWiki, ĝi povas kontroli (aŭ plibonigi) la tradukojn. --Venca24 (diskuto) 07:30, 22 Jan. 2016 (UTC)
Mi subtenas la elprovon de tiu iniciato. Mi ne certas, ke la ilo estus vere utila por kreantoj sed ni bezonas vikidatumojn kaj iniciato sciigas pri vikidatumoj. Vikidatumoj faciligi la kreanton de novaj artikoloj sed ĉefe ĝi estas necesa por niaj ĝidatigoj. Komuneco pri datumoj estas nia intereso, por personoj ni havas vere informoj en vikidatumoj sed por geografiaj lokoj estas malfacila, la grandaj vikipedioj havas iliaj proprajn metadatumoj kaj ili ne komunikas gravegajn informojn kiel loĝantaro. Se oni konas kaj uzas vikidatumojn, oni povos argumenti en nia lingvo vikipedio por peti komuniki liajn informojn. --pino (diskuto) 19:21, 22 Jan. 2016 (UTC)

Mi subtenas la testadon ĉe ni! Ĉi-semjnfine (supozeble kun Uzanto:LaPingvino kaj eble aliaj esperantistoj) mi partoprenos FOSSDEM (evento por programistoj en Bruselo, Belgio), kie prelegos ankaŭ la kreanto de la programo kaj do mi persone babilos kun ŝi kaj rekomendos nian Vikipedion. Ĉu eble iu aliĝas al ni? --KuboF (diskuto) 19:23, 29 Jan. 2016 (UTC)

Do, mi persone renkontiĝis kun la programisto kaj mi konfirmis, ke nia Vikipedio interesiĝas pri ŝia etendaĵo. Ŝi observas nian Diskutejon kaj ni iom parolis pri ŝia subteno al Esperanto kaj Ido (kaj iom miris pri la komento de Dominik :)). Do rezulte, nia Vikipedio havas bonan ŝancon por servi kiel frua testanto, sed pro studado kaj alia laboro de la programisto, necesos atendi ĉirkaŭ 1-2 monatoj. --KuboF (diskuto) 21:19, 6 Feb. 2016 (UTC)

Laŭ retpoŝtmesaĝo de Lucie, la anstataŭigilo devus esti ŝaltita je la 11-a de majo. Ŝi rekomendas traduki ecojn ĉe Vikidatumoj, kiuj ankoraŭ ne havas nomon en Esperanto. --Venca24 (diskuto) 06:03, 13 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas la ideon ĝenerale. Sed, kiel diras rusa proverbo, ne konante vadejon, ne ŝovu vin en akvon. Indas enŝalti tiun aldonaĵon ne por ĉiuj ne ekzistantaj artikoloj tuj, sed por ioma parto: ekzemple, por artikoloj pri personoj aŭ pri loĝlokoj, en kiuj ja povas esti pluraj tabelaj informoj disponeblaj en la Vikidatumoj (dato kaj loko de naskiĝo kaj morto, nomoj de familianoj, profesio, respektive teritorio, loĝantaro kaj jaro de ekkonstruo). Uzo de Vikidatumoj estas tre evoluigita en la ruslingva Vikipedio; por ekzemplo oni povas rigardi la artikolon ru:Луис Гонзага, kiu havas informkeston kun multaj informoj (N. B.: el la Vikidatumoj), kreatan per mallonga kodero {{музыкант}}, kaj kompari ĝin al la kreita de mi testa artikolaĉo is:Skúli Guðmundsson (ráðherra), kies informkesto restas malplena, malgraŭ ke mi kreis kaj plenigis eron en la Vikidatumoj. Kaj mi estas absolute kontraŭ la ideo fari ĉi tie voĉdonon: tiaj decidoj estu farataj ne per primitiva kalkulado de voĉoj, sed per argumentado. Gamliel Fiŝkin 04:49, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias ĉu eblos filtri la erojn laŭ esprimo "estas-io". Ĝenerale tio funkcios nur por tiuj eroj, kiuj havas esperantan etikedon (label). --Venca24 (diskuto) 08:14, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
En artikoloj pri personoj la kodero {{#property:P31}} donas la vorton «homo», en artikoloj pri urboj — «urbo» aŭ respektive «ĉefurbo», ktp. Foje estas du aŭ kelkaj signifoj, tiam ili estas dividitaj per komo(j). Se koncerna ero en la Vikidatumoj ne havas esperantan etikedon, anstataŭe surekraniĝas Q-numero. Ekzemple, en la artikolo Akranes la menciita kodero respondas «urbo, komunumo de Islando», sed antaŭ ol mi aldonis esperantan etikedon, estis «urbo, Q955655». Gamliel Fiŝkin 15:32, 4 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Baloto

Ĉu vi subtenas ŝalton de ilo ArticlePlaceholder en Esperanto-Vikipedio?

Por

  1. Por Por: --Venca24 (diskuto) 14:00, 21 Jan. 2016 (UTC)
  2. Por Por: --Polyglot (diskuto) 17:56, 21 Jan. 2016 (UTC)
  3. Por Por: --pino (diskuto) 19:21, 22 Jan. 2016 (UTC)
  4. Por Por: --Haruo (diskuto) 21:26, 24 Jan. 2016 (UTC)
  5. Por Por: --KuboF (diskuto) 19:16, 29 Jan. 2016 (UTC)
  6. Por Por: --Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 09:18, 13 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ

De kie vi prenis tiun ideon pri favoro al Ido? --Venca24 (diskuto) 16:59, 21 Jan. 2016 (UTC)
@Venca24: - Lia/Ŝia retejo estas inventaire.io --Dominik (diskuto) 18:16, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi ne scias ĉu vi pensas tion serioze aŭ ne. La vorto Inventaire estas ŝajne franclingva, la retejo estas ĝenerale anglalingva kaj .io estas domajno de Brita Hindoceana Teritorio kaj la libroj ĉe mi nenion havas komunan kun Ido. Diru al mi kion mi misvidis. --Venca24 (diskuto) 19:09, 21 Jan. 2016 (UTC)
Eble mia enkonduka frazo povas soni strange - pli bone mi dirus: Mi ne scias ĉu vi ŝercas aŭ ĉu mi estas blinda. (Ne hezitu respondi pri tio. ;-) ) --Venca24 (diskuto) 07:30, 22 Jan. 2016 (UTC)
Ĉu Brita Hindoceana Teritorio estas la sola lando en la mondo kie Ido oficialiĝis? (mi ŝercas) --Haruo (diskuto) 17:26, 24 Jan. 2016 (UTC)
@Haruo: Ŝajne jes kaj tio mojosas. Bonvolu baloti. :-) --Venca24 (diskuto) 19:36, 24 Jan. 2016 (UTC)

Detenas

  • Sindetena Sindetena: lasu lin labori en granda vikio antaŭ provi ŝin en malgranda vikio. --Kabhi2011 (diskuto) 15:42, 21 Jan. 2016 (UTC)

Problemo kun loĝantaro de italaj komunumoj en Vikidatumoj

Saluton. Mi ĵus rimarkis pro erarmesaĝo en Malè, ke la Vikidatuma ero pri loĝantaro kaj la rilata dato forestas subite. Iam okazis robota forigo en Vikidatumoj post la jena tiea diskutado: wikidata:Wikidata:Requests for permissions/Bot/ValterVBot 12. Kion ni faru nun kun la koncernaj artikoloj? --Tlustulimu (diskuto) 21:22, 1 Feb. 2016 (UTC)

Se ni perdas la loĝantaron estas grava afero. Ni devu en ciuj niaj vikipedioj konvinkvi. La argumentoj ne estas ĉiam rajtaj problemoj. Kio estas certe, per rajtokopio de datumbazo nur kompleta kopio povus esti malpermesita. Loĝantaro estas verŝajne la pli utila datenoj por ni. Ŝajne landoj kiel Hungario kunlaboras, laboru unue kun ilin. Estas ankaŭ utilaj datenoj kiel koordinatoj aŭ areo, kiuj estas facile komunikintaj. Ne devas nepre povas uzi ilin en nia geografiaj ŝablonoj. --pino (diskuto) 18:20, 2 Feb. 2016 (UTC)

Problemoj kun Geokesto kaj Geokesto2

Saluton. Kiel relative sperta verkanto kaj uzanto de ŝablonoj mi jam oftege rimarkis, ke la ŝablonoj {{geokesto}} kaj {{geokesto2}} havas pli da malavantaĝoj ol avantaĝoj:

  • Malavantaĝoj
    1. Ili estas jam en la fontokodo tre ege grandaj kaj tial apenaŭ trakteblaj aŭ ŝanĝeblaj.
    2. Ili enhavas seriajn parametrojn kun finaj numeroj (ekz. regiono1 ĝis regionoX, mi ne scias la grandon de X), kvankam tio pli elegante eblus per listecaj parametroj uzante la modulon {{Listutil}}. Tio truke eĉ reduktus la fontokodon, simple pro evitado de oftaj ripetoj de kodo.
    3. Pli taŭga enplekto de Vikidatumaj eroj per {{Wikidata}} aŭ simila modulo ol per {{#property:}} apenaŭ eblas pro la monstra kodo de la ŝablonoj.
    4. Mia foliumilo reagas dum la redaktado tre malrapide.
      1. Uzo de WikEd aŭ alia ilo, kiu kolore markas la fontokodon por pli bona superrigardo, eĉ preskaŭ ne eblas, ĉar la malrapideco tiam eĉ pli altas.
    5. El la tre multaj parametroj nur kelkaj estas uzataj, neniam ĉiuj.
    6. {{Geokesto}} bezonas apartan grupon de tiel nomataj lokumiloj, ĉar ĝi ne povas uzas tiujn de {{situo sur mapo}}. (La kreinto simple ne kapablis aranĝi tion, nek pripensis tion.)
    7. La fontokodo de {{geokesto2}} pro alĝustigo al la kutimaj lokumiloj de {{situo sur mapo}} eĉ pligrandiĝis, tiel ke plia "plibonigo" apenaŭ eblas.
    8. Multaj parametroj estas strange titolitaj kaj ne sekvas la proponojn el Helpo:Informkestoj pri laŭebla evitado de mallongigoj. (Sed similan problemon havas pliaj ŝablonoj.)
    9. Ili enhavas eĉ kelkajn grupojn de parametroj por koordinatoj, tiel ke ne klaras al kiuj rilatu la Vikidatuma ero geografiaj koordinatoj (P625).
  • Avantaĝoj:
    1. Eblas transpreni informojn el kelkaj aliaj vikipedioj, precipe el tiuj kun simila ŝablono. (Tio estas nur relativa avantaĝo, ĉar la parametroj estis grandparte tradukitaj, tiel ke oni bone devas koni ilin.)
    2. Ili estas uzeblaj por diversaj geografiaj objektoj. (Sed estas eĉ duboj pri ĉiama taŭgeco en la angla vikipedio, kiel mi foje tie legis. Por kelkaj objektoj tamen tie estas apartaj informkestoj.)
    3. Ni bezonas malpli da informkestoj.

Do, mi proponas tri variantojn de ŝanĝoj, el kiuj unu estu realigata poste:

  1. Ni iom post iom transiras en la uzado al pli malgrandaj informkestoj, ĉefe tiuj, kiuj jam pli taŭge uzas ion el Vikidatumoj (ekz. {{informkesto urbo}}), kaj poste foririgas {{geokesto}} kaj {{geokesto2}}. Ĉe tio ne por ĉiuj unuopaj tipoj de geografiaj objektoj devus ekzisti apartaj ŝablonoj, ĉar ekz. {{informkesto urbo}} ne nur taŭgas por urboj, sed ankaŭ por vilaĝoj, municipoj ktp.
  2. Ni nur por kelkaj tipoj de geografiaj objektoj transiras en la uzado al pli malgrandaj informkestoj (ekz. {{informkesto urbo}}) kaj forigu poste la kodon por tio el {{geokesto}} kaj {{geokesto2}}, tiel ke ili fariĝus pli malgrandaj kaj eble eĉ iomete pli facile trakteblaj.
  3. Dua varianto plus rekreo de la ŝablono per Lua-modulo, sed kun uzo de la supre menciita helpa modulo {{Listutil}}. Aldone uzo de {{Wikidata/bildoj}} kaj aliaj helpaj moduloj. (Ĉu kun ŝanĝo de la nomo al "Informkesto geografiaĵoj"? Eble ja la modulo {{Biografio}} taŭgas kiel bazo.)

Proponinto: --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 5 Feb. 2016 (UTC) Aldono de tria varianto kaj iom da korektoj --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)

Por 1

Malforte por Malforte por: --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)

Por 2

Por 3

Por Por: Ĉar la ŝanco entute rezigni pri ili ne estas bona. --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)
Por Por: Oni ne povas ignori la nunan gravecon de la uzado de Geokesto. Uzi modulon {{Listutil}} estas certe la pli efika ago por eki. La nomo de la ŝablono ne estas problemo, plue oni ne bezonas du ŝablonoj : geokesto kaj geokesto2, se kazoj estas, kie iloj de geokesto ne funkcias en geokesto2 mi povas labori por ŝanĝi la artikolojn. Mi aprobas la nomon Informkesto geografiaĵoj. Alia modulo por bildo aŭ por koordinatoj povas helpi. Se uzi la modulon {{Biografio}} kiel bazo signifas uzi signojn por marki la eroj de vikidatumoj ne ĝenas multe. --pino (diskuto) 10:34, 6 Feb. 2016 (UTC)

Kontraŭ ambaŭ

Aliaj proponoj

Diskuto

Saluton. Mi hodiaŭ jam kreis la proponitan ŝablonon {{Informkesto geografiaĵoj}} kaj ĝian modulon {{geografiaĵoj}}. Ambaŭ jam funkcias, sed ankoraŭ ne estas pretaj. Do, bonvolu ankoraŭ ne ekuzi ilin. --Tlustulimu (diskuto) 21:29, 6 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Mi hieraŭ kreis provejajn versiojn de la menciita modulo, nome
  • {{Geografiaĵoj/provejo}} ankoraŭ enhavas fuŝeton, tiel ke nur la unua parametro, kiu troviĝas en la kodo post "titolo", funkcias.
  • {{Geografiaĵoj/provejo2}} ne plu havas la supran fuŝeton, sed bezonas ankoraŭ aldonojn de pliaj trajtoj.
Ambaŭ moduloj uzas submodulojn por la unuopaj informkestoj. Tio signifas, ke la sama modulo estos uzebla por kelkaj informkestoj. Mi jam cerbumis iomete pri kodo, kiu ebligos aranĝon de similaj informkestoj kiel grupojn kun komunaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 22:09, 8 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Mi intertempe forigis la supre menciitan fuŝon de {{Geografiaĵoj/provejo}}. Tamen unu demando en la Lua-projekto ankoraŭ atendas respondon, nome

Citaĵo
 Sed pri kelkaj parametroj de {{geokesto}} resp. {{geokesto2}} mi dubas, ke ni devus transpreni ilin. En la fontokodo de la ŝablonoj troviĝas parametroj, kiuj ne estas menciitaj en la dokumentadoj. Kiel trakti ilin? Mi preferus ne transpreni ilin en la modulon, precipe se ili ne nur ne estas menciitaj en la dokumentado, sed eĉ neniam estas uzataj en iuj artikoloj. Ĉu bone? 

Do, kion fari? Mi inklinas al la proponita forigo de ne uzataj parametroj, por ke la modulo ne devu fariĝi pli granda ol ĝi jam estas. --Tlustulimu (diskuto) 18:01, 24 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

x-sistemo

Mi ne povas krei ĝustan titolon pri ĵus redaktita artikolo Kálmán Lŭ, vane mi tajpas 2 x-ojn. Estas interese, ke en la art. jam ĉiu estas bona.--Crosstor (diskuto) 06:41, 8 Feb. 2016 (UTC)

✔ Farite alinomita.--Salatonbv (diskuto) 21:58, 8 Feb. 2016 (UTC)

Mi alinomis la paĝon pro tajperaro, poste mi ne povis ligi ĝin al hungara paĝo. Supozeble ankaŭ la originan titolon devas nuligi.--Crosstor (diskuto) 11:54, 10 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, @Crosstor: Kelkfoje la aŭtomata aktualigo de Vikidatuma ero dum alinomado iomete daŭras. Sed mi ĵus rigardis la artikolon kaj la ligilo al hungara artikolo tie bone videblas. --Tlustulimu (diskuto) 21:16, 11 Feb. 2016 (UTC)
Post faro de la lingva ligilo aperis angla teksto, tial mia ligo ne sukcesis.--Crosstor (diskuto) 05:24, 12 Feb. 2016 (UTC)

Nova trajto de Math-etendilo

Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio en projektaj novaĵoj, ke nun eĉ eblas ĥemiajn formulojn. Ekzemple el <ce>C6H5-CHO</ce> fariĝas . Tio estas parto de la Vikia versio MediaWiki 1.27.0-wmf.13, kiu ekde hodiaŭ estas uzata. --Tlustulimu (diskuto) 21:20, 11 Feb. 2016 (UTC)

Forigeto

Mi proponas forigon de "Dosiero:1970 Besto-Farmo.jpg" ĉar ĝi troviĝas jam en la Komunejo. --Forstbirdo (diskuto) 13:54, 18 Feb. 2016 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 14:52, 18 Feb. 2016 (UTC)

Alilingvaj ligiloj

Saluton. Mi ne sukcesas ligi Cantigas de Santa Maria al en:Cantigas de Santa Maria nek Tombo de Markizo Ji de Zeng al en:Tomb of Marquis Yi of Zeng. Ĉu iu scias kial?--kani (diskuto) 23:36, 4 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, kani. Ĉar en:Cantigas de Santa Maria kaj en:Tomb of Marquis Yi of Zeng jam estas en Vikidatumoj. Por montri la intervikiojn ĉi tie en eowiki, oni devas aldoni la esperantan titolon al la Vikidatumoj-paĝoj (1 kaj 2. CasteloBrancodiskuto 01:27, 5 Mar. 2016 (UTC)
✔ FariteCasteloBrancodiskuto 01:38, 5 Mar. 2016 (UTC)
Dankon.--kani (diskuto) 12:17, 5 Mar. 2016 (UTC)
Tamen restas la malfacilaĵoj. Mi faris novajn artikolon kaj poste mi klakas ĉe Aldoni ligilojn kaj aperas la kvadarataj fakoj por ke mi metu la ekzemple anglalingvan titolon kaj la ligo estas farita senprobleme. Sed denove okazis problemo. Mi faris Normiga etiko ligota al en:Normative ethics, sed kiam mi klakas ĉe Aldoni ligilojn aperas ne la kvadarataj fakoj sed alia paĝo kiu titolas Krei novan eron kun anglalingva enhavo Make sure to check if the item already exists! You should create a label and a description for all new items. Klakante al "Kreu" vi akceptas la kondiĉojn de uzado kaj vi nerevokeble akceptas liberigi vian kontribuon laŭ Creative Commons CC0 License. Tie mi ne scias kion fari nek kie klaki aŭ skribi se indas.--kani (diskuto) 18:47, 6 Mar. 2016 (UTC)
Same por Praktika filozofio ligota al es:Filosofía práctica.--kani (diskuto) 18:57, 6 Mar. 2016 (UTC)
@Kani: ✔ Farite Mi ĵus sukcesis senprobleme ligi la menciitajn artikolojn. Do, en tiaj kazoj nur helpas reiri al la artikola paĝo, reŝarĝi ĝin kaj denove provi ligi ĝin. Sed tion mi jam ie skribis responde, eble eĉ al vi. --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 6 Mar. 2016 (UTC)
Dankon pro la helpo, sed ĝi ne funkcias. Mi ĵus kresi novan paĝon Teoria filozofio ligota al en:Theoretical philosophy, klopodis ligi kaj aperis denove tiu fia Krei novan eron, mi reiris al la paĝo, reŝarĝis, reklopodis kaj refiaskis.--kani (diskuto) 19:15, 6 Mar. 2016 (UTC)
Kiun foliumilon vi uzas? Mi ĵus denove sukcesis ligi la novan artikolon Teoria filozofio al en:Theoretical philosophy, uzante Fajrovulpon 44.0.2 sub Vindozo 10. Ĉe mi tiu stranga Krei novan eron aperas sufiĉe malofte kaj ĝis nun ĉiam helpis reiri kaj reŝarĝi la paĝon. Ĉu vi eble ion ŝanĝis ĉe la alĝustigoj aŭ etendiloj de via foliumilo? Aŭ eble eĉ estas iu problemo kun la konekto. :-( --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 6 Mar. 2016 (UTC)
Povas esti ke temas pri tio, tamen mi ne estas tiom lerta komputilisto por pritrakti tion. MI scis ke mi uzas Fajrovulpon kaj Vindozon sed eĉ pri la modelo mi ne scias. Fakto estas ke foje tio okazas kaj foje ne, sen ke mi ŝanĝu la foliumilon aŭ ion ajn. Venontfoje mi eĉ malŝaltos kaj reŝaltos la komputilon por vidi kio okazos.--kani (diskuto) 20:45, 6 Mar. 2016 (UTC)

Propono por transpreni en {{Bibliotekoj}} parametrojn el Vikidatumoj

Mi proponas plenigi la parametrojn en ŝablono {{Bibliotekoj}} per transprenado de datumoj pri normaj datumaroj el Vikidatumoj. Bonvolu komenti sur la diskutpaĝo. CasteloBrancodiskuto 18:28, 10 Mar. 2016 (UTC)

Aspektas interesa propono kvankam mi teknike ne scius kiel. Klarigu iom pri la avantaĝo de tio kaj kion vi celas per tio. Dankon. --Alifono (diskuto) 08:14, 28 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Militoj

Saluton. Farante la artikolon Milito de sendependiĝo ligita jam al ekzemple en:War of independence, mi konstatis, ke ekzistas artikolo Sendependiga milito, fakte ankaŭ kreita de mi mem (kio nek solvas nek komplikas la problemon), ligita al ekzemple es:Guerra de la Independencia. Resume tio ne estas problemo nur de la esperantlingva vikipedio sed ke ŝajne kelkaj diverslingvaj vikipedioj "interkonsentis" krei du apartajn artikollistojn por preskaŭ la sama afero. Tiele neniu lingvo ripetiĝas en ambaŭ listoj. Mi supozas, ke solvo estus unuigi ambaŭ listojn kaj poste ni kunigu ambaŭ esperantajn artikolojn en nur unu. Sed tiu afero superigas min.--kani (diskuto) 18:04, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke ni bezonas du paĝojn: unu artikolon, kiu prezentus la temon mem, kaj unu liston aŭ apartigilon, kiu listus la diversajn artikolojn pri la militoj de sendependiĝo en specifaj landoj. Apartigilo nur enhavus la artikolojn, kvankam listo prezentus pli da informoj pri la militoj (jaro, rezulto, ktp.). Do, la artikolo pri milito de sendependiĝo pritraktus la temon ĝenerale, kaj ne detalus tre multe de la Brazila milito de sendependiĝo, ekzemple. Ankaŭ, mi pensas ke listo pli utilos ol la apartigilo. Do, mi sugestas oni ne konsideri "Milito de sendependiĝo"-n listo, kaj alinomigi Sendependiga milito-n al "Listo de sendependigaj militoj" kaj pligrandigi la informojn en tiu listo. CasteloBrancodiskuto 23:27, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi apogas la 2 apartajn paĝojn. La problemo tamen estas pli ĝenerala kaj tio estiĝis ankaŭ en aliaj lokoj. La problemo devenis el tio, ke oni aprezas la anglan Vp-on kiel Biblio. La lingvoj estas sendependaj, foje okazas tio, ke aperas 2 grandaj artikoloj en similaj temoj, la kreanto decidis tiel, ke estu 2 artikoloj, sed en la angla estas nur unu. La principo veras ankaŭ inverse: ekzemple en ĉiuj lingvoj troviĝas telefono. En la angla la kreinto kopiis el tio la kronologion kaj ankaŭ tio iĝis aparta artikolo. Jen metodo, kio pligrandigas la artikolnombron facile. Tiun metodon la aliaj lingvoj ne sekvis (tiam, kiam mi redaktis tie).--Crosstor (diskuto) 05:24, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Rilataj Vikidatumoj-paĝoj

  1. milito de sendependiĝo (Q21994376): Milito de sendependiĝo (artikolo)
  2. Sendependiga milito (Q2091563): Sendependiga milito (apartigilo)
  3. list of wars of independence (Q4405220): en:List of wars of independence (listo, ne ekzistanta en eo-vikio)

Per kompari la vikidatumojn, mi ne vidas aliajn vikipediojn krom eo havantajn du artikolojn ambaŭ inter #1 kaj #2. Ar kaj en havas ambaŭ #2 kaj #3, sed mi kredas ke estonte ili estu kunigitaj. Mi proponas kunigi niajn artikolojn Milito de sendependiĝo kaj Sendependiga milito, ne kreonte alian listan artikolon, kaj ankaŭ kunigi la vikidatumojn #2 kaj #3 baldaŭ.--Salatonbv (diskuto) 02:08, 24 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto

Bonvolu forigi dosieron "1934 Al Torento.jpg". Ĝi estas nun ankaŭ en la Komunejo. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 18:25, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Farita. --pino (diskuto) 19:05, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto

Bonvolu forigi la superfluan paĝon : Diskuto:Tutmonda Sonoro. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 18:47, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

farita. --pino (diskuto) 10:24, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Revizioj

Lastatempe la sistemo lacige petas revizion de korektoj faritaj de vikipediistoj, eĉ de mi mem kiam mi redaktas artikolon.--kani (diskuto) 23:00, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Centraj komputilaj ŝanĝoj

Nuntempe oni agis en centra komputilo de Vp, eĉ foje estis paŭzoj en la redaktado. Post 1-2 semajnoj mi perceptis ankaŭ malbonajn ŝanĝojn. Se mi skribis ion en la serĉilo, aperis la ĝusta esprimo aŭ similaj esprimoj, eĉ fotoj. Tio ankaŭ nun funkcias. Sed se la serĉita esprimo estas internacia (=persona nomo, geografiaĵo, ktp), en fino de la trovaĵoj estis legeblaj trovaĵoj en la aliaj Vp-oj. Tiu servo nun malaperis, kion mi tre bedaŭras, ĉar tiam mi ofte vizitis la alilingvajn artikolojn. Mi tuj sciis, ke la persono povas esti Unua, se mi kreos artikolon. (Mi neniam ŝanĝas la preferojn, tio ne estas kaŭzo.) Kiu havas spertojn pri tio?--Crosstor (diskuto) 12:29, 6 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto

Bonvolu forigi "Dosiero:1985 Pledo por Unueca Lingvo.jpg"". Ĝi ankaŭ troviĝas en la Komunejo nun. Antaŭan dankon ! --Forstbirdo (diskuto) 08:16, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

kategorio ligi

Mi tradukis la paghon Listo de kamboĝaj gekantistoj sed ne scias kial ne eblas ligi ghin (kiel kategorio) al la esperanta tradukoversio pri Meng Keo Pichenda --Alifono (diskuto) 11:48, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Se mi ĝuste komprenis kion vi deziras, tio ne eblas, ja la listo de kamboĝaj gekantistoj ne estas kategorio. Se vi deziras krei kategorion, ekzemple, Kamboĝaj gekantistoj kaj enmeti al ĝi la artikolon Meng Keo Pichenda, tio jes eblas. Gamliel Fiŝkin 16:58, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Chu vi povus fari kategorion el la artikolo listo de kamboĝaj gekantistoj ? Mi volus ke aperu kategorio Listo de kamboĝaj gekantistoj sub la artikolo pri Meng Keo Pichenda --Alifono (diskuto) 19:58, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi kreis la kategorion Kamboĝaj gekantistoj kaj aldonis al ĝi ekzistantajn artikolojn, ligitajn el la listo, kaj la liston mem. Mi mem povis fari tion, tio estas facila. Gamliel Fiŝkin 23:35, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon por aldoni, sed mi volus lerni mem krei kategorion. Eble vi konas ligon al la informoj pri kiel fari en Esperanta Vikipedio ? --Alifono (diskuto) 07:33, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kategorioj estas kreataj sammaniere kiel ĉiuj ceteraj paĝoj: se bezonata paĝo ne ekzistas, oni kreas ĝin. Neniam uzu vidredaktilon, kaj vi ne havos tiajn demandojn. Gamliel Fiŝkin 10:48, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

kelkaj klarigoj

Saluton el Ateno. Mi volus kelkajn klarigojn pri la redaktado de artikoloj. Kun kiu mi povus babili iomete (eble per skajpo)? Giorgos ab1234 (diskuto) 10:03, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Legu ĉe Helpo:Enhavo. Ĉe freenode ekzistas IRC-ĉambro #wikipedia-eo. Gamliel Fiŝkin 10:31, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon kara Gamliel pri la Helpo enhavo. Tamen mi preferus babili voĉe kun iu kiu donus al mi klarigojn en kelkaj punktoj.Giorgos ab1234 (diskuto) 11:01, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Referencoj

Mi volus fari la ==Referencoj== en la atrikolo Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco) tamen mi konfuziĝis ..iomete! En la greka vikipedio - (en ties lernejo) oni donis al ni privatan ilujon kaj sablonon ke ne gravas se ekzistas eraro. Dankon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Giorgos ab1234 (diskuto • kontribuoj) 16:19, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

En la artikolo ne estas okulfrapaj eraroj. La sekcio «referencoj» estas malplena, ĉar en la artikolo dume estas neniu referenco. Por aldoni referencon, skribu laŭ la specimeno: teksto de artikolo<ref>teksto de referenco</ref> plua teksto de artikolo. Gamliel Fiŝkin 16:57, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Speciala paĝo

Kun ŝablonoj "ISBN", "Citaĵo el libro" aŭ "libro" oni uzas specialan paĝon Vidu. Kiel oni povas modifi la specialan paĝon ? Estas interesa aldoni aliajn datumbazojn kiuj uzas ISBN, precipe en Esperanto. Ĉu iu scias modifi la specialan paĝon ? Ĉu iu konas interesajn datumbazojn ? --pino (diskuto) 17:10, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias kie redakti ĝuste tiun specialan paĝon, sed ĝenerale specialajn paĝojn gvidas paĝoj en la nomspaco MediaWiki. Do, vi supozeble bezonas trovi kaj redakti paĝon tie (sed mi ne havas ideon pri la nomo de serĉota paĝo). Gamliel Fiŝkin 15:49, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
La nomo de la paĝo estas https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Citoj_el_libroj/978-2-953448-63-4, kie la lasta nombro estas ISBN. --pino (diskuto) 15:58, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tiu estas la rezulta paĝo. Mi parolas pri MediaWiki-paĝo, kiu gvidas ĝin. Ekzemple, la paĝon Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj gvidas la paĝo MediaWiki:Recentchangestext. Sed kiu MediaWiki-paĝo gvidas la paĝon Specialaĵo:Citoj el libroj, mi ne scias. Gamliel Fiŝkin 18:57, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi supozas, ke la teksto de tiu specialpaĝo estas ero de la MediaWiki-programaro. ~nmaia d 19:05, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Pluraj tiaj eroj ekzistas en la formo de paĝoj kiujn administrantoj povas redakti (ekzemplo). Gamliel Fiŝkin 19:19, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Esplorante iom, mi eltrovis, ke eĉ la angla Vikipedio ne ŝanĝis tiun tekston. @Pino~eowiki: eble estus pli facila krei Vikipedio:Librofontoj, laŭ Wikipedia:Book sources. ~nmaia d 19:25, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tie estas ankaŭ Esperanta intervikio: Vikipedio:Libroservoj. (Kaj konversacio, kie ĉeestas nomo de ankoraŭ unu paĝo: MediaWiki:Booksources-text.) Gamliel Fiŝkin 00:16, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes estus bone uzi rekte Vikipedio:Libroservoj, tiel laboras la franca vikipedio sed kiel fari ? Oni povus ankaŭ uzi MediaWiki:Booksources-text sed en la fonto oni vidas neniujn katalogojn. Kie estas la liston ? --pino (diskuto) 15:12, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
La paĝo Vikipedio:Libroservoj estas redaktebla (ja ĝi troviĝas ne en la pseŭda nomspaco Specialaĵo, sed en la nomspaco Vikipedio). Gamliel Fiŝkin 15:37, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes vi pravas sed kiel ligi al Vikipedio:Libroservoj ?--pino (diskuto) 15:59, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu nun estas bone? (Pingo funkcias nur kiam oni mencias precizan nomon de uzantokonto, ne [eble pli belan] ekranan nomon.) Gamliel Fiŝkin 16:34, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Verdire ne sufiĉas ĉar la ligo inter la datumbazoj kaj ISBN ne estas aŭtomata en Vikipedio:Libroservoj. La bona peto kaj la solvo estas en konversacio, sed mi ne sukcesas kaj mi ne kompreanas.--pino (diskuto) 18:32, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Fakte se oni uzas Vikipedio:Librofontoj anstataŭ [ Vikipedio:Libroservoj, (mi ne komprenas kiel) sed funkcias. --pino (diskuto) 06:54, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ke vi kreis la paĝon Vikipedio:Librofontoj. Kio funkcias kun ĝi kaj ne funkcias kun Vikipedio:Libroservoj? Kaj mi ripetas: pingo funkcias nur kun preciza nomo de uzantokonto. Gamliel Fiŝkin 11:13, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Do tute estas en ordo. La problemo devenis de la ŝanĝo. Dankon ankaŭ por la informo pri uzantonomo. --pino (diskuto) 13:23, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

La kolego Robin van der Vliet estas invitata al ĉi diskuto. Gamliel Fiŝkin 15:20, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Statistiko de vizitoj

Ĝi plu ne funkcias. Bonvolu anstataŭigi ĝin per la nova utilaĵo.—La komenton aldonis, sen subskribo, 46.147.190.208 (diskuto • kontribuoj) 03:55, 12 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis ĝin en la paĝo Vikipedio:Statistiko, sed kredas mi, ke la vera peto estas ŝanĝi la ligilon en ĉiuj historio‑paĝoj, per la jena kodo:
[{{fullurl:toollabs:pageviews|project=eo.wikipedia.org&pages={{TUTAPAĜNOMOO}}}} Statistiko de vizitoj]. Bezonas tia ŝanĝo administranton. —LLarson (dirita & farita) 14:46, 12 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Gamliel Fiŝkin 14:05, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Serĉilo kaj aliaj funkcioj

Mi malĝoje konstatas, ke nuntempe la serĉilo funkcias pli malbone, ol pli frue. Se mi ekzemple tajpas nomon de iu, pri kiu mi volos krei artikolon, nature ne estas trafo, sed en la lasta parto aperis ligo al la sama persono en alilingvaj Vp-oj, eĉ en la hungara, kiu uzas inversan vortoordon (nature, se estas tia artikolo). Nun tiu servo ne funkcias, nur malofte aperas teksto en Esperanto: malkovru la artikolon ... Do la kritiko estas tio, ke tiu servo malofte funkcias.

La alia kritiko estas Rilataj artikoloj sub la artikolo. Mi jam kritikis tion jam antaŭ monatoj, iu respondis, ke mi ne uzu ĝin. Tio estas vero, sed mi persistas, ke tiu servo estas malbona, ofte estas eraraj, dubaj, senvaloraj ligiloj. Tiu servo ne funkcias en la hungara Vp. Tial mi sugestas, ke la centra Vp-a komputilo faru pli saĝajn servojn kaj ĉesu tiu servo. --Crosstor (diskuto) 06:49, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Ĉu vi parolas pri tiu serĉilo, kiu troviĝas supre dekstre? Ĝi funkcias ĉe mi same kiel antaŭe; kontrolu: eble vi ensaltis iun aldonaĵon aŭ betan funkcion, kaj ĝi kreas tian efekton. Se vi ne bezonas betan funkcion «rilataj artikoloj», elŝaltu ĝin (Preferoj → Betaj funkcioj → Rilataj paĝoj) kaj vi tuj povos forgesi pri ĝi. Gamliel Fiŝkin 23:27, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Rilatajn artikolojn mi malŝaltis, sed estus pli bona, se la plena ril. art. malaperu el la eblecoj. La serĉilo fakte estas serĉi laŭ la skribo. Mi proponas al la centra Vp-a komputilo forgesu la ril art.-ojn, anstataŭe ĝi okupiĝu pli bone pri "malkovru la artikolon".--Crosstor (diskuto) 05:24, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

MediaWiki:Linkshere rompas ligilojn

Saluton! Estas ligilo kreita en MediaWiki:Linkshere, kiu donas problemojn al tiu paĝo ligas‑ĉi‑tien. La fuŝaĉo estas la teksto, kiu diras “de elementoj2 Montri nur alidirektilojn”; tio estas, ke funkcias ne bone spacetoj en retadresoj. Administranto povos anstataŭigi la linion 3 kun la jena kodo:
Eksteraj iloj: [http://dispenser.homenet.org/~dispenser/cgi-bin/rdcheck.py?lang=eo&page={{PAĜNOMOO:$1}} Montri nur alidirektilojn] {{
Dankon! —LLarson (dirita & farita) 17:09, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Tamen ankaŭ via kodo enhavas eraron: tie devas esti ne {{PAGENAMEE:$1}} ({{PAĜNOMOO:$1}}), sed {{FULLPAGENAMEE:$1}}. Gamliel Fiŝkin 17:31, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ho! 😳 Dankon. Ĉu diras vi do, ke mia ero volis ligi al ...&page=Listo_de_elementoj2 anstataŭ al ...&page=Ŝablono:Listo_de_elementoj2? Alian dankon, —LLarson (dirita & farita) 17:39, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes. Gamliel Fiŝkin 18:03, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

{​{tlinks}}

Listo de lingvoj

Ĉu Vi scias ke preskaŭ listo de lingvoj ĉe artikolo ne estos plena? Laŭ tiu tabelo: http://www.unicode.org/cldr/charts/29/supplemental/territory_language_information.html

Laŭ Tech News: 2016-25: "The list of other languages an article is available in will be shorter on small Wikipedias and non-Wikipedia projects. This is to make it easier to find the most relevant languages for each user. You will still be able to see the other languages."

Vidu ankaŭ: https://phabricator.wikimedia.org/T136677 kaj https://www.mediawiki.org/wiki/Universal_Language_Selector/Design/Interlanguage_links

Do mule homoj ne vidos esperantlingvan vikipedion. Ĉu ni povas fari ion kantraŭ tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto)

Tio jam ne estas novaĵo. Se eblas haltigi tion, nur per komunaj fortostreĉoj de diversaj lingvaj sekcioj. Eble indas verki manifeston sen speciala emfazo pri Esperanto, sed kun ĝenerala ideo, ke tio diskriminacias ĉiujn tiujn lingvojn, pri kiuj ne emas informi amaskomunikiloj. Ekzemple, ĉu multaj homoj ekster Rusio iam aŭdis pri la jakuta lingvo? Se ligiloj al Vikipedio en ĝi (sah:) estos kaŝitaj, ĉu la mondo scios pri ekzisto de tiu lingvo? Kiam la manifesto estos preta, ni povos traduki ĝin al diversaj naciaj lingvoj. Gamliel Fiŝkin 11:04, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin:, (se mi bone komprenas) vi pravas. Tio ne estas nur esperanta problemo. Bone estus skribi manifeston, sed mi timas ke mi ne scipovas. Eble poste provos skribi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:38, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Bona solvo de hungara Vp

referenca ŝpruchelpilo
navigaj saltofenestroj

Se iu vizitas la hungaran Vp-on, tie etendiĝis nova servo. Se vi iros en la teksto al la bluo per la muŝo, tiam aperos nova malgranda fenestro kun plej ofte foto kaj enkonduka parto de la artikolo. --Crosstor (diskuto) 11:14, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

En esperantlingva vikpedio ankaŭ funkcias tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:41, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉe mi tiel funkcias, ke ĝi ripetas la bluon kaj nenion alian. La hungara montras eĉ foton!--Crosstor (diskuto) 11:48, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Temas pri du diversaj aldonaĵoj: referenca ŝpruchelpilo kaj navigaj saltofenestroj (vi povas kompari la ekrankopiojn dekstre). Ambaŭ estas ŝalteblaj en preferoj (la ligilo «Preferoj» disponeblas en la vico de ligiloj en la supra dekstra angulo de ajna paĝo de Vikipedio ĉiam kiam vi estas ensalutinta). Gamliel Fiŝkin 12:42, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon la helpon, sed nenio nova okazis. Mi iris al Preferoj/Aldonaĵoj/Ĝeneralaj aldonaĵoj/Referenca ŝpruchelpilo (nature konservi preferon). Tiun lastan mi markis, sed se mi iras al bluo, nur aperos fenestreto kun la sama blua teksto, kiel pli frue.--Crosstor (diskuto) 13:07, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi rigardis al la ekrankopioj? Tio, kion vi jam havas, estas referenca ŝpruchelpilo. Kaj tio, kion vi deziras, estas navigaj saltofenestroj. Gamliel Fiŝkin 13:24, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
dankon, tio sukcesis!--Crosstor (diskuto) 13:34, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

montri = titoli en ŝablono:koord malfunkcias?

Ŝajnas al mi, ke {{koord}} malfunkcias. Vidu en Piramido de Ball, ekzemple. La ... numeroj aperas nur en la fundo de la paĝo, sed devus aperi en la supro, kiel la titolo. 786r (diskuto) 00:13, 4 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Pino bonis la artikolon ☺. Do, vidu tiu malnovan version por vidi la problemon ☺. Aŭ ĉu tiu ŝablono ne devus uzi? Ne? flinga (diskuto) 15:42, 4 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi ne estas eraro, vidu la dokumentado. Se vi povus, estus bone uzi la nunan faratan de Tlustulimu ŝablonon {{Informkesto geografiaĵo}}.--pino (diskuto) 15:50, 4 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ha, komprenable! montru. Mi eraris kiam mi provis fari ĝin ekfunci. Dankon! 786r (diskuto) 17:18, 4 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ne kapablas en WikiMedia ligi nian artikolon Acetre al hispanlingva es:Acetre (banda). Ĉu iu povas helpi?--kani (diskuto) 00:25, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite (malsamoj)LLarson (dirita & farita) 03:26, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon.

Urbestro

Saluton. Mi erare alŝutis foton montrante tri personojn kiel Dosiero Urbestro.jpg sed jam ekzistis ankaŭ alia kun sama nomo montrante kovrilpaĝon; nun mi ne kapablas en WikiMedia forigi tiun de la tri personoj por alinomigi kiel UrbestrodeHerrera aŭ por denove alŝuti la foton de la tri personoj. Ĉu iu povas helpi? Dankon.--kani (diskuto) 16:08, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Vi ne provizis sufiĉajn informojn, tial mi devis fari aldonan esploron antaŭ ol ion fari. Mi alinomis la lokan dosieron Urbestro.jpg al La Urbestro de Zalamea.jpg kaj petis alinomi la komunejan dosieron Urbestro.jpg al Urbestro de Herrera.jpg; tio jam estas farita. Tamen la komuneja dosiero ne estas konvene kategoriigita; mi provis kategoriigi ĝin, sed mi ne scias, pri kiu Herrera temas. Gamliel Fiŝkin 10:44, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon. Temas pri Herrera del Duque kie ĵus okazis la 75-a Hispana Kongreso de Esperanto en kies artikolo devas esti uzata tiu foto. Ĉu tio sufiĉas?--kani (diskuto) 10:49, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite (bonvolu kontroli, ĉu mi ne eraris). Cetere, pluraj aliaj el la dosieroj, alŝutitaj de vi al la Komunejo, bezonas kategoriigon. Gamliel Fiŝkin 11:27, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon. Pri kategorioj, mi ne bone elturniĝas en Wikimedia, duone ĉar anglalingvas kaj duone pro manko de teknika kapablo. Mi ne scias ĉu mi devas elekti inter fiksitaj kategorioj aŭ tajpi ajnan.--kani (diskuto) 11:35, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu estas metodo forigi VidRedaktilo?

Mi preferus "redakti fonton" kiam mi alklakas "redakti". Eman235/diskuto 22:59, 10 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

@Eman235: kredas mi, ke povas malŝati oni ĝin per inter unu kaj tri paŝoj:
  1. iru al Preferoj → Redaktado → § Redaktilo, kaj do elektu la eron “Dumtempe malŝalti la vidan redaktilon dum ĝi estas ‘beta’ ” kaj alklaku la malsupran butonon “Konservi preferojn”. Post tio, eble nur unu fojon,
  2. redaktu iun ajn paĝon, kiu finiĝas per action=edit anstataŭ veaction=edit kaj konservu ĝin. Fine, post tio,
  3. atentu nin, se tio funkcios? 😁😊 —LLarson (dirita & farita) 00:45, 11 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Tio funkcias pli bone, dankon! Eman235/diskuto 06:17, 11 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Denove pri la serĉilo

Dum kelkaj semajnoj la serĉilo ("Serĉi" dekstre supre) funkcias en pli malalta nivelo. Ĵus mi serĉis en Ea Vp "Valkó Iván Péter", pri kio pli frue mi konvinkiĝis, ke ekzistas artikolo en hu Vp. La serĉilo prezentis, ke en Ea Vp mankas artikolo pri tio, eĉ tre simila ne estas. En la lasta linio antaŭ semajnoj aperis teksto: malkovru la artikolon "Valkó Iván Péter". Tiu mankanta servo mankas por mi. --Crosstor (diskuto) 12:43, 15 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĵusaj ŝanĝoj?

Nun aperas "Ĵusaj ŝanĝoj" en la maldekstra kolumno de Vikipedio -- tiu titolo estas ligita al paĝo "Lastaj ŝanĝoj" -- do senŝanĝe ĝis nun... --Dominik (diskuto) 08:44, 18 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Antaŭe tiu ligilo estis vortumita ĝuste kiel «Lastaj ŝanĝoj». Necesas aŭ revenigi ĝian antaŭan vortumon, aŭ ŝanĝi ankaŭ la paĝtitolon. Kion elektas la komunumo? Gamliel Fiŝkin 16:01, 18 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Malapero de la X-kodo

La X-kodo malaperis, eble estas bona novajxo, jes, sed : cxe mia franclingva klavaro neniam estis cxapelitaj literoj. Kial mi faru por tajpi ilin sen la X-kodo ? en la teksto, ne tro gravas se aperas la literoj kun X, sed en la ligiloj ? la sxablonoj ? la kategorioj ? Se mi tajpas la daton "1-a de auxgusto 2106" tiel : 2016, tiu fusxas ! nur 2016 aperas !

Bone, nun mi faras kion, krom kabei ?

--Jean-François Clet (diskuto) 09:44, 22 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Kara Jean-François vidu Vikipedio:Peto pri komento/Anstataŭigo de x-konvertado en Vikipedio. Oni trovas
Citaĵo
 Kiam vi redaktas tekston, musklaku al la redakta kampo. Devus dekstre malsupre aperi ortangulo kun la teksto "transliterigo". Klaku al ĝi, kaj aperos menuo por elekti vian enig-metodon. – Umbert' (diskuto) 18:12, 22 Feb. 2015 (UTC) 
.--pino (diskuto) 13:56, 22 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus instalis tutvikian mesaĝon, kiu atentigas pri la okazinta ŝanĝo super ĉiu redaktokampo kaj donas la samajn instrukciojn kiel oni jam al kelkaj uzantoj ĉi tie donis. Mi esperas, ke tio helpos igi la transiron pli glata. Intertempe ĉiuj iksokodaj redaktoj, kiuj do igis iksojn efektiva parto de paĝa teksto (kiel ĉi-supre), estas aŭtomate markataj per la etikedo "iksokodo" kaj postspureblaj per la koncerna protokolo de "misuzado". --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:19, 22 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

La supra mesagxo estas bone utila. Mi havas ankaŭ problemon, por mi neniu funkcias kun Android, cxu Android uzas Gxavo ? Mi ankaŭ ne komprenas, kie oni vidas la etikedon "iksokodo" kaj al kio gxi servas. Ni klopodu eviti kabeon de nian fidojn redaktojn. --pino (diskuto) 07:14, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi ankoraŭ ne provis kun Android, sed se vi ne havas iun tre malnovan, tio devus funkcii – Vikipedio dum la lastaj jaroj tre atentas poŝtelefonajn uzantojn, ankaŭ por la redaktado. La etikedo "iksokodo" videblas en lastaj ŝanĝoj kiel averto pri ebla kazo de problemo pro nekompreno de la nuna ŝanĝo – se uzanto konservas tekston kun iksokodo kaj samtempe sen ajna vera ĉapelita litero, la etikedo aŭtomate aldoniĝas kiel atentigo. Mi jam hieraŭ traktis plejparton de tiaj kazoj, kiuj okazis tuj post la transŝaltiĝo. Tamen, tiuj kazoj verŝajne ankoraŭ plu okazados, ĝis ĉiu mallernos tajpi iksojn ĉi tie (respektive profiti ĉu iun eksteran, ĉu la integritan klavaron, kiu tuj tradukas ikson post litero al ĉapelita litero), do mi ĝojos, se aliuloj helpos sekvadi tiajn kazojn kaj eventuale alparoladi la erarantajn uzantojn. Kompreneble, kelkaj el la etikeditaj redaktoj estas falsaj alarmoj, do necesas priesplori ĉiun kazon aparte. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:50, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Karuloj, ĉu kelkaj el vi ĝis nun vivas en la dudeka jarcento? Jam antaŭlonge venis la epoko de la unikodo! Jes, oni povas agordi sian vikipedian konton por uzi iksojn aŭ alian surogatan sistemon. Sed prefere agordu vian operaciumon kaj tajpu supersignitajn literojn. Instrukcioj parte estas en Helpo:Indiĝena klavaro; ĝi ankoraŭ ne estas kompleta, laŭeble kompletigu ĝin. Gamliel Fiŝkin 14:52, 24 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi iomete ĝojas, ke finfine la aĉa x-sistemo perdis plian uzon. Jam ekde la epoko de Vindozo XP, kiu ĉesis jam, mi uzadas klavar-aranĝon, per kiu mi povas tajpi ĉion, kio uzas varianton de la latina alfabeto. La klavar-aranĝo baziĝas sur la germana klavaro (QWERTZ). Ĝi havas ne nur du, sed pli da senpaŝaj klavoj, tiel ke eblas pli bone tajpi eĉ esperanton. :-) --Tlustulimu (diskuto) 22:02, 24 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ankaux provis kun tre nova versio de Android, la nova sistemo ne funkcias. Vidu ekzemple 《La komunumo enhavas la vilagxon Les Maillys kaj la vilagxetojn Mailly la ville, Mailly le château kaj Magny le port.》 en Les Maillys. --pino (diskuto) 21:20, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
AnySoftKeyboard kun Esperanto Language Pack, aŭ MultiLing Keyboard, aŭ serĉu en Google Play. Aŭ (speciale se vi deziras plu tajpi iksojn) difinu lingvajn preferojn por via uzantokonto (ĉe la maldekstra rando de la paĝo, tuj super la intervikioj, dekstre de la vortoj «En aliaj lingvoj», klaku la bildeton kaj agordu). Aŭ simple uzu la ilon «Specialaj Signoj» sub la tekstujo. Gamliel Fiŝkin 02:03, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
La parametroj enigo en Lingvaj agordoj mi scias. Post mi uzas la menuo
. Funkcias bone en Windows ne en Android. --pino (diskuto) 07:42, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu en via foliumilo estas enŝaltita JavaScript? Ĉu vi provis diversajn foliumilojn? Gamliel Fiŝkin 09:13, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Eble ankaŭ mi provos viajn proponitajn eksterajn programojn sed oni devas scii la anglan lingvon kaj la informatikajn teknikon. Kaj ĉefe se oni devas labori kun pluraj diversaj maŝinoj ni estas perdataj. --pino (diskuto) 08:20, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Oni ne bezonas scii la anglan lingvon por instali kaj uzi tiujn klavarojn! (Kiel diras rusa proverbo, timo havas grandajn okulojn.) Por instali iun programon en Android, simple venu al la paĝo de tiu programo per via Android-aparato kaj tuŝu sur la ekrano la butonon kun la nomo Instali (ne en Esperanto, sed en la lingvo, kiun vi uzas en via aparato, do ĉe vi supozeble en la franca). Aŭ (se vi trovas tion pli oportuna aŭ pli facila), venu al la sama paĝo per komputilo, ensalutu al Google (se ankoraŭ ne) kaj musklaku la saman butonon: se via Android-aparato estas retkonektita, instalado tuj komenciĝos. Gamliel Fiŝkin 09:13, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon Gamliel, mi ne timas kaj mi estas scivolema. Verŝajne mi sukcesos. Sed estas malfacila, kiam oni devas labori sur pluraj maŝinoj. Sed bezonas tempon kaj la malnova sistemo bone funkciis kun Android. Ĉu iu povas ankaŭ provi Android ? --pino (diskuto) 09:45, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi tajpas ĉi-tion en Android per AnySoftKeyboard. Gamliel Fiŝkin 10:54, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]