Joaquim Maria Machado de Assis: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: mwl:Machado de Assis |
e roboto aldono de: ru:Машаду де Ассис, Жоаким Мария |
||
Linio 89: | Linio 89: | ||
[[pt:Machado de Assis]] |
[[pt:Machado de Assis]] |
||
[[ro:Joaquim Maria Machado de Assis]] |
[[ro:Joaquim Maria Machado de Assis]] |
||
[[ru:Машаду де Ассис, Жоаким Мария]] |
|||
[[sr:Мачадо де Асис]] |
[[sr:Мачадо де Асис]] |
||
[[tr:Joaquim Maria Machado de Assis]] |
[[tr:Joaquim Maria Machado de Assis]] |
Kiel registrite je 15:17, 17 aŭg. 2009
Joaquim Maria Machado de Assis | ||
---|---|---|
Machado de Assis | ||
Naskiĝo | 21-an de junio 1839 en Dosiero:Bandeiradoreinounido.jpg Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | |
Morto | 29-a de septembro 1908 en Ŝablono:Flagicon Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | |
Nacieco | brazilano | |
Sukcesis kiel |
| |
Reprezentaj verkoj | Dom Casmurro kaj Postmortaj rememoroj de Brás Cubas | |
Joaquim Maria MACHADO de ASSIS [ĵoakim maria maŝadŭ djasiz] (naskiĝis en la 21-a de junio 1839, en Rio-de-Ĵanejro, kaj mortis en la 29-a de septembro 1908, en tiu sama urbo) estas brazila romanisto, rakontisto, teatra verkisto, kronikisto, poeto kaj ĵurnalisto. Li estas la fondinto de la Seĝo 23 de la Brazila Beletristika Akademio, por kiu elektis kiel patronon la verkiston José de Alencar (1829-1877), amiko mortinta ĉirkaŭ dudek jaroj antaŭ la fondo de la akademio. Machado de Assis okupis dum pli ol dek jaroj la prezidon de tiu institucio, kiun oni pasis ankaŭ nomi Domo de Machado de Assis.
Verko
Machado de Assis okupas en la brazila literaturo honoran postenon. Mestizo, li rompadis ĉiajn barojn, kiuj lin ĉirkaŭis dum tridek jaroj da fekunda laborado. Estis ja longa novictempo pasinta inter pluraj malesperoj kaj malmultaj ĝojoj, dum kiu la spirito de Machado de Assis akiris la plej bonan harditecon por firmiĝis, en 1879, ĉe la plej alta rango en beletristiko, okupante la gravan postenon de verkisto, en kiu kristaliĝas skoloj kaj literaturaj tendencoj.
Li estis romantikulo, tamen ĉiam kun la pordo malfermita al la flanko de realisma observado; ia psikologo kun vualitaj ironioj kaj trankvila pesimismo.
Romanoj
- Ressurreição ("Releviĝo", ne tradukita) (1872)
- A Mão e a luva ("La mano kaj la ganto", ne tradukita) (1874)
- Helena ("Helena", ne tradukita) (1876)
- Iaiá Garcia ("Iaiá Garcia", ne tradukita) (1878)
- Memórias póstumas de Brás Cubas ("Postmortaj rememoroj de Brás Cubas", jam tradukita) (1881)
- Quincas Borba ("Quincas Borba", ne tradukita) (1891)
- Dom Casmurro ("Dom Casmurro", jam tradukita) (1899)
- Esaú e Jacó ("Esauo kaj Jakobo", ne tradukita) (1904)
- Memorial de Aires ("Memorigaĵo de Aires", ne tradukita) (1908)
Rakontaroj
- Contos fluminenses ("Rakontoj de Rio-de-Ĵanejro") (1870)
- Histórias da meia-noite ("Noktomezaj historioj") (1873)
- Papéis avulsos ("Senkolektaj paperoj") (1882)
- Histórias sem data ("Sendataj historioj") (1884)
- Páginas recolhidas ("Kunigitaj paĝoj") (1899, 1937)
- Várias histórias ("Pluraj historioj") (1896)
- Relíquias de casa velha ("Relikoj de malnova hejmo") (1906)
Kronikoj
- Crônicas
- A Semana
Poezio
- Poesias
Teatraĵoj
- Teatro
- Crítica Literária
- Crítica Teatral
Korespondaĵoj
- Correspondência
En Esperanto
- Teatro (kvar komedioj) (kompilaĵo; po homo tradukis la komediojn), eldonita de la Brazila Esperanto-Ligo unuafoje en 1958.
- Apologo, rakonto (traduko de Alcebíade Correia Pais, en Antologio de brazilaj rakontoj).
- La Divenistino kaj aliaj rakontoj, tradukita de Paulo Sérgio Viana, eldonita de Oportuno unuafoje en 2005.
- Postmortaj rememoroj de Brás Cubas, tradukita de Paulo Sérgio Viana, eldonita de Oportuno unuafoje en 2006.
- Dom Casmurro, tradukita de Paulo Sérgio Viana, eldonita de Oportuno unuafoje en 2007.