William Auld: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero Auldbarko.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de ABF: In category Unknown as of 19 November 2008; no license
e →‎Verkoj: foto
Linio 48: Linio 48:


=== Verkoj ===
=== Verkoj ===
[[Dosiero:Verkistoj.jpg|thumb|right|Verkistoj en [[Antverpeno]]: [[Georges Lagrange]], [[Tibor Sekelj]], [[Aldo de' Giorgi]], [[William Auld]] kaj eldonisto [[Brunetto Casini|Bruĉjo Casini]].]]


Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el angla en la dua eldono de la nova revuo ''Esperanto en Skotlando''. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.
Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el angla en la dua eldono de la nova revuo ''Esperanto en Skotlando''. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.

Kiel registrite je 21:08, 4 dec. 2008

William Auld
Persona informo
Naskiĝo 6-a de novembro 1924
en Erith, Kent
Morto 11-a de septembro 2006
en Dolaro, Britio
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco skoto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Allan Glen's School
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukistoesperantisto • eseisto • muzikologo • redaktisto • sciencfikcia verkisto • esperantologo
Verkoj La infana raso
Esperanto
Tradukis en Esperanton liaj tradukaĵoj
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj liaj aktivecoj
vdr
William Auld
Naskiĝo 6-a de novembro 1924
en Erith
Morto 11-a de septembro 2006
en Dolaro
Sukcesis kiel poeto en Esperanto
vdr

William AULD (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Erith[1], mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota poeto en Esperanto.

Vivo

Profesie Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro.

Malkovro de Esperanto

William Auld malkovris esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto kaj estis la legado de skolta regularo en esperanto kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis ĝin kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.

Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.

Dua monda milito

De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.

Verkoj

Verkistoj en Antverpeno: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.

Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li ĉefredaktis rubrikon ĝis 1998.

Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia ĉefa poemo, La infana raso (1956). Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn.


Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.

William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.

Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.

Kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.

Agadoj en esperanta mondo

Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.

Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo: ekde 1999 ĝis la morto en 2006.

Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Honora membro de UEA.

Distingoj

En 2000 William Auld estis honorigita per FAME-premio.

Listo de verkoj

Poemaroj

Antologioj:

Tradukaĵoj

el la angla

el la skota

Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)

el la sveda

Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)

en la anglan el la ĉeĥa pere de Esperanto

Hearing the soul (Aŭdado de la animo), de Věra Ludíková

Kantaroj

Lernolibroj

  • Esperanto: A New Approach (1965)
  • Paŝoj al plena posedo (1968)
  • A first course in Esperanto (1972)
  • Traduku! (1993)

Bibliografio

  • Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)

Esearoj

  • Facetoj de Esperanto (1976)
  • Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
  • Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
  • Vereco, distro, stilo (1981)
  • Kulturo kaj internacia lingvo (1986)
  • La fenomeno Esperanto (1988)
  • La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)

Miksita

  • Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)

Festlibro

Eksteraj ligoj

  1. Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.