Norda maro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:

La marbordo de la Nord Maro prezentas diversecon de geologiaj kaj geografiaj karakteroj. En la nordo, profundaj [[fjordo]]j kaj krutaj klifoj markas la marbordajn konturojn de [[Norvegio]] kaj de [[Skotlando]], dum en la sudo ĝi konsistas unuarange el sablaj strandoj kaj larĝaj kotejaj [[vado]]j. Pro sia densa loĝantaro, forta industriigo, kaj intensa uzado de la maro kaj de ties ĉirkaŭa areo, estis nombraj mediaj problemoj kiuj tuŝis la marajn ekosistemojn. Primediaj problemoj — komune inkludante [[trofiŝkaptado]]n, industriajn kaj agrikulturajn alfluaĵojn, [[dragado]]n, kaj [[marrubo]]n inter aliaj — kondukis al nombraj klopodoj por eviti degradadon de la maro dum ankoraŭ oni profitas el ties ekonomiaj disponebloj.

[[Dosiero:Nseamap.gif|thumb]]
==Geografio==
==Geografio==
[[Dosiero:Nseamap.gif|thumb]]

La Norda maro troviĝas sur kontinenta soklo, kaj estas preskaŭ izolita de la [[Atlantiko]] per la landoj ĉirkaŭ si. La meza profundeco estas nur 94 metrojn, sed la norda parto estas 300 metrojn profunda. Nur la [[Norvega fosego]] estas pli profunda, je pli ol 800 metroj. La kanalo inter la tri [[Skandinavio|Skandinaviaj]] landoj nomiĝas [[Skagerrak]].

Kiel registrite je 14:49, 13 okt. 2014

Satelitbildo de la Norda maro

La Norda maro estas malprofunda bordomaro en la nordokcidenta Eŭropo. Ĝi estas parto de la Atlantiko kaj situantas sur la eŭropa kontinenta breto. Ĝi troviĝas (laŭ la horloĝa ordo) inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. Ĝi konektas kun la oceano tra la Angla Kanalo sude kaj tra la Norvega Maro norde. Ĝi estas pli ol 970 km longa kaj 580 km larĝa, kun areo de ĉirkaŭ 750,000 km².

Oni ĉiam povis multe navigi kaj fiŝkapti en la maro, kaj tiele estas populara celo por turismo el la ĉirkaŭaj landoj. Lastatempe ekgravis la profito el la fosiliaj brulaĵoj, inter kiuj troviĝas multe da nafto kaj natura gaso ĉi tie. Krome por la produktado de energio gravegas la disvastigon de la Ventoenergio kaj de la marondaj centraloj.

Historie, la Norda Maro gravis elstare por aferoj pri geopolitiko kaj milito, partikulare en Norda Eŭropo sed ankaŭ tutmonde tra la povo kion nordeŭropanoj projektis tutmonde dum multo de la Mezepoko kaj eĉ ĝis la moderna epoko. La Norda Maro estis la centro de la Vikinga disvastiĝo. Sekve, la Hansa ligo, la Nederlandanoj, kaj la Britoj ĉiu siaflanke serĉis dominadi la Nordan Maron kaj tiele la aliron al la merkatoj kaj resursoj de la mondo. Ĉar temas pri la ununuraaliro de Germanio al la oceano, la Norda Maro pluestis strategie grava dum ambaŭ Mondmilitoj.

La marbordo de la Nord Maro prezentas diversecon de geologiaj kaj geografiaj karakteroj. En la nordo, profundaj fjordoj kaj krutaj klifoj markas la marbordajn konturojn de Norvegio kaj de Skotlando, dum en la sudo ĝi konsistas unuarange el sablaj strandoj kaj larĝaj kotejaj vadoj. Pro sia densa loĝantaro, forta industriigo, kaj intensa uzado de la maro kaj de ties ĉirkaŭa areo, estis nombraj mediaj problemoj kiuj tuŝis la marajn ekosistemojn. Primediaj problemoj — komune inkludante trofiŝkaptadon, industriajn kaj agrikulturajn alfluaĵojn, dragadon, kaj marrubon inter aliaj — kondukis al nombraj klopodoj por eviti degradadon de la maro dum ankoraŭ oni profitas el ties ekonomiaj disponebloj.

Geografio

La Norda maro troviĝas sur kontinenta soklo, kaj estas preskaŭ izolita de la Atlantiko per la landoj ĉirkaŭ si. La meza profundeco estas nur 94 metrojn, sed la norda parto estas 300 metrojn profunda. Nur la Norvega fosego estas pli profunda, je pli ol 800 metroj. La kanalo inter la tri Skandinaviaj landoj nomiĝas Skagerrak.

Je la fino de la lasta glaciepoko partoj de la Norda maro teriĝis kaj parte estis sen glacio. Tiu regiono oni nomas NordmarlandoDogerlando. Kiam la glacio pludegelis, tiu regiono subakviĝis dum la ĉeflando de la hodiaŭa Norvegujo leviĝis pro tio ke la glacio ne plu subpremis la teron.

Insuloj en Norda Maro estas Ferooj.

Riveroj kiuj fluas al la Norda maro

Mapo de Rejno, ĝi estas unu el plej gravaj riveroj kiuj enfluas en la Nordan Maron.

Urboj ĉe la Norda maro

Bergen (Norvegio) ĉe la Norda Maro.

Geologio

La Norda maro estiĝis kiam la superkontinento Pangeo fendiĝis je la fino de la paleozoiko. Dum la mezozoiko estis tertremoj kaj vulkanaj agadoj, kaj la tiama tera regiono malleviĝis, kaj estiĝis unu norda kaj unu suda mara golfo kun vulkana altaĵo en la centro de la maro.

Ĝi estas grava fonto de nafto kaj gaso.

Akvomaso

Marfluoj ĉefe alvenas de la Atlantiko, kaj foriras laŭ la norvega marbordo

La meza akvotemperaturo en la somero estas 17 °C, kaj en la vintro 6 °C. La akvo en la Norda maro konsistas de saleta akvo de la Balta maro kaj sala akvo de la Golfa marfluo. La saleco estas proksimume de 34-35 gramoj da salo po litro da akvo. La ĉefa fluo de akvo iras kontraŭhorloĝe laŭ la bordoj. La Norda maro estas brako de la Atlantiko, kaj ricevas la plej grandan marfluon de la nordokcidenta malfermo, kaj ankaŭ iom da varma kurento tra la Manika markolo. Tiuj kurentoj foriras laŭ la norvega marbordo.

Biologio

La Norda maro estas tre produktiva. Fitoplanktono, zooplanktono, fiŝoj kiaj moruo, eglefino kaj pleŭronekto estas ekzemplo de la produktoj.

Marbirdoj estas rimarkindaj kiaj norda sulo, fulmaro, trifingra mevo kaj aŭkedoj.

Foje oni vidas cetacojn kiel balenopterojn, balenopterojn nordajn, bluajn balenojn, balenopterojn nanajn, lagenorinĥojn blanknazajn, globicefalojn kaj blankajn balenojn. Relative ofte oni vidas focenojn kaj delfenojn.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al nordeŭropa mara provinco de la Mezvarm-nordatlantika Mara Regno, tiu ĉi estanta unu el la 13 Maraj Regnoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara