Spytihněv la 2-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spytihněv (apartigilo)
Spytihněv la 2-a
Reganto de Bohemio
Persona informo
Spytihněv II.
Naskiĝo 1031
en Olomouc
Morto 28-an de januaro 1061 (1061-01-28)
en Hradec nad Moravicí
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Břetislav la 1-a vd
Patrino Judith von Schweinfurt vd
Gefratoj Jaromír • Otto I of Olomouc • Vratislav la 2-aKonrado la 1-a vd
Edz(in)o Ida of Wettin vd
Infanoj Svatobor vd
Profesio
Okupo reganto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en OlomoucŽatec vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Spytihněv la 2-a (naskiĝis 1031, mortis la 28-an de januaro 1061) estis ĉeĥa princo el dinastio Přemyslidoj, laŭ la kronikisto Kosmas „viro tre bela, la hararon li havis pli malhela ol nigra peĉo, la barbojn longe fluetantajn, la vizaĝon gajan…“.

Li estis la plej aĝa filo de Břetislav la 1-a kaj Guta von Babenberg, frato de Vratislav la 2-a, Konrado kaj Oto, regantaj en moraviaj apanaĝoj kaj de Jaromír, posta episkopo. Lia edzino estis Ida de Wettin (germana nobela familio).

La junaĝo[redakti | redakti fonton]

  • 1040 – Nur naŭjara Spytihněv iĝis garantiulo de Henriko la 3-a, kiun malkontentigis la ekspansiema politiko de princo Břetislav, tamen post la Henrika malvenko dum militatako en Bohemion Spytihněv estis interŝanĝita por iuj germanaj nobeloj, tiutempe militkaptitaj.
  • 1041 Henriko la 3-a estis ĉifoje pli sukcesa kun sia atako kaj Spytihněv denove iĝis garantiulo. Ne estas konate, kiel longe li devis roli tiel.
  • 1048 lia patro donacis al li moravian apanaĝon ĉirkaŭ la urbo Olomouc
  • 1054 lia patro Bořivoj la 1-a venigis lin al si antaŭ sia morto por ke li regu. Moravio estis dividita inter ceteraj tri fratoj. La plej juna frato Jaromír devus iĝi ekleziulo.

Regado[redakti | redakti fonton]

  • 1055 li akceptis sian landon kiel feŭdon de Henriko la 3-a. Sekve li forpelis siajn fratojn, Moravion ekregis mem kaj (laŭ la kronikisto Kosmas) eksterigis ĉiujn germanojn inkluzive sian patrinon (konservitaj fontoj tamen kontraŭas tiun ĉi aserton). Spytihněv mem havis germanan edzinon kaj el la klostro en Sázava forpelis slavajn monaĥojn, kiujn anstataŭis monaĥoj germanaj, praktikantaj la latinan diservon.

Dum lia regado estis alikonstruita la rotondo de sankta Vito en Praga burgo je romanika baziliko.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Lia unusola filo Svatobor (Frederiko) en la jaro 1085 iĝis episkopo en itala urbo Aquileia, sed jam la 23-an de februaro 1086 li estis murdita dum surstrata batalo. Krome li havis filinon de nekonata nomo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • ŽEMLIČKA, J.: Čechy v době knížecí 1044–1198. Praha, NLN, 2002. 660 s. ISBN 80-7106-196-4.
Antaŭe:Reganto de BohemioPoste:
Břetislav la 1-a1055-1061Vratislav la 2-a