Svrčinovec
Svrčinovec | |
hungare: Fenyvesszoros, pole: Świerczynowiec | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Svrčinovec | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Čadca |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Kysuce |
Montaro | Sileziaj Beskidoj |
Fervojo | fervojlinio 320 |
Rivero | Čierňanka |
Situo | Svrčinovec |
- alteco | 432 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 29′ 03″ N 18° 47′ 37″ O / 49.48417 °N, 18.79361 °O (mapo) |
Areo | 15,73 km² (1 573 ha) |
Loĝantaro | 3 480 (31.12.2009) |
Denseco | 221,23 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1658 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 023 12 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | CA |
NUTS | 509493 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Svrčinovec | |
Retpaĝo: www.svrcinovec.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Svrčinovec (hungare Fenyvesszoros [fenjveŝsoroŝ], pole Świerczynowiec) estas vilaĝo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Svrčinovec situas laŭ la ĉeĥa landlimo, kaj estas nodo voje kaj fervoje, dume aŭtoŝoseo konstruiĝas. Ĉefvojoj kaj fervojoj funkcias al Ĉeĥio, Pollando kaj Čadca. La lasta urbo troviĝas je 5 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Paŝtistoj loĝis tie ekde 1635. La unua mencio okazis pri la memstara vilaĝo en 1658. En 1784 loĝis tie 951 vilaĝanoj en 136 domoj, en 1828 1558 vilaĝanoj en 165 domoj. En 1871 la fervojo atingis la vilaĝon. Post 2 jaroj pro ĥolero multaj mortis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szvrcsinovecz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Fenyvesszoros 1700 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Čadca, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1939 Pollando okupis la fervojon (pro la bataleto mortis kelkaj). En 1993 limpasejo ekfunkciis. En 2001 vivis en Svrčinovec 3382 homoj, (3324 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Reĝino de Rozario) de 1937
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Reĝino de Rozario) de 1854
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Sepdolora) de 2003