Tajnano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tajnan)
Tajnan
speciala municipo de Respubliko Ĉinio • urbosetlejo • urbego

Flago de Tajnan

Blazono

Flago de Tajnan Blazono
Administrado
Ŝtato Respubliko Ĉinio
Poŝtkodo 700 - 745
Telefonkodo 06
Retpaĝaro http://www.tainan.gov.tw/
Demografio
Loĝantaro 1 882 865  (majo 2014)
Loĝdenso 855 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 59′ N, 120° 11′ O (mapo)22.983333333333120.18333333333Koordinatoj: 22° 59′ N, 120° 11′ O (mapo)
Alto 1 m [+]
Areo 2 191,6531 km² (219 165,31 ha)
Horzono +8
Tajnan (Tajvano)
Tajnan (Tajvano)
DEC
Tajnan
Tajnan
Situo de Tajnan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tainan [+]
vdr


Templo en Tajnan
Nacia Literatura Muzeo en Tajnan
Stacidomo de Tajnan
Kanalo en Tajnan

Tajnano, aŭ Tainan, ĉine 臺南市 estas milionurbo, marhaveno kaj universitata urbo en Tajvano, kie ĝi estas la 4-a plej granda urbo havanta la rangon de distriktorajta urbo. La loknomo signifas: "suda parto de Tajvano". Tajnan estas la plej malnova urbo de la insulo, ankaŭ nun ĝi estas kultura ĉefurbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tajnano troviĝas sur ebenaĵo laŭ la maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tajnano estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. Antaŭ apero de eŭropanoj ĉinaj metiistoj kaj fiŝkaptistoj uzis la lokon. Ankaŭ la japana-ĉina komercado estis grave. Nederlandanoj alvenis en 1622 kaj ili konstruis fortikaĵon precipe kontraŭ hispanoj. Inter 1624-1661 ĝi estis ĉefurbo de la insulo. La nederlandanoj instigis ĉinajn terkultivistojn por migri al la kolonio por kultivi rizon kaj sukerkanon. En 1662 la ĉinoj post longa sieĝo okupis la urbon. La ĉinoj invitis britojn por komercadi. Ĝis 1885 la urbo restis administra centro, dume en 1721 ribelo okazis. En 1823 inundo okazis, poste oni konstruis kanalon, kiu helpis ankaŭ la ŝipadon, ja la urbo ne situis tuj apud la maro. En 1874 japanoj alvenis kaj ekde 1895 ili havis la insulon. Ili konstruis imponan infrastrukturon. En 1915 la ĉinoj ribelis kontraŭ la japanoj, sekve buĉado okazis. En 1945 Ĉinio transprenis la potencon en Tajvano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tajnano estas nodo de la trafiko, kie estas grava la haveno, fervojo kaj aŭtovojoj. Per rapidtrajno Tajpeo la vojaĝo daŭras 90 minutojn. La urbo havas ankaŭ flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tajnano havas subtropikan klimaton kun 2 sezonoj: pluva (majo-septembro) kaj pluveta. Jare pluvas po 1673 mm. La temperaturo proksimiĝas al 30 °C dum la pluvosezono. En la ceteraj monatoj la temperaturo iomete falas, sed neniam frostas.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • iama fortikaĵo (fakte restaĵoj de 2 konstruaĵoj) de holandoj nomata Providentia kun 2 ĉinaj temploj, ili estas muzeo
  • fortikaĵo Zelandia de 1634
  • templo kaj muzeo omaĝe al Guosinge
  • la plej malnova templo pri Konfuceo de 1665
  • pordo suda (restaĵo de iama urbomuro) de 1723, apude parko
  • templo de 1718
  • templo de 5 princaj putinoj
  • templo Macu Miao, kiu defendis la marajn ŝipistojn
  • templo pri Kuan-ti (dio de la milito)

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]