Thomas Mann
Thomas MANN [Tomas Man] (naskiĝis la 6-an de junio 1875 en Lübeck, mortis la 12-an de aŭgusto 1955 en Zuriko) estis germana verkisto de romanoj kaj noveloj. Li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1929.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Thomas Mann estis la frato de Heinrich Mann kaj la patro de la aŭtoroj Erika Mann, Golo Mann kaj Klaus Mann. Post la morto de sia patro en 1891, li kun la familio translokiĝis al Munkeno kie li renkontis kaj poste edzinigis (1905) Katja Pringsheim. En la jaro 1929 li estis honorata per la Nobel-premio pri literaturo. Kiam la nazioj gajnis la ŝtatan potencon en 1933, Thomas Mann decidis ekziliĝi en Svislando. En 1938, kiam Adolf Hitler aneksigis Aŭstrion, Mann eskapis al Princeton (Usono), kaj poste al Kalifornio.
Sep jarojn post la fino de la dua mondmilito li revenis al Eŭropo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Buddenbrooks (1901)
- Tonio Kröger (1903)
- Tristan (1903)
- Königliche Hoheit (1909)
- Der Tod in Venedig (1912)
- Der Zauberberg (1924)
- Geschichten Jakobs (1933)
- Der junge Joseph (1934)
- Joseph in Ägypten (1936)
- Lotte in Weimar ("Lotte en Weimar", 1938)
- Doktor Faustus (1947)
- Der Erwählte (1951)
- Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull ("Konfesoj de trompanto Feliks Krull", 1954)
- Betrachtungen eines Unpolitischen (Konsideroj de nepolitikulo)
- Leiden und Größe Richard Wagners (Sufero kaj grando de Richard Wagner)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Tonio Kröger, tradukis Ŝiger Ujeki, Tokio: Zamenhof-klubo, 1977, 89+4 paĝoj.
- Lotte en Weimar (Lotte in Weimar), tradukis Karl Schulze, redaktis Ulrich Becker, Novjorko: Mondial (eldonejo), 2005, 445 paĝoj.
- La morto en Venecio (Der Tod in Venedig), tradukis Petro Buijnsters, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2006, 84 paĝoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ĉapitro el la romano "Konfesoj de la kavalira fripono Feliks Krull, en traduko de Martin Haase
- En katalogo de Mondial Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- En katalogo de UEA
|