Uvularo
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Uvularoj (aŭ uvulaj konsonantoj, aŭ pleonasme uvularaj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la malantaŭo de la lango kontraŭ aŭ apud la uvulo, tio estas, pli malantaŭe en la buŝo ol velaraj konsonantoj. Uvularoj povas esti plozivoj, frikativoj, nazaloj, triloj, aŭ alproksimantoj. La IFA ne provizas apartan simbolon por la alproksimanto; la simbolo por la voĉa frikativo anstataŭe uzatas. Uvularaj afrikatoj certe fareblas, sed tre maloftas: ili povas troviĝi en kelkaj afrikaj kaj indiĝenaj amerikaj lingvoj kaj en la svisgermana.
IFA
La uvularaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
uvulara nazalo | Japana | 日本 Nihon | [ni.hoɴ] | Japanio | |
senvoĉa uvulara plozivo | Kazaĥa | Қазақ Qazaq | [qɑzɑq] | Kazaĥ | |
voĉa uvulara plozivo | Inuktituta | utirama | [ʔutiɢama] | ĉar mi revenas | |
senvoĉa uvulara frikativo | Kastilia hispana | hijo | [ˈiχo] | filo | |
voĉa uvulara frikativo | Lakota (ortografio LLC) | aǧúyapi | [ˌʔaˈʁʊjab̥ˑi] | pano | |
uvulara trilo | Franca (Norma pariza dialekto) | Paris | [paˈʀi] | Parizo | |
uvulara ejectivo | Cusco keĉua lingvo | q'allu | [ˈq̕aʎu] | tomata saŭco | |
voĉa uvulara injektivo | Mama | [ʛa] | fajro |
Nek Esperanto, nek la angla havas uvularajn konsonantojn, kaj ili estas nekonataj en la indiĝenaj lingvoj de Aŭstralio kaj la Pacifiko. Uvularaj konsonantoj troviĝas tamen en multaj afrikaj kaj mezorientaj (sudokcident-aziaj) lingvoj, plej notinde en la araba, kaj en indiĝenaj amerikaj lingvoj. En partoj de la Kaŭkaza Montaro kaj en nordokcidenta Norda Ameriko, preskaŭ ĉiu lingvo havas uvularajn plozivojn kaj frikativojn. Du uvularaj R-oj troviĝas en nordokcidenta Eŭropo, kie ili disvastiĝis de la norda franca.
La senvoĉa uvulara plozivo transkribiĝas kiel [q] en la IFA. Ĝi prononciĝas iom simile al la senvoĉa velara plozivo [k], sed per la mezo de la lango pli malantaŭe, kontraŭ la uvulo anstataŭ la velo. La plej familiara uzo por parolantoj de eŭropaj lingvoj sendube estus en la transliterigo de arabaj landonomoj kiaj Qatar kaj Iraq en la anglan, kvankam, pro tio ke la angla malhavas tiun sonon, anglalingvanoj ĝenerale prononcas ĝin kiel la plej similan sonon de ili konatan, [k].
[ɢ], la voĉa ekvivalento de [q], estas multe pli malofta. Ĝi similas la voĉan velaran plozivon [g], sed artikulaciiĝas en la sama uvula pozicio kiel [q]. Malmultaj lingvoj uzas tiun sonon, sed ĝi troviĝas en iaj specoj de la persa kaj en kelkaj nordorientaj kaŭkazaj lingvoj, notinde en la Tabasara.
La senvoĉa uvulara frikativo [χ] estas simila al la senvoĉa velara frikativo [x], krom tio ke ĝi artikulaciiĝas sur la uvulo. Ĝi troviĝas anstataŭ [x] en iuj dialektoj de la germana kaj la araba.
La tlingita de la "pot-tenilo" de Alasko havas dek uvularajn konsonantojn:
tenua plozive | qákʷ | arba spino |
aspiracia plozivo | qʰákʷ | korbo |
ejektiva plozivo | qʼakʷ | kri-strigo |
labialigita tenua plozivo | náaqʷ | oktopodo |
labialigita aspiracia plozivo | qʷʰáan | popolo, tribo |
labialigita ejektiva plozivo | qʷʼátɬ | kuira poto |
senvoĉa frikativo | χaakʷ | fingrungo |
ejectiva frikativo | χʼáakʷ | nesalakva "sockeye" salmo |
labialigita senvoĉa frikativo | χʷastáa | kanvaso, dreliko |
labialigita ejektiva frikativo | χʷʼáaɬʼ | lanugo |
kaj la ubiĥa de Turkio havas 20.
Uvularaj ro-ecaj konsonantoj
La uvulara trilo [ʀ] estas uzata en certaj dialektoj (aparte tiuj de eŭropaj ĉefurboj) de la franca, la germana, nederlanda, portugala, sveda and norvega, aldone al la hebrea, por la ro-eca fonemo. En multaj el tiuj ĝi havas uvularan frikativon (aŭ voĉan [ʁ] aŭ senvoĉan [χ]) kiel alofonon kiam ĝi sekvas iun el la senvoĉaj plozivoj /p/, /t/, aŭ /k/ ĉe la fino de vorto, kiel en maître [mɛtχ].
Simile al la plejo de triloj, uvularaj triloj ofte reduktiĝas ĝis unusola kontakto, aparte inter vokaloj.
Malkiel aliaj uvularaj konsonantoj, la uvulara trilo artikulaciiĝas sen retroigo de la lango, kaj tial ne malaltigas najbarajn altajn vokalojn kiel ja kutime faras la uvularaj plozivoj.
Kelkaj aliaj lingvoj, inkluzive de la inuktituta, la abĥaza kaj iaj specoj de la araba, havas voĉan uvularan frikativon sed ne traktas ĝin kiel roeca konsonanto.
En la lakota la uvulara trilo estas alofono de la voĉa uvulara frikativo antaŭ /i/.