Valdepeñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdepeñas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Komarko Manĉa Centro
Poŝtkodo 13300
Retpaĝaro www.valdepenas.es
Politiko
Urbestro Jesús Martín Rodríguez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 31 370  (2010)
Loĝdenso 64,33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 46′ N, 3° 24′ U (mapo)38.766389-3.399722Koordinatoj: 38° 46′ N, 3° 24′ U (mapo) [+]
Alto 705 m [+]
Areo 487,65 km² (48 765 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdepeñas (Provinco Ciudad Real)
Valdepeñas (Provinco Ciudad Real)
DEC
Valdepeñas
Valdepeñas
Situo de Valdepeñas
Valdepeñas (Hispanio)
Valdepeñas (Hispanio)
DEC
Valdepeñas
Valdepeñas
Situo de Valdepeñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdepeñas [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Valdepeñas (Valo de rokoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi enhavas krom la ĉefan domokernon la domaron de Consolación je 11 km diste laŭ la ŝoseo A-4 en direkto al Madrido, kiu fondiĝis en la 1940-aj jaroj kiel kolonio agrikultura kaj tiu de Baños del Peral (Banloko de la Pirarbo) je 7 km laŭ la ŝoseo al La Solana.

Ĝi estas centro de la jurisdikcia municiparo kiu kunigas la municipojn de Moral de Calatrava, Santa Cruz de Mudela, Viso del Marqués, Torrenueva, Castellar de Santiago kaj Almuradiel. Ĝi funkcias kiel grava nodo de komunikiloj kaj laŭ ŝoseoj kaj laŭ fervojo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas valdepeñeros. La censita populacio en 2010 estis de 31.370 loĝantoj kaj la denseco estas de 64,33 loĝ/km². La populacio malpliiĝis post la Hispana Enlanda Milito, kaj rekuperiĝis nur fine de la 20a jarcento. Nune estas 4.000 fremduloj kaj 28.000 valdepeñeros.

Populacio de Valdepeñas
1900 1910 1920 1930 1940
21.015 23.580 25.128 22.602 30.409
1950 1960 1970 1981 1991
26.020 25.706 24.946 24.946 25.067
2001 2002 2003 2004 2005
26.494 26.796 26.880 27.274 27.634
2006 2007 2008 2009 2010
28.183 28.570 30.255 31.015 31.370
2011 2012 2013 2014 2015
31.600 -

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdepeñas estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la centra parto de la provinco de Ciudad Real al sudoriento, je altitudo de 705 m; je 200 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 487.65 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°46′″N 03°25′″Ok.

Toponomio kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Etimologie ties nomo signifas valo de rokoj, ĉar situantas en ampleksa meandro de la rivero Jabalón ĉirkaŭata de montetoj (deklivaro de Sierra Morena kiu markas la limon sudan de la manĉa ebenaĵo ĝuste ĉe tiu loko); abundas en la subgrundo la roko de kalko. Sude estas akvorezervejo Cabezuela (kapeto).

En ĉirkaŭo estas ĉefe natura malferma arbaro de kverkoj kaj cistoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉefe vito kaj olivo) kaj brutobredado. Rilata industrio (vino kaj elŝafa fromaĝo). Ankaŭ produktado de viando, legomoj. Teknologio. Turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la Bronzepoko. En antaŭromia epoko la teritorio estis loĝata de oretanoj; ŝajne tiuj jam konis la agrikulturon de la vito. Estas restaĵoj ankaŭ de Romia Imperio (tomboŝtonoj, moneroj kaj konstruaĵoj). Dum la epoko de Al-Andalus la teritorio estis posedaĵo de la urbo de Toledo; de tiam restis restaĵoj de murego (nune en preĝejo) kaj arabaj skribaĵoj.

Preĝejo de la Asunción (virgulina ĉieliro)

La kristana vilaĝo post la Batalo de Las Navas de Tolosa kreskis ĉirkaŭ tiama fortikaĵo, poste kaj nune preĝejo; la unua dokumento kiu mencias la nomon de la urbo jam en 1243 estas en la arkivoj de la Ordeno de Kalatravo, tiama posedanto de la teritorio, kvankam ĝi estis limo inter diversaj ordenoj. Venis nordaj loĝantoj al kiuj laŭdire oni devigis sekvi la kultivon de la vito. Estis juda kvartalo kaj du sinagogoj. Restas konstruaĵoj de la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj. El la 16a jarcento Valdepeñas estis senjorlando de familio Bazán, Santa Cruz kaj aliaj. En la 18a jarcento la altrangaj rilatoj de nobeluloj kun Valdepeñas ebligis ke la tiea vino estus bone konsiderata kaj fama en la tiama hispana socio.

Batalo de Valdepeñas kontraŭ la trupoj de Napoleono la 6an de junio de 1808

Dum la Hispana Milito de Sendependigo kontraŭ la armeo de Napoleono, la hispana armeo abandonis la vilaĝon antaŭ alproksimiĝo de la franca armeo kaj tiam la vilaĝanoj (gerilanoj, sed ankaŭ virinoj kaj geinfanoj) reagis kaj atakis la francojn, kio helpis en la posta venko de la armeo hispana en la Batalo de Bailén. Dum la dua duono de la 19a jarcento okazis en Valdepeñas, kiel en plej parto de la lando, ŝanĝoj en la terposedo, kiu favoris al burĝuloj. Fine de la jarcento kaj komence de la 20a venis al la urbo laŭvice la fervojo, la elektro kaj trinkebla akvo. La urbo kreskiĝis ĝis duobligi la populacion de la provinca ĉefurbo Ciudad Real. Pro la Hispana Enlanda Milito kaj poste la ekonomio kolapsis kaj komencis elmigrado al urboj. Fine de la 20a jarcento la ekonomio de la produktado de vino suferis multajn ŝanĝojn, sed daŭras.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arkeologia kuŝejo kaj Interpretejo Cerro de Las Cabezas (monteto la kapoj)
  • Muzeo pri vino
  • Municipa Muzeo
  • Muzeo pri Muelejoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]