Gräfenroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gräfenroda
Blazono
Gräfenroda in IK.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal
Urborajtoj
Koordinatoj 50°44′56″N 10°48′44″O  /  50.74889°N, 10.81222°O / 50.74889; 10.81222 (Gräfenroda)Koordinatoj: 50°44′56″N 10°48′44″O  /  50.74889°N, 10.81222°O / 50.74889; 10.81222 (Gräfenroda)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 23,32 km²
Loĝantaro 3232 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036205
Poŝtkodo 99330
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 52-14
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070024
Komunumestro Frank Fiebig
Partio de komunumestro La Maldekstro
Adreso de la administrejo An der Glashütte 3
Oficiala retejo http://www.graefenroda.de
v  d  r
Information icon.svg

Gräfenroda estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 3 232 loĝantojn.

Gräfenroda estas konata pro la fakto ke tie estis industrie fabrikataj la unuaj ĝardenaj nanoj. Ĝemelurbo ĝia estas Vouziers en Franclando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gräfenroda menciitis unuafoje endokumente en 1290. La setlejnomo signifas lokon ĉe iama arbaro. Iam posedis la vilaĝon la grafoj de Käfernburg respektive Schwarzburg, inter 1446 kaj 1819 kunposedantis la Witzleben-anoj, poste la dukoj de Saksio-Gotao. Tradiciaj metioj estis forstado kaj vartransportado kiel ankaŭ mineja ekspluato de kupro, arĝento kaj plumbo. Ekde la 16-a jarcento oni faradis vitraĵojn. En la 17-a jarcentoj estiĝis la vilaĝeroj Anspiel kaj Dörrberg en kombino kun starigo de fandejoj kaj martelejoj. Tamen antaŭindustriiĝaj entreprenoj ne ofertis tro multe da laborlokoj, tiel ke ĉirkaŭ 1850 multaj lokanoj elmigris Usonon. Nur post 1850 venis - danke al industriiĝo - pli grandaj fabrikoj: en 1855 pri lignaĵoj, en 1860 pri terakoto, en 1869 pri vitraĵoj, poste diversaj pri porcelano.

En 1884 oni ricevis konekson al la fervojlinio kondukanta inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen. Fine de la 19-a jarcento inventitis en Gräfenroda la ĝardena nano pri kies historio kaj produktado oni bone informiĝas en surloka muzeo. Inter 1858 kaj 1922 Gräfenroda apartenas al la administra oficejo Ohrdruf en la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao.

Dum la Dua mondmilito 104 punlaboristoj orienteŭropaj devis labori ĉe la firmao Hugo Funk Söhne kaj en la vitraĵfabriko Wilhelmshütte. Surtombeje tomboj kaj memorigtabulo memoras onin je du koncentrejanoj de Buchenwald pafmortigitaj fare de SS-anoj dum laciga marŝego. Dum la nazia tempo agadis kaj vivis surloke la fifama kontraŭjudisma verkisto Artur Dinter kiu ĉe militfino fuĝis al Zell am Harmersbach. Dum la GDR-tempo tenadis la VEB-matracfabriko Wittekind de Halle (Saale) hejmon por la infanoj de la laboristaro en Gräfenroda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gräfenroda kuŝas en alteco ĉirkaŭ 400 metroj en la valo de Wilde Gera. Temas pri la plej granda malurba komunumo en la Distrikto Ilm, koncerne la nombron de la enloĝantoj pri la kvara plej granda tiudistrikte. Danke al etendiĝo je 5 kilometroj temas pri la plej longa komunumo tiudistrikta. Norde de Gräfenroda troviĝas la monteto Läusebühl (490 m), sude la monteto Gräfenrodaer Berg. Okcidente estas la akvobaraĵo Lütschetalsperre. La rivero Lütsche enfluas en Gräfenroda en la riveron Wilde Gera. Alvalen je 3 kilometroj estas la aŭtoŝosea ponto Talbrücke Wilde Gera, la plej impona ponto de la aŭtoŝoseo A 71. Urboparto estas Dörrberg.

loka kirko
domo Grevenrot
fervoja stacidomo.

Elstaraj personoj[redakti | redakti fonton]

Muzikistoj ĉirkaŭ la Kellner-familio[redakti | redakti fonton]

Honoraj civitanoj[redakti | redakti fonton]

Gräfenroda havas tri honorajn civitanojn.[1]

  • 1999: Rainer Abendroth (1925–2009), regiona historiisto
  • 2002: Katrin Apel (* 1973), biatlonistino
  • 2005: Peter Harder (* 1962), restaŭris la Kellner-Weise-orgenon en la Lorenco-kirko kaj okupiĝis pri la verkoj de Johann Peter Kellner

Aliaj gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La protestantisma Preĝejo Sankta Laŭrenco konstruitis en 1731/33 fare de la gotaa ĉefarkitekto Johann Erhard Straßburger pro malsufiĉa grandeco de la antaŭula konstruaĵo. El la malnova kirko estas la altaro ĉefa triptika (de ĉ. 1500).
  • La Muzeo pri ĝardenaj nanoj memoras pri al unua industriigita farado de tiaj nanofiguroj, kiuj komenciĝis en du entreprenoj fonditaj en 1872.
  • En la Domo Grevenrot troviĝas muzeo pri regiona historio.
  • Alteburg, kastelruino de rabistaj kavaliroj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prie sur la oficala retpaĝaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]