Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Unuecigo de titolo de lastaj sekcioj[redakti fonton]

Laŭ Helpo:Kiel verki bonan artikolon mi unuecigas titolon de lastaj sekcioj - Vidu ankaŭ, Eksteraj ligiloj kaj parte ankaŭ Notoj kaj referencoj. Mi stokis trovitajn maltaŭgajn titolojn sed mi certas ke tie ĉi estas ankaŭ aliaj maltaŭgaj formoj. Se iu iun tian trovas mi petas tion sciigi al mi en mia diskuto. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 13:12, 23 Okt. 2012 (UTC)

Bonege ke iu sisteme zorgas pri tio! Jam tedis min ĉiam korektadi tion, ĉefe ĉar mi sciis ke mi neniam povos normigi ĉiujn. Ĉu vi do ankaŭ intencas fari robotajn anstataŭigojn? --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 14:48, 25 Okt. 2012 (UTC)
Mi kelkajn jam korektis robote, nuntempe devintus tie ĉi resti ne pli ol kelkaj dekoj de maltaŭgaj titoloj. Ĉar uzantoj plue aldonas ilin mi la roboton inencas lanĉadi ĉiumonate. Tio estas ankaŭ la okazo por plia plibonigo de la ordonoj. --KuboF (diskuto) 19:42, 25 Okt. 2012 (UTC)
Unuecigo estas bonege ideo. Sed mankas oni ekzempla "Referencoj" Mi proponas:
  • Vidu ankaŭ – akcesora internaj ligiloj
  • Notoj – akcesora priskribo, ekzemplo: Tibor Sekelj
  • Referencoj – reta kaj ne reta referencoj; por Vikipedio:Kontrolebleco fragmento artikolo
  • Literaturo – libro kaj paĝo por Kontrolebleco tuta artikolo
  • Literaturo akcesora – ne referenca libro
  • Eksteraj ligiloj - ne referenca paĝo

Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:53, 21 Nov. 2012 (UTC)

Ŝajne vi celis la diskuton #Nomoj kaj ordo de lastaj sekcioj. Tiu ĉi temas pri robota ŝanĝado de tiuj titoloj de iliaj misaj formoj, ekz. Vidu ankaŭ jenon: anstataŭ ĝusta Vidu ankaŭ. Malfeliĉe ne eblas robote korekti Notoj kaj referencoj ks. ĉar oni bezonas permane distingi inter Notoj kaj Referencoj kio estas ofte sufiĉe multa laboro. Alie mi preskaŭ konsentas kun vi, krom la parto "Literaturo" - oni ne povas uzi tiun sekcion por referenci, ĉar artikolo povas esti poste ŝanĝita (kaj plejprobable ankaŭ estos) kaj poste ne klaros kiu parto baziĝas je tiu literaturo kaj kiu ne. --KuboF (diskuto) 14:54, 25 Nov. 2012 (UTC)


Eksterreta kopio de Vikipedio nun pretigata[redakti fonton]

Saluton, kunlabore kun la prizorganto de Kiwix, E@I nun preparas aktualan eksterretan eldonon de tiu ĉi Vikipedio en Esperanto, kiu prezentiĝos la 15-an de novembro 2012 en KAEST. Mi atentigas pri tio ĉi tie ankaŭ por ke ni ĉiuj sciu, ke dum la proksimaj tagoj (plej malfrue ĝis la 8-a de novembro) oni tiel enarĥivigos la tutan enhavon de nia vikipedio -- pro tio ni nun aparte atentu, ke estu altkvalita kaj reprezentpova materialo precipe en la Ĉefpaĝo, kiun ĉiu uzanto de tiu DVD-kopio vidos kiel la unuan paĝon. E@I antaŭvidas distribuon de tiu vikipedia DVD inter la partoprenantoj de la konferenco KAEST, sed ankaŭ kalkulas kun intereso de bibliotekoj kaj muzeoj, kaj evidente pretas disponigi ĝin ankaŭ al ĉiuj aliaj interesiĝantoj. Similaj datumoj jam aperis antaŭe en la DVD Esperanto Elektronike (statoj de 2006 kaj 2010). Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:00, 26 Okt. 2012 (UTC)

Ĝisdatigo: La diskoj kun la eksterreta eldono de nia Vikipedio jam presiĝas kaj estos disponeblaj jam ĵaŭde dum KAEST kaj poste mendeblaj ĉe E@I. Unua eldono estas 100 ekzempleroj. Finfine la datumoj estas laŭ la stato de la 15-a de oktobro 2012, kun 170.905 artikoloj, kaj la ĉefpaĝo de ne estas inkluzivita (ĉar enestas nur artikoloj de la ĉefa nomspaco). Vi povas viziti kaj vive testi retan kopion de la datumoj aŭ mem elŝuti pakaĵon de la datumoj en formato ZIM kune kun la legilo Kiwix (por pluraj operaciumoj) el la retejo de Kiwix kien ekde nun Esperanto firme apartenas. La disko enhavas esence tiun ĉi pakaĵon, kun kelkaj modifoj kiel plenesperantigitaj lanĉilo kaj instalilo, aŭtomata agordo de Esperanto (kontraste al lingvo de la operaciumo) kiel lingvo de la uzantointerfaco ktp.
Iam baldaŭ E@I planas eldoni surdiske ankaŭ plengrandajn versiojn de ĉiuj dosieroj rilataj al Esperanto kaj situantaj en la Vikimedia Komunejo (etgrandbilda indekso al tiuj ĉi dosieroj jam aperis en la nova eldono de DVD Esperanto Elektronike). Tiuj ĉi estas pliaj paŝoj direkte al certigo ke la bonfara laboro de ni ĉiuj vikimedianoj ne perdiĝos, sed male, restos konservata dise tra la mondo kaj ĉiam pli varie uzebla. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 13:47, 12 Nov. 2012 (UTC)

Nomoj kaj ordo de lastaj sekcioj[redakti fonton]

Mi ŝatus verki kelkajn helpopaĝojn pri lastaj sekcioj de artikoloj. Tamen mi ne certas pri stato de interkonsento pri kelkaj rilataj aferoj. --KuboF (diskuto) 22:41, 1 Nov. 2012 (UTC)

Nomoj kaj ordo de sekcioj[redakti fonton]

Laŭ Helpo:Kiel verki bonan artikolon#Lastaj sekcioj jam estas sufiĉe fikse interkonsitaj la sekcinomoj Literaturo, Vidu ankaŭ kaj Ekteraj ligiloj kaj ties vicordo. Mankas do notoj kaj referencoj kaj eventuale ankaŭ Galerio/Bildaro. Inspire de Helpo:Referencoj kaj piednotoj kaj aliaj vikipedioj mi uzas jenan sistemon:


== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

Ĝi distingas Notojn disde Referencoj kiuj fakte plenumas sufiĉe diferencan taskon, nur la teknika parto estas la sama. Krome, la sekcioj vicas laŭ ilia rilato al artikolo: Notoj pliampleksigas artikolon je iom flankaj informoj (efektive parto de artikolo); Referencoj rekte pruvigas enestantajn asertojn de la artikolo sed ne pliampleksigas ĝin; Literaturo listitgas gravajn verkojn pri la temo sed nek pruvigas asertojn nek pliampleksigas artikolon. Kaj la restantaj du estas jam sufiĉe fiksitaj.

Ĉu vi konsentas pri la restantaj nomoj kaj ties vicordo? --KuboF (diskuto) 22:41, 1 Nov. 2012 (UTC)

Mi konsentas. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:02, 26 Nov. 2012 (UTC)
Aldone mi ŝatus scii kien laŭ niaj kutimoj ni metas la ŝablonon {{Tradukita}}. Ĉar iuj asertas ke en la sekcion Referencoj kiel ties unuan parton, aliaj ke en memstaran sekcion Fontoj kiun iuj metas tien, aliaj aliloken. --KuboF (diskuto) 21:06, 2 Nov. 2012 (UTC)
Mia patruja Vikipedio metas {{Tradukita}} en "Diskuto". Mi preferus sube artikolon en memstaran sekcion "origino" aŭ "genezo". "Tradukita" estas grava afero. Oni devas tradukisto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:02, 26 Nov. 2012 (UTC)
Mi subtenas metadon en memstaran sekcion, laŭ miaj spertoj estas la plej ofte uzata sekcititolo Fonto. Iuj asertas ke ĝi estu parto de la sekcio Referencoj, tamen traduko de alia Vikipedio ne estas referenco do tiun logikon mi ne komprenas. Kie estu la sekcio? Plej ofte mi ĝin vidas tute sube, sub la sekcio Eksteraj ligiloj (por mi ankaŭ kutimo de mia devena Vikipedio). --KuboF (diskuto) 11:39, 26 Nov. 2012 (UTC)

Grupigado de Notoj[redakti fonton]

Por teknike distingi Notojn disde Referencoj oni uzas la parametron group="". Ĉu ni jam interkonsentis pri ĝia valoro? Mi plejofte vidis group="noto" sed fojfoje nur group="n". Kion vi pensas? Unuecigo ĉikampe ebligus plifaciligon de uzado de Notoj per ŝablono. --KuboF (diskuto) 22:41, 1 Nov. 2012 (UTC)

Jes estas bonaj konsilioj, sed ne trudi por povi evolui kaj respekti malsamajn preferojn, grupigado de notoj estas interesa, kie oni povas vidi ekzemplon ? --pino (diskuto) 10:47, 2 Nov. 2012 (UTC)
Mi konsentas ke trudado malbonas, tial mi demandas. Sed unuecigo de ia uzado plifaciligus kaj pliefektivigus aldonadon de novaj notoj, ekz. eblus utiligi {{Notoj}} simile kiel estas nun {{Referencoj}}. Tio ĉiaokaze ne limigus homojn paralele uzadi aliajn grupig-sistemojn por tre specifaj celoj (iom ekstrema uzo estas en Bill Evans (pianisto)). Pli taŭgan uzon vidu en Tibor Sekelj. --KuboF (diskuto) 15:37, 2 Nov. 2012 (UTC)
Mi pensas ke nur group="noto" kaj disdividi Notoj kaj Referencoj estos bonege. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:10, 26 Nov. 2012 (UTC)
Do, oni subtenis nur noto kaj nenu kontraŭis do estu tiel. --KuboF (diskuto) 11:39, 26 Nov. 2012 (UTC)

Eko de la projekto Vikidatumoj[redakti fonton]

Kiel anoncite lastaŭguste (Vikidatumoj) la projekto Vikidatumoj ekis antaŭ kelkaj tagoj. Bonvolu viziti kaj kontribui ! --Arno Lagrange @ 10:33, 3 Nov. 2012 (UTC)

Itala Vikipedio: Komuniko de la 24-a de oktobro 2012[redakti fonton]

Bonvolu legi Komunikon de la itala Vikipedio: it:Wikipedia:Comunicato 24 ottobre 2012/eo - dankon. --Dominik (diskuto) 11:33, 7 Nov. 2012 (UTC)

wikivoyage[redakti fonton]

Saluton. Startis wikivoyage (http://en.wikivoyage.org/wiki/Main_Page). Ne estas oni: eo.wikivoyage. https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikivoyage/New_language_versions Ĉu oni estos? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:24, 12 Nov. 2012 (UTC)

Vikimedio kaj Esperanto[redakti fonton]

Tio estas la nomo de grupo kiu estu agnoskiĝonta kiel "Wikimedia user group". Bv rigardi al la paĝo sur Meta-Vikio. Ziko (diskuto) 21:03, 20 Nov. 2012 (UTC)

Mankas oni distingo: osto kaj osta histo, sango kaj sanga histo kaj analogaj. Mi proponas distingos:

  • osto estas organo
  • osta histo estas histo

Analoge estas oni en:Osseous tissue kaj en:Bone kaj pl:tkanka kostna kaj pl:kość. Mi proponas komence fari ligilo

Bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:22, 21 Nov. 2012 (UTC)

Kial ne, sed laŭ lingvoj estas unu aŭ du artikoloj. En PIV oni trovas :"
  • ost/o

1 ❤ Malmola organo de la vertebruloj, precipe konsistanta el konektivo (osta histo) riĉa je kalciaj saloj, k kiu estas elemento de la skeleto: femurosto, nazosto; fluto, kiun li eltranĉis el ŝafa ostoZ; rompi al si la oston de la femuro; per ostoj k tendenoj Vi min plektiŝ; ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoĵ (pro malsatego); li ne faros maljunajn ostojn (li frutempe mortos); (aparte, tiuj pecoj restantaj post la putrado) oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoĵ.

2 ❤ Substanco de osto 1, konsistanta el kolagenaj fibroj ĉirkaŭitaj de mukopolisakaridoj impregnitaj de kalciaj saloj: ĵetkuboj, bidoj el osto. Sin. ostosubstanco "

--pino (diskuto) 12:17, 21 Nov. 2012 (UTC)

Ĉu Substanco de osto / ostosubstanco havas aparta artikolo ie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:13, 21 Nov. 2012 (UTC)
Ŝajne ne, certe vi povas krei ĝin.--pino (diskuto) 13:53, 21 Nov. 2012 (UTC)
Mi proponas senco 2 priskribi en artikolo osta histo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:31, 22 Nov. 2012 (UTC)

(plimulto estas kopion osto.) Ĉu mi povos disdividi tiel ĉu mi faris tro multe eraroj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:31, 22 Nov. 2012 (UTC)

Laŭ mi vi povas sed konservu osto (osta estus ne tre logika kiel titolo).--pino (diskuto) 07:38, 22 Nov. 2012 (UTC)
Mi faris. Ĉu revizos versioj osto kaj osta histo? Koran dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:04, 22 Nov. 2012 (UTC)

Mi vidas ke nun aperas apud mia uzantnomo inter krampoj la angla vorto "talk", sed se mi ne mismemoras ekde ĉiam tie aperis la vorto "Diskuto", ĉu iu povas korektigi tiun problemon? Dankon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 02:30, 22 Nov. 2012 (UTC)

Mi preferas "Diskuto". Kiel ripari? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 02:48, 22 Nov. 2012 (UTC)
Ankaŭ ĉe mi, aperas "talk" anst. "diskuto" - supozeble tio devenas de la ĝenerala uzul-interfaco de Wikipedia. --Dominik (diskuto) 06:22, 22 Nov. 2012 (UTC)
Tio ŝajnas veni de MediaWiki:Mytalk-parenthetical - iu administranto povus redakti ĝin por ŝanĝi tion. darkweasel94 (diskuto) 06:45, 22 Nov. 2012 (UTC)
Dankon pro via atentigo. Tamen mi ne aktualigis MediaWiki:Mytalk-parenthetical ĉi tie, sed la koncernan paĝon en la vikia tradukejo. Tiam la ŝanĝo daŭros pli longe, sed aperos ankaŭ en aliaj vikioj, kiuj uzas la saman softvaron. --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 22 Nov. 2012 (UTC)

Mi volas denove foje atentigi, ke ankoraŭ ekzistas multnombraj artikoloj en nia vikipedio, kiu aperis unuan fojon en Esperanto kaj ĉe kiuj mankas la ŝablono {{Unua}}. Precipe temas pri bibliografioj de Esperantistoj kaj priskribo de movadaĵoj. Aktuale jam pli ol 600 artikoloj estas markitaj kiel unue aperintaj en Esperanto. Mi supozas, ke tamen ja estas entute pli ol 1000. Helpu al mi kompletigi la kategorion kaj liston serĉante tiujn artikolojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:57, 23 Nov. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaŭde: Unu jaro de kontribuoj![redakti fonton]

Salutojn,

Post 2 tagoj, la 27-a de novembro 2012, mi estos enskribinta ĉe la Esperanta vikipedio ekde unu jaro. Dum unu jaro, mi lernis la lingvon Esperanto, faris pli ol 150 artikolojn kaj debatis, kontribuis kaj kunlaboris.

Mi helpis la vikipedion, kaj mi dankas vin pro via helpo al mi, ĉu ĝi estu pri la lingvo aŭ pri miaj kontribuoj. Jen mia unua jaro finita ĉe Vikipedio en Esperanto, jen mia dua jaro komencas. Por celebri ĝin, mi pretas fari ion ajn kiun vi volas. Mi estas ano de la Vikipedio, kaj mi fieras.

Bonan jaron por mi, Dankon al vi ĉiuj! Kore, HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:28, 25 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Henriko. Kvankam vi jam bone lernis esperanton, via teksto montras, ke vi ankoraŭ ne centprocente ellernis ĝin, sed eble je 90 %. Ĉe la unua frazo la participo "enskribita" estu anstataŭigata per "enskribinta", ĉar vi mem ja enskribis vin, ĉu ne? Kaj ĉe la lasta frazo verŝajne temas pri fiereco, ĉu ne? La verbo "feras" ja ne rilatas al "fiero", sed al fero. Mi supozas, ke estas simpla tajpa erareto. Ne gravas. Eĉ mi kelkfoje mistajpas iomete. Do, ne estu malgaja pro tio. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:54, 25 Nov. 2012 (UTC)
Pli bone kuraĝigi lin ol emfazi etan eraron!!!Narvalo (diskuto) 18:59, 25 Nov. 2012 (UTC)
Jes, certe. La lingvaĵo de Henriko jam mirakle pliboniĝis dum nur unu jaro. :-) --Tlustulimu (diskuto) 19:04, 25 Nov. 2012 (UTC)
Malgraŭ kelkaj restantaj francismoj (En 2 tagoj --> Post 2 tagoj) (ke ĝi estu --> ĉu ĝi estu), via lingvaĵo mirinde pliboniĝis. Do gratulon al vi, Henriko! --Dominik (diskuto) 19:33, 25 Nov. 2012 (UTC)
Fakte En 2 tagoj ne nur estas francismo, sed ankaŭ germanismo. --Tlustulimu (diskuto) 20:11, 25 Nov. 2012 (UTC)
+ la angla lingvo! Mi faris tian erareton multmulte! -- Yekrats (diskuto) 14:57, 28 Nov. 2012 (UTC)
Ne piku al li la vundan lokon! --Dominik (diskuto) 02:35, 26 Nov. 2012 (UTC)
Gratulon! Mi lernis sammaniere, aŭ preskaŭ. Mi multe profitis Vikipedion por lerni Esperanton. Antaŭen! PD: Ankaŭ Hispanismo, do mi supozas En 2 tagoj estas latinismo --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 03:52, 26 Nov. 2012 (UTC)
Gratulegon Henrike! Mi ankaŭ profitis Vikipedion por plibonigi mian esperantan nivelon, do mi supozas ke ĝi estas tre bona lernilo. Nun mi konsilas vin ke vi kuraĝigu vi mem kaj provu redakti pli longajn artikolojn pri viaj plej ŝatataj temoj, via esperanta nivelo ja permesas vin fari tion, do faru! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 05:12, 26 Nov. 2012 (UTC)
Ho, mi ankaŭ. Mia sola bedaŭro estas la turmentado kaŭzis al Arno kaj aliaj en miaj fruaj tagoj, dum mi lernis la lingvon kaj Vikiregularon. Jes, malgranda ĉiutaga peno en Esperanto plibonigi la lingvo-kapablon. Do, gratulon al ĉiuj! -- Yekrats (diskuto) 14:41, 28 Nov. 2012 (UTC)

Taksonomio[redakti fonton]

Ekde pluraj jaroj ni klopodis ŝanĝi ŝablonon "taksonomio" por uzi esperantajn parametrojn. Estis malfacila afero. Roboto de KuboF modifis cirkaŭ 6000 artikolojn, dankon kaj gratulon. --pino (diskuto) 10:36, 29 Nov. 2012 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Usona urbo[redakti fonton]

Origine Port St. Lucie estas urbo en Florido ne havanta artikolon en Eo. Ĉu la loknomo restu tia aŭ estu iu alia? Crosstor.

Vi povas krei ĝin kiel:
  1. Porto Sankta Lucio
  2. Port Sankta Lucio
  3. Port Saint Lucie
  4. Port St. Lucie
HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:29, 11 Nov. 2012 (UTC)

La artikolo Noumeo havas strangan nomon, konsiderante ke en la franca, ou elparoliĝas [u]. Kiu decidis esperantigi ĝin tiel? “Numeo” ŝajnus al mi pli logika, kaj tiun formon ĝuste uzas Bertilo. Ĉu iu kontraŭus, se mi alinomus la paĝon al “Numeo”? Mutichou (diskuto) 19:17, 17 Nov. 2012 (UTC)

Jes Numeo estus pli logika. --pino (diskuto) 20:57, 17 Nov. 2012 (UTC)
Jen tio farita. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:32, 18 Nov. 2012 (UTC)

jeto, reagaviadilo, reakciaviadilo[redakti fonton]

En vikipedio ni havas artikolojn pri:

En la reta PIV-o ankaŭ aperas "reakcia aviadilo" aŭ "reakciaviadilo" sed ne "reagaviadilo". Ankaŭ "reakcio" kaj ne "reago" estas uzata tie por priskribo de la forto, kiu propulsas jet/reakci/reag-aviadilo. Do, kiuj vortoj estas ĝustaj? Michał Artur (diskuto) 15:57, 30 Nov. 2012 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Saluton al ŝablonistoj! Kvankam mi nenion scias pri birdoj, mi provis verki artikoleton Bruna pelikano. Mi uzis ŝablonon {{Taksonomio}}, sed deziras scii ĉu {{Taksonomio korektita}} estas preferinda kaj adaptita al Birdoj? Ĉu jam ekzistas ekzemplo? --Dominik (diskuto) 06:28, 22 Okt. 2012 (UTC)

Mi ĵus faris ŝanĝon al {{Taksonomio korektita}} kiu ŝajnas rekomendita, kaj nenio malbona okazis. --Dominik (diskuto) 08:04, 22 Okt. 2012 (UTC)
Nuntempe Ŝ:Taksonomio transkludas la ŝablonon Ŝ:Taksonomio korektita do la aspekto fakte samas, nura diferenco estas ke Ŝ:Taksonomio korektita akceptas preskaŭ nur la Esperantajn parametrojn kaj Ŝ:Taksonomio kaj Esperantajn kaj anglajn. Vi povas do uzi ajnan el ili, kun Esperantaj parametroj ili estas egalaj, nur Ŝ:Taksonomio korektita havas pli bonan dokumentadon. Mi laboras pri kunigo de la ŝablonojn, nur mi spertas stultajn teĥnikajn problemojn... --KuboF (diskuto) 09:40, 22 Okt. 2012 (UTC)
Saluton KuboF kaj dankon pro via rapida klarigo! --Dominik (diskuto) 09:44, 22 Okt. 2012 (UTC)
Saluton, KuboF. Mi proponas la jenon:
Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 09:54, 22 Okt. 2012 (UTC)
Mi pardonpetas pro longa kontribuo. Ĝi priskribas teĥnikajn viziojn por ŝablonoj.
Ankaŭ via proponos estas saĝa! Jam iun tempon mi pensas pri iom alia maniero, kiu postulas teĥnikan rimedon pri kiu mi ankoraŭ ne lertas tamen provizas rapidan kaj (relative) facilan uzadon de nur Esperantaj parametroj. Mi ideo:
  1. Robote ŝanĝi anglajn parametrojn al Esperantaj en transinkludaĵoj de {{Taksonomio}}
  2. Robote ŝanĝi {{Taksonomio korektita}} al {{Taksonomio}} (kaj eventualajn anglajn parametrojn al Esperantaj)
  3. Alinomigi {{Taksonomio}} al {{Taksonomio/anstataŭigo}} (kaj tiun iom redakti) kaj {{Taksonomio korektita}} al {{Taksonomio}}
  4. Ŝanĝi tiaman {{Taksonomio}} (Esperantaj parametroj) tiel, ke ĝi akceptu nur la Esperantajn parametrojn sed se ĝi trovas anglajn ĝi instrukcias uzantoj uzi {{subst:Taksonomio/anstataŭigo}} kio ŝanĝus la anglajn parametrojn al Esperantaj ← tio ĉi estas ununura problema parto; parte solvita, tamen ne sufiĉe; ĉio alia jam estas iun tempon preparita
Do, tia estas mia propono. Poste, se estos intereso, eblas krei similan sistemon por aliaj lingvoj kaj ankaŭ aliaj ŝablonoj. Redaktantoj nur tradukus enhavon, parametroj ŝanĝigus mem. Por citŝablonoj certe utila (sed citŝablonoj bezonas dekomencan prilaboron; la koncepton mi jam havas sufiĉe klaran). --KuboF (diskuto) 19:19, 22 Okt. 2012 (UTC)

Saluton kaj dankon al Dominik por lia bela artikolo Bruna pelikano. Tute la nunaj artikoloj pri birdoj uzas Taksonomio korektita kaj estas bona afero uzi esperantajn parametrojn. Bedaŭrinde kolego Petr Tomašovský ne sukcesis ekhavi roboton kiam li skribis ĉi-tiun ŝablonon kun esperantaj parametroj. La ĉelo estas ne modifi la malnovan ŝablonon taksonomion sed uzi la nunan ŝablonon taksonomion korektitan tia ĝi estas (ĝi povus poste esti plibonigi). Mi permesas atentigi ni ne bezonu anglajn parametrojn. La ŝablono taxobox kaj nia ŝablono taksonomio korektita havas malsimilan logikon. Do orfigu taksonomio per roboto kaj alinomigu taksonomio korektita al taksonomio. Se kolegoj preferas uzi anglon alinomu malnovan taksonomion taxobox sed unue konservu la ŝablono korektita kiun ni vere konas. La afero estas tre malnova kaj certe malfacila kaj mi antaŭdankas ŝablonistojn KuboF kaj Tlustulimu kompreni la demandon. Amike.--pino (diskuto) 11:58, 22 Okt. 2012 (UTC)

Fina anstataŭigo[redakti fonton]

Hodiaŭ estis finpretigita kaj fintestita anstataŭig-skripto. Bonvolu interesiĝantoj kontroli testajn redaktojn. (Se mi ne respondo ene de 12 horoj ekde via komento, bv. komenti en mia uzanto-diskuto). La skripto estas multfoje testita (precipe sed ne nur de mi) do mi emas lanĉi la roboton kiel eble plej frue, la plej malfrue merkrede Eŭrop-matene. --KuboF (diskuto) 18:08, 27 Nov. 2012 (UTC)

Mi ne certas kiom longe mi povos diskuti ĉi tie, tial mi skribas anticipe. Post kiam mia roboto ne plu prilaboros la du ŝablonojn (probable jam 29-a de Novembro) mi petas iun administranton:
  1. alinomigi Ŝablono:Taksonomio al Ŝablono:Taxobox - sen la diskutpaĝo, sen la subpaĝoj
  2. forigi Ŝablono:Taksonomio/dokumentado
  3. alinomigi Ŝablono:Taksonomio korektita al Ŝablono:Taksonomio
  4. alinomigi Ŝablono:Taksonomio korektita/dokumentado al Ŝablono:Taksonomio/dokumentado
antaŭdankon!
Similan sistemon kaj strukturon de nomoj (konservado de alilingv-noma ŝablono kaj ĝia subpaĝo /subst) mi volas poste uzi por similaj anstataŭigoj, precipe por citŝablonoj. Do mi preferas unuecon de tia nomado. --KuboF (diskuto) 18:29, 27 Nov. 2012 (UTC)

Por mi estas bone la nunaj artikoloj kun Taksonomio ne problemus, por la nunaj artikoloj kun Taksonomio korektita estos certe kelkaj problemoj sed kiuj rapida alinomigo de Ŝablono:Taksonomio korektita al Ŝablono:Taksonomio solvos. --pino (diskuto) 19:13, 27 Nov. 2012 (UTC)

Nunteme gravas nur ĉu parametroj estas bone anstataŭigataj. Kaj fakte ankaŭ artikoloj kiuj nun uzas ŝ:Taksonomio korektita tuj post la anstataŭigo bone funkcios. Aŭ ĉu vi antaŭvidas alian problemon? --KuboF (diskuto) 21:16, 27 Nov. 2012 (UTC)
Mi lanĉis la roboton por la ŝ:Taksonomio; morgaŭ matene por la dua. --KuboF (diskuto) 23:50, 27 Nov. 2012 (UTC)
Funkciis, estas ankaŭ etaj problemoj kiujn la punkto 3 solvos (alinomigi Ŝablono:Taksonomio korektita al Ŝablono:Taksonomio). Ĉu administranto zorgas pri tio ?--pino (diskuto) 10:13, 28 Nov. 2012 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus alinomigis ĉion. Espereble ne estas iuj malbonaj kromefikoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 28 Nov. 2012 (UTC)
Mi ĵus korektis {{taksonomio}}, ĉar la fona koloro ne funkciis ĉe la malsupra ligilaro de la informkesto. Nun ĝi aperas jam en la dokumentado.
Ĉu la jenaj alidirektiloj ankoraŭ estas bezonataj?
Se ne, mi povus forigi ilin. :-) --Tlustulimu (diskuto) 10:50, 28 Nov. 2012 (UTC)
Mi fine elangligis ŝ:Taksonomio, por anglaj parametroj oni uzu {{Taxobox}}. Mi pensas, ke la alidirektiloj ne plu estas bezonataj, nur dum forigo en resumon de forigo ligu al la nova ŝablono. --KuboF (diskuto) 13:42, 28 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, KuboF. Mi ĵus vidis, ke {{Taxobox}} interne uzas Taksonomio korektita. Ĉu tio estas ĝusta? --Tlustulimu (diskuto) 14:47, 28 Nov. 2012 (UTC)
Absolute ne. Jam ĝi uzas ŝ:Taksonomio kaj estis anstataŭigitaj ankaŭ lastaj, postrestitaj uzuoj. --KuboF (diskuto) 22:03, 28 Nov. 2012 (UTC)

Situo sur mapo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke subite la markiloj de {{situo sur mapo}} aperas tro sude. Sed mi ankoraŭ ne eltrovis, kiu el ĝiaj subŝablonoj kaŭzas tion. Do, bonvolu ne provi "ripari" tion, precipe se vi ne bone komprenas la kreadon de ŝablonoj.

Mi serĉos la kaŭzon dum la sekvaj tagoj, sed ne tuj. --Tlustulimu (diskuto) 21:00, 7 Nov. 2012 (UTC)

Mi ĵus korektis la subŝablonon {{Situo sur mapo/~*‎}} kaj la fuŝoj en la dokumentado de {{situo sur mapo}} malaperis. --Tlustulimu (diskuto) 22:19, 7 Nov. 2012 (UTC)

Ĉu estas ia metodo dum redaktado ekscii grandecon de la artikolo? Se mi klakas al "Vidi historion", tie estas bona informo sed nur post forlaso de la redaktata artikolo. Mi bezonus informon dum redakto. Crosstor.

Sufiĉas kopii tutan enhavon de kreata artikolo, alglui ĝin en Notolibron aŭ similan programon (Kate, Notepad(++), PSPad...) NE WORD!! kaj konservi. La grando de la dosiero pli/malpli samos al grando de konservota artikolo. --KuboF (diskuto) 14:15, 10 Nov. 2012 (UTC)

Saluton! Mi rimarkis, ke en artikoloj enhavantaj {{Taksonomio}} aŭ {{Taksonomio korektita}} la apuda teksto ne komenciĝas sur la 1-a linio, sed 2 aŭ 3 liniojn sube. Ĉu eblas korekti tion? Mi ne estas sufiĉe sperta pri ŝablonoj por korekti mem. Antaŭdankon --Dominik (diskuto) 11:38, 11 Nov. 2012 (UTC)

✔ Farite Ĝuste pro tio oni ne metu novajn linioj ĉirkaŭ la elementoj includeonly kaj noinclude. Nuntempe eble artikoloj bezonos ioman tempon por ŝanĝi tiun formon al la antaŭa, plene sufiĉas nur atendi kaj labori kvazaŭ nenio okazus. --KuboF (diskuto) 11:53, 11 Nov. 2012 (UTC)
Multan dankon, KuboF, via korekto bone efikis post fermo-remalfermo de http://eo.wikipedia.org --Dominik (diskuto) 12:06, 11 Nov. 2012 (UTC)

Ĝisrandigo de linititoloj en informkestoj[redakti fonton]

Mi opinias, ke informkestoj aspektus pli belaj, se la titolo de linioj kreitaj per {{Informkesto/Opcia linio2}} estus ĝisrandigitaj maldekstren anstataŭ centrigitaj? Komparu ekzemple la ŝablonon {{Informkesto franca departemento}} kun ĝia franclingva versio. Se mi ne eraras, necesus aldoni text-align: left; al .infobox th en iu CSS-dosiero. Mutichou (diskuto) 17:51, 15 Nov. 2012 (UTC)

Ĉu vi modifiis informkestoj ? kelkaj aspektas de mallonge tute fuŝaj. Rigardu ekzemple la geokestoj kaj la ŝablonoj pri geolokalizoj...--Jean-François Clet (diskuto) 16:37, 16 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Jean-François. Ĉu vi povus doni ligilon al koncernata artikolo?
Ĉu eble temas pri la artikoloj, kiuj uzas {{geokesto}}n. Se jes, kio do laŭ via impreso estas fuŝa tie? Se ne, ĉu eble temas pri artikoloj kun la ŝablono {{situo sur mapo}}. Hazarde mi jam korektis fuŝon de {{situo sur mapo/~*}}, kiu kaŭzis tro sudan pozicion de la markilo. Se tio ankoraŭ videblas ĉe vi, eble ja helpas refreŝigo de la kaŝmemoro de via foliumilo. --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 16 Nov. 2012 (UTC)
Inter aliaj: Observatorio de Siding Spring - Ornitologia muzeo (Mazara del Vallo) - Helsinko... mallonge, tio, kio ligas al Ŝablono:Geokesto. Ĉu estas nur sur mia ekrano aŭ estas ĉie ? --Jean-François Clet (diskuto) 21:38, 17 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Jean-François. Bonvolu ne dismeti miajn diskuterojn. Mi nun metis vian sub la miajn.
Ni ĉi tie diskutas fakte du malsamajn aferojn, ĉu ne? {{geokesto}} interne ne uzas {{Informkesto/Opcia linio2}}. Krome mi pensas, ke titoloj, kiuj okupas la tutan tabelan larĝecon restu centrigitaj, dum ke tiuj, kiuj okupas la maldekstran ĉelon apud detala informo estu maldekstraj. Do, mi ne trovas iun kialon por ŝanĝo de {{geokesto}}.
Kiujn foliumilojn vi uzadas? Mi uzas Fajrvulpon 16.0.2 sub Vindozo 8. La ekrano ĉe mi montras 1024-oble 768 pikselojn.
Tamen mi ĵus aldonis formaton al {{Informkesto/Opcia linio2}}, kiel jam videblas en la ekzemplo de la dokumentado de {{Informkesto franca departemento}}. Mi pensas, ke nun ĉio estas ĝusta. Se ne, bonvolu skribi detale, kie ankoraŭ estas problemo. En la antaŭe nomitaj artikoloj mi ne trovis fuŝon. --Tlustulimu (diskuto) 13:51, 18 Nov. 2012 (UTC)
Aj ! tio venas de mia komputilo, sed la problemo estas pli malsimpla ol mi pensis : kiam mi malfermas "fenestron de privata navigacio", ĉio aperas normala ! Ĉu iu sciaj, kio estas la malsimileco inter "normala" kaj "privata" navigacio ? En "normala" navigacion la problemo sekvas la koordinatoj, kie aperas la vortoj:
"span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -31.27444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *" > 31.27444°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <"
--Jean-François Clet (diskuto) 14:22, 18 Nov. 2012 (UTC)
Bedaŭrinde mi ne bone scias pri kio vi demandis nun, ĉar mi ne konas fenestron de privata navigacio. Ĉu tio estas apartaĵo de Fajrvulpo aŭ io alia? Krome vi denove apartigis miajn antaŭajn diskutojn. Ĉu vi povus meti ligilon al koncernata artikolo? Alie mi ne havas eblecon trovi la kialon por problemo. --Tlustulimu (diskuto) 10:11, 22 Nov. 2012 (UTC)

Angla ligilo "talk" apud mia uzantonomo[redakti fonton]

Saluton. Kial subite kun la ĝisdatigo al Mediavikia versio MediaWiki 1.21wmf4 aperas la angla vorto "talk" anstataŭ esperanta traduko supre apud mia uzantonomo? --Tlustulimu (diskuto) 10:07, 22 Nov. 2012 (UTC)

Mi ĵus tradukis la koncernan paĝon en la traduka vikio, por ke ĝi aperu ankaŭ en aliaj vikioj, ne nur ĉi tie. Sed tio povos iomete daŭri. --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 22 Nov. 2012 (UTC)
Nenio ŝanĝis ĉe MediaWiki:Mytalk-parenthetical/eo. Ni tradukis per la vikia tradukejo, sed tio ne funkciis, mi kredas. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:43, 22 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Ĉiuĵaŭde. Vi ja rigardis la malĝustan version. Mi tradukis ne ĉi tie, sed en la traduka vikio. Eble ankoraŭ daŭros kelkan tempon, ĝis kiam la tiea aktualigo aperos en la vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 15:44, 23 Nov. 2012 (UTC)
Miaopinie laŭ la loko, en kiu staras tiu ligilo, estas pli bone uzi minusklon en la komenco de la vorto. darkweasel94 (diskuto) 01:46, 24 Nov. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la stranga enkrampa (talk) malaperis tiel subite, kiel ĝi aperis. --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 27 Nov. 2012 (UTC)

Jes, ĝi malaperis, sed ankoraŭ ne aperas la vorto "Diskuto".-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:10, 27 Nov. 2012 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Ĵus mi malfermis la baloton pri la Regularo pri tuja forigado. Bonvolu ĉion necesan legi kaj baloti en Vikipedia diskuto:Regularo pri tuja forigado.

Mi nur emfazas ke la regularo, okaze de akcepto, plifaciligus laboron de purigistoj kaj administrantoj. Nuntempe oni nur en kelkaj okazoj povis tuj forigi paĝon. Ĉe aliaj okazoj oni bezonis:

  1. enmeti forigŝablonon
  2. starigi peton en Vikipedio:FA
  3. atendi
  4. administrantoj povis forigi paĝon
  5. ĝisdatigi informon en la forigpeto
  6. arĥivigi forigpeton

Kaj nun sufiĉu nur enmeti ŝablonon kaj administrantoj povas forigi kaj ĉi havas pli da tempo por alia utila laboro. Amike. --KuboF (diskuto) 12:14, 21 Okt. 2012 (UTC)

La baloto daŭre daŭras. Restas unu semajno kaj la propono estas preskaŭ akceptita. Mi invitas ĉiujn voĉdoni. --KuboF (diskuto) 15:09, 11 Nov. 2012 (UTC)

La Regularo pri tuja forigado estis akceptita kiel regulo kaj nun validas. Nuntempe oni povas uzadi la ŝablonon {{Forigu tuj}} (plibonigota). Mi petas administrantojn laŭ la nova regulo adapti la paĝon Vikipedio:Reguloj pri forigado kaj eventuale forigadi paĝojn de Kategorio:Tujforigendaj artikoloj. --KuboF (diskuto) 13:56, 25 Nov. 2012 (UTC)

Tŭitero[redakti fonton]

kiu/j administras la tujteran (twitter-a) konton de vikipedio? Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 19:01, 1 Nov. 2012 (UTC)

Se temas pri https://twitter.com/Wikipedia mi pensas, kaj preskaŭ certas, ke la Fondaĵo Vikimedio. Almenaŭ la fondaĵo posedas la varonomon "Wikipedia"; aliulo havus problemon pri tia uzado... --KuboF (diskuto) 20:20, 1 Nov. 2012 (UTC)
Povus tamen temi ankaŭ pri @vikipedio. darkweasel94 (diskuto) 21:04, 1 Nov. 2012 (UTC)
Tujtero? Eble Tuitero?HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:29, 1 Nov. 2012 (UTC)
Ja, tujtero, aŭ tuitero aŭ dispepilo aŭ kiel vi volus nomigi ĝin. Temas pri @vikipedio kiel darkweasel asertas, mi volas scii kiun/jn administras tiun konton. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 21:51, 1 Nov. 2012 (UTC)
Esperantigoj de propraj nomoj estas tre utilaj kaj klaraj kaj ĉiu ĉiam tuj scias, pri kio temas, eĉ sen mencio de la vera nomo! Tion plej bone montras tiu ĉi diskuto! (Bonvolu ŝalti vian ironitrovilon antaŭ ol respondi.) darkweasel94 (diskuto) 22:03, 1 Nov. 2012 (UTC)
Pro tio mi klarigis la signifon inter krampoj...-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:39, 1 Nov. 2012 (UTC)
Jes - kaj ke tio necesas, jam montras ĉion. Sed ni ĉesigu la eksterteman diskuton, pardonu mian komencon de ĝi. darkweasel94 (diskuto) 22:48, 1 Nov. 2012 (UTC)
Jen nova bona ekzemplo de la Leĝo de Tonjo :). --Tonyo (diskuto) 11:43, 4 Nov. 2012 (UTC)

Ŝajnas ke iu vikipediisto prizorgas la konton, sed tiu ne malkaŝas sian nomon.

La dispepilon mi nomus tŭitero kio kongruas kun la angla prononco kontraste kun 'tuj' aŭ 'tui'

--Arno Lagrange @ 23:22, 1 Nov. 2012 (UTC)

Ankaŭ mi ne scias kiu zorgas pri tiu konto @Vikipedio. Mi sendos mesaĝon al li. Kion vi volas scii? --Tonyo (diskuto) 11:43, 4 Nov. 2012 (UTC)

Tvitero[redakti fonton]

  Strange, ke laŭŝajne neniu tie ĉi scias, kiel oni adaptu Ĝermanan tw al Esperanto. -- PEJNO Simono Diskuto  14:55, 8 Nov. 2012 (UTC)

Tvitero estas bona, sed Twitter ne estas germana, sed usona. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:21, 10 Nov. 2012 (UTC)
   Ĝermana , ne Germana! {{{1}}} Germane temus pri zwitschern, evidente, ne malpli estante derivo Ĝermana. &#151; Sed jen jam ĉio. Mi estas denove for. --84.130.94.66 14:31, 10 Nov. 2012 (UTC)

Vandalismo ĉe Literofteco[redakti fonton]

  Mi ĵus konstatis, ke KuboF agis refaktorigita en la artikolo Literofteco. Mi preterpase malfaris refaktorigita. -- PEJNO Simono Diskuto  14:48, 8 Nov. 2012 (UTC)

Konsideru kaj pripensu viajn vortojn Pejno! Precipe se povas temi pri persona atako. Kaj estonte bonvolu unue plendi en la artikola diskuto, se estas neniu reago tiam en la diskuto de koncerna uzanto kaj nur se uzanto ne reagas kaj faras sufiĉe dubindajn redaktoj tion metu en la ĉefan Diskutejon. Diskutejo ne surogatas la antaŭe menciitajn komunikrimedojn. --KuboF (diskuto) 19:10, 8 Nov. 2012 (UTC)
La diskutejo estas plej taŭga loko por atentigi pri ripetita miskonduto, kiel ĉe KuboF. --Surfo 20:07, 8 Nov. 2012 (UTC)
KuboF estas tre diligenta kaj bona kunlaboranto tie ĉi - ĝenerale mi lin konas kiel sekvindan ekzemplon de bona Vikipediisto. Kaj la versio de la priparolata artikolo, kiun preferas Pejno Simono, ŝajnas al mi multe pli arbitra (en la senco de nekonforma al la unuecaj kutimoj tie ĉi), ol tiu, kiun preferas KuboF - sed tio estis jam antaŭ kelkaj monatoj diskutita. Alie KuboF diris jam ĉion koncerne lokojn de diskutado.
Tamen mi devas ĉi-loke iom kritiki ankaŭ KuboF - forcenzuri "tute laŭ propra plaĉo, plene arbitre, kaj miaopinie eĉ vandalisme" kaj "liajn misfarojn" estas nek necese nek sencohave. Tio ne estas atako persona, sed kritiko de certaj agoj. Kritiko ankaŭ miaopinie senbaza, sed tamen tiom da esprima libereco ni ja allasu, alie ni havos etoson de "ho, mi nepre atentegu ne esprimi min tro malĝentile, eĉ se la agoj de la alia estas klare misaj kaj mi volas nur kritiki ilin". darkweasel94 (diskuto) 20:35, 8 Nov. 2012 (UTC)
KuboF, ŝanĝante la artikolon, komentis interalie: "elstara artikolo donas ekzemplon do eksperimentaĵoj ne enestu". Mi ne scias pri tia kriterio de elstareco. Cetere, la artikolo havis la "eksperimentaĵojn" jam kiam ĝi estis elektita elstara aŭ ADLS. --Surfo 20:50, 8 Nov. 2012 (UTC)
Unueca aspekto, do manko de "eksperimentaĵoj", miaopinie estas ĝenerala signo de kvalito. Eĉ se tio estas eble ne elskribita en la kriterioj por elstaraj artikoloj, pliunuecigo de Vikipedio neniam estas malbona ideo, sendepende de tio, ĉu artikolo estas leginda, elstara aŭ nenio ajn. darkweasel94 (diskuto) 20:59, 8 Nov. 2012 (UTC)

ADLS mizeras[redakti fonton]

  Post multe da bruo kaj ĝisradikaj ŝanĝemo kaj ŝanĝado rilate al la ADLS-a sistemo, mi konstatas, ke la afero konsiderinde pli stagnas kaj konsiderinde pli mizeras ol antaŭe.

Pleje mizeras la rezulto. Iun semajnon estis neniu ajn artikolo kaj nun ĉefpaĝe estas nur leginda artikolo. Ĝuste tio, kio neniuokaze okazu laŭ iuj! Ĝuste la ADLS-oj estu artikolkvalite la crème de la crème.

Kia fiasko! Precize kiel mi profetis, oni solvis, fakte missolvis, ne ekzistantan problemon anstataŭ dediĉi ideojn kaj direkti laborforton al la faktaj problemoj. Estis evidenta misdecido ligi ADLS al la apenaŭ okazantaj balotoj pri elstaraj artikoloj. -- PEJNO Simono Diskuto  14:48, 8 Nov. 2012 (UTC)

Vi estas bonvena ne nur senutile plendi sed ankaŭ konstrueme proponi novan artikolon por ADLS, kun viaj teknikaj kapabloj povas esti neniu plendo pri ties komplikeco ja. Aldone, vi iam tre fervoris pri propagado de balotado por ADLS (foje eĉ ĝemante) - se vi volas komunume konstrui enciklopedion vi povas nun (eble ne tiom fervore) propagadi balotojn por EA kaj LA ;) --KuboF (diskuto) 19:18, 8 Nov. 2012 (UTC)

  Verdire mi ne havis multe da revoj iam alvenante tie ĉi. Aliaj estis jam sufiĉe detale avertintaj min. Tipa kialo ne plu agadi tie ĉi estus la neniigo de la artikolo Revon havas mi, lastfare de DarkWeasel. Unue iu forigis la bildon kun Obama antaŭ la statuo de King el la komunejo &#151; kvankam temis pri justa uzo. Due oni forigis la tradukon de la parolado &#151; bedaŭrinde juste &#151; el la artikolo. Nun estas nur ankoraŭ mizera ĝermo.

Strange, oni faris tion eĉ ne ligante al la E-traduko en la arkivo, anstataŭe, oni ligas al Anglalingva versio. Do se oni tie ĉi neniigas, oni emas vere centelcente neniigi.

Cetere, kiel mi jam antaŭ jaro esploris, ne estas eble senkoste ricevi la kopirajton pri tiu ĉi parolado de http://licensing@i-p-m.com pro la komerca karaktero de la orginizaĵo Vikipedio kaj ties obstino mem posedi la kopirajton pri ĉiu publikigita verko tie ĉi por povi vendi paperajn versiojn. -- PEJNO Simono Diskuto  14:48, 8 Nov. 2012 (UTC)

Vi ĝuste diris pri la kopirajto - la verko estas (kvankam iom dube) kopirajtita kaj tial ne eblas ĝin meti en Vikipedion. La kialo estas simpla - la enhavo de Vikipedio estas disponebla laŭ permesilo CC-BY-SA/GFDL (eventuale iuj partoj laŭ iu malpli strikta). Sed eblas ligi kaj al originalo kaj al traduko aliloke metita.
Fakte, enmetado de kopirajtitaj tekstoj en Vikipedion malhelpas al la projekto ĉar posedanto de la kopirajto rajtas postuli forigon de tia materialo, eĉ per la Fondaĵo Vikimedio. Povus okazi grandaj problemoj se tia kopirajtita teksto aperus en iu eldonaĵo, ekzemple kiel nun E@I preparas eksterretan DVD-version por KAEST. Nuntempe en la ĉeĥa Vikipedio grandskale problemas unu uzanto kiu deklarbis ke li enmetis kopiratitajn tekstojn en multajn artikolojn - kaj uzantoj nun anstataŭ plibonigado de ĝermoj kaj verkado de novaj artikoloj nur kontrolas eblan rompon de kopirajtoj... Do, konklude, oni strikte evitu enmetaton de kopirajtitaj tekstoj! --KuboF (diskuto) 19:38, 8 Nov. 2012 (UTC)
La foto de la monumento estis forigita el la Komunejo, kiu ne permesas justan uzon. Tiu ĉi Vikipedio ĝin ja permesas, do tien ĉi vi povas alŝuti foton de ĝi. Cetere el la menciita artikolo ĝi estis forigita de roboto, kiu aŭtomate forigas dosierojn forigitajn el la Komunejo - alie restus ruĝaj ligiloj.
Cetere vian lastan paragrafon mi ne komprenas. Vi supozeble parolas pri kopirajta licenco, ne pri kopirajto, kiam vi parolas pri "ne estas eble senkoste ricevi la kopirajton". Kaj la Fondaĵo Vikimedio posedas la kopirajton de preskaŭ neniu enhavo de ĝiaj projektoj - ĝin posedas ĝiaj kontribuantoj kiel vi kaj mi. Kion vi celas tie, estas, ke Vikimedio permesas nur liberajn enhavojn - t.e. enhavojn aŭ senkopirajtajn aŭ licencitajn sub taŭga licenco. Tion oni povas ŝati aŭ ne ŝati, sed tio estas entute la celo de Vikimedio, priskribita sur la ĉefpaĝo de ĝia retpaĝaro:
The Wikimedia Foundation, Inc. is a nonprofit charitable organization dedicated to encouraging the growth, development and distribution of free, multilingual content, and to providing the full content of these wiki-based projects to the public free of charge.
Do kion alian oni povas atendi de organizaĵo, kies celo estas precize plivastigi liberajn enhavojn? Cetere laŭ mi bona celo - se vi kun ĝi malkonsentas, tiam vi malkonsentas kun unu el la plej bazaj principoj tie ĉi. darkweasel94 (diskuto) 20:17, 8 Nov. 2012 (UTC)
La granda eraro, fakte unu el la diversaj kialoj eventuale mortigontaj Vikipedion kiel fonton de libera scio, estas la permeso al ĉiu ankaŭ komerce, profitige, sen ia ajan kondiĉo, utiligi ĉion en Vikipedio kaj la postulo (efektiva konsekvenco de tio), ke ĉiu kontribuinto ankaŭ permesu la samon pri sia kontribuaĵo. Cetere, Simono ĉi-supre tute klare diris, ke juste (eble li volis diri "laŭleĝe") estis forigita la traduko. Sed kial ekaperis ligo nur al la originalo, ne al la traduko, kiu tamen ("juste" aŭ ne) troviĝas en la reto? Ĉi tie mankas inventemo kaj regas jurismo. La sola juro, kiun respektas la Usona Fondaĵo nin reganta estas la leĝoj pri aŭtoraj rajtoj. Tiujn ĝi strikte observas, ĉar alie ĝin minacus usonecaj kortumaj procesoj ekigitaj de potencaj eldonejoj. Pri ĉiaj aliaj rajtoj (ekz. pri privateco de homoj), ĝi plene nur fajfas. Estu inventemaj, ne estas malpermesite uzi sian cerbon, por trovi manieron kontentigi la jurajn harfendistojn kaj la sciobezonojn de niaj legantoj. --Surfo 20:45, 8 Nov. 2012 (UTC)
Jes, ĉiu rajtas komerce uzi Vikipediajn enhavojn - sed nur, se tiu tiam tion permesas ankaŭ al uzantoj de ties versio de ili. Kaj tiujn povos do poste uzi ni, aŭ ĉiu alia - kaj ankaŭ tio estas kontribuo al la "mondo de liberaj enhavoj". Tio estas bona afero.
Miascie povas esti kontraŭleĝe ankaŭ doni ligilon al nepermesita enhavo. La ligilo tie ŝajnas tamen licencita. Kaj mi ne scias, kiujn ekzemplojn vi havas de ignorado de leĝoj fare de Vikimedio. darkweasel94 (diskuto) 20:52, 8 Nov. 2012 (UTC)

Cenzurado[redakti fonton]

  Evidente, la censurema spirito de la forĉasita administranto PT tamen plu fantomas tra la diskutejo. Refaktorigita! Kion diri?

Do finsume.

 a) Artikolo Nicolas Boileau ne estu elstara pro entenataj poeziaj tradukoj. 
 b) Artikolo Literofteco ne estu elstara pro entenataj utilaj navigiloj. 
 c) Artikolo Koloroj por TTT ne estu elstara pro entenataj navigiloj 
 d) Artikolo Revon havas mi ne eĉ estiĝu pro la fakto, ke la organizaĵo Vikipedio volas komerci per la enhavoj. 
 e) Artikolo Satelita televido estas tro ampleksa (supozeble kontraste al iuj robote importotaj Setlejoj en Afriko). Aldone, KuboF supozeble same forigos ĉiujn navigilojn. 
 f) Kulmine, nun diskuteroj estu cenzurendaj pro la uzo de la frazoj kiel: "tute laŭ propra plaĉo, plene arbitre, kaj miaopinie eĉ vandalisme" kaj "liajn misfarojn". 

Kontribuado de elstaraj artikoloj, kaj nur tiajn mi persone inklinas produkti, al tiu ĉi platformo de mia vidpunkto simple ne valoras la Pejnon. Do ludu ĉiuj feliĉe inter vi.

Ĉiuokaze, miaplume la platformo ricevos neniun ajn plian {laŭ ekster-Vikipediaj kriterioj} elstaran artikolon nur por ebligi, ke iuj povos poste laŭplaĉe fuŝeti ilin.

Fakte, de mia sendube plene subjektiva vidpunkto, ne valoris la penon ensaluti por skribi tion. --84.130.94.66 13:46, 9 Nov. 2012 (UTC)

Mi bedaŭras kverelojn, mi bedaŭras PT kaj mi ege ŝatas la laboron de Pejno. --pino (diskuto) 14:02, 9 Nov. 2012 (UTC)
Ili estas kaj restu elstara! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:05, 10 Nov. 2012 (UTC)

Elstaraj Bildoj sen Esperanta Priskriboj[redakti fonton]

Mi vidas multajn bildojn, inkluzive "bildoj de la tago" kiu mankas priskribo en la lingvo Esperanta. Devus ne esti norma proceduro aldoni Esperanta priskribo? Pardonu mian gramatikon erros, mi estas komencanto. Dankon. —Jabok (diskuto) 00:00, 12 Nov. 2012 (UTC)

Plej multaj bildoj tie ĉi estas enmetataj el la Komunejo. Ĝi estas arĥivo de bildoj kaj aliaj dosieroj, kiu servas ĉiujn projektojn de Vikimedio, ne nur la Esperantlingvajn. Laŭe ĝi estas plurlingva projekto kaj oni rajtas uzi tie ajnan lingvon. Estas tie bonvene aldoni priskribojn de bildoj plurlingve, do se vi volas traduki priskribojn al Esperanto, ja faru tion (redaktu la priskriban paĝon en la Komunejo kaj aldonu la tradukitan priskribon en taŭga loko per la ŝablono {{eo|teksto}}). La Komunejo estas vikio, do redaktu kun kuraĝo ankaŭ tie!
Oni ne povas devigi alŝutantojn uzi Esperanton, la anglan, aŭ ajnan alian lingvon por siaj bildoj, ĉar en la Komunejo ne estas devige scii iun ajn certan lingvon. Tamen oni ja povas mem aldoni tradukojn. Mi ankaŭ ne certas, ĉu indas fari regulon, ke bildoj de la tago devas havi Esperantlingvan priskribon, ĉar sub la bildo de la tago mem ja ĉiuokaze estas tia priskribo, do tie ĉi oni ja scios, kion montras la bildo. Aldoni tiun priskribon al la Komunejo tamen certe ne estas malbona ideo. darkweasel94 (diskuto) 05:08, 12 Nov. 2012 (UTC)

Vandalaĵo[redakti fonton]

Saluton! IPulo ‎62.148.206.5 kreis artikolojn "Homo kiinalainen" kaj "Kulli" kun dubsencaj frazoj en la finna (koko estas juholla menso, es estas fucking malbono, gaja chinese estas Juho la patro kaj Juho ovo leviĝus kiam li rigardas lian patron). Eble estus bone forbari tiun IPulon. --Dominik (diskuto) 10:47, 13 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Dominik. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus forigis la vandalaĵojn. Sed mi ne scias, ĉu ni vere farbaru la IPulon. --Tlustulimu (diskuto) 12:33, 13 Nov. 2012 (UTC)
Dankon, Tlustulimu. Mi pensas, ke ni devas esti pli severaj kontraŭ vandaloj - tio estas la plago de Vikipedio aparte kaj de Interreto ĝenerale. --Dominik (diskuto) 12:37, 13 Nov. 2012 (UTC)