Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Wikidata: Access to data from arbitrary items is coming[redakti fonton]

(Sorry for writing in English)

When using data from Wikidata on Wikipedia and other sister projects, there is currently a limitation in place that hinders some use cases: data can only be accessed from the corresponding item. So, for example, the Wikipedia article about Berlin can only get data from the Wikidata item about Berlin but not from the item about Germany. This had technical reasons. We are now removing this limitation. It is already done for many projects. Your project is one of the next ones. We will roll out this feature here on August 18.

We invite you to play around with this new feature if you are one of the people who have been waiting for this for a long time. If you have technical issues/questions with this you can come to d:Wikidata:Contact the development team.

A note of caution: Please be careful with how many items you use for a single page. If it is too many pages, loading might get slow. We will have to see how the feature behaves in production to see where we need to tweak and how.

How to use it, once it is enabled:

Cheers Lydia Pintscher MediaWiki message delivery (diskuto) 17:51, 3 Aŭg. 2015 (UTC)

Ne estas ankaŭ farita : Vidu [1] --pino (diskuto) 07:56, 27 Aŭg. 2015 (UTC)

Biografiaj artikoloj: majuskloj por nomo?[redakti fonton]

En la artikolo Janis Juluntas oni ŝanĝis en la komenca linio JULUNTAS al Juluntas. En Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj#Unua_alineo la rekomendo estas por majuskloj. Ĉu tiu regulo ankoraŭ validas? Ŝajnas ke ne estas unueco, vidu ekzemple: Edmond PrivatIvo Lapenna.

Jes estas ankaŭ nia rekomendo. --pino (diskuto) 15:22, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi ne vidis tion rekomendon antaŭe. Kial en eo-vikipedio estas rekomendita skribi JULUNTAS ? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:28, 9 Aŭg. 2015 (UTC)

Jen citaĵo el la rusa versio de la artikolo Vikipedio en Esperanto:

Por skribado de personaj nomoj longe estis uzata karakteriza por Esperanto-kulturo konvencio: familia nomo estas plene skribata per majuskloj (Winston CHURCHILL). Tamen komence de 2006 eksuperis la vidpunkto pri nedezirindeco de daŭrigado de tiu tradicio, unu el la ĉefaj argumentoj estis foresto de tia konvencio en la sekcioj en aliaj lingvoj. La postulo skribi familian nomon per majuskloj restas parto de la postuloj al la teksto de biografiaj artikoloj (Vikipedio:Gvidilo por biografioj).
Ĉu vi proponas ŝanĝi tiun rekomendon? Gamliel Fiŝkin 20:51, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi pensas ke ne estas utila skribi Winston CHURCHILL. Foresto de tia konvencio en la sekcioj en aliaj lingvoj estas laŭ mi bona argumento. Kaj mi pensas ke malbone estas ke familia nomo estas dufoje specjale prezentita per majuskloj kaj per dika teksto - mi pensas ke sufiĉas dika teksto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:12, 9 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi fine samopinias. Meti majusklojn por familia nomo estis iama kutimo en la franca, sed hodiaŭ eksmoda, kaj ankaŭ ne aplikiĝas en la franclingva Vikipedio (vidu ekzemple la franclingvan version por Edmond Privat.--Riŝo (diskuto) 06:14, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas, des pli ke kelkaj popoloj longe ne havis familiajn nomojn, kaj islandanoj ne havas familiajn nomojn ĝis nun. Interalie, en Vikipedio:Gvidilo por biografioj estas klare skribite, ke ĝi estas ne regulo sed rekomendo. Gamliel Fiŝkin 08:47, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Laŭ mia kompreno estas tamen devigo. La koncerna frazo tekstas: "La familia nomo estu (nur en tiu unua frazo) en majusklaj LITEROJ." Sed tre probable ni devos vivi kun ambaŭ formoj, kiel ekzemple montras nomlisto por lingvo, kiu mencias la familian nomon unualoke, ekzemple la japana: Listo de japanaj esperantistoj.--Riŝo (diskuto) 12:59, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Reguloj de Vikipedio ne estas io eterna, donita desupre. Regulojn akceptas, amendas kaj abolas la komunumo. Se diskuto ĉi tie rezultos en decido ŝanĝi ĉi tiun aŭ alian regulon, la regulo estos ŝanĝita. Gamliel Fiŝkin 13:26, 10 Aŭg. 2015 (UTC)

La regulo pri majuskligo estas utila kaj racia, bonvolu ne ŝanĝi ĝin pro personaj kapricoj kaj ŝatoj. La kutimoj de alilingvaj vikipedioj ne rilatas al ĉi tio.

La Esperanta Vikipedio estas pli multkultura ol la alilingvaj, do bonvolu ne enmiksi viajn propralingvajn antaŭjuĝojn. Fakte ne temas pri majuskligo de familia nomo, ĉar ne ĉiuj lingvoj havas familiajn nomojn. La regulo estas (aŭ devus esti; mi ne scias, ĉu ĝi estis miskomprenita kiam oni aldonis ĝin al la Esperanta Vikipedio) majuskligi la ĉefan nomon, kiu estas decida elemento ekzemple en alfabeta ordigo.

Kiam mi vidas en nia Vikipedio, en la unua frazo de la koncerna artikolo, formojn kiel MÁO Zédōng, YAGI Hideo, ABE ShinzōDénes SÁNDOR, mi scias, ke la ĉefaj (por ĉi tiuj ankaŭ la familiaj) nomoj estas Máo, Yagi, Abe kaj Sándor. Kvankam vi ĉiuj ŝajnas scii, kiu el la du nomoj de Somerset Maugham estas la familia, bonvolu ne supozi, ke tio estas klara por ĉiuj. La afero estas precipe tikla ĉe tiaj lingvoj, kiel la Hungara kaj Japana, kie la nomoj aperas en la ordo familia+persona, sed kiujn oni ofte sed ne ĉiam transskribas en alia ordo. Utila ekzemplo estas ekzemple la nomo Dénes Sándor, ĉe kiu oni povus facile erari, ĉar la familia nomo Sándor estas ankaŭ ofta persona nomo en la Hungara lingvo.

La majuskliga kutimo estas ofte observata ankaŭ ekster Vikipedio, kiam oni konsideras grava la informon pri nomtipo, ekzemple en la revuo Monato. En la Junia Revuo Esperanto mi legas ekzemple liston de membroj de la Komisiono pri Azia E-Movado: Mark FETTES, LEE Jungkee, Chimedtseren ENKHEE, NAN Yu-li...

Minuskligi la majusklan parton de nomo estas klare vandala ago, ĉar tiel oni forprenas esencan informon pri la nomo. Mi petas forgesi pri la stranga propono forigi la regulon kaj prefere pliklarigi ĝin. --Surfo 16:44, 10 Aŭg. 2015 (UTC)

@Surfo: Dankon ke Vi klarigis. Kion Vi pensas pri d:Q6211511? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:56, 10 Aŭg. 2015 (UTC)
Estus utile ke Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj indiku la kaŭzon de la majuskligo (ekzemple: utila por alfabeta ordigo, ĉar en pluraj kulturoj [ekz. japana, hungara] la ordo estas familia+persona nomoj, male al aliaj kulturoj, kie la ordo estas persona+familia nomoj).--Riŝo (diskuto) 09:37, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi ŝatus aldoni ke indiko de la kaŭzo por majuskligo estus necesa, ĉar la esperanta estas ŝajne escepto kompare kun alilingvaj vikipedioj. Tiel oni pli bone komprenus la kialon de la majuskligo.--Riŝo (diskuto) 16:05, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Pri ŝablonoj kiel d:Q6211511 mi ne havas firman opinion, sed mia unua penso estas, ke tiaj nur malfaciligas la verkadon kaj redaktadon de artikoloj. Jam estas tro multe da reguloj kaj ŝablonoj, por ni, kiuj ne estas profesiaj Vikipediistoj. Kaj ĉiuokaze, uzado de tiaj ŝablonoj nepre ne forigu la bonan kutimon pri majuskligo.
Ŝablonoj havas ankaŭ la malavantaĝon, ke fuŝa ŝanĝo en ŝablono povas kaŭzi fuŝon en multego da artikoloj. Kaj iu devus verki ŝablonon por ĉiu iom problema lingvo. La Angla Vikipedio havas almenaŭ ĉi tiujn ŝablonojn: Template:Icelandic name; Template:Chinese name; Template:Hmong name; Template:Japanese name; Template:Korean name; Template:Eastern name order. Por la Esperanta Vikipedio oni bezonus ankaŭ ŝablonon por Eŭropecaj nomoj, ĉar – en tutmonda perspektivo – Barack OBAMA aŭ Vladimir PUTIN neniel estas pli normala sinsekvo ol ABE Shinzo aŭ XI Jinping. Mi rekomendas forgesi pri umado per nomŝablonoj. Se bezone, oni povas aldoni piednoton aŭ parentezan rimarkon pri la nomtipo. --Surfo 07:16, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Laŭ mia opinio ŝablonoj faciligas la verkadon kaj redaktadon de artikoloj. Novas uzando kiam viadas nomon skribitan per majuskloj povas nekomprni kial estas tial. Se estas ŝablono kun teksto "Tio estas biografio de persono pri ĉina familnomo Máo" ĉio estas klare. Kaj facile poste oni povas aldnoni ligilon al artikolo d:Q1093580 (mi esperas ke ni havsos ĝin poste). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:37, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
@Surfo: Bv pensi antaŭ ol senpruve ĵeti tiajn vortojn kiel «vandalismo». Majuskligo de nomoj en kelkaj esperantlingvaj eldonaĵoj foje estas arbitra, bazita sur missupozo, kie estas familia nomo. Ekzemple, mi vidis ie ke la nomo de Baldur Ragnarsson estis presita kiel Baldur RAGNARSSON — evidente, redaktanto traktis patronomon kiel familian nomon; la sama eraro estis ĉi tie, korektita nur en 2006 ekzistinte tri jarojn, kaj mi ne miros, se iu denove majuskligos patronomon lian aŭ de alia islandano. Aŭ romiaj nomoj: ekzemple, en la nomo Publius Cornelius Scipio Africanus Major, se mi ne eraras, la unuaj tri nomoj estas familiaj nomoj diversgradaj: Cornelius estas nomo de klano, Scipio estas nomo de subklano, Publius estas nomo de familio en la plej malvasta senco de tiu vorto, estas neniu persona nomo, kaj la du lastaj vortoj estas kromnomo; kiun el la kvin vortoj vi deziras majuskligi? Eĉ se iuj ŝablonoj malfaciligetas al iuj redaktadon de artikoloj, foresto de multaj el la ŝablonoj malfaciligegas legadon de artikoloj por ne-redaktantoj. Se ŝablono diras, ke estas islanda (japana ktp) nomo, tiun tekston komprenos ankaŭ homo, unuafoje en sia vivo vidanta vikipedian artikolon, sed kiel tiu homo povas diveni, kion signifas majuskligo? Kaj ordigon en kategorioj ŝanĝas ne majuskligo, sed ordigiloj, indikataj per ajna el tri metodoj: kune kun kategorio, per ŝablono (ekzemple {{vivtempo}}) aŭ per magia vorto {{DEFAULTSORT}} (ekzistas ankaŭ esperantigita versio {{DEFAŬLTORDIGO}}). Gamliel Fiŝkin 18:44, 11 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉiu rajtas laŭplaĉe aldoni ŝablonojn, kiuj povas foje eĉ esti utilaj. Kaj mi daŭre nomos vandaloj tiujn, kiuj, ne estante simplaj naivaj sensciuloj, forprenos la utilan majusklecon. --Surfo 15:34, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

VisualEditor News #4—2015[redakti fonton]

Elitre (WMF), 22:28, 14 Aŭg. 2015 (UTC)

How can we improve Wikimedia grants to support you better?[redakti fonton]

My apologies for posting this message in English. Please help translate it if you can.

Hello,

The Wikimedia Foundation would like your feedback about how we can reimagine Wikimedia Foundation grants, to better support people and ideas in your Wikimedia project. Ways to participate:

Feedback is welcome in any language.

With thanks,

I JethroBT (WMF), Community Resources, Wikimedia Foundation.

(Opt-out Instructions) This message was sent by I JethroBT (WMF) through MediaWiki message delivery. 00:39, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

traduko:

Kiel ni povas plibonigi subvenciojn de Vikimedio por subteni vin pli bone?

Miaj pardonpetoj pro sendo de ĉi tiu mesaĝo en la angla. Bonvolu helpi traduki se vi povas.

Saluton!

La Fondaĵo Vikimedio ŝatus ricevi viajn reagojn pri la temo, kiel ni povas rekonsideri subvenciojn de la Fondaĵo Vikimedio por pli bone subteni homojn kaj ideojn en via projekto de Vikimedio. Vojoj partopreni:

Reagoj estas bonvenaj en ajna lingvo.

Kun dankoj,

I JethroBT (WMF), Komunumaj Risurcoj, Fondaĵo Vikimedio.

(Instrukcioj por malŝalto) Ĉi tiu mesaĝo estis sendita fare de I JethroBT (WMF) per MediaWiki-a mesaĝ-liverilo. 00:39, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

— tradukis Gamliel Fiŝkin 03:29, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

Kiel ligi artikolon[redakti fonton]

Saluton, hazarde mi malkovris ke la artikolo Flago de la Usonaj Virgulininsuloj ne estas ligita al la alilingvaj artikoloj. Mi provis tion fari kiel oni kutime faras sed la sistemo tion ne permesas, ĝi avertas pri 'eraro kiu ne ebligas ĝian plenumon'. Ĉu iu scias kiel tion solvi? koran dankon. AndyHM 20, Aŭg. 2015, 20:33 (UTC)

Saluton, mi ligis la artikolon kun D:Q204666, ĉu estas bone ? --pino (diskuto) 19:01, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Revizii statuson de artikolo[redakti fonton]

Mi rimarkis ke la artikolo "Nov-Orleano" estas elstara artikolo, tamen, mankas en ĝi tre gravaj informoj (kaj referencoj), preskaŭ pri ĉio (kulturo, transportado, loĝantaro, sporto, geografio, ktp) . Ĉu oni rekonsideru tion aŭ pligrandigu por ke ĝi daŭre restu inter la elstaraj artikoloj? --AndyHM 0:03, 22 Aŭg 2015 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Akuzativo[redakti fonton]

Kiel oni diras ? La protestanta armeo, estrata de Gaspard de Coligny, venkis la regan armeon, estratan de la Marŝalo Cossé-Brissac. aŭ La protestanta armeo, estrata de Gaspard de Coligny, venkis la regan armeon, estrata de la Marŝalo Cossé-Brissac ?

Antaŭdankon.--pino (diskuto) 19:59, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Sendube «estratan» — eĉ ne estas pri kio diskuti, ĉar adjektivo aŭ participo ĉiam devas esti en la sama kazo, kiel tiu vorto, kiun ĝi difinas. Sen akuzativa finaĵo via frazo signifus, ke la dua menciita militestro gvidis ne la venkitan armeon sed la venkintan. Sed via frazo elvokas aliajn lingvajn demandojn. 1. «Protestanta armeo» ja signifas tiun armeon kiu protestas kontraŭ io; ekzemple, se iu armeo irus tra avenuo kun sloganoj «Plialtigu salajron de soldato», tio estus protestanta armeo. Eble, temas pri ribela armeo? 2. Kio estas «rega armeo»? Eble, reĝa? 3. Ĉu «Marŝalo» estas persona nomo? Se tiu vorto indikas armean rangon (titolon), ne necesas majuskligi. Gamliel Fiŝkin 21:32, 1 Aŭg. 2015 (UTC)
Dankon, kunlaboro estas utila, vidu Clomot. --pino (diskuto) 10:06, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

Monto Herzl Plaza[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu kreis la artikolon Monto Herzl Plaza. Sed ĝia titolo estas lingve maltaŭga. Kiu havas proponon pri pli taŭga titolo? --Tlustulimu (diskuto) 08:06, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

Placo pri Monto Herzl. --Crosstor (diskuto) 09:24, 2 Aŭg. 2015 (UTC)
Placo de la Monto Herzl? Ĉiuĵaŭde Diskuto 23:32, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

Kunlaboro en la esperantlingva Vikipedio[redakti fonton]

Ignori de faktoj[redakti fonton]

Klasnomoj derivataj de titolo laŭ [2] finiĝis

  • ~10300 foje kun -lando.
  • ~300 foje kun -ujo (farita de Uzanto:Moldur [Martin Weichert])

Tamen,

  • Uzanto:Moldur defendis sian ujoismo kun "nuna preskaŭ-unueco" [3]
  • Uzanto:RG72 "trovis la statistikon dubinda" kaj skribis de "fuŝo kaj trompo"

Proponi por forigo de bazaj konceptoj[redakti fonton]

Ŝajnas ke estas atako de Uzanto:Kani kontraŭ novajn paĝojn aldonitaj por Uzanto:EfrinEfrin.

Artikolo Propono por forigo de Komento de proponinto Komento
Baronlando Uzanto:Kani ĉar ne estas eĉ unu frazo kaj estas konfuza.
Klasnomo Uzanto:Kani ĉar ĉar estas malplena.
Despotlando Uzanto:Kani ĉar tiu artikolo celas nur justigi alinomigon de Epira despotlando kaj ne havas alilingvajn ligilojn. Mensogo de Uzanto:Kani: celas nur justigi alinomigon de Epira despotlando
Princĉefepiskopo Uzanto:Kani ĉar estas malplena.
Princĉefepiskoplando Uzanto:Kani ĉar estas malplena.
Mi notas ke la artikoloj estas tre malgrandaj. Ni havas politikon pri la ĝermoj kaj la ĝermetoj. Ankaŭ, antaŭ ol ŝanĝi terminojn, estus prefereble konsenti pri elekto de termino, ĉu? Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:21, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Vikipedio havas

  1. artikoloj pri teritorioj:
    1. Reĝlando Duklando Grandduklando Vicreĝlando Emirlando Princlando Komandorlando Elektoprinclando Graflando
    2. Subŝtato Provinco Distrikto Komarko Markio Komunumo Govio Arondismento Departemento Municipo Paroĥo
  2. artikoloj pri titoloj:
    1. duko, grafo, reĝo, barono
    2. princepiskopo, ĉefepiskopo
  3. bazaj konceptoj de klasifiko
    1. klaso
    2. nomo

Kial forigi Baronlando, Despotlando, Princĉefepiskopo, Princĉefepiskoplando, Klasnomo?

Forigi anstataŭ bonigi estas ... stulteco?

Propono por bari anstataŭ diskuti[redakti fonton]

Uzanto:RG72 proponis: "Mi proponas nuligi ĉiujn nekonsentiajn ŝanĝojn kaj averti la uzanton pri nekoveno de tia konduto. Kaze de ripeto, oni simple baru lin."

Kie Uzanto:RG72 diskutas la artikolojn?

Diskuto estis bezonata antaŭ fari la amasan redaktadon. Do mi simple proponis reveni al status quo kaj poste pridiskuti la aferon.--RG72 (diskuto) 08:50, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
RG72:
  1. La amasan kontraŭ konsentan redaktadon de Uzanto:Moldur, kiu aldonis ujoismojn, ĉu estas diskutita kie?
  2. Mi redaktis laŭ konsento, konsento estas
  1. kontraŭ ujoismo, kaj pri "-io" aŭ "-lando"
  2. duklando kaj ne dukolando, graflando kaj ne grafejo ktp
EfrinEfrin (diskuto) 17:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Moldur havas pli da spertoj en esperanto, ĉar li unue havas pli bonan lingvokonon, redaktas jam pli longe ĉi tie kaj mi pensas, ke li ne aldonis ujoismojn, sed uzis la sufikson -uj- en unu el al Fundamentaj signifoj. Krome la Fundamento validadas, eĉ se io el ĝi ial ne plaĉas al vi aŭ aliaj personoj. Ankaŭ en la lingvaj respondoj de Zamenhof jam legeblas kritikoj kontraŭ personaj preferoj, ekzemple en la ĉapitro pri la vorto "kaj". Personaj preferoj ja fakte estas eĉ kontraŭ la spirito kaj ideo de la internacia lingvo, ĉar ili ĝenas kaj misgvidas la evoluon de la lingvo surbaze de ĝia Fundamento.
Laŭ kiu konsento vi redaktis? --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu Vidu 2.1 kaj 2.2. -io/-lando estas konsento en Vikipedio. Vikipedia konsento estas un de multajn: Monata, Fundamenta, PIV-a, Akademia ktp. EfrinEfrin (diskuto) 18:57, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Ni foje konsentis, ke -uj- kaj -i- same bonas por landoj.
Krome vi ĵus denove montris nesufiĉan lingvokonon. Tial mi dubas eĉ pri sufiĉa juĝkapablo pri la landonomoj.
Se vi daŭrigos vian sintenon sen atendi opiniojn de pliaj uzantoj, mi paŭzigos vin laŭ la propono de RG72. --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
La koncerna paĝo situas tie. Ni forigu la UJ-sistemo kiam ĝi okazigos problemojn en Esperanto. Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:34, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu:
"Ni foje konsentis, ke -uj- kaj -i- same bonas por landoj." - mensogo.
"Krome vi ĵus denove montris nesufiĉan lingvokonon." - "nesufiĉa" por kio? "Tial mi dubas eĉ pri sufiĉa juĝkapablo pri la landonomoj." - Ne diskutas faktojn, nur atakas mian lingvokonon.
"Se vi daŭrigos vian sintenon sen atendi opiniojn de pliaj uzantoj". - Konsento estas "Hesio". La artikolo estas "Hesio", ne "Hesujo". Neniu bezonas atendi. EfrinEfrin (diskuto) 19:48, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝtonepoka ujoismo[redakti fonton]

Kontraŭ konsento:

  1. Uzanto:Surfo ŝanĝas de -io al ujo tamen artikolo estas Vjetnamio kaj ne Vjetnamujo.
  2. Uzanto:Moldur [4]
  3. Uzanto:Longharulo [5], [6] ktp
@EfrinEfrin: la supra aserto pri ŝtonepokeco de -uj- en la landa signifo kaj via komento de redakto "FORIGO DE STULTECO: ŝtonepokaj ujoismoj" ĉe Hindio montras klare nekolektivan ŝanĝeman sintenon. Krome la sufikso jam ekde la naskiĝo de Esperanto havas tri signifojn, kiuj estas uzeblaj kaj uzataj.
Mi havas certajn duboj, ke kunlabora projekto taŭgas por vi. Krome jam kelkaj aliaj uzantoj kritikis ne vian personon, sed vian manieron agadi ĉi tie kaj vian nesufiĉan lingvan nivelon kaj mia aldonas iom detale, ke temas pri lingva interfero de supozebla la angla lingvo, malĝusta uzo de la akuzativo ktp.. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
La artikolo estas Vjetnamio kaj ne Vjetnamujo. Ŝanĝo de Vjetnamio al Vjetnamujo "montras klare nekolektivan ŝanĝeman sintenon". Vi me atakas, sed ne diskutas Vjetnamio/Vjetnamujo. Mi atakas ujoismojn. Mi purigis. Vi kritikas "malĝusta uzo de la akuzativo", sed ne helpas bonigi mia scio de esperanta lingvo. Mi ne naskiĝis kun espereranton. Sed pri purigi Vjetnamio/Vjetnamujo ne bezonas "ĝusta uzo de la akuzativo". EfrinEfrin (diskuto) 19:26, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Se vi atakas "ujoismojn", tio signifas, ke vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj. Tio estas tute ne akceptebla.
Krome preskaŭ neniu el ni estas denaskulo de esperanto. Ne estas tasko de la Vikipedio instrui esperanton. Por tio ekzistas ekzemple lernu.net kaj aliaj projektoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu
  1. Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". Ĉu tio estas akceptebla?
  2. "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" - mensogo.
EfrinEfrin (diskuto) 19:55, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi aldonis vorto "baronujo" al artikolo "baronlando" kaj "despotujo" al artikolo "despotlando". EfrinEfrin (diskuto) 09:55, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Mensogoj[redakti fonton]

  1. Uzanto:Surfo: "La ŝanĝoj estas pure nur personaj preferoj"
  2. Uzanto:Surfo: "Esence ĝi nur ŝanĝas lingvaĵon"
  3. Uzanto:Kani: "Mi vidis, ke li neniom respondas" (EfrinEfrin (diskuto) 16:52, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  4. Uzanto:Tlustulimu: "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" (EfrinEfrin (diskuto) 19:59, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  5. Uzanto:Tlustulimu: "Protektis Vikipedio:Lingva angulo: per eviti sendiskutan aldonon de ne rilata teksto" [7] (EfrinEfrin (diskuto) 20:30, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  6. Uzanto:AndyHM: "Saluton, mi volas scii kial vi ŝanĝas nomojn kaj vortojn de multaj artikoloj sen antaŭa konsultado kun aliaj vikipediistoj kiam tiuj vortoj/nomoj same ĝustas. Oni devas kunlabori en vikipedio, ne solule kaj laŭplaĉe fari kion ajn." [8]
Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon.--kani (diskuto) 19:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Via agado maloftigas la sufikson "uj" en artikoloj kaj kategorioj kaj tial iras en la direkton de forigo. Sed ni ne akceptos la plenumon de tio. --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfriṅ: 5. ĉu vi komprenas la taskon de la vikipedia serĉilo? Ĝi estas teknika ilo, ne lingva. Tial mi forigis la nerilatan frazon. Do, tute ne temas pri mensogo. Bonvolu pripensi pli bone antaŭ ol vi asertas, ke iu mensogus. --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
"ĉu vi komprenas la taskon de la vikipedia serĉilo?" - pli bone ke vi. "sendiskutan aldonon" - sed diskuto estas en Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo .... EfrinEfrin (diskuto) 20:39, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Hm. Mi hazarde konetas ulojn, kiuj okupiĝas pri la vikia softvaro. Eble ili ja eĉ povus iel plibonigi la serĉilon, tiel ke tute ne plu gravas, ĉu oni uzas la formon "Germanio" aŭ "Germanujo". Sed mi ne scias, ĉu tia plibonigo de la serĉilo estas dezirata ne nur de vi, sed ankaŭ de aliaj. Kaze de konsento pri tia ŝanĝo de serĉilo ni ja povus peti tion al la teknikuloj.
"pli bone ke vi" gramatike malĝustas, ĉar tie devas esti "ol", do "pli bone ol vi". --Tlustulimu (diskuto) 20:45, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
D A N K O N ! EfrinEfrin (diskuto) 20:47, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Personaj atakoj[redakti fonton]

  1. Uzanto:Surfo: "la tuto estas atako kontraŭ la nia redakta kolektivo"

Aldoni, purigi, klarigi estas "atako kontraŭ la nia redakta kolektivo"? Surfo komprendas aŭ ne komprendas, ke tio signifas ke la "nia redakta kolektivo" laboras kontraŭ idealoj de Vikipedio? EfrinEfrin (diskuto) 07:08, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

@EfrinEfrin: La vorto ne estas "komprendas", sed "komprenas". --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
D A N K O N! EfrinEfrin (diskuto) 21:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Atako ja estas tuj veni kaj refari ĉion sen antaŭa konsulto aŭ klarigo kaj via lingvonivelo tuj evidentigas ke vi ne estas sperta kaj kompetenta lingvoreganto kiu ŝanĝas aferojn surbaze de pli ĝustaj konceptoj kaj plibonigo de la esperantlingva nivelo de la vikipedio. Kaj se vi volas ion ŝanĝi, mi ne kontraŭas, tute male, ni bezonas homojn kiuj kunlaboru ĉiel, sed unue tion demandu en la komunumo, kaj se la aliaj jesas, antaŭen! Sed ĉi tie kelkaj laboras kaj konstruadas la vikipedion dum jaroj kaj tuj vi aperas kaj plilaborigas ilin ĉar viaj redaktoj kapdolorigas, tiom ke kelkfoje mi volas proponi vian forbaron pro 'vandalismo'. Almenaŭ mi sentas tion.--Andy 20:28, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
Estimata @AndyHM, alia problemo estas malĝentileco (en tiu nombro akuzoj pri mensogo). Vikipedio en Esperanto bezonegas regulon pri etika konduto; jen propono pri tia regulo, bonvolu laŭeble tralegi kaj aliĝi al la diskuto. Gamliel Fiŝkin 09:11, 31 Aŭg. 2015 (UTC)

Uzanto:EfrinEfrin kaj landnomoj[redakti fonton]

Aperis nova uzanto uzanto:EfrinEfrin kiu komencis sisteme ŝanĝi landnomojn en Vikipedio kaj ankaŭ aldoni rilatajn kategoriojn kaj ŝanĝi la artikolon pri Landnomoj en Esperanto. La ŝanĝoj estas pure nur personaj preferoj. (Povas esti, ke la uzanto Eldizzino estas la sama persono.) – Mi komprenis, ke jam ĉiuj estas sufiĉa saĝaj por deteni sin de provokaj agoj en tiu kampo, sed ŝajnas, ke ne. --Surfo 20:29, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi konsentas. Ni lasu al li iom tempon por respondi al la mesaĝoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:30, 21 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi miras pri la aktiva kaj nenial interkonsilita antaŭe kun la viki-komunumo ŝanĝado de la landnomoj. Ĉu vere estis bezonate transformi ĉiujn hanujojn al hanlandoj ktp?--RG72 (diskuto) 07:10, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

La sinteno de Gamliel Fishkin kaj Ĉiuĵaŭde estas komprenebla, sed mi opinias tion naiva. Uzanto:EfrinEfrin venis ĉi tien por igi la lingvon kaj la klasifikon de geografiaj nomoj konformi al lia plaĉo. Ĝi ankaŭ aldonis diversajn artikolojn, kiujn aliaj devas tuj proponi por forigo (ekz. Baronlando, Klasnomo, Despotlando, Princĉefepiskopo, Princĉefepiskoplando). La nivelon de ĝia lingvoscio m ontras ekzemple la sola frazo en Baronlando: Lando regi de barono. Mi ne vidis EfrinEfrinon aldoni ion gravan al la enhavo de Vikipedio. Esence ĝi nur ŝanĝas lingvaĵon. Mia supozo, ke temas pri alia nomo de Uzanto:Eldizzino plifortiĝis, kiam mi iomete esploris la redaktojn de la du Vikipediistoj. Eldizzino ĉesis agadi en Julio, EfrinEfrin komencis en Aŭgusto. Cetere, uzanto kun la nomo Eldizzino (kun amaso da aliaj nomoj) estas plene forpelita kaj blokita en la Angla Vikipedio, interalie pro propra politiko pri nomado de administraj distriktoj. Ni bezonas laŭenhave pli bonajn artikolojn, ne lingvan unuecigon laŭ ies persona gusto nek propran Vikipedian sistemon por nomi administrajn unuojn. Sendube, iuj ŝanĝoj de EE estas eĉ utilaj, sed la tuto estas atako kontraŭ la nia redakta kolektivo. La Esperanta Vikipedio, bedaŭrinde, estas verŝajne tro malforta por kontraŭbatali tian frakasan redaktadon. Sarki ĉiujn ŝanĝojn de EE estas tro multa laboro. --Surfo 09:06, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

Ĉio rapide sakreblas pere de ilo, spuranta la uzantajn kontribuojn.--RG72 (diskuto) 10:24, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Okej, mi malbone respondis. Mi esperis respondeton, kiu probable ne venos. Mi ne vere ŝatas tiun amason de redaktoj.
Ankaŭ, ĉu vi vidis tiun paĝon? Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:24, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ Eldizzino neniam respondis demandon, faritan jam antaŭ du monatoj. Ĝi eble uzis plurajn aliajn nomojn, ekz. Uzanto:Imperium Romanum Sacrum. Ĝia lingvoscio estas ege mankohava, tamen ĝi arogas al si fortajn opiniojn pri ĝusta kaj malĝusta lingvaĵo kaj la rajton sendiskute ŝanĝi ĉion, kio ne plaĉas al ĝi. La tuta afero haladzas. Se Vikipedio estus prudente administrata entrepreno de libervola kunlaboro, la ĝenulo estus jam plene forĵetita. --Surfo 16:14, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi rigardis tiun paĝon kaj trovis la statistikon dubinda. Ekzemple estas indikite, ke hanlando menciiĝas en Vikipedio 83 fojojn, dum hanujo nur 3. Sed antaŭ kelkaj tagoj la sama uzanto faris amasajn korektojn, anstataŭigante la unuan version per tiu dua. En scienca medio tio estus konsiderata fuŝo kaj trompo. Eble mi preteratentis tion, do mi antaŭpardonpetas.

Ĝenerale esperanto-vikipedio estas mirinde milde administrata, kio malaltigas ĝian nivelon, altiras fuŝulojn kaj fortimigas profesiulojn. Ekzemple tre evidenta arbitra konduto de uzanto, kiu elpensis novajn nomojn por rusiaj distriktoj estis neniel haltigita aŭ korektita. Oni nur admonis lin eĉ kiam tiu ulo (same kun malaltaj lingvokonoj) decidis forigi la definitivan artikolon el Esperanto kaj eĉ provis aranĝi baloton pri gramatika regulo.

Mi proponas nuligi ĉiujn nekonsentiajn ŝanĝojn kaj averti la uzanton pri nekoveno de tia konduto. Kaze de ripeto, oni simple baru lin.--RG72 (diskuto) 17:07, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi subtenas ĉi tiun proponon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:44, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas tiun proponon. Mi vidis, ke li neniom respondas, nur agas laŭvole, kaj rekte forigis el kelkaj artikoloj miajn proponojn forigi ilin, anstataŭ respondi aŭ reagi en la koncernaj lokoj. Sendube li inventos novan falsan nomon kaj plu fiagos. Oni forbaru lin kun limdato de unu semajno ekde kiam komencis tiu diskutero, do morgaŭ lunde la 24a. Kaj tuje, kiam li inventos novan vikipediiston. Mi absolute konsentas kun tio antaŭe dirita: "milde administrata, kio malaltigas ĝian nivelon, altiras fuŝulojn kaj fortimigas profesiulojn." Kaj tion jam diris al mi kelkaj elstaraj esperantistoj nevikipediistoj pro tiu tialo.--kani (diskuto) 09:40, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Uzanto:Kani (José María Salguero Rodríguez) mensogis, mi respondas en multajn diskutejon. EfrinEfrin (diskuto) 16:57, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon. Ĉu mi mensogis kiam mi diris ke vi "rekte forigis el kelkaj artikoloj miajn proponojn forigi ilin, anstataŭ respondi aŭ reagi en la koncernaj lokoj"? Mi vidas, ke vi reagas (kio estas laŭdinda) kiam oni petas vian forbaron. Kaj tio ne estas mensogo: necesas nur rigardi tie supre. Mi povas erari, sed ne mensogi. Eble mi eraris dirante ke vi inventos novan kromnomon por pluagi sendepende ĉar mi antaŭvidis kaj mi ne estas profeto. Tion vi mem konfirmos aŭ malkonfirmos kaj mi deziras erari; sed mi ĝis nun ne mensogis, bonvolu pardonpeti.--kani (diskuto) 19:41, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Krimea duonsilulo[redakti fonton]

Kio estas "Krimea duonsilulo"?

(nuna | antaŭa) 13:47, 18 Aŭg. 2015‎ RG72 (Diskuto | kontribuoj)‎ . . (21 bitokoj) (+21)‎ . . (Alidirektigis al Krimeo) (danki) [aŭtomate kontrolita]

EfrinEfrin (diskuto) 21:38, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

La Krimea duoninsulo? Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Uzanto:Ĉiuĵaŭde: Ne, silo ne estas insulo/duoninsulo. EfrinEfrin (diskuto) 21:41, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
duonsilulo estas tajperaro. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:50, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉar tia alidirektilo estas superflua, mi ĵus forigis ĝin. Dankon pro la atentigo. --Tlustulimu (diskuto) 06:14, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Temis pri evidenta tajperaro, feliĉe nun korektita.--RG72 (diskuto) 12:12, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Emirlandoj de Sauda Arabio[redakti fonton]

Kio estas Emirlando Tabuko, Emirlando Asiro ktp. Emirlando en arablingvo estas "imarah", ne "mintaka idarija". EfrinEfrin (diskuto) 10:07, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Vidu ankaŭ
EfrinEfrin (diskuto) 10:21, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Viaj eksteraj fontoj konvinkas min, ke plej bonus nomi la administrajn subunuojn de Sauda Arabio "regiono" (nun mi eĉ ne plu memoras kiujn fontojn mi havis en 2011). Mi nun vojaĝas kaj estas sen bona aliro al komputilo - kaj se tamen mi havas iujn komputilajn minutojn, mi baraktas kun fremda klavaro. Tial mi mem ne povas agi ĉi-rilate ĝis mezo de septembro, sed mi tute ne kontraŭus se vi mem adaptus la artikolojn, la navigilon kaj kategorion al vortumo "regiono(j)". Se ne vi, tiam mi faros la adaptojn post fino de mia ferio, do meze de septembro. Dankon pro via atento! --ThomasPusch (diskuto) 13:34, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

La artikolojn, la navigilon kaj kategorion mi tamen jen ĉe fremda komputilo sukceesis adapti al vortumo "regiono(j)". Tamen restas pliaj mencioj de la administraj unuoj en pliaj paĝoj, ekzemple pri la regionaj ĉefurboj. Tion ankoraŭ necesus adapti. Tamen alidirektiloj ĉiukaze sendas al la ĝustaj tekstoj, do ne estas problemo post iom da tempo adapti la lastajn tekstajn menciojn. ThomasPusch (diskuto) 14:07, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
La esprimoj uzataj en la franclingva kaj la anglalingva vikipedioj estas provinco kaj regiono.
La emirlandoj plej temas pri la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, mi pensas. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:09, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Administraj teritoriaj entoj[redakti fonton]

En Vikidatumo estas

Anglalingva Vikipedio havas artikolojn pro multaj klasoj, ekz. Regions of Saudi Arabia, sed eo-Vikipedio ne havas Regionoj de Sauda Arabio.

Multajn Vikipediojn havas ĥaoso. Sed eo-Vikipedio havas du gravaj problemoj kioj ne estas en aliaj Vikipedioj:

  • baza nomoj: Bazio vs Bazujo
  • klasnomoj: Klaslando vs Klasujo

Nun estas:

  • 1: Bazio
  • 2: Bazujo
  • 5: Bazia klaslando, Bazia Klaslando, Klaslando Bazio, Klaslando de Bazio, Bazio (klaslando)
  • 5: Bazia klasujo, Bazia Klasujo, Klasujo Bazio, Klasujo de Bazio, Bazio (klasujo)
  • 5: Bazuja klaslando, Bazuja Klaslando, Klaslando Bazujo, Klaslando de Bazujo, Bazujo (klaslando)
  • 5: Bazuja klasujo, Bazuja Klasujo, Klasujo Bazujo, Klasujo de Bazujo, Bazujo (klasujo)

Ĝia 22 eblecoj. Se bezonas apartiligi, estas pli eblecoj, ekz.:

  • 5: Bazia klaslando (Kolombio), Bazia Klaslando (Kolombio), Klaslando Bazio (Kolombio), Klaslando de Bazio (Kolombio), Bazio (klaslando en Kolombio)
  • ktp.

Komparu:

  • angla: Beni Department
  • franca: Département de Beni
  • germana: Departamento Beni
  • hispana: Departamento del Beni
  • pola: Beni (departament)
  • rusa: Бени (департамент)
  • esperanta: Beniio - sen klasnomo

Komparu:

Mi proponas:

En la esperantlingva Vikipedio estas ĥaoso. Kun sistemo laŭ miaj proponoj estus malpli ĥaoso. EfrinEfrin (diskuto) 20:41, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi invitas Uzanto:ThomasPusch EfrinEfrin (diskuto) 20:43, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Titoloj de vikipediaj artikoloj estu ne pli longaj ol necese, do estu kaj restu "Rejno", ne "Rejno (rivero)" aŭ "rivero Rejno", kaj "Bavario", ne "federacia lando Bavario", respektive imageble eĉ "federacia lando Bavario de Germanio" aŭ "Bavario (federacia lando de Germanio)". Aldona klarigo kompreneble nur tiam necesas, kiam estas risko de konfuzo. Eĉ tiam, prefere la simpla nomo sen aldono aludu al la principa signifo, do artikolo "Antverpeno" temu pri la urbo, kaj "provinco Antverpeno" pri la provinco... Aldone prefere "Antverpeno (alidirektilo)" estu la alidirektilo. Se la simpla nomo sen aldono estas la titolo de la alidirektilo (kiel nun pri Antverpeno), plialtiĝas risko ke interna ligilo en alia teksto celas sendi al la urba artikolo, sed vere sen konscio de la frazverkinto sendas nur al la alidirektilo. Diskutindas nur la dubaj kazoj kiel ekzemple la diversaj administraj subnaciaj unuoj nomataj laŭ la geografia regionego Amazonio. Mi konsentas kun EfrinEfrin, ke artikola nomo kun aldono sen krampoj kiel "provinco Antverpeno" pli praktikas ol kun aldono kun krampoj kiel "Antverpeno (provinco)". En la lasta kazo la artikolo sen aldona mencio {{DEFAŬLTORDIGO:... en kategorioj aŭtomate ĝuste listiĝas je "A", sed en internaj ligiloj ĉiam necesas aldoni tekstan vortumon [[Antverpeno (provinco)|provinco Antverpeno]]... kaj unufoje dum la vivo aldoni mencion {{DEFAŬLTORDIGO:... estas multe malpli da laboro ol multfoje ĝustigi internan ligilon en teksto. Klaras ke se estas akuzativa formo, ĉiukaze necesas adapti la titolon de la interna ligilo, kaj klaras ke per alidirektilo eblas sendi la internan ligilon ĉiukaze al ĝusta artikola nomo, sed tamen estas evito de eraroj laŭeble uzi artikolajn nomojn kiuj ankaŭ taŭgas kiel internaj ligiloj en tekstoj (se tio ne rompas tro forte kutimiĝintajn tradiciojn de vikipedia verkado). Laŭ tiu logiko, "departemento Beniio" estas nenecese longa titolo kaj "Beniio" tute sufiĉas, SE oni konsideras ke la literokombino Beniio estas akceptita esperantlingva vorto uzata ankaŭ ekster vikipedio - sed tio estas alia demando, individue diskutinda. "Departemento Pando" certe bonvenas anstataŭ la nuna "Pando (Bolivio)" (kaj se la teksto Departemento Amazonio (Peruo) ne estas en Kategorio:Departementoj de Peruo, tio estas simpla eraro kaj oni tutsimple aldoni la tekston al la kategorio...). Tiom por la momento... nun mia buso baldaŭ ekveturos kaj mi foriros de la feriloka komputilo. ThomasPusch (diskuto) 10:48, 29 Aŭg. 2015 (UTC) )

Unue, se oni tajpas en serĉolinion komencajn literojn de supozata artikola nomo, aperas listo de kelkaj artikoloj, kies nomo komenciĝas per tiuj literoj. Tajpinte «Antv» (vidu ekrankopion ĉi-dekstre), eblas trovi nomojn «Antverpeno», «Antverpeno (urbo)», «Antverpeno (provinco)» ktp, sed tute ne «Urbo Antverpeno» kaj «Provinco Antverpeno». Due, entajpita kodo [[Antverpeno (provinco)|]] dum konservo de paĝo transformiĝas al [[Antverpeno (provinco)|Antverpeno]]. Kaj ĉu la vorto «ento» ne estas superflua anglismo? Kiajn avantaĝojn ĝi havas antaŭ la vorto «unuo»? Gamliel Fiŝkin 22:54, 29 Aŭg. 2015 (UTC)
Kara Gamliel, unue kompreneble la esperanta vorto estas "unuo", sendiskute. Sed pri la temo: La vorto "Antverpeno" unuavice signas la urbon Antverpeno. La ĉirkaŭa provinco en la flandra, la loka lingvo, nomiĝas "provincie Antwerpen" (eblas kontroli la oficialan retejon provincieantwerpen.be kaj en multegaj pliaj fontoj), en la du aliaj oficialaj lingvoj de Belgio analoge, kaj en Esperanto "provinco Antverpeno" (tute saĝas en Esperanto nomi la urbegon esperantlingve kaj ne laŭ la oficialaj lingvoj de Belgio "Antwerpen/Anvers" - nederlande kaj germane estas same la unua nomo). Plene ĝustas, ke tajpante "antverp..." montriĝas pluraj artikolaj titoloj komenciĝantaj per tiuj literoj, sed tamen la administra unuo pri kiu temas komenciĝas per la literoj "provin...", ne "antverp...". Tamen, sendube utilas havi kaj teni alidirektilojn "Antverpeno (provinco)" kaj "Antverpena provinco", kiuj proponas ankaŭ la provincan artikolon, kiam oni komencas entajpi la literojn "antverp...". ThomasPusch (diskuto) 13:00, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
(Respondante, bonvolu pliigi deŝovon per aldono de unu dupunkto [aŭ asterisko], por ke estu videble ke estas ne daŭrigo de la respondata diro sed respondo al ĝi.) Eble, indas taskigi roboton anstataŭi ĉie la vortojn «teritoria ento» per «teritoria unuo»? Por kio la lingvo Esperanto bezonas tiun superfluan vorton? (Kaj same pri «istmo», ja la vorto «markolo» sufiĉas.)
Se estus matematikisto Johano Petrido kaj samnoma futbalisto (la nomo estas elpensita por ekzemplo) kaj pri ambaŭ estus artikoloj en Vikipedio, tiuj du artikoloj devus esti nomataj tute ne «matematikisto Johano Petrido» kaj «futbalisto Johano Petrido», sed «Johano Petrido (matematikisto)» kaj «Johano Petrido (futbalisto)». Same kiel la vorto «matematikisto» aŭ «futbalisto» ne estas parto de la nomo de koncerna fikciulo, la vorto «provinco» ne estas parto de substantiva nomo de provinco. Se nomo de iu provinco estas adjektivo, la artikolo estu nomita per tiu adjektivo kun klasnomo; ekzemple «Antverpena provinco». Se estas substantivo kaj tiu substantiva nomo ne havas alian pli aŭ egale oftan sencon, estu ĝuste tiu substantivo; ekzemple «Antverpeno». Kaj se estas substantivo, kiu havas ankaŭ alian pli aŭ egale oftan sencon, estu tiu substantivo kun enkrampigita klasnomo; ekzemple «Antverpeno (provinco)». Gamliel Fiŝkin 10:07, 31 Aŭg. 2015 (UTC)

Provincoj de Egiptio - muhafazah = gubernio[redakti fonton]

Kategorio:Provincoj de Egiptio - kreita de Uzanto:ThomasPusch. Mi pensas pli bone estas eo:Gubernio = de:Gouvernement = en:Governorate = ar:muhafazah. EfrinEfrin (diskuto) 22:02, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

Kie vi kontrolis ke en Esperanto ekzistas nomo "gubernio" en tekstoj pri Egiptio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:54, 26 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi persone ekster vikipedio nek trovis esperantlingvajn tekstojn pri Egiptio kiuj nomas la subŝtatajn unuojn "gubernio" nek tekstojn kiuj nomas ilin "provinco". Ĉar estis mi kiu kreis la kategorion kaj ŝajne senescepte ĉiujn artikolojn pri la unuopaj subŝtataj unuoj de Egiptio, mi deklaras ke mi faris tion nur sekve de pluraj ruĝaj ligiloj "provinco ..." en aliaj tekstoj, kaj ĉi-foje mi simple sekvis la ruĝajn ligilojn, anstataŭ diskuti pri termino "gubernio" aŭ "provinco", ĉar al mi gravis en limigita tempo entute krei la necesajn ĝermajn artikolojn, sen perdi tempon pro termina diskuto. Persone mi tute preferus la nomigon "gubernio", kaj neniel kontraŭas ĝin. Al tio aludas la unua frazo en ĉiu unuopa artikolo, kiu tekstas "... estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio" kaj do inter krampoj unuafraze en ĉiu teksto atentigas pri alternativa nomumo "gubernio". Kaj en la artikolo gubernio mi skribis en septembro 2011: "La administraj unuoj en multaj arablingvaj ŝtatoj nomiĝas محافظة, latinliterigo laŭ DMG muḥāfaẓa. En la franca kaj germana lingvoj oni tradukas ilin per la vorto gouvernement, en la angla governorate - do gubernio. Fakuloj preferas tiun tradukon al la malpli preciza termino provinco. En Esperanto nun uziĝas foje la vorto gubernio (ekzemple pri gubernioj de Sirio), foje provinco (ekzemple pri provincoj de Egiptio). Tamen la origina arablingva koncepto estas la sama." Ankaŭ tiu frazigo montras preferon al la nomigo "gubernioj de Egiptio". Mi tamen persone ne investus la energion realigi la ŝanĝon de ĉiuj artikoloj, la koncerna navigilo kaj kategorio, ĉar sen ekstervikipediaj esperantlingvaj fontoj pri la temo la nomumoj "gubernio" aŭ "provinco" por traduko de muhafazah simile pravigeblas, sendepende de persona prefero. Tamen en diskuto mi persone subtenus la formon "gubernio", kaj neniel kontraŭas ŝanĝon, se troveblas volontulo kiu praktike realigus tiun adapton. ThomasPusch (diskuto) 14:21, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Departementa domo[redakti fonton]

Saluton! Urbodomo estas konata. Kio estas la simila konstruaĵo por la Departemento? Povas esti departementa domo, departementodomo aŭ io alia? --Crosstor (diskuto) 11:28, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton! Jes viaj du proponoj tute konformiĝas al la logiko de nia lingvo. --pino (diskuto) 11:45, 30 Aŭg. 2015 (UTC)
Por vivanta lingvo, en tiu nombro por Esperanto, gravas ne nur logiko, sed ankaŭ praktika uzo. Yandex kaj Google trovas kelkajn ekzemplojn de «departementa domo» sed neniun ekzemplon de «departementodomo». Gamliel Fiŝkin 12:06, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Reliefigoj[redakti fonton]

Mi provis ekscii kiel oni uzu reliefigojn en la teksto de artikolo, se temas pri titoloj de verkoj. Eblas kursivigi aŭ meti citilojn, sed mi opinias ke oni ne grasigu titolon kiam jam estas citiloj kiel ekzemple tie: Janis Juluntas. En biografiaj artikoloj tia grasigo ĝenerale ne uziĝas, ekzemple: Eŭgeno Lanti. - Mi ne trovis konsilojn tiurilatajn en Sintakso [[10]].--Riŝo (diskuto) 08:56, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Grasaj literoj ne estas tio, kion oni ofte uzu. En la komenco de ajna artikolo estas ĝia nomo grase (kaj se provi krei en iu artikolo vikian ligilon al la artikolo mem, aperos ne ligilo sed grasa teksto). Grasigi titolojn de verkoj tute ne necesas. Rilate elekton inter kursivo kaj citiloj, en Vikipedio oni kutime donas kursive alilingvajn titolojn. Laŭ mi, plej bone estas uzi citilojn. Sed teksto kun simplaj citiloj ('tiaj' aŭ "tiaj") similas miavide al teksto sur folio el malnova tajpilo kaj ne al teksto en libro; mi preferas angulajn citilojn («tiajn»). Gamliel Fiŝkin 21:48, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

aldonaĵoj Vikidatuma ligilo[redakti fonton]

Ĉu nur mi ne funkcias aldonaĵo: Vikidatuma ligilo? Ĉu oni esperas ke funkcios? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:41, 7 Aŭg. 2015 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: La 11-an de aŭgusto mi aldonis iom da kodo al MediaWiki:Gadgets-definition. Dum testado ĉe mi denove funkciis la aldonaĵo. Ĉu ĝi denove funkcias ĉe vi? Se ne, ĉu estas iu mesaĝo en la erarmesaĝilo de via foliumilo? --Tlustulimu (diskuto) 07:49, 14 Aŭg. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: jam funkcias, dankon Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:34, 14 Aŭg. 2015 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Help for translate[redakti fonton]

Hello and sorry for writing in English. Can anyone help me translate a small article (2 paragraphs) from English to your language? Please, fell free to answer in my talk page in your wiki. Xaris333 (diskuto) 00:57, 6 Aŭg. 2015 (UTC)

Proponata regulo «Etika konduto»[redakti fonton]

La diskuto estas translokita al la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Proponata regulo «Etika konduto» (ĉi tie tro malmultaj uzantoj rimarkas la temon). Gamliel Fiŝkin 19:10, 25 Aŭg. 2015 (UTC)