Vino

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Vino (el latina vinum) estas alkohola trinkaĵo, kiu ekestas per fermentado de fruktosuko. En strikta senco la fruktoj devas esti fruktoj de vitoj (vinberoj ĉefe de la specio Vitis vinifera) pere de la alkohola fermentado de ties mosto aŭ suko.[1]

La fermentado produktiĝas per la metabola agado de gistoj kiuj transformas la sukerojn de la frukto en etanolo kaj gaso en formo de karbona dioksido. La sukero kaj la acidoj kiuj havas la fruktoj de Vitis vinifera faras ke ili sufiĉas por la disvolvigo de la fermentado. Tamen, la vino estas produkto de aro de mediaj faktoroj: klimato, latitudo, altitudo, horoj de lumo kaj temperaturo, inter variaj aliaj.[2] Proksimume 66% de la tutmonda rikolto de binveroj dediĉatas al la vinproduktado; la resto estas por ties konsumo kiel frukto.[3] Spite tion la kultivo de la vito kovras nur 0,5% de la kultivebla grundo en la mondo.[4] La kultivo de la vito estasofte asocia al lokoj kun mediteranea klimato.

La esto de antocianino en la ŝelo de la vinbero produktas la ruĝan koloron de la ruĝa vino.

Oni donas la nomon de «vino» nur al la likvido rezulta el la alkohola fermentado ĉu totala aŭ parta, de la suko de vinberoj, sen aldono de ia substanco. En multaj naciaj aŭ internaciaj juroj oni konsideras vino nur la fermentitan trinkaĵon akirita el Vitis vinifera, spite la fakton ke oni akiras similajn trinkaĵon el aliaj specioj kiaj la Vitis labrusca, Vitis rupestris, ktp. La kono de la scienco partikulara pri la prilaborado de vino nomiĝas EnologioVinscienco (sen enkalkuli ankaŭ la procezojn de kultivo de la vito). La scienco kiu okupiĝas nur pri la biologio de la vito, same kiel pri ties kultivo, nomiĝas ampelologio.[1]

La produktado de vino estas, laŭ opinioj de arĥeologoj, devena de Malgrand-Azio. Ĝi estas tre malnova, ĉar oni trovis potojn pli ol 8000-jaraĝajn, kiuj entenas kernetojn de kultivitaj vitoj. Jam en antikva Egipto vitkultivado kaj vinfarado estis enradikiĝintaj kaj gravaj ekonomiaj trajtoj. En mitologioj (Oziriso (en Egipto), Dionizo (en Grekio), Bakĥo (al la romianoj), Gilgameŝ en Babilono), personigas vinon, ties ebriigajn virtojn, aŭ ties alstrebadon. En la kristana religio vino simbolas sangon de Kristo kaj estas uzata en la Sakramento de Komunio (personigo de la dio).

En plejparto de la landoj vinoj estas apartigitaj laŭ sia vitvario, en Francio (krom Alzaco) ili estas apartigitaj laŭ sia cruterroir, t.e. determina regiono apartigita nature pro ties reliefo, grundo, sunigado, vinigmetodo; la plej elstaraj estas ankaŭ apartigitaj per sia rikoltjaro.

Vinhistorio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vinhistorio.
Vinjunulo ĉe greka simpozio
La dio "Bakĥo" (laŭ la romianoj) aŭ "Dionizo" (laŭ la grekoj). Pentrita de Diego Velázquez.
La vino permesas la sinceran esprimon de sentoj, kaj pro tio ĝi abundas ĉe festoj kaj celebroj.

La historio de vino daŭras dum miloj da jaroj kaj estas proksime interplektita kun la agrikultura historio kaj okcidenta civilizo. La unuaj signoj de ĝia kultivado estas en Ĉinio ĉirkaŭ 7000 a.K.[5], tiam pli ĝeneralaj indicoj baldaŭ estis trovitaj poste en la Proksima Oriento, kie la vito kaj la alkoholaĵo produktita per fermentado de ĝia suko estis gravaj al Mezopotamio, Israelo, kaj Egiptujo kaj al esencaj aspektoj de fenica, greka, kaj romia civilizoj. Multaj el la plej gravaj vin-produktantaj regionoj de Okcidenta Eŭropo kaj regiono de Mediteranea Maro unue estis establitaj dum antikvo kiel grandaj plantejoj.[6] Vinfarada teknologio pliboniĝis konsiderinde dum la tempo de la Romia Imperio: multaj vinbervarietatoj kaj kultivadaj teknikoj estis konataj tiam; la dezajno de la vinpremilo avancis; kaj bareloj estis evoluigitaj por stokado kaj ekspedado de vino.[6]

La ŝanĝita konscio produktita per vino estis konsiderita religia ekde sia origino. La grekoj adoris Dionizon kaj Bakĥon kaj la romianoj organizis lian sekton.[7] Konsumado de rita vino estis parto de juda praktiko ekde bibliaj tempoj kaj, kiel parto de la eŭkaristio oni festas la Lastan Vespermanĝon de Jesuo per rito kiu estas esenca al la kristana religio. Kvankam Islamo teorie malpermesis la produktadon aŭ konsumon de vino, dum ĝia ora epoko, alkemiistoj kiel ekzemple Geber iniciatis la distiladon de vino por medikamentaj kaj industriaj celoj kiaj ekzemple la produktado de parfumo.[8] La turkaj Ujguroj respondecis eĉ pri reenmeto de vinkultivado al Ĉinio de la Dinastio Tang pluen.

Vinproduktado kaj konsumo pliiĝis, burĝonante de la 15-a jarcento pluen kiel parto de eŭropa ekspansio. Malgraŭ la giganta laŭsoatako de 1887 fare de filoksero, moderna scienco kaj teknologio adaptiĝis kaj industria vinproduktado kaj vinkonsumado nun okazas ĉie en la mondo.

Vinfarado

La paŝoj de Vinfarado estas la jenaj:

Vinoj el aliaj fruktoj (fruktvinoj)

Krom el vinbero oni povas fari vinon ankaŭ el multaj aliaj fruktoj.:

Nomoj de vinoj laŭ landoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vino de Argentino.
Vinregionoj en Argentino.

Coonawarra, Barossa

Vino el Madejro.
  • Sudafriko:
    • Stellenbosch
    • Paarl
  • Usono:
    • Kalifornio
      • Napa Valo, Sonoma, Central Coast, Alexander Valley
    • Oregono
    • Vaŝingtonio
    • Long Island
  • Uzbekio: (de antikveco fama pro siaj vinoproduktadoj kaj de tiam eksportisto)

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[9]:

  • Citaĵo
     Bona vino al la fino. 
  • Citaĵo
     Fiŝo sen vino estas veneno. 
  • Citaĵo
     Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. 

Referencoj

Zonoj de produktado de vino
  1. 1,0 1,1 J. Robinson (eld) The Oxford Companion to Wine, 3a eldono, 2006, Oxford University Press, angle isbn= 0198609906
  2. Constantin-Weyer, Maurice, L'Âme du vin, 1a eldono, 1932, Le Ronde, col. La Petite Vermillon, franca
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj OIV; $2
  4. Anderson, Kym, David Norman kaj Glyn Wittwer, 2003, julio, Globalisation of the World's Wine Markets, World Economy, 26, nomero 5, Blackwell Publishing Ltd, paĝoj 659 - 687, doi= 10.1111/1467-9701.00541 angla
  5. K. Kris Hirst ĉe archaeology.about.com
  6. 6,0 6,1 R. Phillips A Short History of Wine p. 37 Harper Collins 2000 ISBN 0-06-093737-8
  7. The history of wine in ancient Greece ĉe greekwinemakers.com
  8. Ahmad Y. Hassan, Alcohol and the Distillation of Wine in Arabic Sources
  9. [1]

Bibliografio

Ĝeneralaĵoj

  • Colman, Tyler (2008). Wine Politics: How Governments, Environmentalists, Mobsters, and Critics Influence the Wines We Drink. University of California Press. ISBN 978-0-520-25521-0.
  • Foulkes, Christopher (2001). Larousse Encyclopedia of Wine. Larousse. ISBN 2-03-585013-4.
  • Johnson, Hugh (2003). Hugh Johnson's Wine Companion (5th ed.). Mitchell Beazley. ISBN 978-1-84000-704-6.
  • McCarthy, Ed; Mary Ewing-Mulligan; Piero Antinori (2006). Wine for Dummies. HarperCollins. ISBN 0-470-04579-5.
  • MacNeil, Karen (2001). The Wine Bible. Workman. ISBN 1-56305-434-5.
  • Oldman, Mark (2004). Oldman's Guide to Outsmarting Wine. Penguin. ISBN 978-0-14-200492-0.
  • Parker, Robert (2008). Parker's Wine Buyer's Guide. Simon and Schuster. ISBN 978-0-7432-7198-1.
  • Pigott, Stuart (2004). Planet Wine: A Grape by Grape Visual Guide to the Contemporary Wine World. Mitchell Beazley. ISBN 978-1-84000-776-3.
  • Robinson, Jancis (2006). The Oxford Companion to Wine (3rd ed.). Oxford: OUP. ISBN 0-19-860990-6.
  • Rodríguez Fischer, C. (kunord.). El vino. Le Cordon Bleu International. Ed. Blume, Barcelona, 2002. ISBN 84-89396-89-2
  • Simpson, James (2011). Creating Wine: The Emergence of a World Industry, 1840-1914. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3888-2. online review
  • Zraly, Kevin (2006). Windows on the World Complete Wine Course. Sterling. ISBN 1-4027-3928-1.

En germana

  • Der Brockhaus Wein. Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus, Mannheim 2007, ISBN 3-7653-0281-3.
  • André Dominé (Hrsg.): Wein. Könemann, Köln 2000, ISBN 3-8290-2765-6.
  • Wilhelm Flitsch: Wein: Verstehen und genießen. 2. Auflage, Springer, Berlin 1999, ISBN 3-540-66273-1.
  • Hugh Johnson: Der große Johnson. Enzyklopädie der Weine, Weinanbaugebiete und Weinerzeuger. 17. Auflage, Hallwag, München 2004, ISBN 3-7742-5151-7.
  • Stuart Pigott: Schöne neue Weinwelt - Von den Auswirkungen der Globalisierung auf die Kultur des Weines. Fischer, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-16041-3.
  • Jens Priewe: Wein, die neue große Schule. Zabert Sandmann, München 2000, ISBN 3-89883-009-8.
  • Jancis Robinson: Das Oxford-Weinlexikon. Hallwag, München 2003, ISBN 3-7742-0914-6.
  • Rudolf Steurer: Steurers Weinhandbuch. Carl Ueberreuter Verlag, Wien 2003, ISBN 978-3-8000-3933-3.

Historio

  • Hubert Canik, Helmuth Schneider: Der neue Pauly. Enzyklopädie der Antike. Band 12/2, Ven–Z. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart 2002, ISBN 3-476-01487-8.
  • Daniel Deckers: Im Zeichen des Traubenadlers: Eine Geschichte des deutschen Weins. Verlag Philipp von Zabern, Mainz 2010, ISBN 978-3-8053-4248-3.
  • Hugh Johnson: Hugh Johnsons Weingeschichte: Von Dionysos bis Rothschild. Hallwag, Bern und Stuttgart 1990, ISBN 3-444-10370-0.
  • Roderick Phillips: Die große Geschichte des Weins. Campus, Frankfurt und New York 2003, ISBN 3-593-37390-4.
  • Michael Matheus (Hrsg.): Weinbau zwischen Maas und Rhein in der Antike und im Mittelalter. Trierer Historische Forschungen 23, Mainz 1997.
  • Michael Matheus (Hrsg.): Weinproduktion und Weinkonsum im Mittelalter. Geschichtliche Landeskunde 51, Stuttgart 2004.
  • Michael Matheus: Historische Dimensionen des Weinbaus. In: M. Besse, W. Haubrichs, R. Puhl (Hrsg.): Vom Wein zum Wörterbuch - Ein Fachwörterbuch in Arbeit. Beiträge des Internationalen Kolloquiums im Institut für pfälzische Geschichte und Volkskunde in Kaiserslautern, 8./9. März 2002 (Akademie der Wissenschaften und der Literatur, Abhandlungen der Geistes- und sozialwissenschaftlichen Klasse, Einzelveröffentlichungen Nr. 10). Stuttgart 2004, S. 237–273.
  • M. Matheus, L. Clemens: Weinfälschung im Mittelalter und zu Beginn der Frühen Neuzeit. In: H.-G. Borck (Hrsg.): Unrecht und Recht. Kriminalität und Gesellschaft im Wandel von 1500 bis 2000. Veröffentlichung der Landesarchivverwaltung Rheinland-Pfalz 98, Koblenz 2002, S. 570–581.
  • M. Matheus, R. Matheus: „Je älter der Rheinwein wird, je mehr Firne bekömmt er, welches dem Kenner am meisten gefällt!“ Beobachtungen zum Geschmackswandel im Mittelalter und in der frühen Neuzeit. In: Mainzer Zeitschrift, 96/97 (2001/2002) (Festschrift F. Schütz), S. 73–85. Mainz in der Gutenbergzeit. In: Gutenberg 2000 (Rhein Main Presse), Mainz 2000, S. 9.

Enologio

  • Helmut Hans Dittrich, Manfred Großmann: Mikrobiologie des Weines. 56 Tabellen. 3. Auflage, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4470-0.
  • Robert Steidl: Kellerwirtschaft. 7. Auflage, Österreichischer Agrarverlag, Wien 2001, ISBN 978-3-7040-1699-7.
  • Gerhard Troost: Technologie des Weines. Eugen Ulmer, Stuttgart 6. Auflage, 1988, ISBN 3-8001-5816-7 (Standardwerk).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj