Vocabulaire Espéranto (Laŭtema Esperanta-franca vortareto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vocabulaire Espéranto
Laŭtema Esperanta-franca vortareto
Vocabulaire Espéranto Laŭtema Esperanta-franca vortareto
Vocabulaire Espéranto
Laŭtema Esperanta-franca vortareto
Aŭtoro Michel Duc Goninaz
Eldonjaro 1971
Urbo Parizo
Eldoninto Editions Ophrys
Paĝoj 120
vdr

Vocabulaire Espéranto : laŭtema esperanta-franca vortareto estas libro redaktita de Michel Duc Goninaz kaj eldonita de Éditions Ophrys el Parizo en 1971. Dua eldonaĵo aperis en 1990.

Krom superrigardo de la precipaj gramatikaj elementoj de Esperanto (alfabeto, prononcado, konjugacio, pronomoj, tabelvortoj, pluralo, akuzativo, numeraloj, prefiksoj, sufiksoj, prepozicioj, adverboj, konjunkcioj, interjekcioj), jenaj temoj estas pritraktitaj :

  1. Universo kaj naturo;
  2. Klimato kaj sezonoj;
  3. La naturaj elementoj;
  4. La kreskaĵoj;
  5. La kreskaĵoj (sekvo)
  6. La bestoj;
  7. La homo;
  8. La homa korpo;
  9. Fiziologio;
  10. La 5 sensoj kaj la parolo;
  11. Gestoj kaj korpa agado;
  12. La farto;
  13. La manĝoj;
  14. La vestoj;
  15. La hejma vivo;
  16. Psikologio : ĝeneralaĵoj, plezuro, sufero, timo;
  17. Psikologio : ŝato kaj malŝato;
  18. Deziro kaj volo;
  19. La menso;
  20. Opinio kaj vero;
  21. Moralo;
  22. Ĝeneralaj nocioj kaj ecoj;
  23. Ĝeneralaj nocioj kaj agoj;
  24. La tempo;
  25. Sociaj rilatoj;
  26. La familio;
  27. Religio;
  28. Organizaĵoj;
  29. Socio kaj politiko;
  30. Milito kaj armeo;
  31. Gentoj kaj landoj;
  32. La laboro;
  33. Teknologio kaj industrio;
  34. La kamparo;
  35. Komerco kaj ekonomia vivo;
  36. Turismo kaj trafiko;
  37. La Poŝto;
  38. Instruado kaj lernejoj;
  39. Instrufakoj kaj sciencoj;
  40. La informrimedoj;
  41. Arto (ĝeneralaĵoj), literaturo kaj spektakloj;
  42. La muziko;
  43. Plastikoj;
  44. Sporto;
  45. La ludoj;

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jam de longe por franclingvanoj ne plu estis trovebla vortaro laŭtema, kaj tiu manko akre sentiĝis. Tiu verko ĝustatempe alvenas, kaj la fakto, ke ĝi aperas el neesperantista eldonejo estas bona afero, precipe ĉar ĉi-lasta estas tre konata de ĉiuj francaj gelernejanoj, kiuj ofte uzas similajn vortarojn por lerni naciajn lingvojn.
La unuaj paĝoj liveras densigitajn klarigojn pri la gramatiko de Esperanto. Poste sekvas 45 rubrikoj, en kiuj la aŭtoro listigas vortojn laŭ temoj : homa vivo, naturo, produktaĵoj, bestoj, ktp...
La temoj entenas en apartaj sencogrupoj la vortojn samsignifajn, kelkajn kun referenco al aliaj pli detalitaj temoj. Fine de ĉiu rubriko aperas tipaj frazoj kaj proverboj, bedaŭrinde ne ĉiam tradukitaj. Kelkaj tutpaĝaj fotaĵoj trafe elektitaj ilustras, same kiel la tipaj frazoj, la Esperantan vivon, kun aparta pritrakto de la kultura kaj turisma kampoj.
La verko bone respegulas la spiriton de la serio kaj ebligas la komparon kun la samspecaj libroj pri naciaj lingvoj en ĝi aperintaj. Entute utila kaj prilaborita libro, rekomendinda ankaŭ por la lernado de la franca vortaro pere de Esperanto. 
— 1972, Robert Lloancy (Tunizio), Esperanto, 794 (2), p. 26

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]