LADA 110

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LADA 110
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Lucko, Ĉerkaso, Kremenĉuk (Ukrainio)
Kairo (Egiptio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj LADA 110, Bogdan 2110 (limuzino)
LADA 111, Bogdan 2111 (kombiaŭto)
LADA 112 (hatchback)
LADA 112 Coupe (kupeo)
Produktata 1995-2009
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro 2111 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1499 cm³, 78 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21114 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1597 cm³, 81 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21120 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1499 cm³, 93 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21124 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1596 cm³, 90 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
11183 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1597 cm³, 81 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
21128 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1798 cm³, 98-123 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 020 kg (2 249 lb) (limuzino)
1 060 kg (2 337 lb) (hatchback)
1 055 kg (2 326 lb) (kombiaŭto)
1 060 kg (2 337 lb) (kupeo)
Dimensioj
Longeco 4 265 mm (limuzino)
4 170 mm (hatchback)
4 285 mm (kombiaŭto)
4 193 mm (kupeo)
Larĝeco 1 680 mm (limuzino)
1 680 mm (hatchback)
1 680 mm (kombiaŭto)
1 680 mm (kupeo)
Alteco 1 420 mm (limuzino)
1 435 mm (hatchback)
1 480 mm (kombiaŭto)
1 435 mm (kupeo)
Veturalteco 170 mm (limuzino)
160 mm (hatchback)
Benzin-kapacito 11,35 USgal (43 l)
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Samara (ĝenerale)
VAZ-2115 (limuzino)
VAZ-2104 (kombiaŭto)
VAZ-2109 (hatchback)
VAZ-2113 (kupeo)
Sekvanta modelo LADA Priora (ĝenerale)
LADA Priora Coupe (kupeo)
Aliaj modeloj LADA Tarzan 2 (kombiaŭto)
LADA 112 Coupe (hatchback)
VAZ-2112 (kupeo)
vdr

LADA 110 (ruse Лада 110) estas la familio de la rusiaj malgrandaj aŭtoj kun fronta transmisiilo, kiu estis produktata de AvtoVAZ kaj kelkaj aliaj firmaoj en 1995-2009 en Rusio, Ukrainio kaj Egiptio kaj ĝis 2014 sub alia nomo kaj en iom modifita versio en Ukrainio. En modela vico ĝi anstataŭis la familion LADA Samara kaj estis sekvata de LADA Priora.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Kreado de la aŭto komenciĝis en 1978, kiam oni ekdezajnis la projekton VAZ-2112 paralele al VAZ-2108. Samjare subestre de la dezajnisto A. Beljukov estis farita la unua maketo de hatchback VAZ-2112, tre simila al la aperonta VAZ-2108, ĉar ambaŭ teamoj ofte komunikis inter si. En 1979 aperis jam maketo de limuzino, sed ĝi estis rifuzita kaj oni haltigis la laboron. Sekva maketo aperis nur en 1981, ankaŭ limuzino. Poste ĝi kun malgravaj ŝanĝoj iĝis bazo por VAZ-21099. En 1983 aperis nova maketo, sed ĝi estis simila al VAZ-2108 dum oni bezonis tute novan aŭton[1].

Origine opinioj disiĝis: iuj proponis daŭrigi kiel bazon la klasikan serion dum aliaj insistis krei novan aŭtomobilan platformon kun fronta transmisio. Oni eklaboris pri la projekto (daŭrigo de la klasika serio kun posta transmisio), kiu ricevis la kodon VAZ-2112. Sed post apero de VAZ-2108 ekdominis la ideo pri la fronta transmisio, do en 1985 la projekto VAZ-2112 estis fermita (poste tiun kodon ricevos hatchback de LADA 110). Paralele oni laboris pri la kvarporda Lada Sputnik (la projekto VAZ-2110), kies maketo en julio 1983 estis prezentita al la dezajna komisiono de la Ministerio pri aŭtomobila industrio. Ĝi aspektis kiel VAZ-21099, ekproduktota en 1990[2].

Komence de 1984 aperis plia maketo, ankaŭ rifuzita. Fine de 1984 aperis prototipo, kiu ricevis jam la internan kodon VAZ-2110. Tio estis la prototipa serio 0. Preskaŭ ĉiuj elementoj estis prenitaj de la aŭtofamilio LADA Samara, do la prototipo tre similis al VAZ-21099, havis nur unu (maldekstran) flankospegulon kaj unu glacoviŝilon. En 1985 aperis la 100-a prototipa serio, nomita Afalina (ruse Афалина) omaĝe al la speco da delfenoj. En februaro 1987 aperis la 200-a serio[3], sed ĝi tuj estis rifuzita. Eklaboris teamo subestre de la juna dezajnisto Vladimir Jarcev. Poste li agnoskis, ke iuj ideoj estis prenitaj de Volkswagen Passat, kiun li vidis en la Dmitrova testejo (Moskva provinco), vizitita tiucele. Du dezajnistoj urĝe vokitaj flugis al la testejo en militaviadilo kaj tutan nokton pasigis apud la germanaj aŭtoj, esplorante ilin per siaj okuloj, ĉar oni malpermesis foti ion ajn. Poste Vladimir Jarcev elmigris al Belgio, kie fondis dezajnan kompanion kaj interalie kreis du redezajnitajn versiojn de VAZ-2110 — Nola kaj VAZ-2110 M. Elementoj por ili estis fabrikataj en Eŭropo kaj muntataj en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ.[4]. Post unu monato aperis la 300-a serio, kiu fine iĝis bazo por la amasa fabrikado[5]. Somere de 1988 unu el versioj estis eksponita en la ekspozicio Avtodezajn en Moskvo[6].

Oni de komence planis krei la tutan aŭtofamilion, do samtempe kreis limuzinon, hatchback-on kaj kombiaŭton. Tamen la unua estis lanĉita limuzino kiel plej populara en la lando. La laboron komplikigis ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj — komenciĝis la Perestrojko, kiun sekvis unue problemoj kaj poste kompleta ekonomia kolapso. Ekde 1987 financado de la aŭtomobila industrio reduktiĝis ĉiujare. Danke al tio la aŭto estis prilaborata dum longa tempo. Specialan atenton ricevis aerodinamikaj ecoj, rondigante ĉiujn angulojn kaj liniojn tiel ke la koeficiento de la fronta aerrezisto estu ne pli ol 0,3[7]. La aerodinamika testado kaj perfektigado okazis ĉe la testejo de Porsche en Germanio[4]. Pro tio la postaj radaj arkoj iĝis ampleksaj, kio instigis la popolan moknomon "graveda antilopo" (ruse беременная антилопа). Tiurilate ĝi similis al la germanaj samtempuloj kiel Volkswagen Passat B3 kaj Audi 80, viditaj de la dezajnistoj en la Dmitrova aŭtotestejo. La postaj lumiloj unuafoje daŭris tra la kofrujo, kio dek jarojn poste aperos en Mercedes-Benz W202. En prototipoj ĉe pordaj glacoj haveblis vazistasoj, ĉar la glacoj mem ne malleviĝis pro sia sfera formo, kaŭzita de strebo minimumigi aerreziston — tia solvo aperos en 1991 en Subaru Alcyone SVX. Manko de aero ne estis konsiderata problemo, ĉar oni planis fari klimatizilon, kiu plenumos aeruman taskon. La dezajnistoj opiniis ke sufiĉos etaj vazistasoj — por transdoni paperojn, preni ŝlosilojn ktp. Oni moknomis ilin ruse стограммовки (centgramaĵoj), ĉar ili sufiĉis nur por traŝovi manon kun centgrama glaso da vodko[5]. Tamen tiutempe ne eblis fabriki tiajn glacojn, do oni revenis al tradicia formo. Poste oni kritikis malsupran parton de la pordoj, postajn lumilojn kies duonoj estis kvazaŭ prenitaj de malsamaj aŭtoj, kaj etajn 13-colajn radodiskojn, prenitajn de VAZ-2108 kaj malkonvenajn al LADA 110[2].

La aŭto estis aprobita de la arta konsilio la 30-an de majo 1987[4]. Multajn elementojn de la interiero kreis eksterlandaj firmaoj, ĉar ili ne estis produktataj en Sovetunio. Antaŭseria ekzemplero de LADA 110 estis sendita al Italio, kie oni modifis ĝin por altigi bruizoladon. VAZ ankoraŭ ne povis memstare fabriku multajn elementojn, do ilin produktis disaj fabrikoj tra la lando, foje po kelkaj fabrikoj faris paŝon post paŝo la saman elementon[8].

En aŭgusto 1994 la aŭto estis jam preskaŭ preta al fabrikado kaj oni montris ĝin al la rusia prezidanto Boris Jelcin dum lia vizito al VAZ[9]. La aŭto estis aprobita, sed pro ekomoniaj problemoj ĝia produktado prokrastiĝis[10]. Samjare ĝi estis prezentita en ekspozicio en Moskvo kaj la prezidanto eĉ traveturis en ĝi kelkcent metrojn, sed ne montris speciale fortan subtenon. Tiu aŭto nun troviĝas en la muzeo de AvtoVAZ[11][9]. La aŭto estis farbita je "blukolora metalo" kaj havis ledajn tegilojn kaj la 8-valvan motoron kun volumeno 1,5 litroj[12].

Stagnado daŭris ĝis junio 1995, kiam en la eksperimenta sekcio de VAZ estis fabrikitaj unuaj aŭtoj[10]. Printempe 1996 haveblis jam ĉirkaŭ 150 aŭtoj. La regulaj vendoj komenciĝis en 1997. Foje oni instalis en la aŭtoj motoron kun la karburilo Soleks (1,5 litroj), preskaŭ identan al tiu de VAZ-21083. Post starto de la fabrikado estis trovitaj pluraj mankoj kaj fuŝoj, do oni aktive korektis ilin, ŝanĝante la konstrukcion kaj korektante la dezajnon[8].

Fine de 1992 la aŭto estis prezentita en ekspozicio en Moskvo kaj en 1994 en la aŭtoekspozicio en Parizo. En januaro 1996 ĝi estis montrita en aŭtoekspozicio en Bruselo (Belgio)[8]. Samjare ĝi eksponiĝis en Niĵnij Novgorod kaj Frankfurto ĉe Majno (VAZ-21102 Lux, VAZ-21103 Lux, VAZ-21106, VAZ-21107)[13].

Oni decidis transiri al la injektila fuelliverado en la motoro, do subskribis kontrakton kun General Motors pri transigo al la nova sistemo de ĉiuj produktataj aŭtoj de VAZ. GM devis liveri ĉirkaŭ 500 mil injektilojn, krei injektilojn por la VAZ-motoroj kaj adapti la malnovajn motorojn. En 1993 jam aperis la unua aŭto kun injektila sistemo (unuinjektila sistemo). En 1996 en Finnlando en la fabriko Valmet komenciĝis fabrikado de Lada Baltic, kiu havis jam distribuitan injektilon. La eksportotaj aŭtoj ankaŭ ricevis ĝin[8].

Modeloj[redakti | redakti fonton]

La aŭtofamilio konsistis el tri aŭtoj:

  • limuzino LADA 110, kromnomata ruse десятка (deko), foje ruse червонец (dekrubla monero/bankbileto);
  • kombiaŭto LADA 111, kromnomata ruse одиннадцатая (dekunua);
  • hatchback LADA 112, kromnomata ruse двенадцатая (dekunua).

LADA 110[redakti | redakti fonton]

La kvarporda frontransmisiila limuzino. Ĝi estis fabrikata en AvtoVAZ en 1995-2007, en Ukrainio (2007-2014) kaj Egiptio (2005-2015).

La unuaj aŭtoj estis fabrikitaj la 27-an de junio 1995 en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ. La amasa fabrikado startis en aŭgusto 1996. La vendoj komenciĝis en novembro 1996[14].

La konstrukcio, kreita en la 1980-aj jaroj, ne plu estis avantaĝa, sed superis la antaŭajn modelojn. Unuafoje aperis la elektronika regsistemo de la motoro (kvankam la unuaj aŭtoj estis karburilaj) kaj diagnoza bloko (do aŭtokomputilo), la korpuso estis farita el galvanizita ŝtalo. En la eksportaj versioj aperis hidraŭlika stirhelpilo kaj aerkusenoj. La stirhelpilo estis kreita kunlabore kun la firmao Zhanrad Fabrik (Germanio)[15].

La 19-an de julio 2004 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj kun 8-valva motoro kun volumeno 1,6 litroj (81 ĉevalpovoj)[16]. En oktobro 2004 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj kun tripunkta sekurzono ĉe la posta sidilo, destinitaj por eksterlandaj merkatoj[17].

En marto 2007 komenciĝis amasa fabrikado de LADA Priora, do oni decidis ĉesigi produktadon de LADA 110. Post pluraj prokrastoj tio okazis kaj la 15-an de oktobro 2007 en Toljatti estis muntita la lasta limuzino VAZ-2110. La hatchback VAZ-2112 estis fabrikata en Rusio ĝis 2008 kaj la kombiaŭto VAZ-2111 — ĝis 2009.

En Ukrainio fabrikado de la limuzinoj VAZ-2110 daŭris ĝis 2014 en la fabriko de la korporacio Bogdan en la urbo Ĉerkaso. Krome la korporacio kreis surbaze de ĝi propran modifikon forme de pick-up, prezentitan en septembro 2009. La aŭto estis longa je 4,3 m, havis 8- aŭ 16-valvajn motorojn kaj povis transporti 500 ĝis 700 kg[18].

Bogdan-oj (Bogdan-2110, Bogdan-2111 kaj pick-up Bogdan-2310) estis liverataj al Rusio, kie ili vendiĝis ekde komenco de 2010. En 2013 estis venditaj preskaŭ 2000 aŭtoj. Sed post malboniĝo de rilatoj inter Ukrainio kaj Rusio, la liverado grave ŝrupmis kaj komence de 2014 tute ĉesis. Tiujare ĝis la fino de novembro en Rusio estis venditaj nur 92 aŭtoj, post kio la korporacio ĉesigis ilian fabrikadon kaj anoncis transiron al produktado de la aŭto Saipa Tiba (Irano)[19].

Modifikoj[redakti | redakti fonton]

  • VAZ-21100 (8-valva benzina karburila motoro, volumeno 1,5 litroj, 1996-2000)
  • VAZ-21101 (8-valva benzina injektila motoro, volumeno 1,6 litroj, ekde 2004)
  • VAZ-21102 (8-valva benzina injektila motoro, volumeno 1,5 litroj)
  • VAZ-21103 (16-valva benzina injektila motoro, volumeno 1,5 litroj, ekde 1999)
  • VAZ-21103M (16-valva benzina injektila motoro, volumeno 1,5 litroj, ekde 2001)
  • VAZ-21104 (16-valva benzina injektila motoro, volumeno 1,6 litroj, ekde 2004)
  • VAZ-21104M (16-valva benzina injektila motoro, volumeno 1,6 litroj, ekde 2004)
  • VAZ-21106 GTI 2.0 16V (16-valva benzina motoro, volumeno 2 litroj, Opel C20XE)
  • VAZ-21106 Coupe (VAZ-21106 kupeo)
  • VAZ-21107 (sporta versio de VAZ-21106)
  • VAZ-21108 Premier (ruse Премьер; VAZ-21103 plilongigita je 120 mm)
  • VAZ-21109 Konsul (ruse Консул)
  • VAZ-2110 RPD (ruse РПД; sporta versio de VAZ-2110 kun Wankel-motoro)

En 2002 estis kreita versio de VAZ-2110 kun senŝtupa variatoro VT1 de la firmao ZF[20].

En 2001 estis prezentita en la aŭtoekspozicio en Moskvo kaj somere 2002 ekvendiĝis la modifita versio VAZ-2110T, aperinta surbaze de la versio VAZ-2110M. Ĝi ricevis la internan kodon VAZ 21103–010/03 (la ciferoj post oblikva streko indikas varianton). Tio estis limuzino kun la 16-valva motoro en la luksa plenumo. Komence ĝi estis fabrikata plejparte en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ. En VAZ-2110T aperis spojlero sur la kofrujo, surmetaĵoj sur la pordoj kaj postaj flankopartoj, ŝanĝiĝis bufroj, turnomontriloj, kapoto, formo de la sidiloj, iliaj tegiloj, la instrumenta panelo, interna flanko de la pordoj[21].

La firmao Super-Avto (subfirmao de AvtoVAZ) produktis la aŭton VAZ-21108 Premier (ruse Премьер), kiu havis VAZ-motorojn kun volumeno po 1,5 aŭ 1,8 litroj. Tio estis longigita je 170 mm (ĉe la posta pordo) versio de VAZ-2110 En decembro 2003 la firmao Lada-Tul (Toljatti) komencis fabrikadon de VAZ-21108 Premier kun la motoro Opel Ecotec C20SEL (16-valva, volumeno 2 litroj, 136 ĉevalpovoj). Fakte la korpusojn faris la firmao Super-Avto (subfirmao de AvtoVAZ) dum Lada-Tul instaladis la motoron kaj ĉasion[22].

En 2005-2007 amase fabrikataj estis nur VAZ-21101 kaj VAZ-21104.

LADA 111[redakti | redakti fonton]

Ŝildeto de LADA 111 sur kofrujo

Tio estis frontransmisiia kombiaŭto, produktita en 1997-2009 en Rusio kaj ĝis 2014 en Ukrainio. En decembro 2008 estis faritaj lastaj ekzempleroj de tiu modelo kaj en februaro 2009 AvtoVAZ anoncis ĉesigon de ĝia fabrikado[23]. Ĝi plu estis produktata en la urbo Ĉerkaso (Ukrainio) ĝis 2014, kvankam iom modifita kaj sub la nomo Bogdan 2111 (ruse Богдан 2111).

Ne ĉiuj modifikoj sukcese surmerkatiĝis. Ekzemple surbaze de VAZ-2111 oni faris en 2002 en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ katafalkon VAZ-21119. La korpuso estis longigita je 700 mm, la tegmento alitigita je 250 mm. Pro tio pezo de la aŭto kreskis je 100 kg kaj ĝi veturis nur pene kaj malrapide. Pro manko de mendoj la projekto estis ĉesigita[24].

Versioj[redakti | redakti fonton]

  • LADA 21110 (VAZ-21110) (8-valva motoro 21110, volumeno 1,5 litroj, kun distribuita fuelinjektado, 77 ĉevalpovoj)
  • LADA 21111 (VAZ-21111) (8-valva karburila motoro 2111, volumeno 1,5 litroj, 72 ĉevalpovoj)
  • LADA 21112 (VAZ-21112) (8-valva motoro 21114, volumeno 1,5 litroj, kun distribuita fuelinjektado, 82 ĉevalpovoj)
  • LADA 21113 (VAZ-21113) (16-valva motoro 2112, volumeno 1,5 litroj, kun distribuita fuelinjektado, 93 ĉevalpovoj)
  • LADA 21114 (VAZ-21114) (16-valva motoro 21124, volumeno 1,6 litroj, kun distribuita fuelinjektado, 89 ĉevalpovoj)
  • LADA 21116 (VAZ-21116-04) (16-valva motoro Opel C20XE, volumeno 2,0 litroj, 150 ĉevalpovoj, kompleta transmisio)
  • LADA Tarzan 2 (VAZ-2111-90)

LADA 112[redakti | redakti fonton]

Tio estis la kvinporda hatchback. Ĝi estis produktata en 1998-2008. La fabrikado komenciĝis en februaro 1998. La aŭto havis malpli longan (4170 mm) korpuson, do pli sensive reagis al la stirmovoj, havis sportan karakteron. La posta sidilo, prenita de VAZ-2111, estis faldebla, kio ebligis grandigi volumenon de la kofrujo kaj ĝia disigeblo je du partoj komfortigis la transportadon de la kargoj. Malsame ol la limuzino kaj kombiaŭto, ĝi ne estis produktata en Ukrainio, do la ĉesigo de ĝia fabrikado en AvtoVAZ en 2008 estis definitiva.

Versioj[redakti | redakti fonton]

  • LADA 21120 (VAZ-21120) (16-valva motoro 21120, volumeno 1,6 litroj, versioj Standart kaj GLI Lux)
  • LADA 21121 (VAZ-21121) (8-valva motoro 21114, volumeno 1,6 litroj)
  • LADA 21122 (VAZ-21122) (8-valva motoro 2111, volumeno 1,6 litroj, la ekonomia versio kun 13-colaj radodiskoj, neventolataj bremsoj 2108, sen elektraj glacoleviloj)
  • LADA 21124 (VAZ-21124) (16-valva motoro 21124, volumeno 1,6 litroj; 2004-2008)
  • LADA 21128 (ВАЗ-21128) (16-valva motoro, volumeno 1,8 litroj, 98 kaj 123 ĉevalpovoj; luksa versio de la firmao Super-Avto)

LADA 112 Coupe[redakti | redakti fonton]

Kupeo havis aliforman radiatoran kradon

Tio estis triporda hatchback-versio de VAZ-2112, fabrikita malgrandkvante en 2002-2009. Ĝia korpuso dufoje ŝanĝiĝis. La aŭto havis 16-valvan motoron 21124 kun volumeno 1,6 litroj kaj estis lukse dezajnita. La termino "kupeo" estis uzata kiel nura merkatika allogaĵo. La aŭto havis siajn proprajn kolorojn.

Submodeloj[redakti | redakti fonton]

LADA 1106[redakti | redakti fonton]

VAZ-21106 (malfrua modifiko)

Tio estis kunlabora projekto de AvtoVAZ kaj la firmao Mega-Lada, celinta modifikon de VAZ-2110 ĝis postuloj de la Mondkonkuro (WRC)en. En 1996 ĝi estis prezentita forme de koncepta aŭto en aŭtoekspozicio en Moskvo sub la nomo "Flava Ŝarko" (ruse Жёлтая Акула). La konceptaŭto havis motoron Opel C20XE 16V (volumeno 2 litroj, injektila fueldistribuo, 16-valva, 150 ĉevalpovoj, torda momanto ĝis 200 Nm), rapidumskatolon de la sama firmao kaj flavajn forĝitajn radodiskojn de la firmao Slik. Ĝi havis amortizilojn Koni, postan stabiligilon de transversa stabileco. La frontaj bremsoj estis diskaj, ventoleblaj, la postaj — tamburaj (de VAZ-2108); reguligilo de la bremsa sistemo estis statika[25]. La korpuso estis modifita tiel, ke ĝia dureco kreskis de 80 ĝis 200 Nm•grado[26]. Ĉiuj versioj havis hidraŭlikan stirhelpilon de ZF. La radoj estis 14-colaj. Laŭmende instaleblis malaltprofilaj pneŭoj 205/50R15, italaj stiriloj, klimatizilo, luko kaj muzikilo[25].

En 1998 jam estis vendata la versio GTi, dum oni preparis la version RS kaj la version kun kompleta transmisio. Ĝi iĝis la plej pova el ĉiuj amase fabrikataj aŭtoj de AvtoVAZ. Oni planis komenci amasan produktadon jam fine de 1996 kaj partopreni la mondkonkuron, sed la direktoro de la firmao Mega-Lada, Alik Gasanov estis mortpafita de dungomurdisto, do la planoj prokrastiĝis[25].

La motorojn, rapidumskatolojn ktp liveris Vauxhall, sporta sekcio de la brita filio de General Motors[27]. La motoro 150 ĉevalpovojn forta ebligis atingi rapidecon 100 km/hore je 9 sekundoj, maksimuma rapideco superis 200 km/hore[26].

Ekde 2000 oni ĉesis fabrikadon de la aŭto, sed ĝis 2003 estis produktata ĝia ekonomia versio. Ĝi havis la motoron Ecotec X20XEV (Opel; 136 ĉevalpovoj), pli ĉipajn bremsojn kaj amortizilojn<name="blogo"/>.

Origine ĝi havis bremsojn de la firmao Lockheed. En ĉiuj aŭtoj staris la hidraŭlika stirhelpilo de la firmao ZF. La radoarkoj estis pli larĝaj. En 1998 la dezajno ŝanĝiĝis unuafoje kaj en 1999 duafoje. Oni ŝanĝis formon de la bufroj kaj forigis plastajn surmetaĵojn sur la pordoj kaj la kapoto por malaltigi bruon ĉe alta rapideco. En 2003 oni trian fojon ŝanĝis la surmetaĵojn; iuj aŭtoj estis fabrikitaj tute sen ili. La firmao FROST instalis en la aŭtoj klimatizilojn. La aŭto estis produktata malgrandkvante ĝis 2000.

La firmao Motorika fabrikis VAZ-21106 C. Tio estis duporda kupeo kun la motoro Opel C20SEL (2 litroj, 135 ĉevalpovoj), hidraŭlika stirhelpilo, elektre regebla luko, kontraŭnebulaj lumiloj, la diskaj bremsoj (15-colaj), redezajnita interiero[28]. Komence de la 2000-aj jaroj estis produktitaj 150 tiaj kupeoj<name="blogo"/>.

Versioj[redakti | redakti fonton]

  • VAZ-21107 (modifiko por konkuroj, testita de la brita piloto Alister McRae)
  • VAZ-21127 (modifiko kun korpuso de VAZ-2112, sed kun pli pova motoro)
  • VAZ-21106 C Kupeo (ruse С Купе; kupeo kun la motoro Opel C20SEL, 136 ĉevalpovoj)
  • VAZ-21106 WTCC (estis uzata en la internacia konkuro FIA WTCC de la teamo "Rusaj ursoj" (angle Russian Bears Motorsport) en 2008 kaj la teamo Lada Sport en 2009)

LADA 110 Konsul[redakti | redakti fonton]

LADA 110 Konsul
LADA 110 Konsul

Tiu luksa limuzino surbaze de VAZ-2110 estis prezentita en 1997. Ĝi estis je 700 mm pli longa (4963 mm), pezis 1360 kg[29], havis la 16-valvan motoron de VAZ-2112 (volumeno 1,6 litroj, 100 ĉevalpovoj), ABS, du aerkusenojn, klimatizilon, enmuntitan videobendregistrilon kaj 14-colajn malpezfanditajn radodiskojn. La posta sidilo estis destinita por nur du personoj, antaŭ ĉiu sidloko haveblis faldebla tableto, en la centro staris baro-fridujo. Oni povis levi bruizolan glacon, kiu dividus la pasaĝerojn disde la ŝoforo[30]. La tegmento estis glaca, super la pasaĝeroj haveblis luko. La interiero estis komplete ligna. Ĝi estis produktata malgrandkvante ĝis 2006[31].

LADA Tarzan 2[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo LADA Tarzan.
VAZ-2111-90 Tarzan-2

Tiu modifiko haveblis en la versioj VAZ-211290 kaj VAZ-211190.

En 1999 la firmao Lada-Konsul kunlabore kun la dezajna kompanio DECON kaj AvtoVAZ kreis ĵipon LADA Tarzan 2. Ĝi ricevis la korpuson de VAZ-2112 kaj framon kun instalitaj sur ĝi ĉefaj elementoj de Lada Niva (suspensio, rapidumskatolo, stirilo). Ĉiuj maŝinpartoj (krom kardanaj artikoj, kies longeco ŝanĝiĝis) devenis de amase fabrikataj VAZ-aŭtoj. La korpuso estis starigita sur la framon, inter ili oni metis rezinajn kusenojn. La bremsoj estis diskaj, la radodiskoj 15-colaj. Oni rimarkis, ke malgraŭ ke la aŭto pezis je 150 kg pli ol Lada Niva, ĝia plibonigita aerodinamiko grave malaltigis fuelkonsumadon. Kompare al la unua generacio, la aŭto iĝis pli komforta, ĝia ena spaco kreskis, la radoj iĝgis pli grandaj, la radaj arkoj reliefaj. La korpuso estis juntita al la framo en ne 8, sed 10 punktoj. Veturalteco estis la sama kiel ĉe Lada Niva, do 200 mm. La motoro VAZ-2130 havis volumenon 1,8 litroj, 82 ĉevalpovoj[32].

Sporto[redakti | redakti fonton]

Surbaze de la modifiko VAZ-21106 oni fabrikis la konkuran version VAZ-21106-27, kiu poste transformiĝis je VAZ-21107, kaj ankaŭ servis kiel bazo por Lada WTCC.

Ekde 1999 VAZ-21106 partoprenis en la Ĉampionato de Rusio pri cirkla konkuro en la klaso Linio-2000, inkluzive kadre de la oficiala teamo de AvtoVAZ (krom 2003). En 2001 kaj 2002 la italo Alberto Shilla kadre de la teamo LUKOIL Racing Team gajnis la konkuron de Rusio en la klaso Superturism en VAZ-21103, en 2003 en la sama aŭto gajnis Aleksej Dudukalo. De 2001 ĝis 2003 la modifiko VAZ-21124-27 partoprenis en la cirkla konkuro de Rusio en la klaso Superturism, en 2003 la modifiko VAZ-2112-37 estis la ĉefa aŭto de la cirkla klaso de la Nacia Konkura Serio "Pokalo de Lada". Ekde 2004 la aŭto regule partoprenis en la Nacia klaso de la Rusia Konkura Serio RTCC. De 2004 ĝis 2006 la modifiko VAZ-21106-27 partoprenis en la konkuro RTCC kadre de la teamo Lada Racing, gvidata de la pilotoj Aleksej Gruzdev (N 79) kaj Sergej Nuĵdin (N 80).

En 2008 LADA 21106 kun motoro kun volumeno 2,0 litroj partoprenis en la internacia konkuro FIA WTCC, uzita de la teamo Russian Bears Motorsport (ruse Русские медведи), kie la aŭtojn stiris: N 27 — Kirill Ladigin, N 28 — Viktor Ŝapovalov, N 29 — Jaap van Lagen[33]. Ekde 2009 tio estis la oficiala teamo de AvtoVAZ, en 2010 Lada Sport ĉesis partopreni en la konkuro.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

La rusia magazeno Autoreview aranĝis en 2002 kolizian teston laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program).

Autoreview Car Assessment Program
Sekureco de pasaĝeroj

fronta kolizio)

4 poentoj el 16
Testita modelo: LADA 110,

kvarporda limuzino, versio Standart


La aŭto gajnis 4 poentojn, do ricevis eĉ ne unu stelon[34]. Tamen la fakuloj post la testado taksis la aŭton kiel relative sekuran, ĉar la ŝoforo kaj ĉiuj pasaĝeroj ne ricevis gravajn vundojn kaj povis eliri la aŭton, kies salono restis nedamaĝita danke al sia fortika strukturo[35].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. История создания Десятки (Часть: 1) (ruse). Drive2.ru (2016). Alirita 2019-09-26.
  2. 2,0 2,1 Олег Полажинец (2015-12-20) Сложные роды «антилопы»: история создания ВАЗ-2110 (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-24.
  3. История развития 10ого семейства. ВАЗ 2110 (ruse). Drive2.ru (2011). Alirita 2019-09-26.
  4. 4,0 4,1 4,2 Иннокентий Кишкурно (2018-06-15) Пластилин, Porsche и предсерийный Passat: как создавался дизайн ВАЗ-2110 (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-26.
  5. 5,0 5,1 История создания Десятки (Часть: 2) (ruse). Drive2.ru (2011). Alirita 2019-09-27.
  6. Мишин, Сергей (1993). “Попала ли "десятка" в десятку”, Za ruljom (ru) (3), p. 2–5. Alirita 2019-09-26.. 
  7. Аркадий Козлов (2004-05-06) Нас не догонят! (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-26.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Дизайн от Zagato, японский салон и чужой индекс: мифы и факты о ВАЗ-2110 (ruse). Kolesa.ru (2019-01-30). Alirita 2019-09-24.
  9. 9,0 9,1 Иннокентий Кишкурно (2016-05-07) Что говорили об отечественных авто Ельцин, Жириновский и Лужков (ruse). Drive2.ru. Alirita 2019-09-27.
  10. 10,0 10,1 ВАЗ-2110 (ruse) (2015-03-17). Alirita 2019-09-26.
  11. Музей истории ВАЗа. Часть 2. За рулём — президент России (ruse). LiveJournal (2016-07-27). Alirita 2019-09-27.
  12. История создания Десятки (Часть: 3) (ruse). Drive2.ru (2016). Alirita 2019-09-26.
  13. История АвтоВАЗа и автомобиля ВАЗ 2110 (ruse) (2010-01). Alirita 2019-09-24.
  14. Мишин, Сергей (2001). “Модернизация или работа над ошибками?”, Za ruljom (ru) (3), p. 168–169. Alirita 2019-09-24.. 
  15. Серийные ВАЗ-2110 получили гидроусилитель руля (ruse). AutoNavigator.ru (2004-05-05). Alirita 2019-09-26.
  16. Лада 110 с 1,6-литровым двигателем — уже в серии (ruse). AutoNavigator.ru (2004-07-21). Alirita 2019-09-26.
  17. «Десятки» станут безопаснее, но не для России (ruse). AutoNavigator.ru (2004-10-12). Alirita 2019-09-26.
  18. "Богдан" выпустил пикап на базе ВАЗ-2110 (ruse). Autonews (2009-09-28). Alirita 2019-09-24.
  19. Алексей Захаров (2014-11-25) Корпорация «Богдан» завершила выпуск автомобилей Bogdan на базе Lada (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-26.
  20. Сачков, Максим (2002). “"Десятке" дали "автомат"”, Za ruljom (ru) (10), p. 74. Alirita 2019-09-24.. 
  21. Вадим Крючков (2002-08-01) Тест ВАЗ-2110Т. Бархатная революция. Za ruljom. Alirita 2019-09-26.
  22. Лада 110 Премьер получила двигатель Opel (ruse). AutoNavigator.ru (2003-12-19). Alirita 2019-09-26.
  23. Выпуск универсалов Lada-111 прекращен «АвтоВАЗ» полностью прекратил выпуск универсала Lada-111 (ruse). Mail.ru (2009-02-06). Alirita 2019-09-24.
  24. Вячеслав Василенко (2015-08-11) Модели АВТОВАЗа, так и не ставшие серийными (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-26.
  25. 25,0 25,1 25,2 Сергей Мишин (1998-08-01) Ваз-21106. серийный лауреат (ruse). Alirita 2019-09-26.
  26. 26,0 26,1 Забытый ВАЗ-2110 мощностью 150 л.с. (ruse) (2018-06-09). Alirita 2019-09-27.
  27. Мишин, Сергей (2000). “В овечьей шкуре”, Za ruljom (ru) (10), p. 46–47. Alirita 2019-09-24.. 
  28. Мощное купэ ВАЗ-21106 С за $15,5 тыс. (ruse). AutoNavigator.ru (2004-04-13). Alirita 2019-09-26.
  29. Владимир Семаков "Консул": XXL по-русски (ruse). 7 vest. Arkivita el la originalo je 2019-03-20.
  30. Александр Никитин (2014-02-28) Редкий Lada-зверь (ruse). Avtovzglyad.ru. Alirita 2019-09-24.
  31. Вячеслав Василенко (2015-07-30) Самые незаурядные модели АВТОВАЗа: от «Тарзана» до «Наташи» (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-24.
  32. Сергей Мишин (2000-03-01) "Тарзан" — продолжение сериала? (ruse). Za ruljom. Arkivita el la originalo je 2019-07-17. Alirita 2019-09-24.
  33. LADA Sport Racing: Гонщик команды Кирилл Ладыгин примет участие в этапах WTCC (ruse) (2008-09-05). Alirita 2019-09-24.
  34. Краш тест ВАЗ 2110 с подушкой, ремнями и без (ruse) (2012-06-15). Alirita 2019-09-27.
  35. Авторевю №6, 2002. Краш-тест. ВАЗ-2110 (ruse) (2013-10-30). Arkivita el la originalo je 2019-09-27. Alirita 2019-09-27.