Saltu al enhavo

Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

356 726 artikoloj en Esperanto
293 aktivaj redaktantoj
±595 000 unikaj vizitantoj monate (2024)

Artikolo de la Monato

Fernão de Magalhães

Fernão de MAGALHÃES [ferNAŬ de magaLAŜ] en la portugalaFernando de Magallanes en la hispana (en aliaj kromaj lingvoj: MagellanMagalano, en Esperanto Magelano) (naskiĝis en 1480, mortis la 27-an de aprilo 1521) estis portugala navigisto, kiu klopodis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo kaj tiel definitive pruvis ĝian globecon.

Li naskiĝis en ankoraŭ subdisputita loko en norda Portugalio, kaj servis al la reĝo-imperiestro Karlo la 5-a serĉe de okcidenta vojo al la "Spicaj Insuloj" (moderne Molukoj en Indonezio).

La ekspedicio de Magelano de 1519–1522 iĝis la unua ekspedicio kiu ŝipveturis el Atlantika Oceano al la Pacifika Oceano (tiam nomita "paca maro" fare de Magelano mem; kies trapasado okazis tra la poste nomita Magelana Markolo), kaj la unua kiu trapasis la Pacifikon. Lia ekspedicio kompletigis la unuan ĉirkaŭnavigadon de la Tero. Magelano mem ne kompletigis la tutan vojaĝon, ĉar li estis mortigita dum la Batalo de Maktano en Filipinoj. (Por la fono, estas artikolo pri Esplorado de la Pacifiko.) Ĉiuokaze, tiu ekspedicio, en kiu Magelano mortis, iĝis la unua ĉirkaŭnavigado de la Tero kiam unu el ties ŝipoj, kapitanigita de Juan Sebastián Elcano, revenis al Hispanio en 1522.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Porto, Molière, Kurosawa Akira


Pri Vikipedio

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago


Nuna Kunlaboraĵo

Helpu forigi teknikajn erarojn!

La nuna kunlaboraĵo estas Projekto:Kontrolu Vikipedion. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Esperanto-muziko, Vikipedio:Polurado, Listo da Esperanto-vortaroj

Aktualaĵoj

26-a de julio 2024
22-a de julio 2024
  • Etiopio Terglitoj okazigis la mortojn de almenaŭ 257 personoj en Geze Gofa, Suda Etiopio.
21-a de julio 2024
  • Usono Usona prezidanto Joe Biden anoncis sian retiriĝon de la prezidenta konkurso. Li subtenas Vicprezidanton Kamala Harris kiel novan kandidaton de la demokratoj.
  • La Internacia Matematika Olimpiko (IMO) por 2024 finiĝis. En la konkurso partoprenis 609 junuloj reprezentantaj 108 landojn. La delegacioj de Usono, Ĉinio kaj Sud-Koreio gajnis la unuajn tri lokojn.



Ĉu vi scias ke...?



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo