Adstringa sorpujo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Adstringa sorbuso
Matura adstringa sorbuso en printempo
Matura adstringa sorbuso en printempo
Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Angiospermoj ( Magnoliophyta )
Klaso: Dukotiledonaj ( Magnoliopsida )
Ordo: Rozaloj ( Rosales )
Familio: Rozacoj ( Rosaceae )
Genro: Sorbuso ( Sorbus )
Subgenro: Torminaria
Specio: S. torminalis
Dunoma nomo
Sorbus torminalis
(L.) Crantz
Sinonimoj

Torminalis clusii (Roemer) K.R.Robertson & J.B.Phipps

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Adstringa sorbuso ( Sorbus torminalis, sinonimo Torminalis clusii '), estas specio de Sorbuso ( Sorbus ) hejme en Eŭropo ekde Anglujo kaj Kimrujo, oriente ĝis Danujo kaj Polujo, sude ĝis nordokcidenta Afriko, kaj sudoriente ĝis sudokcidenta Azio ekde Malgranda Azio ĝis Kaŭkazo kaj Montaro Elborz[1][2].

Enhavo

[redakti] Priskribo

Ĝi estas mez-granda decidua arbo kreskante ĝis alto de 15–25 m, kun trunko atingante diametron ĝis 1,3 m. La arboŝelo estas malkruda kaj grizeca, sed skameca, forsenŝeligante je kvadrataj platoj por montri pli malhelajn brunajn tavolojn. La folioj longas kaj larĝas 6-14 centimetrojn kun petiolo de 2.5–5 cm, malhele verdaj je ambaŭ flankoj, kun kvin ĝis naŭ akrapintaj loboj; la baza paro de loboj estas disetendiĝantaj, la resto pli antaŭen-pintiĝantaj kaj dimensie malgrandiĝantaj apud la foliopinto, kaj kun fajne segildentaj randoj. La malsupraj flankoj havas haretojn kiam junaj, sed ambaŭ flankoj estas glataj kaj brilantaj kiam pli maljunaj; la aŭtunaj koloroj estas flava ĝis ruĝ-bruna. La floroj havas diametron de 10-15 mm, kun kvin blankaj petaloj kaj 20 kremkolor-blankaj stamenoj; ili konstituas korimbojn kun diametro de 5-12 cm en malfrua printempo kaj frua somero, kaj estas hermafroditaj kaj insekte polenigitaj. La frukto estas globa ĝis ovoida pomofrukto kun diametro de 10-15 mm, gruneca aŭ flavruĝa aŭ bruna, kovrita de malgrandaj palaj lenticelaj makuloj kiam maturaj en meza ĝis malfrua aŭtuno [1][3][4][5].

Estas du varioj [1] :

  • Sorbus torminalis var. torminalis. Eŭropo, nordokcidenta Afriko.
  • Sorbus torminalis var. caucasica. Kaŭkazo kaj Montaro Elborz. La folioj estas pli profunde lobitaj ol ĉe var. torminalis.

[redakti] Ekologio

Ĝi estas relative malofta kaj en Britujo kutime nuntempe limigita al grupoj de praa maldensarbaro, kvankam troveblas ankaŭ en heĝoj. Ofte oni trovas ĝin asociata kun kverkaj kaj fraksenaj arbaroj, preferante argilecajn kaj lomecajn grundojn. En Britujo, someraj temperaturoj ofte estas tro malaltaj por la maturiĝado de la semoj, do la ĉefa metodo por plantopropagado estas per draĵoj[1].

[redakti] Uzado kaj etimologio

La fruktoj kiuj oni nomas sorpoj, estas manĝeblaj kaj havas daktilan guston, kvankam ili nuntempe malofte estas kolektataj por nutraĵo. Kutime ili estas tro adstringaj por manĝi ĝis ili estiĝas molmaturaj. Tradicie ili estas sciataj kiel herba kuracilo kontraŭ koliko; la latina nomo torminalis signifas 'taŭge por koliko'. Antaŭ la enkonduko de humulo, la frukto estis uzata por aromigi bieron.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Bibliografio

[redakti] Referencoj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rushforth, K. 1999 : Trees of Britain and Europe, Collins, ISBN 0-00-220013-9.
  2. Euro+Med Plantbase Project: Sorbus torminalis
  3. Mitchell, A. F. 1974 : A Field Guide to the Trees of Britain and Northern Europe, Collins, ISBN 0-00-212035-6
  4. Blamey, M. & Grey-Wilson, C. 1989 : Flora of Britain and Northern Europe. ISBN 0-340-40170-2
  5. Cambridge University : plantsci.cam.ac.uk Sorbus torminalis
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj