Afrika montarmotacilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika montarmotacilo
Afrika montarmotacilo
Afrika montarmotacilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. clara'
Motacilla clara
(Sharpe, 1908)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika montarmotacilo (Motacilla clara) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en izolitaj areoj de subsahara Afriko el Gvineo al Etiopio suden kaj ĉefe en orienta Suda Afriko kaj pli precize en orienta Sudafriko, norda kaj orienta Zimbavo kaj norda kaj okcidenta Mozambiko, sed ĝenerale povas esti vidata en Angolo, Bocvano, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Sieraleono, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj de altaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi ĝenerale preferas malgrandajn riverojn kaj rojojn ĉirkaŭatajn de arbaraj montetoj, ĉefe kun akvofaletoj kaj ebenaj rokoj ene de malprofunda akvo, arbaroj aŭ densa arbustaro. Ili povas okupi ankaŭ arbarvojojn kaj ŝoseojn eventuale eĉ en ĝardenoj.

La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1] La specifa epiteto clara estas latina vorto por "hela", ĉar ĝi havas tre blankajn subajn partojn kun nur mallarĝa nigra brustostrio, simila al tiu de la parenca kaj ankaŭ geografie proksima Kablanda motacilo, sed ne tiom larĝa kaj markata. La supraj partoj estas grizaj kun blankaj superokula strio kaj okulringo, pli nigraj flugiloj kun blankaj bordoj en flugilplumoj kiuj formas du blankajn striojn kaj longa griza vosto kun blankaj eksteraj plumoj. Ankaŭ la kruroj kaj beko estas grizaj.

Tiu afrotropisa specio estas monogama, teritoria soleca nestumanto, kutime de dumviva paro. La nesto estas konstruita de ambaŭ seksoj, konsista de diketa taso kovrita el radiketoj, plantotigoj kaj fibrecaj eroj, sur bazo de materialo humidita kaj poste sekigita. Ĝi situas tipe en fendo de riverbordo, roko aŭ muro de akvorezervejo, alternative en plantorubejo aŭg en branĉo super akvo, arbo ĉe akvujo aŭ eĉ en artefarita strukturo, kiel sub ponto, en pumphouse aŭ tegmento. La ovodemetaso okazas el aŭgusto al majo kaj ĉefe el septembro al decembro. La ino demetas 1-4 ovojn, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 13-14 tagoj, laŭvice de ĉirkaŭ 15-60 minutoj. La idoj estas manĝigataj ankaŭ de ambaŭ gepatroj kaj kovataj konstante dum la unuaj 3-4 tagoj, kaj tio intermite, ĝis post ĉirkaŭ 6-8 tagoj. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 14-18 tagoj kaj la idoj restas en la teritorio dum ĉirkaŭ 19-48 pluaj tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]