Atlantika muro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atlantika muro
Baterio Lindemann en Francio
Erwin Rommel kondukanta murinspektadon.
Defendilo ĉe la marbordoj de Gironde
Konstruado de la muro en 1943.
Starigo de kontraŭalbordiĝaj fostoj sur plaĝo.

La Atlantika muro (Atlantikwall germane) estas maldensa sistemo de marbordaj fortikaĵoj, konstruita de nazia Germanio dum la dua mondmilito laŭlonge de la okcidenta marbordo de Eŭropo kaj destinita malhelpi invadon de la kontinento deire de Britio fare de la aliancanoj (de la dua mondmilito).

Tiuj fortikaĵoj etendiĝas de la hispana-franca landlimo ĝis la nordo de Norvegio (Festung Norwegen). Ili estis plifortikigitaj ĉe la francaj, belgaj kaj nedrlandaj marbordoj de Manika Markolo kaj de Norda Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de junio 1941, nazia Germanio rompis la pakton Ribbentrop-Molotov ekigante la operacon Barbaroso, kiu malfermis la orientan fronton de la dua mondmilito. Ĉar la atako kontraŭ Pearl Harbor, la 7-an de decembro 1941, instigis Usonon al oficiale eniri en la duan mondmiliton, kio kredigis al Hitler albordiĝon al la atlantikaj marbordoj, Stalino premis la okcidentajn aliancanojn al la malfermo de dua fronto en Eŭropo. Tiam la Wehrmacht dediĉis la ĉefan parton de siaj homaj kaj armilaj rimedoj al tiu orienta fronto. Hitler, per sia militdirektivo N° 40 de la 23-a de marto 1942, decidis serion da agoj por plifortikigi la marbordojn de la okupitaj aŭ aneksitaj landoj. Unue, ŝirmado de ĉiuj grandaj havenoj, precipe tiuj ŝirmantaj, ĉe la atlantika flanko, la submarŝipajn bazojn. La germanoj estis persvaditaj ke albordiĝo povus okazi nur proksime de haveno por certigi la loĝistikon de la albordiĝintaj trupoj. Tial, la starigo de pezaj kaj mezaj baterioj de la Kriegsmarine responsaj pri la maraj objektivoj, por la terarmeo, la kreado de apogpunktoj plifortikigitaj ĉirkaŭ tiuj havenoj, kaj fine la aerarmeo, la Luftwaffe responsis pri la kontraŭaviadila ŝirmado de la lokoj. La objektivoj devis esti atingitaj antaŭ la fino de la jaro. La organizaĵo Todt, la Reichsarbeitsdienst laborservo de la nazia Germanio, kaj la pioniraro estis ŝarĝitaj per tiuj taskoj. La kompetentecoj de la okcidenta komandistaro estis ankaŭ modifitaj por homogenigi la defendan sistemon kaj la konstruadon de la muro[1].

Laboristaro[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo Todt, kiu jam kreis la linion Siegfried laŭlonge de la franca-germana landlimo, responsis pri la regado de la konstruado kaj la planado de ties ĉefaj fortikaĵoj. Komence, la laboristoj estis libervolaj : la germanoj bezonis fakajn laboristojn, ili estis duoble aŭ trioble pli pagitaj (dank'al krompagoj por apartigo, loĝado aŭ bombardo por la laboristoj laborantaj en la bombardataj havenoj[2]) ol la laboristoj laborantaj en tiu sektoro kaj profitis je aldona sociala protekto. Poste, miloj da laboristoj devigitaj (militaj malliberuloj kiaj la senegalaj pafistoj, 10 000 judoj, junaj francoj volantaj eskapi al la Servo pri Deviga Laboro en Germanio, hispanaj respublikanoj rifuĝintaj en Francio kaj uzataj precipe por la submarŝipaj bazoj) estis rekviziciitaj por konstrui tiun muron laŭlonge de la nederlandaj, belgaj kaj francaj marbordoj de la Norda Maro, de la Manika Markolo kaj en Vendée same kiel en la anglo-normandaj insuloj[3].

Kunlaborado de la francaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Ducent grandaj germanaj entreprenoj parte subkontraktante [4] al 15 000 francaj entreprenoj, konstrukompanioj kaj cementfabrikoj[5] precipe (1 000 ĝis 1 500 grandaj kaj mezaj entreprenoj)[3], kunlaboris por la realigo de tiuj laboroj. Tiel, la kompanio Sainrapt et Brice, estrata de Pierre-Louis Brice, kiu estis la celo de bruega proceso de la ekonomia elpurigo. Sed plej multaj entreprenoj estis nur kondamnitaj al pago de la impostoj pri la profitoj, ofte tre altaj, gajnitaj dum la okupacio[6]. Same, la société des grands travaŭ de France, estrata de Jean Gosselin, estis kondamnita post la liberigo[7], kaj ankaŭ Campenon Bernard Construction, Lafarge[6].

Defenda sistemo[redakti | redakti fonton]

En decembro 1943, la marŝalo Erwin Rommel estis komisiita de Hitler por inspektado de la Atlantika muro. En januaro 1944, li estis nomumita komandanto de la armegrupo B, ŝarĝita per la defendo de nord-okcidenta Eŭropo de Nederlando ĝis la riverego Luaro, la parto la plej verŝajna por alianca albordiĝo. La strategio de Rommel celis repeli la albordiĝon sur la plaĝoj. La marŝalo Gerd von Rundstedt male, estis adepto de pli movebla defenda sistemo : armitaj kaj kirasitaj trupoj pli malantaŭaj de la marbordoj, kiuj batalus post la albordiĝo. Laŭ li, la aliancanoj ne povus longtempe batali sen haveno. Sed Hitler pravigis Rommel-on.

Rommel konsideris ke la marbordaj defendiloj, kiaj li malkovris ilin, estis netaŭgaj kaj nesufiĉaj. Li tuj ordonis ilian plifortikigon. Sub lia estrado, linio de ŝirmitaj pafpozicioj el plifortika betono laŭlonge de la plaĝoj estis konstruita, kaj kelkfoje pli interne sur la tero, por ŝirmi mitralojn, kontraŭtankajn armilojn kaj malpezan artilerion. Minkampoj kaj kontraŭtankaj obstakloj estis metitaj sur la plaĝoj kaj submaraj obstakloj same kiel minoj estis metitaj ĝuste je la limo de la tajdo. La celo estis detrui la albordiĝajn barĝojn antaŭ la albordiĝo de la homoj kaj vehikloj.

Limoj de la sistemo[redakti | redakti fonton]

Je la tempo de la albordiĝo, la germanoj estis metintaj pli ol 6 milionoj da minoj en la nordo de Francio. Pliaj pafpozicioj kaj minkampoj etendiĝis interne sur la tero, malantaŭ la marbordoj kaj la vojoj al la plaĝoj. Sur la kampoj taŭgaj por akcepti aliancajn glisilojn kaj paraŝutistojn, la germanoj starigis pintajn fostojn, kiujn la trupoj nomis la Rommelspargel, la « asparagoj de Rommel » kaj la najbaraĵoj de riveroj kaj estuaroj estis konstante inudigitaj.

Sed, malgraŭ la klopodoj de Rommel kaj kvankam li « ŝtopis » la ĉefajn breĉojn, la Atlantika muro ne havas la produndecon, kiun la germana marŝalo estis dezirinta kaj la dua defenda linio, pli malantaŭa de la malbordo estis tre nekompleta, pro manko de tempo kaj rimedoj[8].

La albordiĝo[redakti | redakti fonton]

La aliancanoj atakis la defendilojn de la Atlantika muro dum la albordiĝo de la 6-a de junio 1944 en Normandio sur kvin malsamaj plaĝoj. Ili tiam decidis albordiĝi for de haveno, ĉar ili estis tro firme defendataj, memorante pri la sperto de la albordiĝo al Dieppe en 1942. Escepte de Omaha Beach kaj de kelkaj baterioj interne sur la tero, la germanaj marbordaj defendiloj ne rezistis multe pli ol unu horon kontraŭ la albordiĝo de la aliancaj trupoj.

Sed la aliancanoj ankoraŭ frontis la defendilojn de la Atlantika muro okaze de la batalo de Cherbourg fine de junio 1944, de Le Havre komence de septembro 1944 same kiel okaze de la batalo de Escaut en novembro 1944 por liberigi la marajn alirvojojn al la haveno de Antverpeno. La sanga kaj longa batalo de Brest inter julio kaj septembro 1944 instigis la aliancanojn ne ataki la aliajn fortresojn de la bretonaj havenoj, en kiuj la germana armeo estis fortikiĝintaj (Saint-Nazaire, Lorient, Brest) escepte de Saint-Malo liberigita en aŭgusto 1944), kaj la Anglo-normandaj insuloj, kiuj estos liberigitaj nur en la 9-a de majo 1945, morgaŭa tago de la germana kapitulaco.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La Atlantika muro povas esti partigita en 5 ensemblojn :

  • la fortresoj protektantaj la havenojn
  • la marbordaj artileriaj baterioj
  • la radaraj kaj aŭskultaj stacioj
  • la plaĝaj defendaj elementoj
  • la kontraŭalbordiĝaj obstakloj de la plaĝoj kaj kontraŭmovaj malantaŭ la defenda linio

La plej fortikigita kaj la plej bone ekipita parto estis tiu, kiu troviĝis en Pas-de-Calais ĉar ĝi estis la plej proksima al Britio kaj la plej verŝajna loko por albordiĝi.

La fortresoj[redakti | redakti fonton]

Post la atako al Dieppe, la germanoj ege fortikigis la protekton de la havenoj, transformante ilin en Festungen (fortresoj). Ili estis konvinkitaj ke la aliancoj volos konkeri havenon ekde la albordiĝo aŭ tuj post kelkaj tagoj por alporti helpotaĉmentojn, proviantojn kaj pezan ilaron. La ĉefaj havenoj de la Manika markolo kaj de Norda maro tiel estis protektataj per pluraj pezaj baterioj, la haveno kaj la apuda urbo estis protektataj per dissemitaj bunkroj. Fine, la protekto de la haveno estis plibonigita per unu aŭ du defendlinioj laŭ cirkla arko malantaŭe por protekti ilin kontraŭ tera atako.

La radaraj kaj aŭskultaj stacioj[redakti | redakti fonton]


kompletigota

La marbordaj artileriaj baterioj[redakti | redakti fonton]

Unu el la kanonoj je 152 mm de la baterio de Longues-sur-Mer en Normandio

La artileriaj baterioj, en la fortresoj aŭ ĉe la bordoj, celis : malebligi la alproksimiĝon de la ŝipoj kaj ties subtenon de pli malgrandaj boatoj. Ĉirkaŭ ili staris malpli pezaj defendiloj. Ĉe la brodoj inter Cherbourg kaj Pas-de-Calais, ili staris sur ĉiuj eblaj albordiĝaj lokoj. Oni nombris 24 el ili inter Cherbourg kaj Le Havre.

Baterio ĝenerale konsistis de unu - aŭ pluraj - markanono ĉirkaŭ kiu oni konstruis protektan bunkron (ĝenerale laŭ tiu ordo pro la grandeco de tiuj markanonoj). Tiuj kanonoj havis atingpovon je pluraj dekoj da kilometroj. Iuj pezaj baterioj konstruitaj en Pas-de-Calais kapablis pafi siajn obusojn ĝis la angla teritorio. La principo por starigi mezan baterion (de Kriegsmarine aŭ de Wehrmacht) estis simpla : kvar kazematoj, direktitaj po du, kio ebligis kreskigi la pafangulon. Pafdirekta postenejo, lokita antaŭ la kazematoj (kiel en Longues) aŭ apuda (fuorto de Eve en Saint-Nazaire). La ŝirmejoj por municioj estis konstruitaj je taŭga distanco (nek tro fora por ebligi rapidan provizon, nek tro proksima pro la riskoj de bombardo de la areo). La stokadkapacitoj dependis de la tipo de la kazematoj. Fine la ŝirmejoj por la servistaro de la artileriaj elementoj, kaj la aneksaj ŝirmejoj por la cisternoj, protektitaj putoj, ŝirmejoj por la elektrogeneriloj, sanitara ŝirmejo...

Kelkaj kuvoj por kontraŭaviadilaj kanonoj same kiel defendaj verkoj kompletigis la tuton kiu estis ĉirkaŭbarita kaj protektita per pli malpli grandaj minkampoj.

La pafdirektaj postenejoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj bunkroj kun pluraj niveloj ŝirmis la elektronikajn kaj optikajn instrumentojn necesajn por direkti la pafon de la baterikanonoj.

La tobrukoj[redakti | redakti fonton]

Tobruko kun ties cirkla batalĉambro

Tiuj etaj individuaj bunkroj, nomataj germanlingve Ringstand, t.e. cirkla ŝirmejo, ricevis la nomon tobruko, germanlingve Tobruk, post la sieĝo de Tobruk fare de Rommel. Ili indikas etan ŝirmejon malfermitan al la ekstero en la supera parto per truo. La servistoj en la tobrukoj estis kutime ekipitaj per mitraloj MG 34MG 42. La tobrukoj povis esti modifitaj, por ebligi la starigon de kirastureto el malnovaj tankoj aŭ militkaptitaĵoj. La armado de tiuj lastaj pecoj estis plej ofte modifita per integrado de germanaj aparatoj.

Ili povis ricevi diversajn aparatojn, sed la versio Vf 58c, por MG estis la plej konstruita. Aliaj povis ŝirmi haŭbizon je 5 aŭ 8 cm, flamĵetilon, aparatojn por optika transsendo... La longa listo de la tobrukoj estis modifita en Bauform (« muntadpozicio ») por pli bona identigo. Ĉiu Bauform tiam respondas al nur unu verko. Tiel, por ĉiu tipo de tanktureto, aŭ germana aŭ militkaptitaĵa, tiu ĉi havas numeron.

La bunkroj[redakti | redakti fonton]

Diversaj bunkroj ŝirmis la rezervojn de municio, akvo, la personalon kaj la sukurpostenon, ktp. Ili ĉiuj estis konstruitaj laŭ normigitaj planoj : la Regelbau.

Defendaj verkoj sur la plaĝoj[redakti | redakti fonton]


kompletigota

Obstakloj[redakti | redakti fonton]

La celo de la obstakloj sur la plaĝoj estis malebligi la alproksimiĝon de la albordiĝaj barĝoj. Tial, oni trovis laŭ la plaĝoj retojn da lignaj fostoj (« asparagoj de Rommel »), pikdratojn, « pordojn de belgaj bovinejoj » (arigitaj ŝtalfostoj, kiuj aspektas kiel pordo de bovinejo), « ĉekajn erinacojn », betonaj blokoj kompletigis la defendan sistemon. Rommel havis superan imagon pri bordodefendaj sistemoj : flamĵetiloj integritaj en bunkroj, teleregataj tankoj plenaj je eksplodaĵoj, pikdratoj ligantaj fostojn kun supraj minoj...

Ankaŭ la plaĝaj malantaŭoj estis protektitaj. Rommel inundigis plurajn herbejojn. Sur aliaj senarbaj areoj, li plantigi fostojn por malebligi la alteriĝon de glisiloj.

Trupoj[redakti | redakti fonton]

La statikaj trupoj uzataj por defendi la plaĝojn kaj la bordojn havis malgrandan batalecon, ofte viroj deklaritaj netaŭgaj por batali en moviĝaj unuoj. Estis ankaŭ eksterlandanoj batalantaj sub la germana uniformo, precipe malnovaj sovetiaj trupoj.

La trupoj kun pli granda bataleco troviĝis multe pli interne sur la tero.

Normigo de la konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo Todt normigis la konstruadon de bunkroj laŭ ties uzo kaj trudoj : la Regelbau. Tiu normigo komenciĝis antaŭ la milito, ĝi estas trovebla sur la linio Siegfried, antaŭ ol esti rafinita kaj adaptita al la marborda defendo. Ĝi celis ebligi tempgajnon en la konstruado, optimumigon de la uzo de materio kaj certecon pri la kvalito de la fabrikado. Sed tiu metodo fariĝis parte senefika pro la neceseco adapti la planojn al la grundo kaj haveblaj rimedoj.

Kelkaj nombroj[redakti | redakti fonton]

La Atlantika muro, starigita de la germanoj de printempo de 1942 ĝis printempo de 1944 estis proksimume 4 000 km-ojn longa.

  • 15 000 verkoj estis antaŭviditaj, laŭlonge de la bordoj, konsistantaj el :
    • 4 000 ĉefaj verkoj
    • 1 000 kazematoj por kontraŭtankaj kanonoj
    • 10 000 diversaj kazematoj
En aprilo 1943 
  • 3 670 verkoj estis konstruitaj kaj
  • 2 530 konstruataj.
En julio 1943 
  • 8 000 konstantaj instalaĵoj estis finitaj
En junio 1944 en Normandio,

La muro estis tre neegale finita. Laŭlonge de la 500 km da bordoj oni povis nombri :

  • 1 643 betonajn verkojn finitajn.
  • 79 preskaŭ finitajn
  • 289 konstruatajn

T.e. proksimume 4 verkoj en ĉiu linia kilometro.

  • La konstruado de la muro uzis 291 000 devigitajn laboristojn (maksimuma nombro printempe de 1943), la germanaj soldatoj de la pioniraro (t.e. 10 % de la tuta laboristaro) servis kiel ĉefoj[2].
  • Ĝi necesigis 13 milionojn da kubaj metroj de betono por konstrui de Danlando ĝis Bidasoa

Nun[redakti | redakti fonton]

Multaj bunkroj ankoraŭ staras nun laŭlonge de la muro. Iuj estis restaŭritaj aŭ ŝirmas muzeon, por ekzemplo la granda bunkro de Batz-sur-Mer aŭ la baterio Todt en Pas-de-Calais. Sur la sablaj marbordoj, multaj bunkroj, konstruitaj sur sablo, kliniĝis kun la tempo. Sur la akvitania marbordo, oni povas vidi multajn tre damaĝitajn bunkrojn rande de la plaĝoj, eĉ kelkfoje en la akvo, kvankam ili estis konstruitaj supre de la dunoj. La plej fama ekzemplo estas la bunkroj de la duno de Pilat apud Arcachon kiuj, konstruitaj sur la supro de la dunoj, troviĝas nun post 60 jaroj, 100 metrojn pli malsupre. Plej multaj bunkroj estas nun forlasitaj, tre damaĝitaj, koroditaj per la mara vento kaj la veterŝanĝigoj, multe tagitaj. Ofte estas danĝere provi eniri ilin. Iuj bunkroj estas uzataj de senminigaj servoj por eksplodigi retrovitajn obusojn senriske por la ĉirkaŭaĵo.

Pluraj muzeoj rakontas la hidtorion de la muro en la parto, kie ili staras.

  • Loka muzeo pru Atlantika muro : kastelo Peconet, en Quinsac en Gironde (Francio)
  • Muzeo de la Atlantika muro - Baterio Todt en Audinghen Cap Gris Nez (Francio)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JE Kaufmann JE, HW Kaufmann, Fortress third Reich, DA Capo Press, 2003, paĝoj 196–197.
  2. 2,0 2,1 Documentaire Le mur de l'Atlantique de Jérôme Prieur en 2010
  3. 3,0 3,1 La Atlantika muro elsendaĵo Deŭ mille ans d'Histoire en France Inter de la 1-a de novembro 2010
  4. Le
    Citaĵo
    « plano Coudenhove-Kalergi »
    , projekto pri eŭropa ekonomia unuiĝo inter la du mondmilitoj, jam kreis rilatojn inter tiuj entreprenoj
  5. Ili liveris 80 % de la cemento por tiu konstruado.
  6. 6,0 6,1 Renaud de Rochebrune et Jean-Claude Hazera, Les Patrons sous l'occupation, Odile Jacob, 1995, 3-a ĉapitro. (ISBN 2-7381-0328-6)
  7. Benoît Collombat kaj David Servenay, Histoire secrète du patronat de 1945 à nos jours, La Découverte, Paris, 2009, paĝo 40. (ISBN 9782707157645)
  8. Olivier Wieviorka - Histoire du débarquement en Normandie, eldonito Seuil, 2007, p. 192.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Remy Desquennes, 1940-1944, l'histoire secrète du mur de l'Atlantique, Éditions des Falaises, 2003
  • Jérôme Prieur, Le mur de l'Atlantique - Monument de la Collaboration, Éditeur Denoël, 2010
  • Christelle Neveŭ, Le mur de l'Atlantique : vers une valorisation patrimoniale ?, L'Harmattan, Collection : Patrimoines et Sociétés, 2003. ISBN: 2747548090
  • B Garnier, Jean Quellien, Collectif, et F Passera, La main d'œuvre française exploitée par le IIIe Reich : Actes du colloque international, Caen, 13-15 décembre 2001, Centre de Recherche d'Histoire Quantitative Caen, 2003. ISBN: 2951943806
  • Yves Barde, La muraille de Normandie : Le mur de l'Atlantique de Cherbourg au Havre, Citedis, 1999. ISBN: 2911920201

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Dua mondmilito Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Dua mondmilito
Portalo pri milita historio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri milita historio
Portalo pri mara Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri mara
Portalo pri internaciaj rilatoj Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri internaciaj rilatoj