Barato en la Vintra Olimpiko 1968

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barato en la Vintra Olimpiko 1968
Vintra Olimpiko 1968 en Grenoblo
Flagtenanto:  Jeremy Bujakowski
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La barata teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1968 en Grenoblo havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la barata teamo estis Jeremy Bujakowski. La sportisto atingis neniun medalon.

Subtenis la unupersonan "teamon" la Barata Olimpika Asocio. Kvankam la barata teamo estas relative sukcesa en la someraj olimpikoj, aparte en vira hokeo, la barataj sportistoj ankoraŭ neniam atingis medalon en vintra olimpiko. Tamen la Barata Olimpika Asocio sendis delegacion al ĉiu vintra olimpiko ekde 1964 kun la escepto de 1972 ĝis 1984 kaj de 1994. La unua barata reprezentanto en 1964 kaj 1968 estis la alpa skiisto Jarema Stanisław Bujakowski, kiu angle nomis sin Jeremy John Bujakowski: naskita kiel filo de polaj mondvojaĝantoj en marto 1939 en Druskininkai, nuna Litovio, sed tiutempe okupita de Pollando, li en 1946 sep-jara kun siaj gepatroj alvenis en Darĝiling, norda Barato, kaj iam post 1959 translokiĝis al Usono por pluaj studoj en Denver. De tie li per sia barata pasporto sensukcese aliĝis al la Vintra Olimpiko 1960, kvankam la organizantoj donis al li la honoron unue malsuprenskiadi la kurejojn de slalomo kaj slalomego, sed sukcese aliĝis kiel reprezentanto de Barato al la Vintraj Olimpikoj 1964 kaj 1968.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]