Clément Marot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clément Marot
(1496-1544)
Franca renesanca poeto.
Franca renesanca poeto.
Persona informo
Naskiĝo 23-a de novembro 1496
en Cahors,  Francio
Morto 12-a de septembro 1544
en Torino,  Italio
Tombo Turin Cathedral vd
Lingvoj meza francalatinaitalaokcitana • Quercy dialect • franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Patro Jean Marot vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Clément Marot [kle'mɑ̃ ma'ʁo] (1496-1544) estis franca renoma renesanca poeto kaj protektito de Francisko la 1-a (1494-1547) kaj Margareta de Navaro (1492-1549), signita de la mezepoka heredaĵo, kaj influita de la reformacio de Marteno Lutero (1483-1546) kiu rezultis en prizono kaj ekzilo en Svisio kaj Italio.

Li estis filo de komercisto Jean des Marets, pli konata kiel Marot, kiu en 1505 estis eksigita el sia korporacio. Lia patro forlasis la regionon de Quercy kaj ekskribas poezion. Ĉar liaj versoj plaĉis al Michelle de Saubonne[1], edzino de Johano la 4-a de Parthenay, Senjoro de Parc de Soubise, li estis prezentita al la reĝino Ana de Bretonio (1477-1514). Li estis afable akceptita de la kortego kaj fariĝis la favorata de Ludoviko la 12-a (1462-1515), al kiu li akompanis en Italion. Jean de Marests metis sian filon Clément, kiel paĝion de Nicolas de Neufville, Senjoro de Villeroy, en kies palaco la junulo restis kelkatempe. Tie Clément Marot komencas krei kelkajn versojn.

Margareta de Navaro[redakti | redakti fonton]

En 1513, li eklaboras kiel ĉambristo serve de Margareta de Navaro (1492-1549), Dukino de Alençon, fratino de Francisko la 1-a (1494-1547). Ĉi suvereno, sciante kiom ŝia fratino amis poezion, lin prezentas Marot al la Senjoro de Pothon[2]. Laŭ unu el la eldonisto de la verkaro de Marot, Nicolas Lenglet Du Fresnoy (1674-1755), la poeto kuraĝas aspiri la favorojn de Diane de Poitiers (1500-1566) kaj eĉ de Margareta de Navaro, kies konektiloj estas dubindaj, laŭ multaj verkistoj, inter ili Jean-François de La Harpe (1739-1803). Sed estas nenia evidentaĵo kaj la Abato Claude-Pierre Goujet (1697-1767) asertas ke ĉi amligiloj estas nura invento. Marot, efektive, trovis grandajn malfacilaĵojn por sin enkonduki en la palaco de la princino, tiel ke li eĉ faras kelkajn plendojn en sia oka balado.

Francisko la 1-a[redakti | redakti fonton]

Kia ajn estas ĉi-ligiloj, la poeto akompanis Franciskon la 1-an (1494-1547) al Reims kaj al Ardres, en 1520, kaj la Duko de Alençon[3] en la kamparo de Attigny (Ardennes), kie la princo, en 1521, estris la francan armeon.

Marot tradukis Vergilion (70 a.K. - 19 p.K.) kaj Lukianon de Samozato (125-181). En 1515, Karlo donacas al la nova reĝo Francisko la 1-a, La Templo de Amoro, farita de Clément Marot, faktoro de la reĝino. En 1517 aŭ 1518, li sendas al la reĝo malgranda Epistolo.

En 1521, li troviĝis en la armeo de Hainaut, persone komandata de la reĝo Francisko la 1-a, kaj en 1525, en la Batalo de Pavio, kie li estas vundita en brako kaj prenita kiel kaptito.

La arestado[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej grandaj malfeliĉoj lin atendantaj en Francio: li tien revenis, eble fidante sur la troa protekto de la kortego, aŭ sur sia talento, la ĝentileco de sia konduto kaj la leĝereco de siaj konversacioj ankoraŭ portis al li bonajn rezultojn. Marot, kiu estis diboĉa spirite kaj kore, malmulte rezervita en siaj opinioj, malferme kritikis la ekleziajn servojn, falante en la manoj de siaj malamikoj. Li estis akuzita pro la novaj tiamaj ideoj, estis simpatia al la reformacio de Lutero. Do, li estis arestita, akuzita pri herezeco kaj portita al prizono de Châtelet[4] kaj tie li restis en februaro 1526. Li protestas pere de epistolo al la Inkvizitoro Bouchard, asertante ke li estis nek luterano, nek zvinglano, nek anabaptisto.

Post la morto de la Duko de Alençon, en 1525, oni diras ke li venĝis kontraŭ iu lia amatino, Isabeau, publikigante "Unua elegio por iu Damo". Ĉi-tiu, pikita de la maldiskreteco de sia amanto en la satiraĵoj, venĝis sin denuncante lin ke li manĝis lardon dum karesmo. Ĉi-tio estis nur antaŭanonco de liaj estontaj problemoj, kaj amika prelato, agante nome de Margareta, sukcesis liberigi lin antaŭ la Pasko. La arestoperiodo faris lin verki viglan poemon kies titolo estas "Infero", pli malfrue imitita de lia amiko Étienne Dolet (1509-1546). Lia patro mortis tiuepoke kaj Marot ŝajne estis nomumita anstataŭ Jean Marot kiel paĝio de la reĝo. En 1528, li estis membro de la reĝa palaco ricevante stipendion je 250 funtoj. En 1530, li eble edziĝis kaj en la venonta jaro li troviĝas ree kun problemoj ĉi foje ĉar li provis elliberigi arestiton, kaj denove li liberiĝas, post skribi al la reĝo unu el siaj plej famaj poemoj, elvokante lian liberigon.

En 1532, li publikigis (kvankam ĝi aperis nur tri jarojn poste) sub la titolo "Adolescence Clémentine", la unua presita kolekto de siaj verkoj, kiu estis tre populara kaj estis plurfoje presita kun aldonoj. Bedaŭrinde, la malamikoj de la poeto certigas ke Marot implikiĝis en 1534 en la Afero de la Afiŝoj[5] kaj li fuĝis.

Ferrara[redakti | redakti fonton]

Li restis en Nérac, la kortego de Navaro kaj vojaĝis serĉante la helpon de Renata, Dukino de Ferrara, kiu apogis la Protestantan Movadon en Francio, kun la sama firmeco kiel ŝia bofilino Margareta, kaj eble pli efike ĉar ŝiaj teritorioj kuŝis ekster Francio. En Ferrara, lia laboro inkludis la celebrajn Blazonojn (iu poemo priskriba sed plibonigita pri la mezepokaj modeloj), kies metriko estis imitita de multaj versoskribistoj en Francio. La Blazono estis difinita de Thomas Sébillet (1512-1589) kiel eterna laŭdo kaj daŭra insulto pri tia temo. La Blazonoj de la sekvantoj de Marot presiĝis en 1543 sub la titolo Anatomiaj Blazonoj de la ina korpo.

Revene al Parizo[redakti | redakti fonton]

La dukino Renata ne sukcesis konvinki sian edzon, Herkulo la 1-a (1431-1505) kundividi siajn vidpunktojn, kaj Marot devis forlasi Ferrara-n. Li iris al Venecio, sed antaŭ longe la papo Paŭlo la 3-a (1468-1549) plendis kontraŭ Francisko la 1-a rilate al la severeco kun kiu oni traktis la protestantojn, kaj ili estis permesitaj reveni al Parizo kondiĉe ke ili forĵuris sian misojn. Marot revenis kun la restantaj, kaj forneis sian herezion en Liono. En 1539, la reĝo donis al li domon kaj grundojn en la antaŭurboj.

Dum tiu epoko lia famaj kaj influaj tradukoj de la Psalmaro ekaperis. Ĉiu kortegano identigis sian favoratan psalmaron, kaj la poemoj estis kantataj en la kortego kaj en la urbocentro. Oni diras, eble kun iom da troo, ke ĉi tradukaĵoj faris pli por la antaŭenigo de la prostestanta reformacio en Francio. La tradukaĵoj de la Psalmaro de Marot daŭre estis kantitaj dum jarcentoj de la protestantaj kongregacioj.

Beletra disputo[redakti | redakti fonton]

En tiu sama epoko Marot engaĝiĝis en beletra disputo kun la malpli konata poeto nomata François de Sagon[6], reprezentanto de la reakcia Sorbono. Duono de la verso-farantoj el Francio enviciĝis kiel sekvantoj de Marot aŭ Sagon, kaj amaso da versigitaj misuzoj interŝanĝigis. La venko laŭscie restis kun Marot, sed liaj biografoj sugestas ke iom da malbona volo kreiĝis kontraŭ li pro la kverelo, kaj ke, en la kazo de Dolet, liaj postaj misfortunoj estis parta rezulto de lia propra senprudenteco.

Li eldonis la verkojn de sia amiko François Villon (1431-1463).

Malgraŭ ke la publikigo de la Psalmaro, sinsekve en 1541 kaj 1543, estis farita dank'al reĝa privilegio, la Sorbono daŭre pluigis ties militon kontraŭ la tradukaĵoj de la Biblio en la regiona lingvo. En 1543, evidentiĝis ke li ne povas fidi sur la protekto de Francisko la 1-a. Marot tiam fuĝis al Ĝenevo, sed la steloj ne decidis favore al li. Tie li estis rigardata, kiel la plejmulto el sia amikaro, kiel liberpensulo kaj protestanto. Post vivi kaj labori sur la Psalmaro en Ĝenevo, kie Johanno Kalvino (1509-1564) estis pli influa, li lasis la urbon kaj foriris al Piemonto. Li mortis en Torino aŭtune de 1544 kaj sepultiĝis en la katedralo de tiu urbo kostopage de la franca ambasadoro en Romo.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Marot ŝajne estis gaja, bonhumora kaj afabla homo. Li kelkfoje estas akuzita ke li havis sendenpendan karakteron, tamen, ni ne devas forgesi, ke en renesanco, la beletristoj nature sin montris sendependaj al la suverenoj. La malabundaj informoj ke ni havas pri liaj interrilatoj kun siaj egaluloj favoras al li. Li iam eble diskutis kun Dolet aŭ minimume skribis perfortan epistolon kontraŭ li, kies kaŭzo estas malkonata. Tamen, Dolet diskutis kun ciuĵ siaj eblaj amikoj kaj en du au tri kazoj li faris uzon el ruzaj procedoj, do la kulpo ne falas sur Marot ĉiaspekte. Kun aliaj poetoj kiel Mellin de Saint-Gelais (1490-1558) kaj Victor Brodeau[7] (1470-1540), kun prozaj verkistoj kiel François Rabelais (1483-1553) kaj Bonaventure des Périers (1510-1544) li ĉiam havis bonajn rilatojn. Kaj kia ajn estas liaj malfortaĵoj, lia graveco por la historio de la Franca Literaturo estas tre granda, kaj longe estis subtaksita. Eble pro tio ke li venis antaŭ la granda reformacio de la Plejado, Marot restis okulta kaj apenaŭ aprezata de la partoprentoj de la reformacio.

Tamen, Marot mem estis reformisto, kiu disvolvis la propran reformacio laŭ sia maniero. Liaj unuaj laboroj estis retorikstilaj, kies distingaj karakterizoj estis la metriko kaj la rimoj bone prilaboritaj, la alegoriaj temoj kaj la pedanta lingvaĵo. En sia dua etapo, li estis tute emancipita de tiuj aspektoj, kaj alprenis facilan parolmanieron, fariĝis malpli artefarita kaj kaj la plej regiona poeto en Francio. Li estis tre influhava al la versofarantoj lin sekvintaj.

En la tria periodo de sia vivo li perdis iom da gracio kaj stilleĝereco, sed konkeris iom da majesteco, kvankam li perdis neniom pri spriteco. Marot estas la unua poeto konsiderata rimarkinde moderna de la franca legantaro. Li estas nek granda poeto kiel François Villon (1431-1463) nek kiel liaj posteuloj de la Plejado, sed li estas malpli antikvaĉa ol Villon kaj malpli artefarite prilaborita kiel la poetoj de la Plejado. Li sukcesis rompi kaj fari fleksebla la rigidaj formoj kaj la rigida lingvaĵo de la 15-a jarcento, kaj kelkfoje li sukcesas esti tre regiona kaj tute inspiromanka. Liaj poemoj eble forestas iom da pasio kaj pompo, tamen ili estas graciaj ekzemploj de sociaj versoj[8].

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

  • La première Églogue des Bucoliques de Virgile (tradukaĵo)
  • Le Temple de Cupido (inspirita en la "Templo de Venuso" far Jean Lemaire de Belges)
  • Le Jugement de Minos (inspirita en la latina tradukaĵo de "Dialogue des morts" far Lukiano de Samozato)
  • "Les Tristes vers de Philippe Béroalde" (tradukaĵo de "Carmen lugubre de die dominicae passionis" far Philippe Béroalde)
  • Oraison contemplative devant le Crucifix (tradukaĵo de "Ennea ad sospitalem Christum" far Nicolas Barthélemy de Loches)
  • Epistoloj : 10 dokumentoj (11 inkluzive La Épître de Maguelonne). En ĉi epistolo de Maguelonne la Heroido estas laŭdata.
  • Epitafoj (beletra genro): mallonga formo, la epitafoj povas enhavi nur du versojn. En la komenco de la sekcio la tono estas serioza, post la rido plenumas ties aperon.
  • Baladoj: ili enhavas trideko da versoj dividita en tri strofoj kaj duono, unu refreno kun unu verso kaj unu enkonduka dediĉo. La balado rolas per tri au kvar rimoj. La poemo finiĝas per iu duono da strofo, adresita al Prico (aŭ al Princino).
  • Rondelo: kiuj entenas de 12 al 15 versoj, karakterizaj de la ripeto de la komenca duonverso en la mezo kaj en la fino de la poemo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mikela de Sabona.
  2. Oeuvres complètes de Clément Marot,: nouvelle édition, ornée d'un ..., Volume 2, Clément Marot
  3. Duko de Alençon: Karlo la 4-a de Valezio (1489-1525).
  4. Burgo de Châtelet.
  5. Afero de la Afiŝoj: estis incidento envolvante la fiksado de kontraŭ-katolikaj afiŝoj en la nokto de la 18-a de oktobro 1534 en Parizo. Ĉi-incidento signis la finon de la politikoj pri akordigebleco de la reĝo Francisko la 1-a el Francio, kiu ekpersekutis la protestantojn.
  6. François de Sagon], aŭtoro de la verko: Apologye en défense pour le Roy.
  7. La poesie religieuse catholique de Marot a Malherbe, Armand Müller, 1950.
  8. Sociaj versoj estas franca esprimo por la poezio familiara kaj sociala.