Didimo la Blindulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PATROJ DE LA EKLEZIO
“DIDIMO la BLINDULO”
Didimo la Blindulo en moderna ikono
kvalifiko = minora Patro de la Eklezio
naskiĝdato = ĉirkaŭ 313
naskiĝloko = Aleksandrio de Egiptio
nacio = egipta (romia)
aktiveco = monaĥo ermita
aktiveco2 = teologo, unu el la ĉefoj de la Katekisma Skolo de Aleksandrio
aktiveco3 = eklezia verkisto atestanto pri la kredo de la originoj
kritikita = pro lia antropologio kaj aspekte herezaj esprimoj rilate la finan savon

Didimuo la Blindulo) estis ermita monaĥo kaj teologo de la 4-a jarcento vivinta en la dezerto ĉirkaŭe de Aleksandrio kies prezentado pri kristanismo multe influis en la sinsekvan eklezian kulturon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 313; sed lin, kvarjaraĝan, trafis blindo, kiu tamen nealhelpis ke li fariĝu vera intelektulo.[1] Lia teologia pensvidpunkto, kvankam ne brila per originaleco, altiris disĉiplojn kiel Sanktan Hieronimon kaj Rufinon kaj ankaŭ pro tio Didimo gajnis intelektulan unuarangecon en sia epoko. Inter liaj disĉiploj, kvankam laŭ malmulte da tempo, akompaniĝis ankaŭ Paŭla Romana, poste venerita kiel sanktulino.

Didimo la Blindulo krome praktikis severan formon de asketismo vivante tra studado kaj verkado kaj preĝa ermiteco. Li elvivis ĉ. la jaro 398. La akcepto, almenaŭ nivele de vortoj, de la penso de la forpasinta Origeno rilate kelkajn kredajn konceptojn, kostos al li cenzuron kaj kondamnon en la Dua koncilio de Konstantinopolo, en 553. Li estis aŭtoro de tri libroj pri la Sanktega Triunuo, traktato pri la Sankta Spirito kaj eseo Kontraŭ la Manikeoj. Li verkis ankaŭ diversajn komentojn pri libroj de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj, kies tamen nur fragmentoj alvenis ĝis onin. Bedaŭrinde perdiĝis ankaŭ liaj 12 libroj “Pri la dogmoj” kaj “Kontraŭ la Arianoj”, la volumo “Pri la sektoj" kaj lia “Defendo por Origeno”. Eble al tiu perdiĝo, aŭ nekopiado, de tiuj verkoj, influis ankaŭ la kondamno de la dua Konstantinopola Koncilio. [2]

Teologia penso[redakti | redakti fonton]

Didimo la Blindulo, kvankam ne multe aŭtonoma pensisto, ege kontribuis por la difina komprenado pri la Triunuo per la formulo: “Unu substanco kaj tri hipostazoj”, formulo poste definitive akirita en la sinsekvaj dogmaj formuladoj.

Krome: li defendis la tezon de la la homa animo en la persono de Jesuo ĉar tio estas postulata de la fakto ke Jesuo estas vera homo, ne duonhomo aŭ ŝajna homo. Kaj li akcentis la doktrinon pri la distingo de la du naturoj en Jesuo kaj de la du voloj, ne akceptante la kunfandiĝon de la du substancaj elementoj en la Difilo homigita.

Startante el la kristologio, Didimo okupiĝis pri la doktrino rilate la Sanktan Spiriton, kiun li konsideras nekreitan nemalsame ol la Difilo: La Spirito estas Dio egala al la Patro. Laŭ Didimo, la Spirito estas la liveranto de la Dia Graco en la Katolika Eklezio. Danke al Li, la Eklezio transformiĝas al “Patrino” (Mater) de la kristanoj, al kiuj donacas la lumon de Kristo pere de la Bapto. Spite de tio, Didimo preferas difini la Eklezion, anstataŭ “Patrino”,Korpo de Kristo.

La asketulo, sekvante la plej komunan teologion, asertas ke la Origina Peko konsistas en la falo de Adamo kaj Evo, kaj transdoniĝas de la gepatroj al la gefiloj pere de la koncipo: tio, laŭ li, eskplikas kial Jesuo devis esti generita de virgino. La bapto forstrekas la prapekon kaj havas kiel rezulton la adopton al la dia filiĝo.[3]

Didimo krome neas la validecon de la bapto oficita per la mano de herezuloj.[4]

Rilate mariologion, Didimo insistas sur la fakto ke Maria estis ĉiam virga, kaj antaŭ kaj post la naskiĝo de Jesuo, kaj por Ŝi insistas uzi la honoran difinon de Patrino de Dio (Theotokos).

Rilate antropologion, Didimo samopiniis kiel Origeno: nome la homa animo estas enkorpigita en la homa estulo pro antaŭaj pekoj, apogante tiu-kaze la ideon Platonan-Origenan pri la antaŭekzisto de la animoj.[5]

Rilate eskatologion, Didimo, laŭ Hieronimo (Adv. Ruf., I, 6), subtenis la origenan (laŭ la akuzoj de kontraŭorigenistoj) tezon de la universala savo ĉe la fino de la tempoj (Hipokatastazo) sendepende de la vivkonduto; sed Didimo ofte parolas pri la eterneco de la infero, do li ekskludas la savon per la obstinaj pekuloj.[6]

El Origeno, male, Didimo ŝajnas ricevi la ideon pri Purgatorio.

Pluraj ortodoksiaj eklezioj nomas lin Sankta Didimo la Blindulo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Didimo la Blindulo aperas en Flow Down Like Silver, Hypatia of Alexandria, 2009.
  • Bärbel Kramer: Didymos der Blinde. Kommentar zum Ecclesiastes (Tura-Papyrus). Teil 4: Kommentar zu Ecclesiastes Kapitel 7-8,8, Köln 1972
  • Bärbel Kramer: Didymus von Alexandrien. In: Theologische Realenzyklopädie 8 (1981), S. 741–746

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malgraŭ tiu blindeco, eble reaga kompensiĝo pro tiu deficito, li elstaris pro nekredebla memoro (libro aŭskultata = libro mense posedata). Li eĉ trovis manierojn helpi blindulojn legi, kaj eksperimentis ĉizitajn lignajn leterojn: antaŭulo, do, de Brajlaj sistemoj uzataj de blinduloj hodiaŭ.
  2. Kiel rezulto de lia kondamno, multaj el liaj verkoj ne estis kopiitaj dum la Mezepoko kaj estis poste perditaj. Tamen, grupo de papirusaj kodeksoj, de la 6-a kaj 7-a-jarcentoj, malkovritaj en 1941 najbare de Toura, Egiptujo, sude de Kairo, entenis erojn de liaj komentaĵoj pri Ijobo, Zeĥarja, Genezo, kaj (sed ne certas la aŭtoreco) pri Kohelet kaj Psalmoj 20-46.
  3. Tio estas teologia vidpunkto lia, ne necese instruaĵo de la Eklezio.
  4. Tiu, tamen, ne estos la pozicio de la Eklezio, laŭ kiu la bapto ĉiam validas se la baptanto intencas realigi kion volis Jesuo Kristo.
  5. Ankaŭ pro tiu tezo, lia doktrino estos rifuzita en la Dua Koncilio de Konstantinopolo.
  6. Vidu en Johannes Quasten en hagiografio Patrologia”. T

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Contra Arianos
  • Contra Manichaeos
  • De dogmatibus
  • De sectis
  • De Spiritu Sancto
  • De Trinitate
  • Defensio Origenis