Erkki Liikanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erkki Liikanen

Erkki Antero Liikanen, naskiĝinta la 19-an de septembro 1950 en Mikkeli, estas finna politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn entreprenoj kaj informsocio, sed dum la oficperiodo transdonis sian taskon al la samlandano Olli Rehn. Jam dum la periodo de la antaŭa Eŭropa Komisiono Santer, li oficis kiel komisaro pri la fakoj bilancoj, personaro kaj administro. Erkki Liikanen estas membro de la socialdemokrata partio SDP de Finnlando.

Ekde julio 2004 Erkki Liikanen estas prezidanto de la centra banko de Finnlando kaj sekve estas membro en la konsilio de la Eŭropa Centra Banko.