Esperanto-movado en Norvegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-movado/Norvegio)
Saltu al: navigado, serĉo

La unua propagandisto por Esperanto en Norvegio estis Haldor Midthus (1841-1906). Ankaŭ antaŭ li kelkaj norvegoj estis lernintaj Esperanton, sed tiuj estis pli malpli efemeraj kiel esperantistoj.

Nuntempe la norvega Esperanto-movado konsistas ĉefe de la asocio Norvega Esperantista Ligo, fondita en 1911. Tie la plimulto (ĉ. 250) de la norvegaj esperantistoj estas membroj, aŭ rekte aŭ tra lokaj Esperanto-kluboj.

Ekzistas aktivaj Esperanto-kluboj en Oslo, Trondheim kaj Hamar, malpli aktivaj en Kristiansand, Sarpsborg, Stavanger, Tromsø kaj Bryne. En aliaj lokoj ne estas ia kluba aktivado, sed troveblas kelkaj disaj aktivuloj. En 2004, esperantistoj en 10 diversaj lokoj estis listigitaj en Pasporta Servo kiel gastigantoj.

En la historio de la Esperanto-movado, du norvegoj iĝis honoraj membroj de UEA:

Pri la historio de la norvega Esperanto-movado, informoj estas troveblaj:

Antaŭ 1933 : Laŭ la Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Averto: Tiu ĉi teksto estas artikolo de la Enciklopedio de Esperanto, publigita en 1933 ; la vortoj kiel "nun" referencas al la jaro 1933.

La komenca periodo[redakti | redakti fonton]

La unua norvega E-isto ŝajne estis Haldor Midthus, (v.) kiu unue ellernis Volapukon, sed poste (en 1900) li eksciis pri Esperanto, rapide ellernis ĝin kaj fervore propagandis per leteroj inter sia kolegaro. Lingva Komitatano de 1905. Estis tiam ankaŭ alia norvega L.K.-ano, J. Allum, sed estis neeble trovi lian nomon en norvegaj gazetaro kaj libraro.

La unua gazetartikolo pri Esperanto troviĝas en monata revuo „Kringsjaa“la 5-an de marto 1904 pri „Internacia komerca lingvo“, tradukita el angla „Westminster Review“.

En Oslo (tiama Kristiania) ĉirkaŭ 1904 kelkaj junuloj, ĉefe studentoj, komencis propagandon por Esperanto, inter ili stud. filol. Emil Smith (nuna docento ĉe la universitato), stud. jur. Alf Johnsen, poste HAGELER († la 23-an de decembro 1932), kand. jur. Einar Ruud († 1908), ekslernejestro T. Davidson († la 3-an de oktobro 1921) kaj dana tipografisto H. Th. Thomsen, kiu lasta iniciatis kaj fondis la unuan Esperanto-klubon, la 8-an de februaro 1906.

Unua prezidanto estis Einar RUUD. Jam en 1907 la klubo povis kalkuli je 70 membroj, precipe junuloj kaj bontemplanoj. En 1906-07 vigla propagando okazis inter la bontemplanaro. La ĉefprezidanto de la internacia IOGT, sveda parlamentano Edv. Wavrinski, skribis en la norvega „Godtemplarbladet“ serion da artikoloj pri Esperanto. Pluraj gvidantaj bontemplanoj montris intereson, kaj la supre nomita T. DAVIDSON ellaboris korespondan kurson „20 lecionoj en Esperanto“. Fondiĝis laŭ lia alvoko koresponda klubo kun 85 membroj (1907) en 8 sekcioj de suda Halden ĝis la plej norda en la mondo urbo Hammerfest. Tiuj sekcioj fondiĝis parte dum propaganda vojaĝo de DAVIDSON kaj parte per la bontemplana gazeto.

En Narvik tiama telegrafisto Arne Arnessen post parolado de DAVIDSON gvidis kurson kaj fondis klubon (en aprilo 1907).

En majo 1907 vizitis Kristianion okaze de la 50-jara jubileo de la universitato fama germana profesoro Wilhelm Ostwald. Li faris en la universitato paroladon pri Esperanto kaj la Klubo Esperantista en Kristiania rikoltis multajn anojn. Laŭdire la nombro de klubanoj atingis 150 aŭtune 1907.

Einar Lunde, posedanto de malgranda presejo, ellaboris komence de 1907 la unuan lernolibron: ABC en Esperanto, kiun li mem kompostis kaj eldonis. Li ankaŭ sendepende de la klubo kolektis kelkajn junulojn en kvazaŭ privata studrondo.

La ekflorado de Esperanto en 1905-08 ne daŭris. Post krizaj jaroj 1908-10 kaj post kelkjara dormado, Klubo Esperantista en Kristiania restariĝis la 30-an de septembro 1912 kun la plej fervoraj esperantistoj en nova estraro: f-ino Josefine Finholt († la 3-an de marto 1921), f-ino Rosa Bye, stud. ekon. Engesgaard Christie, inĝeniero O. Brochmann Sletterød, kand. filol. Honoratus Bonnevie, kapitano B. Johns Klingenberg († la 28-an de aprilo 1920).

En Bergen „Societo de Esperantistoj“ fondiĝis la 22-an de marto 1909. Prezidanto lektoro Einar Schibbye († la 16-an de januaro 1931), s-ino FALKENBERG, inf. kapitano ERIKSEN, komercisto Conrad Croepelien († 1924). En 1912 la komerca gimnazio en Bergen nomis Esperanton elektebla lingvo, kaj lektoro SCHIBBYE instruis Esperanton al 15 gimnazianoj. En 1918 la prezidanto forlasis Bergen, la klubo ekdormis kaj ĝis nun (1933) ankoraŭ ne restariĝis.

En Trondheim Grupo Esperantista refondiĝis la 6-an de februaro 1911 (prez. R. Rian), kaj novaj grupetoj elkreskis en Stavanger februaro 1910 (prez. H. WIIG), kaj kursoj en Haugesund (Nils Økland), en Trondheim (Joh. LØVLI) kaj en Kristiania (f-ino FINHOLT) kaj inter blinduloj (BROCHMANN SLETTERØD, BONNEVIE kaj Rosa Bye).

Dum la komenca periodo aperis krom la „ABC“ kelkaj aliaj libroj ellaboritaj de la ĝis tiam ĉefa gvidanto, H. Th. Thomsen, lernolibro, 1907, ĝia dua eldono 1909 (10-a milo); prozo el danaj-norvegaj aŭtoroj, trad., 1908.

Jam de komence la esperantistoj sentis bezonon de propra gazeto, kaj en julio 1908 stariĝis komitato por eldoni tian gazeton sur bazo de akcia societo. La komitato konsistis el: f-ino FINHOLT, kapitano KLINGENBERG (prez.), lektoro SCHIBBYE kaj H. Th. Thomsen. Poste aliĝis f-ino Rosa Bye kaj inĝeniero Bj. Simonsen, sed baldaŭ ekestis inter la komitatanoj gravaj opinidiferencoj, kaj la laboro ĉesis. Tiam THOMSEN - sole respondeca - eldonis la 1-an de januaro 1909 la unuan n-ron de ,N Gazeto‘ ("Norsk esperantoblad"). Poste fariĝis redaktoro SCHIBBYE. La gazeto aperis monate regule - en 1909 kun 12 n-roj. De 1910 en nova pligrandigita formato kaj sub nova nomo, Norvega Esperantisto. Aperis en 1910 nur 5 n-roj. La ekonomio daŭre estis malforta kaj de la 1-a de januaro 1911 la gazeto transiris kiel propraĵo de la ĵus fondita Norvega Esperantista Ligo sub redaktado de H. Th. Thomsen kaj ENGESGAARD CHRISTIE. Aperis en 1911 4 n-roj, en 1912 ĝis fino de 1914 ĉiujare po 6 n-roj. Tiam la gazeto ĉesis aperi kaj restis neeldonita dum 7 jaroj.

En 1921 Norvega Esperantista Ligo interkonsentis kun la sveda gazeto „La Espero“, Gävle, pri aparta kolono en tiu gazeto pri la norvega Esperanto-movado, sed tiu aranĝo montriĝis ne kontentiga kaj ĉesis. La multobligita cirkulerforma gazeto, kiun Norvega Esperantista Ligo eldonis regule monate en 1922, ankaŭ ne estis kontentiga, kaj finiĝis je la fino de la jaro.

La organiza periodo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1910 la Esperanto-movado en Norvegio konsistis krom la Klubo Esperantista en Kristiania el kelkaj malgrandaj parte jam dormantaj grupoj en Bergen kaj Trondheim kaj el disa izolularo.

En redakcia artikolo (Norvega Esperantisto n-ro 1-1910) E. CHRISTIE proponis fondiĝon de Norvega Societo por Propagando de Esperanto.

„Se oni rerigardas al la Esperanto-movado en nia lando, oni trovas, ke ĉe la fino de 1909 ĝi staras je la sama nivelo kiel ĉe la fino de 1908. La ĉefa kaŭzo de tiu ĉi ege malrapida disvastigo estas nescio de la lingvo, ĝia historio kaj nuna progreso, kaj manko de laŭplana kunlaborado.“

Lia propono trovis iom da atento, kaj post plua ellaborado de la plano fondiĝis la 27-an de januaro 1911 Norvega Esperantista Ligo (NEL).

Ĉeestis en la fondiĝa kunveno f-ino FINHOLT (kasisto), prof. Alf TORP († la 26-an de septembro 1916), H. BONNEVIE (sekr.), Chris Fr. Lindquist, BROCHMANN SLETTERØD kaj H. Th. Thomsen. 58 esperantistoj estis aliĝintaj laŭ antaŭe dissendita alvoko, kaj fine de la jaro NEL havis 76 membrojn.

En 1912 aperis lernolibro de E. CHRISTIE, 76 p. Tuj poste li elmigris al Seattle, Usono. En sama jaro la 26-an de junio H. Th. Thomsen elmigris Kanadon kaj f-ino FINHOLT jam fine de 1911 entreprenis unujaran vojaĝon al Azio. NEL perdis pro tio tri el siaj ĉefgvidantoj, kaj tio grave influis je la laboro en la postaj laroj. Tamen NEL aperigis februaron 1913 flugfolion en 10 mil ekzempleroj, kies tekston skribis CHRISTIE antaŭ sia elmigro.

La gvidadon de NEL transprenis H. BONNEVIE (prez. 1912-13), E. SCHIBBYE (1913-18), Bruno Riefling 1918. Per li NEL akiris novan sangon. Estante juna, energia studento de filologio, li kun idealista kredo kaj kun senlaca entuziasmo kaj laboro oferis al Esperanto ĉiujn liberajn minutojn.

Septembron 1918 Bruno Riefling estis elektata prezidanto de NEL kaj samtempe li aperigis novan lernolibron kompletan en 5 mil ekzempleroj. Du monatojn poste, antaŭ kristnasko, li mortis subite pro „hispana malsano“ (la 22-an de decembro 1918). En marto 1921 mortis ankaŭ f-ino FINHOLT, dum 12 jaroj la plej agema kaj fervora esperantistino en Norvegio. La morto de tiuj du gravaj gvidantoj estis forta bato por la organizo kaj la movado entute. Printempe 1919 fariĝis prezidanto de NEL ĉefleŭtenanto R. Bugge Paulsen, kiu ankoraŭ prezidas.

La presita gazeto Norvega Esperantisto per sia decembra numero 1914 ĉesis kaj reaperis nur en 1923 sub redaktado de BUGGE PAULSEN kaj BONNEVIE. En la gazeto aperis en 1923 kvar kajeroj, en 1924 du duoblaj kvarpaĝaj n-roj kaj tiam denove ĉesis, ĉi tiufoje pro incendio ĉe la presejo.

La fondiĝo de NEL 1911 kreis dekomence ioman vigligon de la movado. Grupo Esperantista en Trondheim refondiĝis la 6-an de februaro 1911, Klubo Esperantista en Kristiania restariĝis la 30-an de septembro 1912, nova grupeto ekfunkciis en Stavanger (H. WIIG) febr. 1910, kaj novaj kursoj ekfloris en Haugesund (ØKLAND), Stavanger (WIIG), Trondheim (LØVLI, NJAALSUND) kaj en Kristiania i.a. kursoj por blinduloj 1910 (BROCHMANN SLETTERØD) kaj BONNEVIE, 1912 (Rosa Bye).

Klubo Esperantista en Kristiania en 1914 aliĝis kiel filio de NEL, poste endormiĝis kaj denove restariĝis la 28-an de novembro 1916 (prez. Bjørn Ottesen).

En 1915 (la 1-an de septembro) fondiĝis E-Asocio de norvegaj geinstruistoj (prez. Rosa Bye, sekr. J. FINHOLT). Ĝi havis 30 membrojn en 1923, kiam la asocio ĉesis la 13-an de septembro.

Ĉe la fino de 1920 ekzistis Esperanto-grupoj kaj -kluboj en Kristiania (3), Trondheim, Bergen, Rjukan kaj Kristiansand (Alf Christensen).

La renesanca periodo[redakti | redakti fonton]

NEL, kiu de 1924 estis sen organo kaj pro tio preskaŭ sen membroj kaj sen enspezoj, daŭrigis sian propran laboron, ĉefe gvidata de R. BUGGE PAULSEN (prez.) kaj Arne Arnessen (kas.). Printempe 1928 estis invitata pastro Cseh, kiu tiam kursis en najbara Svedlando, por fari prelegon en la universitato. Ankaŭ en la radio li parolis. Li vizitis kelkajn aŭtoritatulojn; inter ili la prezidanto de la du tutlandaj geinstruistaj asocioj, ĉefinstruisto A. Kirkhusmo kaj s-ino Anna Sethne.

Tiuj du kune la prez. kaj kas. de NEL fondis printempe 1930 komitaton, kiu nome de la norvega sekcio de la Mondasocio por Nova Edukado invitis pastron CSEH por gvidi kurson en Oslo dum junio-julio 1930. Tio estis la komenco. Pastro CSEH venis, gvidis kaj venkis, kaj lia vizito donis al la gvidantoj novan kuraĝon. La unuan Cseh-kurson sekvis longa vico da novaj kursoj dum 1931-1932, kiujn organizis por NEL A. ARNESSEN. Jen statistika parto pri la renesanca periodo:

Per tri Cseh-instruistoj, hungara d-ro inĝ. Ottmár Fischer, estona lektoro Henrik Seppik kaj norvega karavanestro Jens Schjerve okazis de septembro 1931 ĝis fino de 1932: en 13 urboj 29 kursoj kun ĉ. 1600 partoprenintoj, inter ili pli ol 300 geinstruistoj. - Proporcie la gazetara statistiko montras:
  • 1922- 74 artikoloj,
  • 1925- 43,
  • 1928- 72,
  • 1930- 204,
  • 1931- 362,
  • 1932- 616.
Je la fino de 1932 esperantistoj estas konstateblaj en pli ol 225 lokoj (laŭ Dietterle 122); 18 E-kluboj kaj grupoj fondiĝis kaj 2 reorganiziĝis, ĉiuj aliĝintaj al NEL. La kursanaro laŭ okupoj konsistis el: geinstruistoj l7%, lernantoj ĉe gimn., mez- kaj popol-lernejoj 8 %, ĉiuspecaj geoficistoj 49%, univ. ekz., inĝ. kaj tekn. 6%, komercistoj, ĉefoj kaj estroj 9%, div. inaj oficoj 6%, kampara laboro 5%.

Krom tiuj specialaj kursoj okazis multaj kursoj, gviditaj de aliaj personoj. Menciindaj estas 4 kursoj de BUGGE PAULSEN inter policistoj kaj kursoj por geinstruistoj, gviditaj de Arne Arnessen dum la somero 1931.

Paroladoj pri Esperanto estis en ĉi tiuj jaroj multnombraj. Parolis ĉefe BUGGE PAULSEN, Alf Christensen kaj ARNESSEN.

La unua rezolucio favora al Esperanto estis akceptata 1931 de jarkunveno de geinstruistoj el Buskerud kaj Vestfold distriktoj post parolado de ARNESSEN.

De la 1-a de januaro 1932 la propra organo reaperis sub la nomo Esperantobladet redaktita dum 1932 de BUGGE PAULSEN, kaj BONNEVIE kaj de la 1-a de januaro 1933 estas red. konsulo Alf Christensen, Kristiansand.

Dum 1924-31 neniu jarkunveno de NEL okazis. La nova periodo postulis plenan reorganizon de la metodoj kaj provizora jarkunveno estis kunvokita la 4-an de novembro 1932. Tie estis diskutataj novaj linioj por la propra laboro, starigo de novaj fakoj, elekto de ĝen. sekretario, ktp. La estraro estis reelektata kaj konsistas je la fino de 1932 el: R. BUGGE PAULSEN (prez.), ARNESSEN (ĝen. sekr.), kand. filol. H. BONNEVIE (rap. sekr.), sekcia ĉefo Bj. OTTESEN (kas.) kaj instruistino Rosa Bye (ano).

Dum 1931-32 diversaj fakoj ĉe NEL estas rekonstruitaj kaj reorganizitaj: libra fako, kurs-aranĝa fako, eldona fako, ekzameno-fako, klublaborafako ktp. Ĉio ankoraŭ ne kontentige funkcianta, sed per helpo de multaj novaj fervoraj e-istoj NEL certe sukcesos solvi la restantajn problemojn kaj malfacilaĵojn.

Ankoraŭ menciinde estas, ke de la unua radio parolado el Oslo 1925 (BUGGE PAULSEN) kaj kurso en radio 1928-29 (BUGGE PAULSEN) la estraro de la radiostacio en 1932 konsentis al NEU ĉiumonatan paroladon pri aŭ en Esperanto.

La norvega registaro sin oficiale reprezentis 10-foje ĉe la UK-oj: en 1907, 1909, 1911 kaj 1926-1932.

La Nacia Oficejo de Turismo en Norvegio konsentis 1932 presigi en 10 mil ekzempleroj aldonan folion 2-paĝan (en Esperanto) al ĉiuj eksterlande dissendotaj broŝuroj pri turismo en Norvegio.

Grava okazintaĵo komence de 1933 estis parolado en la Scienca Societo pri Esperanto de prof. Anathon AAL.

Ni eniras en la novan jaron 1933 kun la forta espero, ke la norvega E-movado per la lastjara antaŭenmarŝo akiris sufiĉe solidan bazon por daŭra kaj ĉiama progresado.

Fontoj:

Artikolo de Arne Arnessen en Enciklopedio de Esperanto

Laŭ Norvega Esperantisto[redakti | redakti fonton]

Inter 1961 kaj 2011[redakti | redakti fonton]

Organizado[redakti | redakti fonton]

La redaktita unua parto de la historio (Norvega Esperantisto 2011:1) finiĝis per la konstato ke NEL havis 22 klubojn kaj 660 membrojn en 1960. Tiuj impresis siatempe alarme malaltaj nombroj, ĉar nur sep jarojn pli frue, en 1953, la membronombro atingis 943 (cetere la pinton), kaj ĝi faladis konstante ankaŭ en la sekvaj jaroj. Malaperadis ankaŭ kluboj – pli frue ili funkciis en pli ol 50 lokoj tra la lando. Kvankam kelkaj novaj fondiĝis post 1961, tiuj ne transvivis ĝis hodiaŭ (2011), krom la studenta grupo en Oslo (fond­ita 1968, tiam sub la Oslo-klubo).

Malgraŭ ripetaj instigoj al la membroj aktivi kaj varbi, la nombroj plufaladis en la sekvaj kvindek jaroj – sub 600 en 1964, sub 500 en 1974, sub 400 en 1988, sub 300 en 2001 kaj sub 200 en 2008.

Kaj da kluboj restas hodiaŭ nur 10, el kiuj nur duono aktivas.

La faladon ŝajne ne povis kontraŭstari la grandaj aranĝoj dum la periodo: la 100-jara jubileo de la lingvo en 1987 kaj la Universala Kongreso en Bergeno en 1991: La klubo de Bergeno perdis kvaronon de sia membraro en 1992. Sed granda falo okazis ankaŭ post la kotizoreformo en 1999: perdiĝis duono de la rektaj membroj kaj kvarono de la klubaj membroj en la kvar postaj jaroj; laŭ tiu reformo ankaŭ klubanoj pagu rekte al la Ligo, kaj samjare oni plialtigis la kotizojn per 25 %.

Landaj kongresoj, origine ĉiujaraj, okazas ekde 1961 ĉiun duan jaron, diversloke en la lando. Inter ili gvidis la Ligon la estraro, kiu en la unua parto de la periodo devis konsisti el membroj loĝantaj en la Oslo-distrikto. Por certigi tutlandan demokration oni nomumis kvin "konsilantojn" el la ceteraj distriktoj, kiuj kune kun la estraro konsistigis la gvidorganon, la konsilantaron. En la 90aj jaroj la teknologia evoluo ebligis aliajn solvojn: Jam ekde 1985 la prezidanto vojaĝis trajne de Bergeno al la estraraj kunsidoj en Oslo, kaj ekde 2000 unu-du estraranoj kutime partoprenis telefone. Ekde 1999 la estraranoj loĝas dise en pluraj landopartoj kaj la estraro ne plu kun-sidas, sed telefone inter­konsiliĝas. La konsilantaro estis mal­fondita en 1993.

Ekde 2000, en la jaroj kiam ne okazas landa kongreso, NEL aranĝas tut­landan seminarion por la membroj. En la lastaj jaroj eblis partopreni dise en la lando per telefono kaj interreto.

Komence de la periodo la kluboj ankaŭ estis organizitaj en distriktoj (okcidenta, orienta, meza, nordlanda kaj nordnorvega), sed nur la du plej sudaj bone funkciis, kaj en 1993, konstatinte ke la organiza laboro pri ili superpezas la utilon, oni formale for­igis tiun interan tavolon de la Liga strukturo.

Alia struktura simpligo en 1993 estis forigo de la proporcia reprezentado de la kluboj en la landa kunveno. Ekde tiam ĉiu membro, ĉu kluba, ĉu rekta, havas unu voĉon.


Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Krom tio ke NEL estas landa asocio en la strukturo de UEA, okazis iom da kunlaboro kun najbaraj landoj. En 1965 okazis Nord­landa E-kunveno en Oslo, i.a. kun arta programo. En 1986 okazis nordia renkontiĝo en Bengtsfors (Svedio) kun la temo "Esperanto en la lernejoj". Norveg-svedaj renkontiĝoj okazis en 1981 kaj 1982, kaj fine de la 80aj jaroj ĉiujaraj personaj renkontiĝoj de la nordiaj prezidantoj. Fine de la 90aj jaroj NEL klopodis starigi trilandan kunlaboron en la Barentsa regiono, precipe kun la klubo en Murmansko, kaj NELanoj sukcese partoprenis en celebro de 25-jara jubileo de la ĝemeleco de Murmansko kaj Vadsø en 1998, sed la kontakto ne stabiliĝis, grand­parte pro manko de aktivuloj loĝantaj en orienta Finnmark.

En 1995 la landa kunveno decidis provi reorganizi la strukturon, delegante la administrajn taskojn al tri laborgrupoj (sekcioj), kiuj zorgu pri surmerkatigo, instruado kaj prizorgado/stimulo de la membroj, sed ne haveblis sufiĉe da aktivuloj por kontentige mastrumi la grupojn, kaj en la posta landa kunveno necesis ilin nuligi. La estraranoj dividis inter si la respondecon por la tri laborkampoj. Ekde la 50aj jaroj NEL nomumis komisiiton pri junularo kaj aparta junulara sekcio de NEL fondiĝis en 1970. Tiam la sveda junulara revueto Kvinpinto iĝis tutnordia.

En la unuaj jardekoj post la milito NEL luis diversajn malgrandajn oficejojn en Oslo. La luon kovris kontribuoj de la membroj al la kontorfondaĵo. Sed en 1981 granda donaco kaj sekva monkolekto inter la membroj ebligis havigon de propra ejo en Sinsen en Oslo (3 km nordoriente de la urbocentro). Tiu eksbutiko, kun malantaŭa ĉambr­eto kaj aliro al kelo, iĝis komuna posedaĵo de la Ligo, la Oslo-klubo kaj la Eldonejo.

Tamen la spaco en la kelo de la nova ejo estas limigita, kaj tial multa arĥiv­materialo estis deponita en la Regna Arĥivo ekde la 90aj jaroj.

La unuan komputilon aĉetis NEL en 1988. Ekde 1994 Norvega Esperantisto estis enpaĝigita surekrane.

En 1995–97 NEL registris sin laŭ ŝtata projekto KAJA kiel dunganto de sen­laborulo salajrata de la komunumo. Unu jaron laboris tiel NEL-estrarano, alian jaron eksterulo. La rezultoj limiĝis al ordigado en la stokejo kaj plenumo de aliaj praktikaj taskoj.

En 1984 la Esperantomovado en Norvegio ricevis grandan heredon – preskaŭ 600 000 kronojn – de Rolf Uhlen, laŭ la testamento de lia vidvino. (Li mem mortis pli frue, en 1970.) Por decidi kiel administri tiun kapitalon la du Esperantoorganizoj en Norvegio, NEL kaj la fervojista organizo NEFA, aranĝis en 1986 voĉdonadojn inter siaj membroj kaj per absoluta plimulto de la voĉdonintoj decidis starigi fonduson / stiftelse, kie 120 000 kronoj estis netuŝeblaj. La tiel starigitan Legacon Rolf Uhlen gvidas estraro kun po du reprezentantoj de la du organizoj. La estraro disdonas ĉiun jaron ĝis 90 % de la interezoj laŭ petskriboj de membroj de NEL kaj NEFA. Plej oftaj subvenciitaj celoj estis kursaranĝoj, partopreno en internaciaj kongresoj kaj kunvenoj, laboro pri nova norvega–Esperanto vortaro kaj aĉeto de komputiloj kaj aliaj teknikaĵoj. Tra la jaroj la kapitalo kreskis ĝis ĉ unu miliono da kronoj en 2011 kaj la ne­tuŝebla sumo estas plialtigita de 120 000 al 600 000 kr.

Informado[redakti | redakti fonton]

En la 60aj kaj 70aj jaroj NEL havis Informan Fakon, aŭ efektive komisiiton pri informlaboro.

Ĝi aperigis la norveglingvan informilon Esperanto-nytt, kiu aperis per 4 numeroj jare 1959 – 63 (tamen nur 3 en 59 kaj 63), po unu en 1978 kaj 79, kaj regule per 3 numeroj jare ekde 1985 ĝis 2007 (tamen nur 2 en 1985 kaj 1 en 2007). La eldonkvanto estis en la 60aj jaroj 10 000, kaj en la 80aj kaj 90aj jaroj 2 000, el kiuj kelkcent estis enkrampitaj en Norvega Esperantisto kaj senditaj al la membroj. En 2007 la jarkunveno trovis ke Esperanto-nytt en sia tiama formo ne funkcias ĉe la publiko laŭ la intenco kaj decidis ĝin malfondi.

En 1985 fondiĝis Esperantos venner (Amikoj de Esperanto). Ties membroj pagis ege malaltan kotizon, kaj ricevadis Esperanto-nytt. La plano estis varbi milojn da "amikoj" por havi fortan bazon por pledi pri ekuzo de Esperanto sur diversaj kampoj, sed mankis sufiĉaj homfortoj por lanĉi veran varbkampanjon. La anaro neniam superis 160 kaj en la jaro 2000 la estraro malfondis Esperantos venner.

En la lastaj jardekoj pli kaj pli graviĝis la interreta informado. En 1996 NEL starigis propran hejmpaĝon, ekde 1998 kun la adreso http://www.esperanto.no .

Pri dissendado de gazetaraj informoj kaj kolektado de gazetaj mencioj de Esperanto zorgis Gazetara servo (ankaŭ ĝi unuopula). En 1961-63 ĝi registris, per la servo de la firmao Argus, meznombre 700 menciojn jare kaj poste en la 60aj jaroj ĉ 400 menciojn jare. Sed en la sekvaj jar­dekoj la nombro laŭgrade faladis. En 1990 NEL ĉesis aboni Argus, trovante ke ĝi ne valoras la elspezon (ĉ 6 000 kr jare). Sen tiu helpilo la membroj trovis en 2002-09 meznombre nur 15 menciojn, kaj ne certas ke Argus trovus multe pli. Gazetarajn informojn oni ĉesis dis­sendi en la 90aj jaroj ĉar laŭsperte neniu gazeto aperigis ilin. Per estrara decido en 2000 la gazetara laboro estas dividita inter tri membroj, el kiuj unu prizorgu la arĥivon kaj la aliaj serĉu per interreto kaj kolektu artikolojn kaj menciojn. Alia komisiito registras la menciojn en radio kaj televido.

En 1965 NEL subtenis la subskribo­kampanjon de UEA, kolektante pres­kaŭ 6 000 individuajn subskribojn (sed al la kolekto de subtenantaj organizoj kontribuis nur 7 el la 22 kluboj).

En 1983 okazis seminario pri inform­ado lige kun la landa kongreso, kaj en novembro 1984 informado estis la temo de tuttaga diskuto.

NEL havis el la 50aj jaroj migran ekspozicion, sed ĝi malaktualiĝis. Por la jubilea jaro tute novan migran ekspozicio konstruis en 1986 tiufake profesiula membro por uzo en lokaj kluboj. Ĝi estas muntita sur du-metrojn alta ĉarnirita framo, sed eble pro la pezo (ĉ 15 kg) kaj la mal­moderniĝo de la afiŝoj ĝi post kelkaj jaroj plejofte staris neuzata.

Broŝuron pri Esperanto kaj Unesko financis la norvega Unesko-komisiono, kaj kajeron Vi skriver brev på esperanto (bazitan sur sveda Korespondu Esperante) financis la Poŝto, ambaŭ en 1986/87.

Al skoltaj tendaroj, precipe en la 70aj kaj komence de la 80aj jaroj, vigle disdoniĝis informiloj kaj lerniloj. Ĝis la komenco de la 90aj jaroj NEL nom­umis komisiiton pri skoltoj, sed ne raportiĝis aktivado tiumedie.

Sporade iu membro havigis komercajn anoncojn kiuj aperis en Norvega Esperantisto. Pli daŭraj estis interŝanĝaj anoncoj kun kelkaj aliaj periodaĵoj: Klassekampen, Folkevett, foje kun la Poŝto kaj precipe kun la semajna gazeto Dag og Tid. Kun ĉi-lasta la interŝanĝo funkciadis en dek­jara periodo ĝis ĝi fine ĉesis en 2004 pro demisio de la kontaktulo (kaj inici­atinto de la aranĝo) ĉe Dag og Tid.

En 1995 NEL aĉetis ĉe komerca firmao enketon pri la scioj de la norvega publiko pri Esperanto. Ĝi montris, iom surprize, ke pli ol 50% de la norvegoj scias almenaŭ ke Esperanto estas lingvo, sed malpli surprize ke plej pozitivaj al Esperanto estas la pliaĝuloj.

La Ligo havas "propagandan fondaĵon". La kapitalo kreskis dum la periodo de ĉ 4 000 kronoj ĝis pli ol 30 000. La fondaĵo estas tre malmulte uzita.


Instruado[redakti | redakti fonton]

Por gvidi kursojn por komencantoj (novuloj) NEL provis venigi instruistojn el eksterlando kaj aranĝi por ili rondvojaĝojn inter la lokaj kluboj. En la 60aj kaj 70aj jaroj oni grandparte rezignis pri tio, pro la grandaj elspezoj.

Sed ekde la 80aj jaroj eblis havigi ŝtatan subvencion por kursoj. En 1981 NEL fondis tiucele propran stud­organizon, kun individua membreco, sed baldaŭ (1989) montriĝis ke eblis akiri subvencion per kunlaboro kun pli granda studorganizo, nome AOF (laborista kleriga asocio). Poste, en 1996, NEL membriĝis kolektive en pli vasta studasocio[1], kie la ekonomiaj kondiĉoj estas pli favoraj. En la sekvaj jaroj okazis dufoje kuniĝo de stud­asocioj, tiel ke en 2011 NEL membras en Populus – studieforbund folke­opplysning (kiu baldaŭ fandiĝos denove kun alia studasocio).

Kursturneojn faris pluraj eksterlandanoj: Jadwiga Gibczyńska (Pollando) (1985), Atilio Orellana Rojas (Argentino/ Nederlando) naŭ sin­sekvajn jarojn 1993 – 2001, kaj Irina Gonĉarova (Ruslando) 2002.

Aldone NEL ĉiam instigis la klubojn aranĝi kursojn per propraj fortoj. Tio realiĝis en tre varia grado tra la jaroj. En 1961-70 oni registris (entute) ĉ 575 komencantojn, en 1971-80 ĉ 440, kaj similajn nombrojn instruis Atilio en la 90aj jaroj, sed en 2003–09, do post la lasta eksterlandana vizito, lokaj fortoj kolektis malpli ol 50 komencantojn.

NEL, per sia ekzamena komisiono, ofertis ekzamenojn je tri niveloj, elementa, supera kaj instruista. La intereso malgrandiĝadis tra la periodo. En la 60aj jaroj meznombre 4 homoj ĉiujare plenumis elementan ekzamenon, en la 70aj jaroj 2, en la 90aj nur 1 kaj post 1996 estis nur unu ekzamenito entute. Simile pri la supera ekzameno: estis deko da kandidatoj en la 60aj kaj 70aj jaroj, sed preskaŭ neniu post 1980. En la lastaj jardekoj la internaciaj ekzamenoj de ILEI iel konkurencis, sed ankaŭ al tiuj anoncis sin tre malmultaj norvegoj.

Instruado okazis foje ankaŭ oficiale en pluraj mezlernejoj, kiel alternativo al alia lingvo, aŭ kelkloke eĉ devige por unuopaj klasoj. Sed ĝi estis dependa de la koncerna instruisto (kaj de loka permeso), kaj kiam tiu ial forlasis la lernejon, la fako malaperis. Kursoj okazis ankaŭ en kelkaj popolaltlern­ejoj. Sed hodiau (2011) Esperanto nenie estas lerneja fako en Norvegio.

Ĝis la 80aj jaroj kursoj en Norvegio uzis grandparte norvegan eldonon de la lernolibro de Seppik/Malmgren (Systematisk kurs i esperanto[2]), kaj poste oni multe uzis svedan eldonon de la angla Jen nia mondo. Sed en 1989 NEL sukcesis produkti proveldonon de nova norvega libro Tra la mondo, verkita de Johan Hammond Rosbach (tekstoj) kaj Willie Falch (ekzercoj).

Norveglingva gramatiko de Esperanto por komencantoj aperis fine de la 80aj jaroj (Odd Tangerud / Tom Arbo Høeg), kun tria eldono en 1991. La norvega "ŝlosilo" estis represita en 1991. Vortlisto norvega-Esperanto en malgranda formato aperis en 1972.

Suplemente al la ĉeestaj kursoj de la kluboj haveblis en la 50aj jaroj koresponda kurso, kun lernolibro Esperanto 1 / 2, en kunlaboro kun Folkets brevskole. Ĝi bone funkciis ĝis la 90aj jaroj, kun iom malpli da lernantoj ol la ĉeestaj kursoj kune, sed kun falantaj nombroj, ĝis 1995, kiam la lernolibro elĉerpiĝis.

Gazetaj kursoj aperis en kelkaj lokaj gazetoj en la unuaj jardekoj de la periodo. Radiokurson de Jon Rømmesmo dissendis pluraj lokaj radiostacioj en la 80aj kaj 90aj jaroj, kaj ĝi estis poste afiŝita en Interreto.

En la lastaj dek jaroj la interreta revolucio tute ŝanĝis la situacion. Bon­kvalitaj kaj foje senpagaj kursoj troveblas per ĉia komputilo. Junaj homoj lernas memstare per ili sen devi anonci sin ĉe iu Esperanto-organizo. Ili povas ankaŭ aliĝi al kongreso aŭ uzi "Pasporta Servo" por tranokti sur­vojaĝe, sen membriĝi. Kelkaj el ili aperis en Esperantoklubo, jam kapablaj paroli – kvankam hezite – en Esperanto. Tamen NEL ne provis sisteme spuri la norvegajn lernantojn kaj lernintojn de ekz-e la plej populara interreta kurso, Lernu!.

Kursoj aŭ studrondoj por progresintoj okazis de tempo al tempo en la plej grandaj kluboj, helpe de internaciaj lernolibroj aŭ la norvega Vibraj momentoj (Johan Hammond Rosbach, 1981), aŭ gvidate de vizitanta eksterlandano.

Konstanta Esperanto-kursejo mankas en Norvegio. Kelkaj norvegoj frekventis en fruaj jaroj la kursojn de Lorenz Friis en Danlando, aŭ lastatempe tiujn de Lars Forsman en la popol­altlernejo de Karlskoga en Svedio.

En 1994 NEL establis kunlaboron kun la instruista altlernejo en Bergeno kaj starigis komisionon kiu ellaboris detalan studplanon, sed la lernejo fine tamen decidis ne enkonduki Esperanton kiel fakon.

NEL havis aktivan instruistan sekcion, kiu reviviĝis en 1973, sub gvido de Elna Matland. Pedagogiajn kursojn – por instruantoj kaj -emuloj – en Oslo gvidis Katalin Smidéliusz (nun Kováts) en 1996 kaj Stefan MacGill (Nov-Zelando / Hungario) en 1992. Ekde la mezo de la 80aj jaroj la instruista sekcio estis landa sekcio de la internacia ILEI, sed en la lasta tempo ĝi ne havas propran agadon.

Kartoteke registriĝis ĝis la 90aj jaroj pli ol 10 000 norvegaj iamaj lernintoj de Esperanto.


Aplikado en la ekstera mondo[redakti | redakti fonton]

Uzo de Esperanto kiel laborlingvo en projektoj ekster la esperantomovado mem realiĝis en modesta skalo en kelkaj okazoj.

Turismaj broŝuroj en Esperanto aperis i.a. pri Norvegio, Oslo, Bergen kaj Hamar. Pri Oslo eldoniĝis (almenaŭ) tri diversaj, la lasta en 1964 en kvanto 10 000 dufoje.

En la 80aj kaj 90aj jaroj funkciis bona kunlaboro kun la Ministerio pri ekstero pri eldonado de ties inform­broŝuroj. NEL tradukis la tekstojn, kaj la ministerio presis ilin en Esperanto kaj dissendis ilin al ĉiuj adresoj tra la mondo kiujn havigis NELanoj. Tiel la faldfolieto Rigardo al Norvegio dis­sendiĝis en 1980 preskaŭ 6000-ekzemplere. Sekvis pli grandaj inform­iloj en formato A4: Norvegujo, la plur­paĝaj Henrik Ibsen, La laponoj, La fostokirkoj kaj poste Norvegio ek­rigarde. La kunlaboro ekestis pro persona kontakto inter T.A. Høeg en NEL kaj dungito de la Ministerio. Post la morto de Høeg en 1992 la kontakto malplivigliĝis kaj la produktado stagnis. Tamen en 1997 NEL ekrajtis traduki dekon da novaj, unufoliaj informiloj. Sed tiam ankaŭ la origina kontaktulo en la ministerio estis for, kaj post presado de nur du el la novaj folioj la ministerio definitive decidis en 1999 ne daŭrigi la kunlaboron.

Deko da norvegoj registris sin kiel gastigantoj en la internacia tranokta katalogo Pasporta Servo, havigante tra la jaroj senpagan tranoktadon al eble 200 – 300 eksterlandaj turistoj.

En la 70aj kaj 80aj jaroj, en la epoko de la "Fera Kurteno", Arnljot Kyllingstad (Rogaland) per personaj invitoj ebligis al multaj orienteŭropanoj ferii en Norvegio.

En la jaroj ĉirkaŭ 2000 Per Johan Krogstie gvidis serion da grupvizitoj al Estonio, kie li havigis per Esperanto lokajn kontaktojn kaj tiel solvis diversajn praktikajn problemojn.

La klubo de Tønsberg subtenis tiun de Lund en Svedio en ties produktado de parabolaj sunkuiriloj por ĝemeligita grupo en Tanzanio en 2000 – 2002. Tia utiligo de sunenergio kaj ŝparas la lokajn arbarojn kaj liberigas la virinojn pri lignoserĉado. La klubo de Tønsberg vendis kalendarojn por helpi financi la projekton.

Kadre de la celebrado de la 25-jara jubileo de la ĝemelaj rilato inter Vadsø kaj Murmansk en 1998 esperanto­parolanta Murmanskano vizitis Vadsø kaj Tromsø kaj partoprenis en lokaj aranĝoj.

NEL membris kolektive ekde la 80aj jaroj en pluraj tegmentaj organizoj: la UN-asocio (FN-sambandet), la Nordio-asocio (Foreningen Norden), la Norvega Pacocentro (Norsk Freds­senter, unue en Gausdal, poste Lille­hammer/ Oslo), ForUM (Forum for Utvikling og Miljø – evoluado kaj medio) kaj Norvega Socia Forumo. Sed la reprezentantoj de NEL ne trovis vojojn utiligi tiujn membrecojn por lanĉi uzadon de Esperanto en la respektivaj medioj. Tial en 2010 NEL eksiĝis el la Nordio-asocio, kaj el la du laste menciitaj pro konsideroj de neŭtraleco. Samjare la membreco en la pacocentro forfalis ĉar pro ŝanĝita leĝo pri fondaĵoj /stiftelser membroj de ties gvidorganoj devas esti personoj, ne organizoj.

Granda internacia per-Esperanta organizo estas SAT, tamen ĝi havis nur manplenon da membroj en Norvegio, kaj landa sekcio ne estas.

En la fervoja muzeo en Hamar la estro, Per Johan Krogstie, prizorgis ŝildojn en Esperanto pri la ekspozici­aĵoj, aldone al kelkaj naciaj lingvoj.

La fervojista asocio NEFA sukcesis en la 80aj jaroj aldoni klarigojn en Esper­anto en la tutlanda horaro (Rutebok for Norge).

Sed en la lastaj jaroj same aktualaj kiel – aŭ eĉ pli ol – tiaj paperaj katalogoj estas la interretejoj de publikaj instancoj kaj neŝtataj organizoj. Iliaj hejmpaĝoj ofte havas ankaŭ angla­lingvan version (foje ankaŭ en pluraj lingvoj). En 6 tiaj interretejoj NELanoj sukcesis aldonigi version Esperantan.

La Esperanta Kulturo[redakti | redakti fonton]

Inter la membroj de NEL estis verk­isto kiu havigis al si internacian renomon. Johan Hammond Rosbach (1921– 2004) verkis dekon da romanoj kaj novelaroj. Kiel tradukinto al Esperanto elstaras Erling Anker Haugen (1909 – 89) pro siaj majstraj tradukoj de Brand kaj Peer Gynt. Preskaŭ ĉiujn ceterajn verkojn de Ibsen, kaj aliajn prozajn kaj poeziajn verkojn el la norvega – kaj alilanda – literaturo (i.a. Garborg, Prøysen, Sande, Grieg, Vesaas; Lagerkvist, Munch .... ) tradukis Odd Tangerud (1919 – 2010), kvankam malmulto estas presita.

Tra la jaroj NEL aranĝis vojaĝojn de eksterlandanoj inter la kluboj por prelegantoj pri diversaj temoj: d-ro Hamvai el Nov-Zelando en 1960, Ĵeljko Takaĉ (Jugoslavio) i.a. en 1961, S. Mahant (Hindio) 1962, Albino Ciccanti (Italio) 1973, Lina Gabrielli (Italio) i.a. en 1978, Albert Goodheir (Skotlando) monaton en 1980, Jorgos (Francio) en 1988 pri sia biciklado tra Eŭropo, Abani Halder (Bharato) pri jogo en 1988.

Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) okazis en 1978 en Tromsø, ĝemela urbo de Zagreb – la unuan fojon ekster Jugoslavio – kaj denove (parte) en 1981.

La librokolekto de NEL devenis grandparte el donacoj kaj heredaĵoj de membroj, precipe Rolf Bugge Paulsen (mortis 1982), Carl Støp-Bowitz (1997) kaj Olav Reiersøl (2001). Al­done al la libroj estis proksimume sama volumo da periodaĵoj. Ĝis 1993 la kolekto estis stokita en la Universi­tata Biblioteko en Oslo (UBO), kie T.A. Høeg katalogis kaj prizorgis ilin ĝis sia morto en 1992. En 1993 UBO ĉesigis la kontrakton, kaj novan stok­ejon oni trovis en magazeno en la sub­etaĝo de la biblioteka domo en Hamar. Prizorg­anto tie estis Egil O. Larsen, kiu en 2005 finkatalogis pli ol 5000 titolojn (inkl. multajn maldikajn kajerojn) komputile.

En 2010 la biblioteko de Hamar petis nin forigi niajn kolektojn, kaj ne trov­ante alian stokejon NEL decidis for­doni la plej­parton – periodaĵoj kaj libroj – al la deponejo de la Nacia Biblioteko en Mo i Rana. Tie ili en la daŭro de kelkaj jaroj estos katalogitaj kaj prunteblaj tra ajna loka biblioteko. Sed fizike ili estos stokitaj tute arbitre sen ia sistema ordigado surbrete. La restantaj duoblaĵoj estas nun stokitaj en la ejo en Oslo.

Eldonejo Esperanto fondiĝis en 1946 kiel akcia societo (A/S). Ĝi eldonis tra la jaroj ĉ 20 librojn kaj kajerojn, plej­parte lernilojn kaj vortarojn, sed ankaŭ kelkajn beletraĵojn. Ĝi funkciis ĉefe kiel libroservo por perado de libroj el eksterlando por vendado al la membroj. En 1995 pro leĝoŝanĝo oni malfondis ĝin kiel akcian societon, sed ĝi plufunkciis en la formo de membro­organizo. Tamen en la lasta jardeko eldonado de novaj libroj estis ekonomie tro riska kaj la merkato por vendado de importitaj libroj malfort­iĝis tiugrade ke en 2007 oni devis tute malfondi la Eldonejon. Ĝi lasis la libro­stokon al NEL, kiu daŭrigis la vend­adon ĝis 2008, kiam ĝi pludonis la stokon al la klubo de Oslo (krom malgranda parto al tiu de Trondheim).

En la jubilea jaro 1987 NEL norveg­igis kaj eldonis libron de William Auld, Fenomenet Esperanto, jam antaŭ ol ĝi aperis en alia lingvo.

Fine menciindas ke kelkaj membroj de NEL fondis tra la jaroj internaciajn familiojn kaj ke sekve estas en Norvegio kelkaj denaskaj Esperanto-parolantoj.

NEL tiam kaj hodiaŭ (2011)[redakti | redakti fonton]

Kiel diferencas NEL en 2011 de NEL en 1961?

NEL perdis preskaŭ 3/4 de la 1961- membronombro. De la kluboj mal­fondiĝis pli ol duono kaj pluraj el la restantaj apenaŭ aktivas. Ne plu Esper­anto estas fako en iu norvega lernejo kaj preskaŭ neniu klubo aranĝas ordinarajn ĉe­estajn kursojn. La Eldon­ejo mal­fondiĝis, kaj granda parto de la biblioteka kolekto estas fordonita al la Nacia Biblioteko, tamen la libroj estos reprunteblaj.

Do multo perdiĝis. Sed kion ni gajnis?

NEL akiris stabilan oficejon kaj stok­ejon, kaj i.a. pro la legaco Uhlen ĝi disponas pri relative solida kapitalo. Funkcias la internacia adresaro Pasporta Servo, per kiu kelkaj membroj gastigadas eksterlandanojn, dum iuj, mem vojaĝante, gastas ĉe samlingvanoj alilande.

Sed antaŭ ĉio okazis la interreta revolucio. Ĝi tre faciligas kontakton inter la membroj kaj internaciajn rilatojn:

Per la hejmpaĝoj la publiko povas trovi informojn pri Esperanto rapide kaj senpage. Per interretaj kursoj ili povas ankaŭ lerni la lingvon memstare. Per la reto eblas sekvi la agadon en eksterlando, lege, bilde kaj eĉ filme. Per retpoŝto eblas komunikiĝi ĉiutage inter ĉiuj anguloj de la lando kaj uzi Esperanton por komunikado inter­nacia. Kaj per la senpaga telefona servo Skype eblas al la estraro inter­diskuti malgraŭ grandaj distancoj.

Ĉi ĉio donas multajn novajn eblojn.

Kiuj estu la roloj de NEL en la venontaj kvindek jaroj?

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Studieforbund for norske freds- og solidaritetsorganisasjoner
  2. Systematisk kurs i Esperanto, Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren, - 1932

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]