Junkokanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Junkokanbirdo
Junkokanbirdo
Junkokanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. schoenobaenus'
Acrocephalus schoenobaenus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Junkokanbirdo (Acrocephalus schoenobaenus) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Tiu ĉi estas mezgranda birdo kun bruna, strieca dorso kaj ĉefe flugiloj kaj tre markata kaj distinga pala superokula strio. Junkokanbirdoj estas migrantaj, kaj trapasas la Saharon por atingi siajn reproduktejojn en Eŭropo kaj Azio kaj siajn vintrejojn en Afriko. La kanto de la masklo estas komponita de hazardaj babilemaj frazoj kaj povas inkludi imitadon de aliaj specioj. La Junkokanbirdo estas ĉefe insektomanĝanta.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas mezgranda birdo, 11.5-13 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 12 g.[1] Ĝi havas striecan dorson kaj ĉefe flugilojn, kaj palajn subajn partojn. La pugo estas tre bruna kaj nestrieca, kontraste kun pli malhelaj flugiloj. La frunto estas ebeneca, estas elstara blanka superokula strio, la krono estas strieca je nigro, kaj la beko estas forta kaj pinteca. La kruroj estas grizecaj.[2]

La plumaro de ambaŭ seksoj estas identaj, kvankam ili povas esti diferencigita post kaptado por ringado pro la esto de kovotufokloaka elstaraĵo.[3] Junuloj havas malhelajn punktojn en la brusto. Ili povas esti facile konfuzataj kun la Akvokanbirdo Acrocephalus paludicola pro ŝajna pala centra kronostrio kontrasta kun la pli malhelaj bordoj.[2] Aliaj similaj specioj inkludas kelkajn kiaj la Tamarika grilbirdo, A. melanopogon, kiu estas pli ruĝeca superŝultre, kaj la Siberia grilbirdo, Locustella certhiola, kies dorso estas pli kontraste strieca.[4] La plej aĝa konata Junkokanbirdo estis birdo ringita en Finlando kiu atingis la aĝon de 10 jaroj kaj 1 monato. La tipa vivdaŭro estas de 2 jaroj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Junkokanbirdo estis unuafoje priskribita de Carolus Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 (Britaj ornitologoj ne distingis tiun specion el la Eŭrazia kanbirdo ĝis la 18a jarcento).[5] Ties scienca nomo Acrocephalus schoenobaenus devenas el antikva greka akros, signife 'pinteca', kaj kefale ('kapo'), sĥoiniklos ('karekso') kaj baino ('iri'). Ĝi estas monotipa.[1]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Junkokanbirdo havas grandan teritorion kaj ĉirlaŭkalkulitan tutmondan etendon de 10 milionoj da km², kun granda tutmonda populacio de 8,8 milionoj al 15 milionoj da birdoj en Eŭropo. Studoj de la British Trust for Ornithology pruvis, ke la fluktuoj en la populacioj de Junkokanbirdoj dependas el la indico de survivado de plenkreskuloj pro ŝanĝoj en la pluvokvanto ĉe la vintrejoj.[6] Ankoraŭ oni ne mezuris la tutmondajn ŝanĝojn en la populacio, sed la statuso de la Junkokanbirdo estis konsiderata kiel 'Malplej Zorgiga' de BirdLife International.[7]

Junkokanbirdo en Hampshire, Britio

Ili reproduktiĝas en Eŭropo kaj okcidenta kaj centra Azio kaj estas migrantaj. Post elnestiĝo ili migras rapide tra suda Eŭropo kaj Saharo el aŭgusto al septembro. Studoj en Niĝerio kaj Ugando sugestis, ke la Junkokanbirdoj revenas vintrumi al la samaj lokoj jaron post jaro.[8]

Ĉiuj Junkokanbirdoj vintrumas en subsahara Afriko, el Senegalio okcidente al Etiopio oriente, kaj tiom sude kiom ĝis orienta Kablando de Sudafriko kaj norda Namibio. La migrovojoj suden, kaj la eventualaj vintrejoj, dependas de la birdaj reproduktejoj. Birdoj ringitaj en Britio kaj Nederlando troviĝas poste el sudokcidenta Iberio al Italio; birdoj el Svedio troviĝas en centra Eŭropo kaj Italio; dum finnaj birdoj troviĝas en nordorienta Italio kaj Malto orienten al la regiono de la Egea Maro. Junkokanbirdoj el la teritorioj de la iama Sovetunio migrovojas tra orienta Mediteraneo kaj Mezoriento.[2]

Habitatoperdo de humidejaj areoj por manĝado dum migrado, kaj la etendo de la dezerto de Saharo, minacas la reproduktan populacion de Junkokanbirdo.[8] Birdoj kiuj ekforlasas Afrikon fine de februaro, atingas antaŭe la humidejojn probable post trapasi la Saharon, kaj alvenas en Eŭropo el marto antaŭen.[2]

Malkiel aliaj membroj de la genro Acrocephalus, la teritorio de la Junkokanbirdo etendas el la Arkto al mezaj latitudoj. Ili estas adaptitaj al malvarmaj, nubecaj kaj humidaj kondiĉoj. Kvankam ĝi ofte troviĝas en humidejoj, ili povas reproduktiĝi je 500 m aŭ eĉ pli for el akvo.[2] Dum la reprodukta sezono, tiu specio troviĝas en kareksejoj, ofte kun arbustoj, kanaletoj kaj habitatoj for de akvo inklude heĝojn, areojn de urtikoj Urtica dioica, kaj eĉ plugeblaj terkultivejoj.[9] Ĉe afrikaj vintrejoj, oni uzas habitatojn kiaj kanejoj en humidejoj, papiroj, herbo, junkoj kaj altaj elefantoherboj. Ili povas troviĝi je altitudoj de 1800-2400 m super marnivelo en Etiopio.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La kanto estas varia, rapidega kaj babileca, kun pli dolĉaj frazoj kaj iom da imitado,[2][4] tipe de la membroj de Acrocephalus. Ĝi estas komponita de frazoj en hazarda ordo, tiel ke neniam estas same. Maskloj de Junkokanbirdo kiuj havas la plej ampleksajn repertorion pariĝas kun plej granda nombro de inoj.[1]

Maskloj de Junkokanbirdo komencas kanti nur kelkajn horojn post atingo de la reproduktejo. La kanton oni faras el nuda ripozejo kiel kano-tigo aŭ arbusto, aŭ el kaŝitejo kaj dum rutinaj flugoj ene de sia teritorio. Ankaŭ okazas kantoflugoj: dum tiu kantado, la birdo startas, leviĝas je ĉirkaŭ 2-5 m supergrunde kaj post mallonga cirkloflugo, faras malrapidan 'paraŝutan' descendon, ofte per flugiloj levataj laŭ formo de 'v'. La kanto havas funkcion allogi partneron pli ol apartigi aliajn masklojn, kaj ĝi ĉesas tuj kiam partnero estas trovata. Kontaktalvokoj estis priskribitaj kiel 'ĉirr' aŭ 'kerr'; tiuj alvokoj estas ripetataj rapide por formi rapidegan alarmalvokon.[2]

Studoj pruvis, ke la maskloj de Junkokanbirdoj fidelas ofte je siaj reproduktaj lokoj, dum inoj ne tiom. Studo en Nottinghamshire, Anglio, montris, ke triono da maskloj revenas reprodukti al 50 m aŭ malpli de sia iama reprodukta loko, kaj nur 14 % reproduktas pli da 400 m for.[8] Paroj estas kutime monogamaj, sed ne rigore.[10] Maskloj eventuale practikas bigamion kaj promiskuon. Se oni predas ovojn aŭ idojn, la ino ofte abandonas la masklon, kiu plukantas kaj kuniĝas al alia ino.[2] Oni konstatis hibridadon kun la Eŭrazia kanbirdo.[2]

La masklo defendas teritorion de ĉirkaŭ 0.1 al 0.2 hektarojn; en studo ĉe Zaanstad, Nederlando, oni studis 68 teritoriojn, mezaveraĝe 1064 m² grandaj unu jaron, kaj 904 m² la venontan.

La nesto, konstruita de la ino, estas inter vegetaĵaro surgrunde aŭ ĝis alto de 50 cm. La tasforma strukturo havas eksteran tavolon de herbo, tigetoj kaj folioj, plus araneretojn, kun pli fajna, dika tavolo ene enhavanta kareksoflorojn, animalan harojn kaj plantoj. Ĝi estas teksata ĉirkaŭ vertikalaj plantaj tigoj.

La ino demetas 3-5 verdecflavajn ovojn brunmakulatajn[11] La ovojn kovas la ino dum 14 tagoj; la idoj estas malfrumaturaj kaj nudaj.[1] Kaj masklo kaj ino zorgas la idojn kaj elnestiĝo okazas post 13–14 tagoj. Post elnestiĝo, la junaj junkokanbirdoj plupetas manĝon el la gepatroj dum 1–2 semajnoj eĉ post ekflugo.[2]

Manĝo kaj manĝado[redakti | redakti fonton]

Junkokanbirdoj portante manĝon

Predoj fare de Junkokanbirdoj inkludas Efemerojn, Libelojn, Ortopterojn, Hemipterojn, Neŭropterojn, papiliojn, skarabojn kaj muŝojn. Vegetala materialo inkludas sambukberojn kaj rubusberojn. Ĉe vintrejoj manĝo inkludas Ĥironomedojn kaj florojn kaj berojn el Salvadora persica.

Fine de julio, antaŭ migrado, ŝajne Junkokanbirdo serĉas lokojn kun granda nombro de Afidedoj Hyalopterus pruni kaj restas ne tre for de tiaj lokoj; ringostudoj montras ke tiuj birdoj povas moviĝi al konsiderindajn distancojn (ekz. el suda Anglio al norda Francio) serĉe de manĝo antaŭ ekmigri. En Portugalio, la manĝodisponeblo de afidoj elĉerpiĝas tro frue por la ĝuo de Junkokanbirdo, tiele multaj birdoj ne haltas tie kaj estas jam sufiĉe fortikaj por la trapasado.

Birdoj kun plej grandaj grasorezervoj antaŭ migrado kapablas senhaltajn flugojn el Afriko al suda Britio, el Ugando al Irako, ekzemple. Kelkaj duobligas siajn normalajn pezojn kiel 'nafto' por migrado. Pli malpezaj birdoj devas fari la veturadon laŭ kelkaj mallongaj partoj.

Junkokanbirdoj manĝas en malalta, densa vegetaĵaro, ĉefe kanejoj kaj kareksejoj, sed ankaŭ en plugeblaj terkultivejoj kaj ĉe arbustoj. Studo ĉe Attenborough, Nottinghamshire en Anglio, trovis, ke la habitatoj uzataj por manĝado dum la reprodukta sezono estis 47 % marĉoj, ĉefe kun herboj Glyceria, 26 % arbustaro, 21 % kampa vegetaĵaro kaj 6 % arbaro. Manĝoteknikoj inkludas 'plukado' de insektoj el vegetaĵaro dum ripozado aŭ foje gvatado, kaj 'saltokaptado', kiam la birdo kaptas flugantajn insektojn dum flugo inter ripozejoj. Junkokanbirdoj saltetas inter plantotigoj kaj plukas insektojn el subfolioj; ili profitas malaltajn temperaturojn mateniĝe kaj krepuske ĉar tio malhelpas movadon de la predoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 BTO BirdFacts - Junkokanbirdo. Konsultita la 1an de januaro 2009.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 BWPi: The Birds of the Western Palearctic on interactive DVD-ROM (2004). BirdGuides Ltd. and Oxford University Press. ISBN 1-898110-39-5.
  3. Svensson, L. (1992). Identification Guide to European Passerines. p166. Stockholm, Sweden. Lars Svensson. ISBN 91-630-1118-2
  4. 4,0 4,1 Mullarney, K., Svensson, L., Zetterstrom, D., Grant, P. J. (1999). Collins Bird Guide. p290. London, UK. HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6.
  5. Cocker, M. Mabey, R. (2005). Birds Britannica. pp365-367. London, UK. Chatto & Windus. ISBN 0-701-16907-9
  6. BTO - Breeding Birds of the Wider Countryside: Sedge Warbler. Konsultita la 1an de januaro 2009.
  7. BirdLife International (2008) Species factsheet: Acrocephalus schoenobaenus. Konsultita la 1an de januaro 2009.
  8. 8,0 8,1 8,2 Wernham, C.V., Toms, M.P., Marchant, J.H., Clark, J.A., Siriwardena, G.M. & Baillie, S.R. (eds). (2002). The Migration Atlas: movements of the birds of Britain and Ireland. pp544-547. London, UK. T. & A.D. Poyser. ISBN 0-7136-6514-9.
  9. Tucker, G. M., Heath, M. F. (1995). Birds in Europe: their conservation status. Cambridge, UK. p455. BirdLife International (BirdLife Conservation Series No. 3). ISBN 0-9467888-29-9
  10. Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in three Acrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola). Ethology, Ecology & Evolution 12: 237-249.
  11. Vere Benson, S. (1966). The Observer's Book of Birds. p71. London, UK. Frederick Warne & Co. Ltd.
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52505, Acrocephalus schoenobaenus, 12a majo 2006. Malplej zorgiga.

Plia informo[redakti | redakti fonton]