Kantono Turgovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanton Thurgau)
Saltu al: navigado, serĉo

46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Turgovio)Koordinatoj: 46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Turgovio)

Kantono Turgovio
Blazono de Kantono Turgovio
Frauenfeld, ĉefurbo de Kantono Turgovio
Ĉefloko Frauenfeld
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1803
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  TG
Nombro de enloĝantoj 237514 (2007-12-31)
Areo 991 km²
Loĝantardenseco 240 loĝantoj/km²
Situo de Kantono Turgovio en Svislando
Mapo de la Kantono Turgovio
v  d  r
Information icon.svg
Distriktoj de Kantono Turgovio
Panorama vido al Steckborn kaj Bodenlago

Kantono Turgovio estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj, la tielnomataj kantonoj de Svislando. Ĝi situas en nordoriento de la lando. Ĝia ĉefurbo ests Fraŭenfeld. En la kantono loĝis je la 31-a de decembro 2007 entute 237514 homoj. Ĝia oficiala mallongigo estas TG. La ofciala lingvo de la kantono estas la germana (parolata estas tamen la turgovia dialekto de la alemana). La loka nomo de la kantono en la germana lingvo estas Thurgau ['turgaŭ].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kantono Turgovio apartenas al la Svisa Mezlando. Ĝi limas norde al Bodenlago kaj Germanio, oriente al la Kantono Sankt-Galo, sudokcidente al la Kantono Zuriko, kaj nordokcidente al la Kantono Ŝafhaŭzo. Tra la kantono fluas la rivero Turo. La Bodenlagon kaj Turvalon disigas la montoĉeno Seerücken. Ĝia areo estas 991 km².

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Turgovio estas ligita per la du aŭtoŝoseoj A1 kaj A7 kun Sankt-Galo, Vinterturo, Konstanco kaj Zuriko. La trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Zuriko, de Rohrschach al Ŝafhaŭzo kaj de Zuriko al Romanshorn, la trajnlinioj de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj Romanshorn al Sankt-Galo kaj de Konstanco. Krome la entrepreno THURBO fuknciigas regionan trajnreton en Turgovio. La interkontinenta Flughaveno Zuriko de Turgovio facile atingeblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En frua mezepoko Turgovio apartenis al la Duklando Ŝvabio. Ĝi etendiĝis de Rejno ĝis Sankta Gotardo kaj de Bodenlago ĝis Aro. Tial la unua vilaĝo ĉe la limo nomiĝis Turgi. En la 9-a jarcento Zurikgovio (germane Zürichgau) kaj la centrosvisaj teritorio estis disigitaj de Turgovio. Poste ankaŭ Togenburgo disiĝis de ĝi. En la frua 10-a jarcento la Duklando Ŝvabio estis disŝirita pro fortaj luktoj. Reĝo Rudolfo la 2-a de Alta Burgonjo provis etendi sian regnon ĝis Turgovio. Tio kondukis al konflikto kun la nova duko de Ŝvabio Burchard la 2-a. En la batalo de Vinterturo en la jaro 919 Burchard venkos kaj povis certigi al si tiel la regadon en Turgovio kaj Zurikgovio.

Svisa Ĵurkonumo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1460 la tiama Grafejo Turgovio estis konkreita de la sep lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo Zuriko,Lucerno, Urio, Ŝvico, Untervaldo, Zugo kaj Glaruso.

Reformacio[redakti | redakti fonton]

En 1529 en Turgovio la reformacio sukcesis praktike komplete. En la kontraŭreformacio en la 16-a kaj 17-a jarcento tamen kelkaj kumunumoj rekatolikiĝos.

Frua novepoko[redakti | redakti fonton]

Inter 1460 ĝis la Helveta Revolucio 1798 Turgovio estis sub la komuna regado de sep respektive post 1712 kune kun Berno de la ok regantaj lokoj de la malnova Svisa Ĵurkomunumo. mit Bern, acht regierenden Orten der Alten Eidgenossenschaft. Krom la ok lokaj ankaŭ Friburgo kaj Soloturno partoprenis ĉe la enspezoj de la kampara tribunalo.

Fondado de la kantono[redakti | redakti fonton]

La duan de marto 1798 Turgovio akiris la liberecon, tamen jam en aprilo ĝi fariĝis administra unuo de la Helveta Respubliko kaj en 1803 samerajta kaj suverena kantono de la Svisa Ĵurkomunumo.

Politika subdivido[redakti | redakti fonton]

Kantono Turgovia konsistas el 8 distriktoj, kiuj nomiĝas same kiel iliaj ĉeflokoj:

Vidu[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la Kantono Turgovio jam ek de la pionira epoko aktivis la esperanto-movado kaj ekzistis iam Esperanto-kluboj en Kreuzlingen, Weinfelden, Amriswil kaj Romanshorn. La plej signifa turgovia Esperantisto estas la mortinta honora prezidanto de SES Otto Walder (1912-1988) el Romanshorn. En lia hejmurbo Romanshorn unu la Esperanto-Weg rememoras kiel unu el la malmultaj placoj aŭ stratoj de Svislando pri la Esperanto-agado en Romanshorn. Dum la inaŭguro en 1959 okazis en Romanshorn trilanda renkontiĝo kun 140 partoprenantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)