Kastelo de Szigliget

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Szigliget (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas impona historia monumento, nun artista gastejo en Hungario, en vilaĝo Szigliget.

Aerfoto pri kastelo en Szigliget

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi loko estis jam konstruaĵo en la 15-a jarcento. En la 1780-aj jaroj sur la restinta fundamento estis konstruita kastelo. En 1815 ĝi klasikismiĝis. Familio Esterházy akiris la kastelon en 1916, poste denove trakonstruo okazis kun novaj terasoj kaj turoj. Tiu familio havis la kastelon ĝis alveno de Ruĝa Armeo en 1945. Post la 2-a mondmilito agrikultura lernejo funkciis en la kastelo, sed en 1952 pro streboj de György Bölöni la novaj posedantoj estis la hungaraj verkistoj.

Ekde 1952 vivis en la kastelo ekzemple István Örkény, Zoltán Zelk, Lajos Kassák, Magda Szabó, Ágnes Nemes Nagy, Emil Kolozsvári Grandpierre, Imre Kertész, László Nagy, István Vas, Sándor Tatay, Boris Palotai, János Pilinszky, László Németh, István Fekete, Ervin Lázár, György Somlyó, Sándor Weöres, Amy Károlyi, Tibor Déry, Milán Füst, Árpád Göncz, Péter Esterházy, Károly Makk. Ekde 1968 la kastelo akceptas ankaŭ aliajn artistojn: pentristojn, skulptistojn, komponistojn, fotistojn (ekzemple Bálint Józsa).

La kastelo funkcias en la plena jaro kun 30 ĉambroj kaj 75 litoj. Somere oni aranĝas literaturan tendaron, foje koncertojn kaj konferencojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La parte etaĝa kastelo kun keloj situas sola sub piedo de monto en granda protektata parko. La konstruaĵo formas proksimume J-majusklon. La fasado estas etaĝa, meze estas videbla timpano (arkitekturo) kun kolonoj. La malantaŭa fasado estas denove teretaĝa. La meza fasado estas rizalito (reliefaĵo). La flankaj partoj de la fasado estas teretaĝaj kun terasoj. En la dekstra flanko la alia alo reliefas.

Parko[redakti | redakti fonton]

Konstruo de la pejzaĝa parko okazis kune kun la kastelo, tial estas videblaj ankaŭ ducentjaraj platano, kaŝtanoj, kverkoj, tilioj, eŭropaj taksusoj, fagoj, poploj. En la 19-a jarcento oni plantadis ankaŭ diversajn pinojn. En la sekva jarcento la parko ricevis pliajn terenojn, oni plantadis tie arbojn el 4 kontinentoj.

En 1954 oni deklaris la parkon protektata arboreto, en 1997 parto de nacia parko. Ankaŭ skulptaĵoj de Pál Pátzay, Miklós Borsos kaj aliaj ornamas la parkon. Estas loko ankaŭ kolektaĵo pri rozoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]