Kongo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongo
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Kongo estas la plej granda rivero en centra okcidenta Afriko. Ĝi estas la dua plej longa rivero en Afriko (post Nilo), kun longeco de 4 380 km. Se oni konsideras la riveron Ĉambeŝi kiel ĝian fonton, la longeco fariĝas 4 700 km. La rivero kaj ĝiaj enfluriveroj fluas tra la dua plej granda pluvarbaro en la mondo; nur la Amazona Pluvarbaro estas (multe) pli granda. Ĝi ankaŭ havas la duan plej grandan fluaĵon en la mondo, post Amazono, kaj la duan plej grandan akvodislimon el ĉiuj riveroj, same post la Amazona Rivero, kaj ete antaŭ Misisipo. Kongo ankaŭ donis sian nomon al ambaŭ la Demokrata Respubliko Kongo kaj la Respubliko Kongo. La rivero apartigas la du ŝtatojn. Ekde 1971 ĝis 1997 la registaro de la tiamnomita Zairio nomis ĝin Zairo.

Priskribo

La fontoj de Kongo estas en la alta lando kaj la montoj de la Orientafrika Fendo, kaj ankaŭ la Lago Tanganjika kaj Lago Mŭeru, kiuj fluas en la Lualaban Riveron, kiu fariĝas Kongo post la Bojomaj Akvofaloj.

La rivero ĝenerale fluas okcidenten ekde la urbo Kisangani proksime sub la akvofaloj, poste kurbas iompostiome sudokcidenten, enfluas kun la Rivero Ubangi, kaj eniras la Larĝiĝon Malebo. Kinŝaso kaj Brazavilo estas ĉe kontraŭaj flankoj de la larĝiĝo, kaj poste la rivero remallarĝiĝas kaj falas trans multe da akvofaloj en profundaj kanjonoj (ili are nomiĝas la Livingstonaj Akvofaloj), kaj eniras la maron ĉe la urbeto Muanda.

Historio kaj kulturaj aludoj

Alegorio pri la rivero Kongo de Thomas Vinçotte.[1]
  • La enmarfluejon de Kongo vizitis dum 1482 la portugalo Diogo Cão.
  • En 1816 brita esplorvojaĝo iris ĝis la urbo Isangila.
  • 1837: Silence – A Fable estas novelo de Edgar Allan Poe, verkita en 1837. Kvankam la unua paragrafo de tiu rakonto enhavas la jenan frazon: "La regiono pri kiu mi parolas estas trista regiono en Libio, ĉe la bordoj de la rivero Zaire" ĝi ne tuj ŝajnas aludi al la ekvator-afrika rivero Zaire (Rivero Kongo), ĉar la Rivero Zaire de tiu rakonto estas priskribita en Libio, kiu estas en Norda Afriko. Tamen konsiderinte la nivelon de geografia kono pri Afriko en la epoko de verkado, la nomo Libio estas uzata kiel ĝenra nomo por la afrika kontinento. Tiukaze la rakonto povus fakte esti klopodo priskribi la riveron Kongo de Ekvatora Afriko. Ĝi estis adaptita en radioprogramon samnoman.
  • Henry Morton Stanley estis la unua eŭropano kiu navigis la longecon de la rivero kaj rimarkis ke la Lualaba Rivero ne estis fonto de la Nilo kiel sugestita. Tio aperas en sia verko Through the Dark Continent, unuafoje publikigita en 1878.[2]
  • 1902: Kvankam ne esplicite citita, la rivero Kongo havigas la fonon por la vreko de Joseph Conrad de 1902 Heart of Darkness.
  • 1921: La rivero Kongo estis menciita en la poemo de Langston Hughes nome "The Negro Speaks of Rivers".
  • 2010: La rivero Kongo estas centra elemento en la romano de 2010 de Mario Vargas Llosa nome El sueño del celta (la revo de la keltulo).

Ekonomio

I Inga hidroelektra centralo, kun nutra kanalo por Inga II en la fono.
Oficiala projekto por Inga III kaj Granda Inga, ĉe 2006.

Preskaŭ la tuta Kongo estas facile navigebla, kaj ĉar fervojoj nun ĉirkaŭiras la tri grandajn akvofalojn, granda parto de la komerco de centra Afriko laŭiras ĝin, inkluzive de kupro, palmoleo (kiel kernoj), sukero, kafo kaj kotono. Ĝi eble povus esti valora hidroelektre, kaj la stacio Inga hidroelektra centralo sub la Maleba Larĝiĝo estas la unua kiu ekspluatas ĝin tiel.

Hidro-elektra energio

La rivero Kongo estas la plej povega rivero en Afriko. Dum la pluvsezono fluas ĉirkaŭ 50,000 m³ el akvo por sekundo en la Atlantika Oceano. La oportunoj por la rivero Kongo kaj ties alfluantoj por generi hidroelektron estas tiele enormaj. Sciencistoj ĉirkaŭkalkulis, ke la tuta Konga Baseno enhavas 13 % el la tutmonda eventuala kapablo generi hidroelektron. Tio havigus sufiĉan energion por la tuta elektra necesaro de sub-sahara Afriko.[3]

Nune estas ĉirkaŭ 40 hidroelektraj centraloj en la Konga Baseno. La plej granda estas la akvorezervejo de Inga Akvofalo, ĉirkaŭ 200 km sudokcidente de Kinŝaso. La prestiĝa Inga Projekto aperis komence de la 1970-aj jaroj kaj tiam oni kompletigis la unuan akvobaraĵon. La plano origine konsistis je konstruo de kvin akvobaraĵoj kiuj estus generantaj totalan kapablon de 34,500 megavatoj. Ĝis nun oni konstruis nur du akvobaraĵojn, kiuj estas Inga I kaj Inga II, kun totalo de 14 turbinoj.[3]

Februare de 2005, sudafrika ŝtata energia entrepreno, Eskom, anoncis proponon por pligrandigi la kapablon de Inga spektakle pere de plibonigoj kaj de la konstruo de nova hidroelektra akvobaraĵo. Tiu projekto okazigus maksimuman produkton de ĝis 40 GW, duoble ol la Baraĵo Tri Gorĝoj de Ĉinio.[4]

Oni timas, ke tiuj nova hidroelektraj projektoj kondukos al formorto de multaj el la fiŝaj specioj kiuj estas endemaj de la rivero.[5]

Natura historio

Komenco de Akvofaloj Livingstone ĉe Kinŝaso
Akvofalo Inga, plej spektakla parto de la rapidejoj

La rivero Kongo formiĝis antaŭ 1.5-2 milionoj da jaroj a.K. dum la Pleistoceno.[6]

La konga formado povus esti kondukinta al alopatria speciiĝo de la bonobo kaj de la ĉimpanzo el ties Plej ĵusa komuna praulo.[7] La bonobo estas endema de la humidaj arbaroj de la regiono, same kiel aliaj simbolaj specioj kiaj la nigraverda cerkopiteko, la drjasa cerkopiteko, la fiŝomanĝa genoto, la okapio kaj la konga pavo.[8][9]

Pri akvabestaro, la baseno de la rivero Kongo havas tre altan specia riĉeco, kaj inter la plej altajn konatajn koncentrojn de endemioj.[10] Ĝis nun, oni registris pli ol 700 fiŝajn speciojn el la baseno de la rivero Kongo, kaj grandaj sekcioj restas ankoraŭ virtuale nestuditaj.[11] Pro tio kaj la grandaj ekologiaj diferencoj inter la regionoj de la baseno, ĝi estas ofte dividita en multaj ekoregionoj (anstataŭ trakti ĝin kiel ununura ekoregiono). Inter tiuj ekoregionoj, la Akvofaloj de Malsupra Kongo havas pli ol 300 fiŝajn speciojn ĝi sola, inklude proksimume 80 endemiajn[5] dum la sudocidenta parto (Kasai Baseno) havas pli ol 200 fiŝajn speciojn, el kiuj ĉirkaŭ kvarono estas endemiaj.[12] La hegemoniaj fiŝaj familioj –almenaŭ en partoj de la rivero– estas Ciprinedoj (karpoj/ciprinoj, kiaj Labeo simpsoni), Mormiredoj (elefantfiŝoj), Alestedoj (afrikaj tetraoj), Moĉokedoj (katfiŝoj), kaj Cikledoj (cikledoj).[13] Inter la indiĝenaj de la rivero estas la granda, tre karnovora goljata tigrofiŝo. Du el plej raraj endemiaj cikledoj estas la blankeca (ne-pigmenta) kaj blinda Lamprologus lethops, kiu supozeble loĝas tiom profunde kiom ĝis 160 m sub la surfaco,[5] kaj la Heterochromis multidens, kiu ŝajne estas pli proksime rilata al la cikledoj de Ameriko ol aliaj afrikaj cikledoj.[14] Estas ankaŭ nombraj endemiaj ranoj kaj helikoj.[13][15] Oni planis kelkajn hidroelektrajn centralojn por tiu rivero, kaj tio povus konduki al la formorto de multaj endemioj.[5]

Kelkaj specioj de testudoj, la afrika manato, kaj la Muzelfajna, la Nila kaj la Nana krokodiloj estas indiĝenaj de la Konga Baseno.

Alfluantoj

Rivero Kongo ĉe Matadi
La urbo Mbandaka estas aktiva riverhaveno ĉe la bordoj de la rivero Kongo.
Rivero Kongo ĉe Maluku.
Rivero Ubangi ĉe la urbo Bangui, Centr-Afrika Respubliko.

Enfluriveroj, ordigitaj ekde la maro enen:

  • Inkisi
    • Zadi
  • Nsele (sudo de la Larĝiĝo Malebo)
  • Bombo
  • Kasai (inter la Riveroj Fimi kaj Konga, konata kiel Kŭa)
    • Fimi
    • Kŭango
    • Sankuru
  • Likuala
  • Sangha
  • Ubangi
    • Giri
    • Mbomu
    • Uele
  • Ruki
    • Busira
    • Mombojo
  • Lulonga
  • Mongala
    • Ebola
  • Itimbiri
  • Aruvimi
    • Ituri
  • Lomami
  • Lindi
  • Ĉopo
  • Lualaba
    • Loŭa
    • Ulindi
    • Luama
    • Lukuga
    • Lufira
    • Lubudi
    • Luvua

Biogeografio

Biogeografie Kongo troviĝas en la Arbara ekoprovinco de la Afrotropika ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto. Plie la akvokolekta areo de Kongo ampleksas plurajn tersupraĵajn ekoregionojn.

Informfontoj

  • H. Winternitz, East Along the Equator: A Journey up the Congo and into Zaire (1987)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordenatoj

Koordinatoj: 6° 04′ 45″ S 12° 27′ 00″ O / 6.07917 °S, 12.45000 °O / -6.07917; 12.45000 (mapo)

Notoj

  1. Bruselo, Monumento al kongaj pioniroj, 50a Jubilea Parko.
  2. Through the Dark continent. Open Library. Konsultita la 2011-11-29.
  3. 3,0 3,1 Alain Nubourgh, Belgian Technical Cooperation (BTC). Weetlogs.scilogs.be (2010-04-27). Kosultita la 2011-11-29.
  4. Vasagar, Jeevan, "Could a $50bn plan to tame this mighty river bring electricity to all of Africa?", World news, The Guardian, 2005-02-25. Kontrolita 2010-04-30.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 . Rough waters: one of the world's most turbulent rivers is home to a wide array of fish species. Now, large dams are threatening their future. Science World (20a Aprilo 2009).
  6. Leonard C. Beadle. (1981) The inland waters of tropical Africa: an introduction to tropical limnology. Longman. ISBN 978-0-582-46341-7.
  7. Caswell JL, Mallick S, Richter DJ, et al. (2008). “Analysis of chimpanzee history based on genome sequence alignments”, PLoS Genet. 4 (4), p. e1000057. doi:10.1371/journal.pgen.1000057. 
  8. Kingdon, Jonathan. (1997) The Kingdon Guide to African Mammals. London: Academic Press Limited. ISBN 0-1240-8355-2.
  9. BirdLife International (2008). Afropavo congensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2010, versio 2010.4. IUCN 2010. Elŝutita 2a Majo 2011.
  10. . Evolution in the Deepest River in the World. Science & Nature. Smithsonian Magazine (2009-11-03).
  11. Freshwater Ecoregions of the World (2008). Sudanic Congo – Oubangi. Alirita la 2an de Majo 2011.
  12. Freshwater Ecoregions of the World (2008). Kasai. Alirita la 2an de Majo 2011.
  13. 13,0 13,1 Freshwater Ecoregions of the World (2008). Upper Lualaba. Alirita la 2an de Majo 2011.
  14. Kullander, S.O. (1998). A phylogeny and classification of the South American Cichlidae (Teleostei: Perciformes). pp. 461–498 in Malabarba, L., et al. (eds.), Phylogeny and Classification of Neotropical Fishes, Porto Alegre.
  15. Freshwater Ecoregions of the World (2008). Lower Congo Rapids. Alirita la 2an de Majo 2011.