Leono (Hispanio)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Atentu: ekzistas aliaj geografiaj unuoj nomataj Leono, inter kiuj urbo Leono en Nikaragvo, kaj ŝtato Nova Leono en Meksiko

Leono, Leonalingve "Llión", hispanlingve León, estas nomo de diversaj geografiaĵoj en Hispanio:

  • Urbo.
  • Provinco ĉirkaŭ tiu urbo.
  • Antikva historia regiono, nun parto de la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono.
  • Malnova reĝlando, sendependa dum la periodo nomata Rekonkero, lukto inter kristanaj kaj islamaj reĝlandoj en Hispanio.

Enhavo

[redakti] Urbo

León estas urbo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio.

Loĝantaro: ĉ. 150.000 homoj.

Leono estis fondita en la jaro 68, fare de la romianoj, kiu tie instalis legionon, de kie devenas la nomo. Post la araba konkero ĝi estis preskaŭ senpopoligita, kaj estis refondita en la jaro 856, fare de la reĝo Ordoño I. Ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Astur-Leona reĝlando en 914. La urbo estis grava dum la Mezepoko.

Ĉefa vidindaĵo estas la belega gotika katedralo.

Aliaj monumentoj estas la Baziliko de Sankta Isidoro kaj la Hotelo (Hostal) de Sankta Marko. La Casa de Botines estas verko de Antoni Gaudí. En la malnova kvartalo troviĝas restaĵoj de la Muregoj romiana kaj mezepoka.

[redakti] Provinco

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Provinco de Leono
Situo de Leono en Hispanio

Leono estas ĉefurbo de samnoma provinco. Ĝin trairas la Jakoba Vojo.

Ĉefaj urboj: Ponferrada, Astorga, Sahagún, La Bañeza

[redakti] Regiono

Leono donis sian nomon al historia Reĝlando. Ĝian kernon konsistigis la nunaj provincoj de Leono, Zamoro kaj Salamanko, kiuj estis konsiderataj historia regiono. Nun ili apartenas al la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

[redakti] Ligoj

[redakti] Eksteraj ligoj

·  http://es.wikipedia.org/wiki/León"

Urbestraro de Leono