Ludwik Mierosławski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ludwik Adam Mierosławski (naskiĝis la 17-an de januaro 1814 en Nemours (Francio), mortis la 22-an de novembro 1878 en Parizo) – pola generalo, verkisto kaj poeto, politika kaj nacia aktivulo, historiisto pri militistaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en pola-franca nobela familio. Lia patro estis kolonelo Adam Kasper Mierosławski (1785-1837) kaj patrino Camilla Notté de Vaupleŭ. En 1820 estis alveninta al Pollando kaj lernis en eklezia lernejo en Łomża, kaj poste en la kadeta en Kalisz. Finis ĝin en 1830 kaj 15-aĝa iĝis substandardisto en la 5-a Regimento de Fronta Infanterio en Kongresa Pollando.

Mierosławski, en la rango de leŭtenanto partoprenis novembran ribelon batalante en korpuso de generalo Samuel Różycki, kun kiu trairis batale al Galicio. Post fiasko de la ribelo de 1833 restis inter elmigrantaro en Francio, kie famiĝis kiel eminenta teoriulo de militistiko. En la jaroj 1839 - 1840 lekciis pri historio de slavaj popoloj en Franca Historia Instituto en Parizo.

Mierosławski estis planita komandi ribelon en 1846, sed tuj post alveno oni denuncis lin sekve de kio estis kaptita de prusa polico en Świniary apud Poznań. Mortkondamnita en berlina proceso evitis la mortpunon danke al ekslodo de berlina revolucio. Post liberiĝo kune kun Karol Libelt marte 1848 de la berlina malliberejo Moabit denove alvenis al Pollando kaj iĝis ĉefkomandanto de pola armeo en la prusa aneksaĵo. Li i.a. gvidis venkajn batalojn de Miłosław kaj Sokołów (apud Września), kaj la malvenkan apud Września. Post kapitulaco de Grandpoluja ribelo denove iris al prusa malliberejo, de kie liberiĝis danke al streboj de sia bofrato.

Decembre 1848 alvenis al Palermo, kie iĝis ĉefo de la armea stabo de revolucia sicilia registaro. Post fiasko de la ribelo aprile 1849 revenis al Parizo, sed jam junie ektroviĝis en Karlsruhe, kie registaro de Badeno kaj Palatinato nomumis lin ĉefkomandanto de revolucia armeo. Post malvenko en batalo kun Prusio Mierosławski demisiiĝis kaj revenis Parizon.

Decembre 1860 Giuseppe Garibaldi nomumis lin komandanto de Internacia Legio en Napolo, sed finfine oni ĝin ne kreis. En 1861 iĝis direktoro de Pola Militista Lernejo en Ĝenevo. Li daŭre laboris pri novaj militistaj inventaĵoj kaj taktikaj solvoj, aparte pri tiuj, kiuj donus efikojn en popola milito por liberigo de Pollando.

Februare 1863 Mierosławski alvenis Pollandon por iĝis diktatoro de la Januara Ribelo. Post du malvenkaj bataloj apud Krzywosądz (apud Radziejów) kaj Nowa Wieś (Distrikto Radziejowski) kaj konflikto kun generalo Marian Langiewicz decidis rezigni pri diktatoreco kaj revenis Parizon, kie informis pri malbona preparo de la ribelo en Pollando. Post Francia-Prusia Milito retiriĝis de politiko.

Li estis poeto kaj verkisto. En 1841 sub fraŭlina nomo de la patrino eldonis en Parizo sian aŭtobiografion. Plej konata lia verko estas tamen laboraĵo pri teorio de militistiko - Rozbiór krytyczny kampanii 1831 roku (Kritika analizo de kampanjo 1878).

Mortis en Parizo kaj estis entombigita en Tombejo de Montparnasse. Aŭtoro de la tomba monumento estis pola skulptisto - Cyprian Godebski.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]