Margot Wallström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margot Wallström
Persona informo
Margot Wallström
Naskiĝo 28-an de septembro 1954 (1954-09-28) (69-jaraĝa)
en Kåge
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Partio Sveda socialdemokratia partio vd
Subskribo Margot Wallström
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Stokholmo vd
EU-Komisionano
por  Svedio
Dum 19992009
Antaŭulo Anita Gradin
Sekvanto Cecilia Malmström
Ministro pri eksterlandaj aferoj de Svedio
Dum 2014-2019
Antaŭulo Carl Bildt
Sekvanto Ann Linde
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margot Elisabeth WALLSTRÖM[1] (IFA:[ˈmargɔt ˈvalstrøːm]), (naskiĝis la 28-an de septembro 1954, en Kaagedalen, Svedio) estas socialdemokrata politikistino kaj estis vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, kun respondeco pri institucioj kaj komunikada strategio.

Ŝi tre baldaŭ komencis sian politikan karieron en la Ligo de la Socialdemokrata Junularo. En 1979 ŝi eniras la Parlamenton de Svedio, kie ŝi restos 6 jarojn. Inter 1988 kaj 1991, Wallström estis Ministro de Protekto de Konsumantoj, Virinoj kaj Junularo; kaj poste Ministro de Kulturo (1994-1996) kaj Ministro pri Sociaj Aferoj (1996-1998), ĉiam en socialdemokrataj registaroj.

En 1998 ŝi laboris kiel plenuma vicprezidanto en organizo rilata al amaskomunikiloj Worldview Global Media, kun sidejo en Srilanko.

Ŝi membris unuafoje en eŭropuniaj registaroj en la Komisiono Prodi de 1999 ĝis 2004, kaj ekde 2004 ĝis 2009 en la Komisiono Barroso 1, kiel Vicprezidanto de la Komisiono.

Margot Wallström estas Doktoro honoris causa en la universitatoj de Chalmers (Svedio, 2001), Mälardalen (Svedio, 2004) kaj Lowell (Usono, 2005).

En 2004 ŝi publikigis, kunlabore kun eŭropparlamentano Göran Färm, la libron «La Eŭropo de la popoloj, aŭ kial tiom malfacilas ami la Eŭropan Union?» («Folkens Europa eller Varför är det så svårt att älska EU?»). Ŝi publikigas regule blogon, al kiu ofte kontribuas esperantistoj per multlingvaj tradukoj [1] Arkivigite je 2007-04-09 per la retarkivo Wayback Machine.

Margot Wallström estas edziniĝinta kaj havas du filojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-24. Alirita 2019-03-24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]