Nemezo (stelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nemezo estas hipoteza stelo, kiu formus duopan stelon kun nia Suno.

Tiu akompananto de Suno estus malmulte luma stelo, ruĝa nanobruna nano, ankoraŭ ne malkovrita. Ĝia sekvus discentran orbiton kies periodo estus ĉirkaŭ 26 milionoj da jaroj.

Ĝia nomo estas tiu de Nemezo, diino de la vengo en la helena mitologio. Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 128 Nemezo.

Nemezo kaj la amasaj formortoj[redakti | redakti fonton]

La hipotezo de Nemezo estis proponita en 1984 de Richard A. Muller, de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley; bazigita sur la periodeco de la datoj de la grandaj formortoj[1] (periodeco nun pridisputita) kaj de la ideo de Luis Alvarez, laŭ kiu la "formorto de la dinosaŭroj" (aŭ kretacea-terciara evento) estas ŝuldata al alfrapo de kometo[2].

Richard Muller proponis ke periodaj pasoj de Nemezo ĉe ĝia perihelio estigus perturboj de la orbitoj de la objektoj (ĉefe kometoj) de la oorta nubo. Tiuj kometoj falus en la internan sunan sistemo kaj , se okazas kolizio kun Tero, estigus grandaj formortoj kun periodo de 26 milionoj da jaroj.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tria leĝo de Kepler, orbita periodo de 26 milionoj da jaroj kongruas kun granda duonakso de orbito de ĉirkaŭ 90 000 astronomiaj unuoj, aŭ pli ol unu lumjaro. Nemezo devas havi ankaŭ grandan orbitan discentrecon por veni enen de la oorta nubo.

Se oni akceptas la hipotezon, laŭ kui Nemezo kaŭzis la kretacean-terciaran eventon (antaŭ 65 milionoj da jaroj) tiu astro troviĝus nun proksime de ĝia afelio.

Ĉar tiu akompananto de Suno ne estis malkovrita, oni supozas, ke ĝi estas tre malmulte brila, do stelo de malgranda maso. Richard Muller hipotezis, ĝi ke trovuĝus nun en la Sagitario, proksime de la galaksia centro : regiono riĉa je steloj, tio, kiu malfaciligas ĝia malkovro.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Tamen, Nemezo ne povas malproksimiĝi je pli de 2 jarlumoj de Suno ; laŭ kalkulo de J. G. Hills en 1984[3], la orbito ĉi-tiu astro estus tiam nestabiligita de proksimaj steloj. Kalkuloj montras, ke stelo de maso pli malgranda ol 0,6 suna maso havus neglektan efikon sur la oorta nubo.

Kvankam ruĝaj nanoj estis malkovritaj je distanco de 10 al 20 parseko (30 al 60 lumjaroj) de Tero, nenia el tiaj astro en distanco de 2 lumjaroj estis trovita, interalie per per la infraruĝa kosma observatorio IRAS, nek per la astronomia enketo 2MASS en ondolongo de 2 mikrometroj.

Pro tio, la hipotezo de Nemezo restas nepruvita, eĉ se oni gardas la ideon, laŭ kiu preterpasantaj steloj kapablus perturbi la oortan nubon. Plej grava perturbo okazos post 1,4 milionoj da jaroj, kiam Gliese 710 pasos proksime de Suno, sed estigos rilative malfortan pligrandigon de la nombro da kometoj, kaj malgranda probalo estigi amasan formorton.

Eĉ se oni akceptas la hipotezoj de periodaj formortoj[4], tiuj-ĉi povas estis kialigita per la fakto, ke la orbito de la Suno en la galaksio periode trairas la galaksian ebenon[5], kaj do pasas tra regionoj pli riĉaj je steloj kaj gaso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Periodicity of extinctions in the geologic past (Periodeco de formortoj en geologa estinto) David M Raup kaj J. John Sepkoski Jr. - Proc. Nati. Acad. Sci. USA, Vol. 81, pp. 801-805, Februaro 1984 (angle)
  2. Extinction of species by periodic comet showers (Specia formorto pro perioda falo de kometoj) M. Davis, P. Hut, Richard A. Muller - Nature 308, 715 - 717 (19a de aprilo 1984)(angle)
  3. Dynamical constraints on the mass and perihelion distance of Nemesis and the stability of its orbit Dinamikaj devoj pri la maso kaj perihelio de Nemezo kaj stabileco de ties orbito, de . G. Hills Nature 311, 636 - 638 (18a de oktobro 1984) (angle)
  4. Les extinctions de masse sont-elles périodiques ? (Ĉu la amasaj formortoj estas periodaj ?) el "Dinosoria"(france)
  5. Némésis n'expliquerait pas les grandes extinctions (Nemezo ne klarigus la amasajn formortoj) el "Futura Science" 4-a de aŭgusto 2011(france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Crab Nebula.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Astronomio