Ordinara sonko
Ordinara sonko | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Sonchus oleraceus L. 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La ordinara sonko (Sonchus oleraceus) estas sonko el la familio de asteracoj. Ĝi estas kuracplanto indiĝena en Azio kaj Eŭropo, kiu estas nutriga manĝaĵo por homoj kaj por la plimulto de la brutaro.
Nutrigaj kvalitoj
Ĝi ankaŭ estis atribuita sanigan forton, similan al tiu de taraksako kaj amara cikorio [1]. La folioj estas kutime la partoj kiuj homoj manĝas, kaj ili estas utilaj kiel salatolegomoj, aŭ kuiritaj kiel spinaco. Brogado aŭ bolado forigas amaran guston. Nutraĵo-analizo rivelas 30 – 40 mg el C-vitamino per 100g, 1,2% da proteino, 0,3% da graso, 2,4% da karbonhidrato.
Folia sek-peza analizo montras ke 100g ( varieme laŭ kreskadaj cirkonstancoj ) entenas : 45g da karbonhidrato, 28g da proteino, 22g da cindro, 5,9g da fibro, 4,5g da graso; en ĉio, ĝi disponigas 265 kaloriojn.
Mineraloj
Kalcio : 1 500 mg
Fosforo : 500 mg
Fero : 45,6 mg
Magnezio : 0 mg
Natrio : 0 mg
Kalio : 0 mg
Zinko : 0 mg;
Vitaminoj
A: 35 mg
Tiamino ( B1): 1,5 mg
Riboflavino ( B kun nombro): 5 mg
Niacino : 5 mg
B6: 0 mg
C: 60 mg
Kultivado
Tiu palearktisa planto estas konsiderita kiel invadan specion en multaj mondopartoj, kie ĝi estas trovita plejofte en perturbitaj areoj [2][3]. Ĝi disvastiĝas per semo kiu estas vente aŭ akve transportita, kaj povas ofte esti kontrolata per falĉado ĉar ĝi ne rekreskas ekde radikopartoj [3]. Tiu estas unu el la specioj uzitaj en ĉina kuirarto kiel kŭcài ( 苦 菜; laŭvorte : amara legomo )[4].
Botanikaj karakterizoj
La floroj estas duseksaj, kaj komunaj polenigantoj inkludas abelojn aŭ muŝojn. La folioj estas sentigaj kun du pintaj oreletoj.
La specio preferas plenan sunon kaj ĝi ŝatas nitratoriĉaj grundoj.
Saniga valoro
Ordinara sonko havas gamon da medikamentaj uzoj. Partoj de la planto estas diversmaniere uzitaj por stimuli menstruan fluon, ŝanĝi hepatofunkcion, stimuli diurezon, ekhalti fekadon, kaj kontraŭbatali kanceron, verukojn, inflamon kaj febron.
Kontraŭbatalo
Klopodoj de trudherboforigo per uzo de herbicidoj, neglektante aliajn metodojn, eble kondukis al proliferado de tiu specio en kelkaj medioj [5].
Referencoj
- ↑ Ordinara sonko ( botanical.com )
- ↑ Sonchus oleraceus at Center for Aquatic and Invasive Plants
- ↑ 3,0 3,1 Sonchus oleraceus L., Asteraceae, Pacific Island Ecosystems at Risk (PIER)
- ↑ Kucai Baidu Encyclopedia (苦菜_百度百科) (Mandarin language). baike.baidu.com. Alirita 2008-02-07.
- ↑ angle Mastrumado de ordinara sonko.