Paralimpiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ParalimpikojParalimpiaj Ludoj estas la Olimpiaj Ludoj por sportistoj kun korpa handikapo. La unuaj mondaj sportaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj okazis en 1948 paralele al la Someraj Olimpiaj Ludoj, ekde la jaro 1960 la Mondaj Konkursoj por Handikapuloj estas regule organizataj kaj ekde 1992 la Paralimpiaj Ludoj estas organize ligataj al la Someraj Olimpiaj Ludoj kaj okazas samloke kiel la Olimpiaj Ludoj tri semajnon poste. La unuaj Vintraj Paralimpiaj Ludoj okazis dum 1976 en Svedio. Krom la Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj okazas ankaŭ sporta evento nomata Surdollimpiaj Ludoj (angle Deaflympics) por surduloj kaj Specialaj Olimpiaj Ludoj (angle Special Olympics) por homoj kun mensa handikapo respektive retardiĝo.

Pri la vorto

La esprimo „Paralimpiaj Ludoj“ komence kreiĝis kiel kunmetaĵoj de la esprimoj paraplegio kaj Olimpiaj Ludoj. Por reprezenti ankaŭ sportistojn kun aliaj handikapoj ol paraplegio, la vorto poste novdefiniĝis kaj nun konsistu el la greka vortero παρά- (para-, "apud") kaj Olimpiaj Ludoj, por esprimi la proksimecon al la olimpia movado kaj la apudecon de la Olimpiaj Paralimpiaj Ludoj. La vorto unuafoje oficiale uziĝis dum 1988 en Sud-Koreio okaze de la tiamaj Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj.

Historio

Somere de la jaro 1948 proksime de Aylesbury en la vilaĝo Stoke Mandeville (Anglio) 26 kilometrojn nordokcidente de Londono la unuaj mondaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj komenciĝis samtage kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj 1948 en Londono. La germandevena neŭrologo Ludwig Guttmann, kiu gvidis la britian Nacian Centron pri Spinaj Vunditoj en Stoke Mandeville, iniciatis la eventon por ligi la sportajn konkursojn de la handikapuloj kun tiuj de la nehandikapuloj. Ok fojojn la konkursoj okazis en Stoke Mandeville. En 1960 la konkursoj okazis unuafoje ekster Anglio, en Romo, ne paralele al la Someraj Olimpiaj Ludoj sed malmultajn semajnojn poste, kaj unuafoje ne nur por paraplegiaj sportistoj, sed por pli granda grupo de korpe handikapitaj atletoj. Ĝenerale la konkursoj de 1960, oficiale nomataj "Mondaj konkursoj de paralizitoj" konsideratas la unuaj Paralimpiaj Ludoj. Sekve la Paralimpiaj Ludoj okazas ĉiun kvaran jaron, ĉiam samjare kiel la Olimpiaj Ludoj. Ekde 1976 aldoniĝis Vintraj Paralimpiaj Ludoj, unuafoje okazigitaj en Svedio.

En 1984 la komerca organiza teamo de la Someraj Olimpiaj Ludoj de Los-Anĝeleso rifuzis organizi la Somerajn Paralimpiajn Ludojn, asertante ke la evento "ne respondas al la profesieca reputacio de la Ludoj de Los-Anĝeleso". Sekve la municipo Champagne, antaŭurbo de Ĉikago, pretis organizi la tiujarajn Paralimpiajn Ludojn, sed malmultajn monatojn antaŭ la evento tamen rezignis, asertante ke tro mankas financoj. Sekve la ludoj estis dividitaj: la paraplegiaj sportistoj lastfoje havis siajn konkursojn en Stoke Mandeville, dum ĉiuj aliaj paralimpiaj sportistoj konkursis en la komunumo Hempstead en Novjorkio.

Ekde la Someraj ParalimpiajLudoj 1988 la ludoj regule okazas samloke kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj. En interkonsento kun la Internaciaj Paralimpia kaj Olimpia Komitatoj de 1991 tia loka ligo fiksiĝis por ĉiuj konkursoj ekde la jaro 1992. Laŭ tiu interkonsento la Paralimpiaj Ludoj ĉiam komenciĝu tri semajnojn post la fino de la Olimpiaj Ludoj. En la Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj de 1996 malgraŭ tiu interkonsento okazis embarasiga fuŝo: la organizantoj en Atlanta post la fino de la Olimpiaj Ludoj jam komencis malkonstrui la instalaĵojn, tiel ke la Paralimpiaj Ludoj okazis parte kvazaŭ en ruinoj.

Lokoj

Someraj Paralimpikoj

germana poŝtmarko pri la "Mondaj konkursoj de la paralizitoj" de 1972 en Hajdelbergo
jaro loko ŝtato
1960 Romo  Italio
1964 Tokio  Japanio
1968 Tel-Avivo  Israelo
1972 Hajdelbergo  Germanio
1976 Toronto  Kanado
1980 Arnhem  Nederlando
1984 Stoke Mandeville, Buckinghamshire kaj Hempstead, Novjorkio  Britio kaj  Usono
1988 Seulo  Sud-Koreio
1992 Barcelona  Hispanio ( Katalunio)
1996 Atlanta  Usono
2000 Sidnejo  Aŭstralio
2004 Ateno  Grekio
2008 Pekino  Ĉinio
2012 Londono  Britio
2016 Rio-de-Ĵanejro  Brazilo

Vintraj Paralimpikoj

jaro loko ŝtato
1976 Örnsköldsvik  Svedio
1980 Geilo  Norvegio
1984 Innsbruck  Aŭstrio
1988 Innsbruck  Aŭstrio
1992 Albertville -Tignes  Francio
1994 Lillehammer  Norvegio
1998 Nagano  Japanio
2002 Salt Lake City  Usono
2006 Torino  Italio
2010 Vankuvero  Kanado
2014 Soĉio  Rusio