Petro la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la imperiestro Petro la 1-a de Rusio. Pri aliaj signifoj legu en la artikolo Petro la 1-a.
Petro la Unua

Petro la Unua (konata kiel Petro la Granda) (ruse Пётр Первый, Пётр Великий) naskiĝis la 9-an de junio 1672 en Moskvo, mortis la 8-an de februaro 1725 en Sankt-Peterburgo) estis la unua imperiestro de Rusio. Li reĝis ĝis 1696 kune kun sia duonfrato. Liaj gepatroj estis caro Aleksio Miĥajloviĉ kaj carino Natalia Nariŝkina. Li apartenis al Romanov dinastio, tial lia plena nomo estas Petro Alekseeviĉ Romanov (ruse Пётр Алексеевич Романов).

Pere de nombraj sukcesaj militoj li etendis la Carregnon al multe pli granda imperio kiu iĝis ĉefa eŭropa potenco. Li kondukis kulturan revolucion kiu anstataŭis iom el la tradiciisma kaj mezepokeca socia kaj politika sistemo per alia pli moderna, sciencema, eŭrop-orientita, kaj bazita sur la principoj de la Klerismo.[1]

Vivo

Alveno de Ivano la 5-a kaj Petro la 1-a al la ceremonio de kronigo de tiu lasta. Litografio de Ilja Jefimoviĉ Repin.

Fine de la 17-a jarcento Moskvon venis multaj protestantoj rifuĝintaj el okcidenta Eŭropo pro la religiaj militoj, kiuj fondis sian kolonion ĉe bordoj de Jaŭza rivero. Moroj, kutimoj, vestoj, lingvoj kaj ĝenerale malsama vivmaniero de tieaj loĝantoj grave influis ekstarigon de mondkoncepto de carido Petro. Malgraŭ tio, ke Petro la Unua estis denaska moskvano ekde 1672, li entute ĝin ne amis pro multaj kaŭzoj. Infanece li spertis malfavorajn vivkondiĉojn ĉi tie kaj eĉ du senrezultajn vivatencojn, kiujn realigis lia parencaro. El lia epoko en Moskvo konserviĝis nomoj de tri urbaj distriktoj: Lefortovo, Preobraĵenskoje kaj Semenovskoje. La unuan posedis sviso Lefort - favorito de Petro la Granda. Sur areo de la ceteraj aperis du unuaj rusiaj regimentoj, kies militistoj estis vestitaj kaj armitaj laŭ tiama okcidenteŭropa modelo. Iom poste ĉi tiuj regimentoj fakte fariĝos bazo de la nova rusia armeo. Petro Alekseeviĉ estis la unua rusia reĝo, kiu vojaĝis en Brition, Nederlandon kaj Germanion. En Nederlando li kaŝis sian identecon kaj laboris kune kun ŝipkonstruantoj, per sia sperto lernante la manieron fari okcident-tipan ŝiparon. Poste li estos la moderna fondinto de la Rusa Imperia Ŝiparmeo.

Komencaj jaroj

Jam dekomence, la edukado de Petro (komisie de la Caro Aleksej la 1-a) estis metita en manoj de kelkaj tutoroj, inter kiuj ĉefe Nikita Zotov, Patrick Gordon, kaj Paul Menesius. La 29an de januaro 1676, la Caro Aleksej mortis, lasante la suverenecon al pli aĝa duonfrato de Petro, la malforta kaj malsaneca Fjodor la 3-a. Tra tiu periodo, la regado estis ĉefe administrata de Artamon Matvejev, klerisma amiko de Aleksej, kaj politika ĉefo de la familio Nariŝkin kaj unu el plej gravaj bonfarantoj por la infanaĝo de Petro. Tio ŝanĝis kiam Fjodor mortis en 1682. Ĉar Feodor ne lasis filon, ekis disputo inter la familioj Nariŝkin kaj Miloslavski pri kiu heredu la tronon. La alia duonfrato de Petro, Ivano la 5-a, estis la tuj venonta laŭ linio por la trono, sed li estis draste malsana kaj mense nesana. Sekve la Bojarano (nome konsilantaro de rusaj nobeloj) elektis la 10-jaraĝan Petron por iĝi Caro kun lia patrino kiel regento. Tiu aranĝo estis prezentita antaŭ la popolo de Moskvo, kiel antikva tradicio postulis, kaj estis ratifita. Sofia Aleksejevna, unu el la filinoj de Aleksej el lia unua geedziĝo, estris ribelon de la strelci (nome rusaj elitaj militistoj) en aprilo kaj majo de 1682. En la sekva konflikto kelkaj parencoj kaj amikoj de Petro estis murditaj, inklude Matvejev, kaj Petro atestis kelkajn el tiuj agoj de politika violento.[2]

Petro la Granda, dum infanaĝo

La strelci ebligis ke Sofia, nome la Miloslavski (la klano de Ivano) kaj ties aliancanoj, por insisti ke Petro kaj Ivano estu proklamitaj kunaj Caroj, kaj Ivano aklamita kiel plej aĝa. Sofia agis kiel regento dum la infanaĝo de la suverenoj kaj ekzercis la tutan povon. Por sep jaroj, ŝi regis kiel aŭtokrato. Oni faris grandan truon ĉe la dorso de la du-sida trono uzita de Ivano kaj Petro. Sofia sidis malantaŭ la trono kaj aŭskultis kiam Petro parolis kun la nobeloj, dum trudis informaron kaj respondojn al demandoj kaj problemoj. Tiu trono povas esti ankoraŭ vidata en la Kremla Armomuzeo en Moskvo.

Petro ne partikulare atentis ke aliaj regas en sia nomo. Li engaĝiĝis en tempopasigiloj kiaj ŝipkonstruado kaj navigado, same kiel ludi batalojn per sia ludila armeo. La patrino de Petro serĉis devigi lin adopti pli konvencian konduton, kaj aranĝis lian nupton kun Eŭdoksia Lopuĥina en 1689.[3] La geedziĝo estis malsukcesa, kaj dek jarojn poste Petro devigis ŝin iĝi monaĥino kaj tiele li liberiĝis el tiu unio.

Ĉe la somero de 1689, Petro planis preni la povon el sia duon-fratino Sofia, kies pozicio estis malfortigita pro du malsukcesaj kampanjoj en Krimeo. Kiam ŝi eksciis tion, Sofia konspiris kun la estroj de la strelci, kiuj kontinue levis malordon kaj diskonsenton. Petro, avertita de la strelci, fuĝis nokte al la nepenetrebla monaĥejo de Troice-Sergijeva Lavra; tie li malrapide aligis sekvantojn kiu fidis, ke li venkos en la lukto por la povo. Ŝi estis eventuale elpovigita, kaj Petro la 1-a kaj Ivano la 5-a pluagante kiel kuncaroj. Petro devigis Sofia eniri en konventon, kie ŝi rezignis sian nomon kaj postenon kiel membro de la reĝa familio.

Ankoraŭ, Petro ne akiris faktan kontrolon super rusaj aferoj. La povo estis anstataŭ plenumita de lia patrino, Natalja Nariŝkina. Nur kiam Natalija mortis en 1694 Petro iĝis sendependa suvereno.[4] Formale, Ivano la 5-a restis kiel kunreganto kun Petro, kvankam li estis senefika. Petro iĝis la ununura reganto kiam Ivano mortis en 1696.

Petro la Gramda meditante la ideon konstrui Sanktan Petersburgon borde de la Balta Maro de Alexandre Benois, 1916

Regado

Regado de Petro estis tre nekutima por tiama Rusio. Li ordonis, ke bojaroj forrazu siajn barbojn, kaj ke korteganoj vestu sin laŭ la germana aŭ la franca maniero. Petro subtenis instruadon de metioj, kreis multajn labormetiejojn kaj instigis la rusan popolon (ofte eĉ devige) al la okcidenteŭropa vivstilo.

Fondinto de St.Peterburgo

En 1703 Petro fondis Sankt-Peterburgon kaj Petrozavodskon. En 1712 Sankt-Peterburgo iĝis la nova ĉefurbo de Rusio. La urbo kreskis tre rapide malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj de konstruado. Apud Peterburgo estis konstruita la fama palaco kun parkoj Peterhof.

En la jaro 1700 Petro alianciĝis kun Turkio, ĉar li konkludis, ke atingebleco al la Balta maro estas pli grava ol atingebleco al la Nigra maro. Aliance kun Danio kaj Saksio, li komencis militon kontraŭ Svedio, kio rezultigis la Nordan militon (1700 - 1721).

La 2-an de novembro 1721 Petro akceptis proponon de la senato kaj la sinodo kaj de tiam li titoliĝis kiel imperiestro.

Rezulte de lia regado, Rusio akiris militan famon, industrio ege disvolviĝis (fremdlandaj inĝenieroj ĉefe el Prusio estis venigataj), multaj junaj rusianoj akiris eblecon veturi al alilando por lerni diversajn metiojn, flotoj (komerca kaj milita) estis organizitaj. Dum la regado de Petro, arabaj ciferoj estis oficialigitaj, tipografioj kaj lernejoj estis establitaj, evoluo de sciencoj estas valorigita. En la jaro 1725 estis fondita Scienca Akademio.

Post lia morto en 1725 la imperion fakte regis lia amiko kaj asistanto Aleksandr Menŝikov. Tamen post la entroniĝo de Petro la Dua, Menŝikov estis ekzilita al okcidenta Siberio. Kelkajn jarojn daŭris regado de opozicio, kiam reformoj de Petro la Granda estis parte korektitaj.

Petro la Granda kune kun siaj gefamilianoj en 1717

Familio

Petro la Granda estis dufoje edzo. En 1689 sub sugesto de sia patrino li edziĝis al Evdokia Lopuĥina. La geedzoj havis du filojn, el kiuj maturiĝis nur carido Aleksio Petroviĉ. Poste la caro perforte devigis sian neamatan edzinon esti monakino. La heredinto de la rusia trono, kiu malaprobis konvertojn de sia patro kaj kvazaŭ preparis renverson, estis ekzekutita en 1718.

En 1703 dum rendevuo kun ĉefmarŝalo Aleksandr Menŝikov la caro trafis lian servistinon (fakte amatinon) Marta Skavronskaja, kiu estis kaptita kiel trofeo dum la sieĝo de Marienburg. Tiam ŝi aĝis nur 19 jarojn. Li tuj ekamis ŝin kaj baldaŭ ordonis transloĝigi ŝin en malgrandan lignan domon situantan ĉe bordo de Neva rivero, kie poste ofte vizitis ŝin.

Jaron poste Marta Skavronskaja estis baptita laŭ la ortodoksa rito kiel Ekaterina Aleksejevna. Dum ilia konkubeco Ekaterina naskis du filinojn (Anna - en 1708 kaj Elizaveta - en 1709). La kunvivintoj tre amis unu la alian kaj Ekaterina lerte sukcesis mildigi kaj karesi sian realan edzon, kiu ofte suferis pro paroksismoj de epilepsio.

Printempe de 1711 Petro la Granda proklamis al la mondumo novan statuson de Ekaterina, kiun li ordonis titoli - lia edzino kaj carino. Ties oficiala geedziĝo okazis la 19-an de februaro 1712 en Sankt Peterburgo.

Aŭtune de 1724 la imperiestro suspektis sian edzinon en adulto kun lia ĉambelano Mons. Lin la imperiestro baldaŭ ekzekutis kaj samtempe ĉesis siajn interrilatojn kun Ekaterina. Li eĉ ne parolis kun ŝi kaj malpermesis ŝiajn vizitojn al li.

Januare de 1725 li grave malsaniĝis kaj dum teruraj liaj suferoj Ekaterina vartis kaj flegis la edzon. Li mortis sur ŝiaj brakoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. James Cracraft, The Revolution of Peter the Great (Harvard University Press, 2003) reta eldono
  2. Riasanovsky, Nicholas. (2000) A History of Russia. Oxford: Oxford University Press.
  3. Riasanovsky, Nicholas. (2000) A History of Russia. Oxford: Oxford University Press.
  4. Riasanovsky, Nicholas. (2000) A History of Russia, sixth edition.

Bibliografio

Petro la Granda, pentraĵo de Jean-Marc Nattier, 1717

En angla

  • Bushkovitch, Paul. Peter the Great (Rowman and Littlefield, 2001) ISBN 0847696391187 pp.; brief scholarly biography
  • Bushkovitch, Paul. Peter the Great: The Struggle for Power, 1671–1725 (Cambridge University Press, 2001); 485pp online edition
  • Bushkovitch, Paul A. (January 1990). "The Epiphany Ceremony of the Russian Court in the Sixteenth and Seventeenth Centuries". Russian Review 49 (1): 1–17. doi:10.2307/130080. JSTOR 130080. [1]
  • Cracraft, James. The Revolution of Peter the Great (Harvard University Press, 2003) reta eldono
  • Graham, Stephen Peter the Great: A Life of Peter I of Russia called The Great, 367 pages
  • Grey, Ian. Peter the Great: Emperor of All Russia (1960) reta eldono
  • Hughes, Lindsey. Russia in the Age of Peter the Great. (Yale University Press, 1998) ISBN 0-300-08266-5
  • Hughes, Lindsey. Peter the Great and the West: New Perspectives (Palgrave Macmillan, 2001) ISBN 0-333-92009-0
  • Hughes, Lindsey. Peter the Great: A Biography (Yale University Press, 2002) 0-300-10300-X
  • Massie, Robert K. (1981). Peter the Great: His Life and World. New York City: Ballantine Books. ISBN 0-345-29806-3.
  • Raeff, Mafrc, ed. Peter the Great, Reformer or Revolutionary? (1963), essays by scholars; 110 pages; reta eldono
  • Troyat, Henri. Peter the Great. New York: E.P. Dutton, 1987 ISBN 0-525-24547-2
  • Zitser, Ernest A. "Post-Soviet Peter: New Histories of the Late Muscovite and Early Imperial Russian Court," Kritika: Explorations in Russian and Eurasian History, Volume 6, Number 2, Spring 2005 (New Series), pp. 375–392 Review of recent books. doi:10.1353/kri.2005.0032 in Project Muse

En rusa

En franca

  • Vassili Klioutchevski, Pierre le Grand, Paris : Payot, 1991
  • Pierre Kovalevsky, Histoire de Russie, Librairie des Cinq Continents, Paris, 1970
  • Alla Nikolaïévna Tchesnokova, Les Étrangers et leurs descendants à Saint-Pétersbourg, Éditions Satis, Saint-Pétersbourg, 2003
  • Robert K. Massie, Pierre le Grand, Fayard, Paris, 1985
  • Jean des Cars, "la saga des Romanov", de Poche

Eksteraj ligiloj