Poznano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Poznań

emblemo

urba municipo de Pollando • eksterdistrikta urbo en Pollando • Hansa urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: POZnan* *Miasto know-how
Administrado
Lando Pollando
Ŝtato Pollando
Regiono Grandpollando
Provinco Vojevodio Grandpollando
Fondita 8-a jarcento
Patrono Sankaj Petro kaj Paŭlo
Ĝemelurboj Jyväskylä, Assen, Brno, Ĥarkivo, Hanovro, Nablus, Pozuelo de Alarcon, Nottinghamshire, Rennes, Shenzhen, Toledo
SIMC kodo 0969400 [+]
Poŝtkodo 60-001 do 61-890
Aŭtokodo PO
Telefonkodo (+48) 61
Retpaĝaro http://www.poznan.pl
Politiko
Urbestro Prezidento de la urbo Ryszard Grobelny
Demografio
Loĝantaro 551 627
Loĝdenso 2 111 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 52°17′34″N 16°30′27″O  /  52.29278°N, 16.5075°O / 52.29278; 16.5075 (Poznano) (mapo) Koordinatoj: 52°17′34″N 16°30′27″O  /  52.29278°N, 16.5075°O / 52.29278; 16.5075 (Poznano) (mapo)
Alto 50 - 154 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 261,85 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Poznań (Tero)
Poznań (Tero)
DEC
Poznań
Poznań
Situo de Poznań
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poznań [+]
vdr


Urbodomo

Poznań ([ˈpɔznaɲ] (Pri tiu ĉi sono elparolo), esperante Poznano, germane Posen) estas la ĉefurbo de la pola provinco Grandpollando (Wielkopolskie) kaj kvina plej granda urbo en Pollando. Ĝi situas ĉe la rivero Varto kaj havas 560 000 loĝantojn. Ĝi havas urbo-statuson ekde la 13-a jarcento, kaj apartenis al Prusio de 17931918 kaj al Germanio inter 193945.

Laŭ la hierarkio de la plej bonaj polaj urboj por vivi, de la ĉiusemajna revuo Przekrój, Poznano okupas la pintajn poziciojn (ekda la 1-a ĝis la 3-a)[1].

La 28-an de junio 1956, la laboristoj ribelis kontraŭ la sovetunia ĉeesto, tio estis perforte subpremita.

Prahistorio

La unuaj migrantaj ĉasistoj komencis setliĝi ĉe Poznano jam pli ol 8 mil jarojn antaŭ nia erao. Dum jarcentoj la regionon jen kaj jen celis laŭvicaj hom-grupoj, alportante ĉiam pli novajn kutimojn kaj vivmanierojn. Sufiĉas diri, ke nun en la urbo arkeologoj laboras en pli ol 100 foscentroj. Bedaŭrinde tra la regiono ne kondukis la romia sukcena itinero aŭ aliaj gravaj trakoj, tial temas verdire pri loko iom provinca. Tio tamen ne signifis sole malavantaĝojn. Ĝuste la provinca situo de la regiono kaŭzis, ke ne damaĝis ĝin la migrantoj el la okcidento al la oriento keltoj nek la migrantoj el la nordo al la sudo de la eŭropa kontinento gotoj. La loka komerco disvolviĝis malrapide, sed senĉese. Ĝian ekziston ĉesigis nur invadoj de hunoj, kiuj superlavangis la regionon en la 5-a jarcento.

Historio

Veran renaskiĝon de la regiono kaj establon de setlejo, el kiu evoluis Poznano, alportis nur la 9-a jarcento. Temas pri Ostrów Tumski – la rivera insulo de Warta. Neplenaj 100 jarojn pli poste ĝi fariĝis unu el la plej gravaj lokoj en la kreiĝanta ŝtato de princo Mieszko la 1-a, opiniata la unua reganto de Pollando. Tre rapide la urbo disvoviĝis, grandparte pro la situo najbare kun la germana imperio. Ĝuste kun ĝi la unuaj regantoj de Pollando estis plej proksime ligitaj. Pri la tiama graveco de Poznano povas atesti la fakto, ke laŭ la arkeologiaj esploroj ĝuste ĝi estis la plej bone fortikigita urbo en la ŝtato de Mieszko la 1-a.

En la 966 jaro, kiam okazis la bapto de tiu ĉi pola princo komenciĝas la skriba historio de Pollando. Necesas aldoni, ke ĝuste Poznano estas opiniata de sciencistoj kiel verŝajna loko de tiu ĉi bapto. Atestas pri tio interalie la fakto, ke en Poznano estis malkovritaj antaŭnelonge restaĵoj de kastelo, la plej granda masonita konstraĵo en la tiama Pollando. Oni supozas, ke apudis ĝin la tn. kapeleto de Dąbrówka – la edzino de Mieszko la 1-a. La arkeologiajn esplorojn malfaciligas la fakto, ke la restaĵoj troviĝas sub la preĝejo de Dipatrino, daŭre funkcianta kaj vizitata de religiuloj. Tamen, arkelogoj ĉiam pli kuraĝe supozas, ke Poznano ne nur rolis kiel loko en kiu komenciĝis la simbola kristanigo de Pollando - pro la bapto de la reganto, sed ke ĝuste ĝi estis la unua ĉefurbo de Pollando.

Katedralo, turo interne

La unua episkopo de Pollando, Jordan, havis sian sidejon en Poznano en la Katedalo de la sankta Petro troviĝanta sur la insulo Ostrów Tumski. En la sama preĝejo estis entombigitaj princo Mieszko la 1-a kaj poste lia filo Boleslao la Brava – la unua reĝo de Pollando. La katedralo fariĝis loko de la eterna ripozo ankaŭ por laŭvicaj reĝoj de Pollando. Kiel la lasta estis tie entombigita en la 1296-a jaro Przemysław la 2-a. Li enkondukis la blankan aglon kiel la blazonon de Pollando.

Kiel skribas la unua pola kronikisto, Gall Anonim, la jaroj post la morto de Przemysław la 2-a alportis kaoson al la juna pola ŝtato. Rezulte de ĝi homoj revenis al la paganaj ritoj kaj en la katedralo de la sankta Petro ekloĝis sovaĝaj bestoj. La katedralon post preskaŭ jarcento oni rekonstruis, kaj ĝi denove fariĝis la episkopa sidejo. Sed, Poznano ne plu multe gravis. En la jaro 1320 la oficiala ĉefurbo de Pollando fariĝis Krakovo.

Poznano devis pli okupiĝi pri komerco, ankaŭ kun tiom foraj regionoj kiel Arabio. Ene de la ĉirkaŭita per la defendoremparego urbo la vivo bone evoluis. Poznano estis agnoskita urbo jam meze de la 13-a jarcento. El la sama periodo devenas la situigo de la ĉefa urba foirplaco. Ĝia spaco okupis eĉ 2 hektarojn, kio signifis dekonon de la urba spaco entute. La grandeco gravis, ĉar ĝuste sur tiu teritorio okazis ĉiu-merkredaj bazaroj. Pri pli grandaj fieris sole Gdansko kaj Krakovo. Malgraŭ tio, ke en Poznano ne plu loĝis reĝoj, ĝi daŭre apartenis al la ĉefaj urboj de Pollando. Atestas pri tio interalie la fakto, ke ĝuste ĝi kune kun Krakovo devis aprobi ĉiujn subskribitajn pactraktatojn inter la pola ŝtato kaj la Teŭtona Ordeno. En la 15-a jarcento oni ĉirkaŭis Poznanon per aldona defendoremparego kun 35 turetoj, inkluzive de la plej granda, nomata la horloĝa. Kaj kun la horloĝo kaj Poznano entute nedisigeble ligiĝas la t. n. poznanaj kapretoj, vaste rekonataj kiel la simbolo de la urbo.

Poznano nuntempe

Rigardo al urbocentro

Ĝi estas urbo kun ampleksa kultura heredaĵo sed ankaŭ ĝi forte disvolviĝas ekonomie, interalie en la teksa industrio kaj la novaj teknologioj. Kiel ĉefa pola urbo pri ekonomio, ĝi eltenas sian heredaĵon el sia pasinteco de urbo ĉe la vojkruciĝo de la ĉefaj vojoj, ĝi ankaŭ okazigas foirojn (Międzynarodowe Targi Poznańskie).

La urbo enhavas ankaŭ unu el la plej famaj universitatoj de Pollando danke al la universitato Mickiewicz (UAM).

Arondismentoj de Poznań

Transporto

Trajna konekto

Tra Poznano gvidas grava fervoja linio de Berlino al Varsovio. Do estas regula konekto inter tiuj du ĉefurboj ĝuste tra Poznano. Temas pri Berlin-Warszawa-Express - trajnoj. Regulaj direktaj konektoj estas ankaŭ kun Wroclaw.

Urba transporto

En urbo oni povas vojaĝi per busojtramoj. Inter jaroj 1930 kaj 1970 estis uzitaj ankaŭ trolebusoj.[2]


Internacia kunlaboro

Personoj ligitaj kun la urbo

Esperanto en Poznan

Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kaj tie fondis Esperanto-grupon en 1908.

Nuntempe funkcias en Poznań filio de Pola Esperanto-Asocio kaj E-SENCO Kulturo-Socia Societo nome L. Zamenhof. Poznań estas unu el la plej gravaj Esperanto-centroj en Pollando. En la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań okazas la trijaraj Interlingvistikaj Studoj sub la gvido de Ilona Koutny.

En Poznano okazas Arkones.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Portaloj "Wirtualna Polska" kaj la revuo "Przekrój", 2009-06-18, http://wiadomosci.wp.pl/kat,1347,title,Ranking-miast-polskich-gdzie-sie-zyje-najlepiej,wid,11232108,wiadomosc_prasa.html?ticaid=1d31c
  2. http://www.mpk.poznan.pl/o-mpk/historia