Rajdado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉevala rajdado en la areno Coca Cola de Melburno en 2005
Truka rajdisto en Devon dum agrikultura amuzo

Rajdado laŭ PIV estas la ago

  1. "iri, sidante sur la dorso de besto, kiun oni gvidas, aŭ
  2. analoge, moviĝi sur la ŝultroj de alia (ofte pli granda kaj pli forta) homo".

Aparte oftaj bestoj por rajdado estas ĉevaloj, azenoj, en Barato ankaŭ elefantoj, sed principe ankaŭ eblas rajdi sur ekzemple bovo, kaj malpli pezaj infanoj ankaŭ sur kaproj, ŝafoj, hundoj, delfenoj ktp.

Historie rajdado estis tre grava helpilo por rapidigi la homan moviĝon, kaj uziĝis kaj dum simpla vojado de unu punkto al alia, kaj dum ĉasado kaj dum ĉiaspecaj bataloj. En la nuntempa mondo, rajdado estas plejparte sporta branĉo, do amuza ŝatokupo en libertempo, prezento por spektanta publiko aŭ konkursa profesia sportado, kaj en difinitaj situacioj ankaŭ branĉo de terapio por psike malstabiliĝintaj homoj.

Iuj ligitaj sportoj baziĝas sur la rajda moviĝo - aparte konataj kategorioj estas ĉevalsaltado, ĉevalkurado kaj poloo, nome la lukto de du teamoj el po kvar rajdantoj kaj ĉevaloj bati pilketon per maleoj en la golon de la alia teamo.

Eksteraj ligiloj

Metafora senco

En tre malformala lingvouzo oni nomas "sensela rajdado" ankaŭ la amoradon sen kondomo.

Rilataj temoj

Ŝablono:Ĝermo-sporto