Rechnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Rechnitz en Aŭstrio
Ĉefstrato de Rechnitz

Rechnitz (rehnic) ankaŭ germane, Rohonc (hungare) estas komunumo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart. La loknomo signifas slave orehovica juglanda.

Bazaj informoj

Situo

La komunumo situas sur malebenaĵo, en valo de rojo Rohonc, laŭ ĉefvojo Szombathely-Friedberg, laŭ la hungara-aŭstra landlimo. Szombathely kaj Kőszeg estas proksime. Iam preteriris fervojo inter Szombathely-Aŭstrio, sed la hungaroj ĉesis la trafikon, en la aŭstra flanko parte estas nostalgia fervojo.

Historio

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, baldaŭ romianoj el tiu loko kondukis la akvon al Sabaria. La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis en formo Ruhoncz en 1259. En 1289 aŭstra princo okupis la komunumon, poste en 1291 ĝi rehungariĝis laŭ la paco en Hainburg. La komunumo ekde la 15-a j.c. havis la rangon kampurbo. En 1445-ben Frederiko la 3-a okupis ĝin, sed en 1478 hungara reĝo Matiaso reokupis. La turkoj faris senhoma la urbeton en 1532, poste kroatoj refondis ĝin. Pesto en 1553, incendio en 1644 okazis. En la 16-a j.c. urboparto orienta apartenis al familio Batthyány (batjAni), kiuj konstruis burgokastelon. Estis tie gastoj princo de Transilvanio Gabrielo Bethlen kaj militestro Eugeno Savoyai. La urbeto estis detruita en 1605 fare de Stefano Bocskay, en 1621 fare de Gabrielo Bethlen kaj en 1686 fare de aŭstroj-hungaroj.

En 1910 Rohonc havis 4137 da loĝantoj (3216 aŭstroj, 807 hungaroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj konstruis Feran kurtenon, kiu ĉesis en 1989. Tie restis zono de netuŝita arbaro dum 40 jaroj. Ekde 2008 ankaŭ la limoj ĉesis, la trairado estas tute libera.

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurbo