Scienca Pikniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scienca Pikniko – la plej granda en Eŭropo subĉiela aranĝo populariganta sciencon, organizata de la Pola Radio kaj la Centro de Scienco Koperniko kaj okaziĝanta ĉiujare en Varsovio ekde 1997. Sciencaj kaj didaktikaj institucioj el Pollando kaj eksterlando prezentas ĉi tie siajn atingojn malkaŝante kulisojn de sia ĉiutaga laboro. Ili prezentas la sciencon utiligante eksperimentojn, montradon kaj ofte ankaŭ interaktivajn eksponaĵojn. En 2005 la Scienca Pikniko estis distingita de Eŭropa Komisiono kiel unu el 10 modelaj eŭropaj projektoj el la kampo „Scienco kaj socio”. Laŭ la pola modelo estis organizitaj similaj Sciencaj Piknikoj en Kartvelio kaj Kroatio.

Historio

La unua Scienca Pikniko (de la Pola Radio BIS) okazis la 14-an de junio 1997 sur Rynek Nowego Miasta (Novurba Foirejo) kaj Podzamcze (Apudkastelejo). Partoprenis ĝin 17 varsoviaj institucioj, kiuj en 13 tendoj prezentis eksperimentadon kun montrado pri fiziko, arkeologio kaj medicino. Frekventis ĝin pli ol 3000 partoprenantoj, kion la scienca medio konsideris sukceso. La 14-a Scienca Pikniko okazis junie 2010 en la Parko al Marŝalo Edward Rydz-Śmigły en la kvartalo Powiśle (Postvistulejo). Nuntempe la Piknikoj okazas en Nacia Stadiono en Varsovio.

Dum laŭvicaj jaroj nombro de organizantoj kaj vizitantoj rapide kreskis. En 2006 alvenis ĉ. 150 mil de interesitoj. Partoprenis ĝin 200 institucioj. Okazis kelkcento da eksperimentoj kaj montroj. De 2005 estas invitata speciala gasto, kiu estis Germanio, en 2006 – Francio, en 2007 – Eŭropa Unio. Ekde 2001 ĉiu Pikniko havas sian gvidtemon. De 2008 Scienca Pikniko estas aranĝata komune de la Pola Radio kaj la Centro de Scienco Koperniko. En 2011 oni povis admiri roboton ASIMO.

Gvidaj temoj de Sciencaj Piknikoj

2001 Per kio surprizos nin la mondo?

2002 Kion la scienco donas al arto

2003 DNA (deoksiribonuklea acido) – via vivo

2004 Scienco sen limoj

2005 Fiziko suronde

2006 La mondo post 10 jaroj. Provu antaŭdiri la estonton.

2007 Matematiko kaj ni

2008 Lernu la lingvon de scienco

2009 La scienco inter steloj

2010 La Granda Mikromondo

2011 Libereco

2012 Energio

2013 Vivo

2014 Tempo

2015 Informo

Iniciatintoj

Profesoro Łukasz Turski, Centro de Teoria Fiziko de Pola Scienca Akademio

Robert Firmhofer, Pola Radio (de 2006 direktoro de la Centro de Scienco Koperniko)

Krystyna Kępska-Michalska, Pola Radio

En 1998 ili estis distingitaj de la premio je la noma al Prof. Hugo Steinhaus. La Scienca Pikniko estis inspiro al multaj iniciatoj popularigantaj sciencon, i.a. al kreo en Varsovio de la Centro de Scienco Koperniko.

Partoprenantaj institucioj

En Sciencaj Piknikoj ĉiujare partoprenas ĉ. 250 institucioj: altlernejoj, esploraj institutoj, muzeoj kaj kulturaj institucioj, fondaĵoj ligitaj kun scienco, sciencaj rondoj, ktp. Ili venas de la tuta Pollando kaj de eksterlando: Britujo, Bulgario, Ĉinio, Ĉeĥio, Danio, Egiptio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Irlando, Italio, Libano, Litovio, Maroko, Meksikio, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svislando, Usono.

En 2009 okaze de Internacia Jaro de Astronomio Esperanto-Klubo ĉe la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko prezentis ekspozicion: "Orientaj simboloj de kosmo", bazitan sur Vikipedio kaj muzeaj eksponaĵoj. De du jaroj inter partoprenantoj estas ankaŭ varsovia filio de Pola Esperanto-Asocio.

Dum la Pikniko estas reprezentataj diversaj sciencaj branĉoj: ekzaktaj, sociaj, humanismaj kaj natursciencaj.

Eksteraj ligiloj