Subŝtatoj de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brazilo estas dividita administre kaj politike en 27 federacierojn, 26 subŝtatoj kaj unu federacia distrikto. Kvankam la Federacia Distrikto rigore ne estas subŝtato, tamen pro analogio kaj taŭgeco multfoje ĝi aperas kune kun la subŝtatoj, sed pro neatento ĝi kelkfoje estas erare enlistigita kiel subŝtato mem. Verdire la Federacia Distrikto estas speciala teritorio de Brazilo, kie estas la landa ĉefurbo Braziljo, kun administra sistemo diferenca de tiu de la aliaj federacieroj.

La jena mapo montras la Federacian Distrikton kune kun la subŝtatoj pro taŭgeco, kvankam ĝi ne estas subŝtato fakte: