Tula provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tula provinco
ruse: Тульская область
provinco
Lando Rusio Rusio
Ĉefurbo Tula
Areo 25 679 km² (2 567 900 ha)
Loĝantaro 1 532 856 (2013)
Denseco 59,69 loĝ./km²
Horzono MT (UTC+4)
Vikimedia Komunejo: Tula Oblast
Retpaĝo: tularegion.ru
Tula provinco en Rusio

Tula provinco (ruse Тульская область) estas provinco (federacia subjekto) en Eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono. Ĝi situas sur la Orienteŭropa ebenaĵo. Ĝia longeco de nordo al sudo - 200 km, de okcidento al oriento - 190 km.

La provinco fondiĝis la 26-an de septembro 1937. Ĝi limas norde kun Moskva provinco, okcidente kun Kaluga provinco, oriente kun Rjazanja provinco, sude kun Orjola provinco, sud-oriente kun Lipecka provinco. La ĉefurbo estas Tula. Aŭtokodo de Tula provinco estas 71.

Fizika geografio

Reliefo

Kampo en distrikto de Venjov

Tula provinco situas sur norda parto de Orienteŭropa ebenaĵo, tial ĝenerale la teritorio plialtiĝas de nordo al sudo. La plej alta punkto de la provinco kaj de la tuta Orienteŭropa ebenaĵo troviĝas en vilaĝo Rajevo sude de la regiono, la plej malalta loko estas ĉe rivero Okao kie ĝin enfluas rivero Besputa (ĉe la limo kun Moskva provinco).

Entute Tula provinco aspektas kiel dekliva ebenaĵo kin multaj riveroj, valetoj kaj ravinoj. Ekzistas ankaŭ malgrandaj karstaj kavernoj.

Klimato

La klimato estas kontinenta, kun varma somero kaj malvarma vintro. La plej varma monato estas julio (meza temperaturo +20 C), la plej malvarma estas januaro (meza temperaturo -10 C). Meza temperaturo dum la tuta jaro estas +5 C. Plej multe da precipitaĵoj okazas somere. Klimato dependas ankaŭ de parto de la provinco [1].

Akvujoj

Rivero Upa

Enaj akvujoj en Tula provinco estas riveroj, riveretoj, lagoj kaj lagetoj, artefaritaj baraĵlagoj, marĉoj, subteraj akvujoj.

Preskaŭ 80 % de la tuta areo apartenas al baseno de Okao-Volgo-Kaspia Maro, 20 % - al baseno de Don-Azova Maro. La plej ega rivero estas Okao kaj nur ĝi taŭgas por navigado. Preskaŭ ĉiuj lokaj riveroj (krom Okao kaj iuj enfluantoj de Don) komenciĝas en la provinco, kion kontribuas reliefo. La ĉefurbo Tula situas ĉe rivero Upa. Printempe la regiono multe suferas pro superakvo.

Longeco de riveroj en Tula provinco:

Nomo de rivero Longeco ene de Tula provinco, km Enfluas en
Upa 345 Okao
Osjotr 228 Okao
Okao 225 Volgo
Krasivaja Meĉa 204 Don

Unu el la plej grandaj riveroj en Eŭropo - Don - komenciĝas en centro de la urbo Novomoskovsk. Dekomence ĝi aspektas kiel malgranga rivereto.

La plej grandaj baraĵlagoj:

Nomo Areo (kv. km) Amplekso (milionoj da kubmetroj) Baseno
Pronskoje 16.2 71.50 Pronja
Ŝatskoje 12.46 65.65 Ŝat
Ĉerepetskoje 8.18 36.71 Ĉerepetj
Ŝĉjokinskoje 5.86 20.75 Upa
Ljubovskoje 2.80 14.20 Ljubovka

Entute kvanto da akvo en la regiono ne sufiĉas por grandegaj urboj.

Grundoj

Grundoj de Tula provinco estas bonkvalitaj por kultivado de plantoj kaj agrikulturo. 46.4 % da teritorio (sud-oriente) enhavas plej bonajn ĉernozjomajn grundojn.

Betuloj inter Ŝĉokino Kaj Jasnaja Polana

Flaŭro kaj bestaro

La plej ordinaraj arboj de la provinco estas abioj, pinoj, kverkoj, betuloj, soprujoj, aceroj k.a. Multaj arbaroj kiuj antaŭe kovris la regionon jam estas trasformiĝitaj al plugkampoj kaj nuntempe ne ekzistas. En Tula provinco kreskas multe da fungoj (pli oportuna tempo por kolektado de fungoj estas fino de somero kaj aŭtuno).

En frua mezepoko tie vivis abundo da sovaĝaj bestoj. Pro kresko de loĝantaro kaj disvastigado de ekonomia uzado de teritorio multaj el ili malaperis (ekzemple, ursoj) aŭ videblas tro rare. Nun en la regiono oni povas vidi erinacojn, leporojn, lupojn, vulpojn, alkojn. Abunde ekzistas birdoj kaj fiŝoj. El venenaj serpentoj estas vipuro.

Ekologiaj problemoj

Tula provinco estas unu el la regionoj kiuj ege suferis pro Ĉernobila katastrofo. 58 procentoj de areo (kaj preskaŭ la tuta suda parto) estas malpurigita per radioaktivaj elementoj kaj estas konsiderata kiel dangera por loĝado. Suferintaj estas 16 distriktoj el 23, el ili 8 oni konsideras kiel teritorioj "kun rajto de transloĝiĝo"[2].

Ekzistas ankaŭ aliaj grandaj ekologiaj problemoj (ekzemple, pri kemia malpuriĝo en Novomoskovsk kaj ĉirkauaĵoj).

Historio

La frua loĝado de Tula regiono apartenas al la frua ŝtonepoko.

Dum lastaj jarcentoj de la unua jarmilo P.K. ĉi-tie kruciĝis linioj de disloĝiĝado de antikvaj finnoj, baltoj kaj orientaj slavoj. En 60-aj jaroj de la 10-a jarcento Kieva princo Svjatoslav venkinte ĥazarojn aneksis tiun teritorion kaj ĝi estiĝis malproksima parto de la Kieva Regno.

En la 12-15-aj jarcentoj la regiono estis periferio de la Nord-Orienta Rusio. Ĉi tie situis landimoj de Ĉernihiva, Vladimir-Suzdala kaj Rjazana princlandoj kaj mezepoka Litovia ŝtato (al kau apartenis dum preskaŭ la tuta 15-a jarcento ĉirkaŭaĵoj de Odojev kaj Belov). En 1146 unuafoje estis menciitaj Tula kaj kelkaj aliaj urboj. Dum kelkaj sekvintaj jarcentoj la teritorion de la nuna Tula provinco traigis vojoj al Moskvo de sudaj stepoj. Ĉi tie la Moskva Regno ofte batalis ofte okazis kun krime-tataroj kaj diversaj nomadoj. En 1380 sur la kampo Kulikovo okazis la fama Batalo de Kulikovo inter la Moskva Regno kaj la Ora Hordo.

Ĝis mezo de la 16-a jarcento ĉi-teritorio estis fine aneksita de la Moskva Regno kaj jam serioze fortikiĝis. Sur la plej granda vojo en 1507-1521 ekstaris la ŝtona Tula Kremlo, plifortiĝis aliaj ĉirkaŭaj urboj. En 1521-1566 oni organizis inter urboj longan defendantan linion el faligitaj arboj (ruse "Засечная черта").

En komenco de la 17-a jarcento en la Tula Kremlo ribelaj kampuloj kun ilia gvidanto Ivan Bolotnikov luktis kun cara armeo de Ŝujskij. Margraŭ la forta lukto de la ribelantoj kaj loka popolo kiu ilin subtenis, la movado estis subpremita.

En la 17-a kaj komenco de la 18-a jarcento la regiono rapide evoluis. En 1712 laŭ ordono de caro Petro en Tula estis fondita la unua en Rusio ŝtata armila fabriko. Ekde 19-a jarcento la regiono multe okuiĝis pri maŝinkonstruado, samtempe komenciĝis regula elfosado de lignito en la Apudmoskva karbona baseno.

En 1777 estis kreita Tula gubernio, en 1937 oficiale aperis Tula provinco. En 1944 kelkaj distriktoj estis transdonitaj al tiam fondita Kaluga provinco, en 1957 en konsiston de la regiono estis akceptitaj 4 distriktoj el Moskva provinco.

En 1941 dum la Dua mondmilito en la provinco okazis grandaj bataloj. Post la milito plu evoluis la loka industrio; dum perestrojko en la 80-90-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝia kreskado finiĝis.

Loĝantaro

Laŭ statistiko, en 2013 en Tula provinco estas 1 532 856 loĝantoj.

Ekde 1970-aj jaroj kvanto de loĝantaro malpliiĝas. La plej grava kaŭzo estas malbona stato de industrio kaj de ekonomio entute.

Kvanto da loĝantoj laŭ jaroj:

1897 1926 1959 1970 1979 1989 1995 2000 2005 2010 2013
1419456 1505263 1920308 1952467 1906176 1867013 1819774 1743368 1621908 1553925 1532856

Loĝdenso (en 2013): 59.69 loĝantoj sur kv.km. Urba loĝantaro (en 2013): 78.76 %.

Nacieca konsisto:

Jaro de popolnombrado 1989[3] 2002[4] 2010[5]
rusoj 1774939 (95,4 %) 1595564 (95,5 %) 1462184 (95,3 %)
ukrainoj 36264 (1,9 %) 22260 (1,3 %) 15027 (1,0 %)
armenoj 1394 (0,0 %) 6507 (0,4 %) 9145 (0,6 %)
tataroj 9551 (0,5 %) 8968 (0,5 %) 7878 (0,5 %)
belorusoj 9928 (0,5 %) 5974 (0,4 %) 4544 (0,4 %)
azerioj 2006 (0,1 %) 4491 (0,3 %) 4043 (0,4 %)
ciganoj 2296 (0,1 %) 3843 (0,2 %) 3645 (0,3 %)
germanoj 7049 (0,4 %) 4689 (0,3 %) 2718 (0,2 %)
Aliaj 17984 (1,0 %) 19150 (1,1 %) 23878 (1,5 %)

La plej grandaj urboj (laŭ loĝantaro en 2010 — pli ol 15 mil loĝantoj) estas: Tula (501.1 mil), Novomoskovsk (131.2 mil), Donskoj (64.6 mil), Aleksin (63.0 mil), Ŝĉjokino (53.2 mil), Uzlovaja (55.3 mil), Jefremov (42.4 mil), Bogorodick (31.9 mil), Kimovsk (28.5 mil), Kirejevsk (25.6 mil), Suvorov (19.0 mil), Plavsk (16.2 mil), Venjov (15.2 mil).

Teritoria strukturo kaj politiko

En 2006 funkciis 179 municipoj (3 urbegaj municipoj, 23 distriktaj municipoj, 41 urbaj municipoj, 112 vilaĝaj municipoj). Poste la strukturo estis iomete ŝanĝita. Ekde 2009 Tula provinco konsistas el 174 municipaj unuoj.

Ekonomio

Industrio

Tula provinco estas industria regiono. La plej gravaj branĉoj de industrio estas kemia industrio, maŝinkonstruado (diversaj direktoj), nutraĵa industrio, metalurgio, elektroenergia produktado.

La ĝenerala amplekso de industrio estis la plej alta en 1989, poste ĝi rapide malkreskis kaj en komenco de la 21-a jarcento konsistigis nur duonon de la estinta nivelo.

Tula ĝis nun estas fama centro kie oni poduktas armilojn (Tula armila fabriko) kaj kukojn (fabriko "Jasnaja Polana").

En Tula provinco estis ankaŭ hejtaĵa industrio (minado de lignito), tamen post kiam finitiĝis rezervoj de lignito oni komencis fermi minejojn (la lasta estis fermita en 2009).

Agrikulturo

Pro bonaj kondiĉoj (klimato, grundoj) agrikulturo en Tula privinco estas rilate evoluinta kaj iome elveturigiĝas al aliaj regionoj.

Transporto

Al la trafiko de Tula provinco influas ĝia proksimeco al Moskva regiono (185 km - distanco inter centro de Tula kaj centro de Moskvo). En la provinco funkcias fervoja transporto, aŭtotransporto, akva transporto kaj energiotransporto.

Fervoja transporto

Skemo de lokaj elektrotrajnoj en Tula
Stacidomo de Ŝĉjokino

Ĉefaj fervojoj:

Aliaj fervojoj:

La plej grava fervoja nodo estas Tula. Tula-1-Kurskaja en Tula estas ankaŭ stacio de longdistancaj pasaĝeraj trajnoj veturantaj de Moskvo suden (la unua stacio de Moskvo). De tie pasaĝeraj elektrotrajnoj veturas ĝis Moskvo, Kaluga, Ĉernj, Novomoskovsk, Aleksin, Ĉerepetj kaj aliaj. Ĉiutage inter Moskvo kaj Tula funkcias rapida elektrotrajno (tempo de veturo 2 h 20 min).

La tuta longeco de fervojoj estas 1103 km, el ili kun elektro - 244 km.

Aŭtotransporto

La provincon traigas internaciaj aŭtovojoj E105, E115, E119, federaciaj aŭtovojoj M2, M4, M6, P92, P132. La regiono eltas kunligita per aŭtobusaj marŝrutoj kun ĉiuj najbaraj regionoj. En Tula ekzistas aŭtobusa stacidomo.

En Tula ekzistas urbaj aŭtobusoj, trolebusoj (entute 30 km) kaj tramoj (entute 43 km).

Akva transporto

Ĝi bazitas en Aleksin kaj navigebla parto de rivero Okao (50 km).

Scienco, eduko kaj kulturo

Tula ŝtata pedagogia universitato je nomo de Leo Tolstoj

La plej gravaj altlernejoj:

  • Tula ŝtata universitato;
  • Tula ŝtata pedagogia universitato;
  • Tula instituto de ekonomio kaj komputado
  • Instituto de Rusia kemia-teknologia universitato en Novomoskovsk;

kaj aliaj.

Vidindaĵoj

En Tula

  • Tula Kremlo [6]
  • Tula muzeo de armiloj (kaj aliaj muzeoj) [6]

Apud Tula

Aliaj lokoj

Esperanto en Tula provinco

Onidire, en 1920-aj jaroj en Tula jam ekzistis iu Esperanto-grupo[10]. En 1918 esperantistoj el Tula partoprenis Tutrusian union de junaj esperantistoj[11].

En Tula provinco (en loĝloko Babutina Pustoŝ apud Aleksin) naskiĝis esperantisto Georgij Illarionov[12]. En Tula ŝtata universitato studis fama esperantisto Mikaelo Bronŝtejn.

En novembro 2003 en la urbo Bogorodick okazis Esperanto-evento "STRIGO" organizita de moskva klubo EK MASI [13].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj