Uljanovsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uljanovsko
Ульяновск ruse
Centro de Uljanovsko
Centro de Uljanovsko
Centro de Uljanovsko
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Rusio
Provinco Uljanovska
Ĝemelurboj vd. la liston
Poŝtkodo 432000–432999
Aŭtokodo 73, 173
Telefonkodo (+7) 8422
Kodo laŭ OKATO 73401
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Sergej Panĉin
Demografio
Loĝantaro 613 334  (2023) [+]
Loĝdenso 1 935 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 19′ N, 48° 22′ O (mapo)54.31666666666748.366666666667Koordinatoj: 54° 19′ N, 48° 22′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 316,9 km² (31 690 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Uljanovsko (Uljanovska provinco)
Uljanovsko (Uljanovska provinco)
DEC
Uljanovsko
Uljanovsko
Situo de Uljanovsko
Uljanovsko (Eŭropa Ruslando)
Uljanovsko (Eŭropa Ruslando)
DEC
Uljanovsko
Uljanovsko
Situo de Uljanovsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ulyanovsk [+]
vdr


Uljanovsko (ruse Ульяновск) (ĝis la jaro 1924 Simbirsk (Симбирск)) estas granda urbo en Rusio, administra centro de Uljanovska provinco. Situas sur Ĉevolga Altaĵo, surborde de riveroj Volgo (Kujbiŝeva Rezervujo) kaj Svijaga en loko de ilia pleja proksimeco. Troviĝas je 890 kilometroj oriente de Moskvo.

Fondita en la jaro 1648 laŭ ukazo de la caro Aleksej Miĥajloviĉ kiel fortikaĵo por defendi orientajn limojn de la Moskva ŝtato kontraŭ razioj de nomadoj.

Loĝantaro 615 306 homoj (2013).

La internacia telefona kodo estas +7 8422, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj.

En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1898) kaj 2 flughavenoj.

Uljanovsk estas naskiĝurbo de Vladimir Uljanov (Lenin).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Komenca nomo de la urbo estas Sinbirsk (Синбирск). Ekzistas kelkaj supozoj pri ĝia deveno – ekzemple, laŭ nomo de duko de volgiaj bulgaroj Sinbir (Simbir), kiu loĝis tie[1]. Ekde 1780 la urbon oni nomas Simbirsk ({{lang-ru|Симбирск). Tamen aliaj kritikas tiun etimologion[2]. Max Vasmer en sia etimologia vortaro mencias konformecon de la rusa kaj ĉuvaŝa nomoj: Симбирск ~ Чĕмпĕр[3].

En 1924 Simbirsk estis renomita al Uljanovsko (Ульяновск) omaĝe al V. I. Uljanov (Lenin), kiu naskiĝis en la urbo. En 2008 tiama urbestro Sergej Jermakov proponis revenigi la historian nomon, ĉar la urbo estis renomita pro politikaj kialoj sen demandi la loĝantojn[4]. Plimulto de la loĝantoj, laŭ sociologia esploro[5], estas kontraŭ la rea renomigo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La urbo kaj rivero Volgo (vido de la hotelo Venec)

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54° 19′ N, 48° 23′ O (mapo)54.31666666666748.383333333333 . Sur la sama latitudo situas urboj: Rjazan, Kaluga (Rusio), Gdansk (Pollando), Kijlo (Germanio), Belfast (Granda Britio).

Uljanovsko situas sur monteta ebenaĵo je altecoj 80-160 m super mara nivelo. Sur la dekstra bordo de Uljanovsko (en la centro) leviĝoj kaj malleviĝoj estas pli oftaj ol sur la maldekstra bordo (distrikto Zavolĵskij). Longo de la urbo de nordo al sudo – 20 km, de okcidento al oriento – 30 km. Nekutime granda areo de la urbo (622,46 km²) rezultiĝas pro ekzisto de vastaj industriaj zonoj kaj Volgo, kies parto estas ankaŭ konsiderata.

Uljanovsko estas granda transporta punkto inter Centra Rusio kaj Uralo. Najbaraj regionaj centroj troviĝas je 3-5 horoj de aŭtoveturado. La urbo situas en arbarstepa zono. En centra parto de la urbo ekzistas subtera rivero Simbirka, kiu alfluas al Svijaga.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimata diagramo de Uljanovsko
JFMAMJJASOND
 
 
31
 
-6.5
-13.3
 
 
24
 
-6.3
-14.1
 
 
24
 
0.6
-7.9
 
 
30
 
12.0
1.1
 
 
39
 
20.2
7.4
 
 
63
 
24.5
12.4
 
 
60
 
26.3
14.5
 
 
48
 
24.3
12.5
 
 
49
 
18.1
7.7
 
 
40
 
9.6
1.9
 
 
32
 
0.4
-4.9
 
 
30
 
-5.3
-11.4
Temperaturo je °CSumo de precipitaĵoj je mm
Fonto: Vetero kaj klimato ruse

Horzono[redakti | redakti fonton]

Uljanovsko, kaj ankaŭ la tuta Uljanovska provinco, situas en la horzono MSK+1 (UTC+4).

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Distriktoj de Uljanovsko:
  •  Ĵeleznodoroĵnij
  •  Leninskij
  •  Zasvijaĵskij
  •  Zavolĵskij
  • La urbo estas oficiale dividita al kvar[6] urbaj distriktoj:

    Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

    Uljanovsko estas multnacia urbo[7]. Plimulto estas rusoj (77,65 %). Loĝas ankaŭ tataroj (10,64 %), ĉuvaŝoj (7,02 %), mordvoj (1,30 %), ukrainoj (1,02 %) kaj aliaj etnoj.

    Jaro Loĝantaro
    2013 615 306
    2010 613 800
    2009 603 782
    2005 638 300
    1989 625 000
    1979 464 000
    1970 351 000
    Jaro Loĝantaro
    1961 220 000
    1941 105 000
    1917 67 300
    1897 43 200
    1876 28 000
    1838 17 400
    1780 10 541

    Uljanovsko estas urbo kun granda parto de alveninta loĝantaro. Multaj homoj venis al la urbo en 1970—1980-aj jaroj el diversaj partoj de USSR pro t.n. "altlerneja distribuo".

    Historio[redakti | redakti fonton]

    1900
    Simbirsk en la 18-a jarcento
    Blazono de Simbirsk (1780)

    Fondita en la jaro 1648 laŭ ukazo de la caro Aleksej Miĥajloviĉ kiel fortikaĵo Sinbirsk (poste Simbirsk). La fondinto estis vojevodo Bogdan Ĥitrovo.

    Aŭtune 1670 armeo de Stepan Razin sieĝis Simbirskon. Razin ne sukcesis fini la sieĝon, la 4-an de oktobro li estis vundita en batalo. Liaj kamaradoj portis lin al la rivero, metis en boaton, kaj startis suben laŭ Volga [8]. Pro la sukcesa defendado de Stepan Razin la unua blazono de Simbirsk estis atribuita al la urbo en 1672.

    En 1774 kaptita Emeljan Pugaĉov estis transportita al Simbirsk. Juĝesploristoj pridemandadis lin de la 2-a ĝis la 6-a de oktobro. La 26-an de oktobro oni veturigis lin el Simbirsk al Moskvo.

    En 1780 Simbirsk iĝis ĉefurbo de ĵus aperinta regiono el 13 ujezdoj. De 1796 Simbirsk estas centro de gubernio.

    En 1864, la 12-an de aŭgusto komenciĝis la plej terura incendio en Simbirsk, ĝi daŭris 9 tagojn. Nur kvarono de la urbo restis netuŝita. Biblioteko Karamzin, monaĥejo Spasskij, 12 preĝejoj, ĉefpoŝtejo, ĉiuj plej bonaj privataj konstruaĵoj forbrulis.

    En 1898 la urbo estis ligita per fervojo kun Inza, komence de la 20-a jarcento – kun Bugulma.

    Unu el la plej fruaj bibliotekoj de VolgioPublika biblioteko Karamzin – aperis en Simbirsk en 1848. La unua vira klasika gimnazio estis lanĉita en 1809, la virina gimnazio Mariinskaja - en 1864. En 1913 en la urbo funkciis jam du viraj kaj tri virinaj gimnazioj.

    En diversaj tempoj Simbirsk estis centro de koncerna distrikto aŭ provinco, kiuj havis diversajn nomojn (ujezd уезд, namestniĉestvo наместничество, provinco, gubernio ktp) kaj diversajn areojn.

    Post la Oktobra Revolucio de 1917 en la urbo ekregis Soveta potenco. La 21-an de julio 1918 rusa-ĉeĥa taĉmento de blankuloj (t.n. blankaj ĉeĥoj) sub gvido de Vladimir Kappel reprenis Simbirskon de la ruĝarmeanoj. La 12-an de septembro 1918 la urbon refoje prenis la Ruĝa Armeo, tion faris Simbirska Fera Divizio de Gaja Dmitrijeviĉ Gaj.

    En 1924 Simbirsk estis renomita al Uljanovsko. En 1930-aj jaroj la Soveta potenco detruis preskaŭ ĉiujn templojn kaj preĝejojn en la urbo.

    Dum Granda Patriota Milito en Uljanovsko funkciis evakuita Moskva Patriarkejo. Ankaŭ kelkaj uzinoj kaj fabrikoj estis evakuitaj el Moskvo, inter ili aŭtofabriko nome de Stalin, kiu iĝis bazo de la nuna aŭtofabriko UAZ.

    La 19-an de januaro 1943 Uljanovsko iĝis administra centro de restarigita Uljanovska provinco.

    Por digne festi 100-jaran jubileon de V. I. Lenin, la soveta registaro decidis plene rekonstrui la urbon. En 1969-1970 jaroj en la urbo aperis multaj modernaj konstruaĵoj: hotelo "Venec", memorkomplekso de Lenin, Palaco de Sindikatoj, konstruaĵoj de Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato, Uljanovska Regiona Scienca Bilblioteko (Palaco de Libroj) ktp. En 1970 la urbo ricevis ordenon de Lenin pro elstaraj laboraj sukcesoj de ĝiaj loĝantoj kaj bonega preparado por centjara jubileo de V. I. Lenin.

    De tiu tempo Uljanovsko iĝis grava turisma centro de USSR. La urbo ne estis fermita, diference de kelkaj aliaj regionaj centroj, tamen oni ne permesis al eksterlandaj gastoj deflankiĝi de la turisma itinero.

    En 1983 en Uljanovsko okazis tragedio: granda rivera ŝipo "Aleksandr Suvorov" koliziis kun fervoja ponto trans Volga. Pli ol 170 homoj pereis pro la akcidento. La katastrofo okazis kulpe de direktilisto kaj deĵoranta navigisto, kiuj direktis la ŝipon al neŝipirebla arko de la ponto.

    Post la disfalo de Soveta Unio turisma graveco de Uljanovsko draste malgrandiĝis. En 1990-aj jaroj la urbo kune kun la tuta lando travivas malfacilan periodon – falo de industria produktado, senlaboreco kaj malriĉiĝo de la loĝantaro. Pozitivaj ŝanĝoj komenciĝis en 2000-aj jaroj – iom vigliĝis fabrikoj, ekkreskis homaj enspezoj.

    Ekonomio kaj industrio[redakti | redakti fonton]

    Varmo- kaj elektrostacio

    Ekonomia bazo de la urbo estas maŝinkonstruado kaj metaloprilaborado; gravas ankaŭ elektroenergetiko, vendado kaj konstruado. Poste sekvas bankaj aferoj, servado, turismo, manĝa kaj malpeza industrioj.

    En Uljanovsko funkcias multaj entreprenoj: fabrikoj kaj uzinoj.

    Funkcias ankaŭ multaj tutfederaciaj kaj lokaj vendaj retoj, restoracioj, kafejoj ktp.

    Uljanovska Aŭtomobila Uzino, UAZ (ruse: Ульяновский автомобильный завод, УАЗ) estas rusia entrepreno, kiu produktas aŭtojn kun kompleta transmisio: ajnagrundajn aŭtomobilojn, kamionetojn, busetojn. Ĝi situas en urbo Uljanovsko.


    Transporto[redakti | redakti fonton]

    Malnova ponto trans Volgo
    Nova ponto trans Volgo

    Uljanovsko estas grava nodo de la fervojo, ĝi havas unu ĉefan stacidomon kaj 3 staciojn. Apud la urbo troviĝas du flughavenoj — Uljanovsk-Centralnij (ULV) (ruse: Баратаевка (аэропорт)) kaj Uljanovsk-Vostoĉnij (ULY) (ruse: Ульяновск-Восточный (аэропорт)). Sur la dekstra bordo de Volgo situas Uljanovska rivera haveno.

    Du bordoj de Volgo estas ligitaj per du pontoj.

    La malnova ponto estis inaŭgurita en 1916 kiel nur fervoja. En 1953-1958 pro konstruado de Kujbiŝeva Rezervujo ties pilieroj estis larĝigitaj kaj plialtigitaj, kaj lanĉita ankaŭ aŭtotrafiko. Dum la rekonstruo la fervoja trafiko ne estis ĉesigata.

    La nova ponto estis inaŭgurita en 2009. Ĝi estas duetaĝa, sed dume oni uzas nur la supran etaĝon por aŭtoj.

    Urban publikan transporton konsistigas tramoj, trolebusoj, aŭtobusoj kaj busetoj. Estas interese, ke tramoj funkcias nur en dekstraborda parto de la urbo, kaj trolebusoj — nur en la maldekstraborda.

    Dum ekzisto de USSR oni planis konstrui metroon en Uljanovsko. Nun anstataŭ tio estas planata rapidtramo, kiu uzos la malsupran etaĝon de la nova ponto trans Volgo.

    Distanco ĝis najbaraj kaj aliaj grandaj urboj estas (laŭ aŭtovojoj): Dimitrovgrad — 85 km, Toljatti — 184 km, Saransk — 230 km, Samara — 242 km, Ĉeboksari — 246 km, Kazan — 267 km, Penza — 315 km, Saratov — 446 km, Niĵnij Novgorod — 482 km, Ufa — 578 km, Moskvo — 903 km, Sankt-Peterburgo — 1639 km.

    Kulturo[redakti | redakti fonton]

    Lenin-memorialo dum festo
    Muzeo de historio de aviado

    Teatroj kaj muziko[redakti | redakti fonton]

    En la urbo funkcias kelkaj teatroj, inter ili:

    • Uljanovska drama teatro portas nomon de Ivan Gonĉarov
    • Uljanovska pupteatro nome de V. M. Leontjeva
    • Uljanovska teatro de juna spektanto "Nebolŝoj-Teatro"

    En Uljanovska regiona filharmonio funkcias simfonia orkestro kaj orkestro de popolaj muzikiloj.

    Krome, ekzistas kelkaj kulturpalacoj kaj kulturdomoj.

    Muzeoj[redakti | redakti fonton]

    En Uljanovsko funkcias multaj muzeoj. Inter la plej gravaj estas:

    • Lenin-memorialo
    • Ŝtata memor-historia muzeo-rezervejo "Naskiĝloko de V. I. Lenin"
    • Uljanovska regionografia muzeo nome de Ivan Gonĉarov
    • Muzeo "Konspirita loĝejo de Simbirska grupo de RSDRP (1904-1906)"
    • Muzeo de historio de civila aviado

    Aliaj kulturaj institucioj[redakti | redakti fonton]

    Funkcias ŝtata regiona scienca biblioteko nome de V. I. Lenin, multaj aliaj bibliotekoj, kelkaj naĝbasenoj, stadionoj, sportaj haloj, kinoteatroj, noktaj kluboj.

    Pli ol 20 gazetoj kaj tagĵurnaloj estas eldonataj, inter ili kelkaj en lingvoj de etnoj, loĝantaj en Uljanovska regiono: la tatara "Emet", la ĉuvaŝa "Kanaŝ", la mordva "Jalgat", la germana "Rundschau".

    Por la jaro 2001 Uljanovsko estis nomumita Kultura ĉefurbo de Ĉevolga federacia regiono.

    Dum ĉiu jaro oni okazigas kelkajn festivalojn, ekzemple Festivalon de Oblomov, dediĉita al romanoj de fama rusa verkisto Ivan Gonĉarov, kiu naskiĝis en Simbirsk, aŭ Festivalon de forĝado.

    Ĉiujare fine de marto okazas Lingva Festivalo, kiun organizas Uljanovska ŝtata pedagogia universitato kaj Uljanovska Esperanto-klubo.


    Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

    Ĝemelurboj de Uljanovsko estas:

    Uljanovsko havas ankaŭ partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:

    Klerigado[redakti | redakti fonton]

    En Uljanovsko funkcias jenaj superaj lernejoj kaj universitatoj:

    • Uljanovska Ŝtata Universitato
    • Uljanovska Ŝtata Teknika Universitato
    • Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato
    • Uljanovska Ŝtata Agrikultura Akademio
    • Uljanovska Supera Lernejo de Civila Aviado

    Krome, ekzistas kelkaj filioj de aliaj Rusiaj universitatoj kaj altlernejoj, scienc-esploraj kaj projektaj institucioj.

    Mezlernejan sistemon konsistigas pli ol cent lernejoj, liceoj, gimnazioj, kelkaj teknikaj mezlernejoj kaj milita lernejo nome de A. Suvorov. Pli ol 150 infanĝardenoj funkcias en la urbo.

    Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

    En Uljanovsko eblas spekti 7 televidajn kanalojn en ultramallongondoj kaj 7 en decimetraj ondoj. Krom tio, ekzistas telekomunikaj firmaoj, kiuj provizas 50-75 kablajn televidajn kanalojn. Ankaŭ cifereca televido DVB-T2 estas dissendata.

    4 ultramallongondaj kaj 12 FM radiostacioj estas aŭdeblaj. En orientaj urbopartoj oni povas kapti ankaŭ radiostaciojn el Dimitrovgrad kaj Toljatti.

    Telekomunikado[redakti | redakti fonton]

    Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

    Multaj vidindaĵoj de Uljanovsko estas ligitaj kun memoro pri Vladimir Iljiĉ Lenin, kiu naskiĝis en la urbo. Omaĝe al lia 100-jara datreveno en 1970 la centro de la urbo estis plene rekonstruita. Aperis Lenin-memorialo, kelkaj muzeoj, monumentoj.

    Memorkomplekso de Lenin[redakti | redakti fonton]

    Memoriga komplekso de V. I. Lenin
    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Memorkomplekso de Lenin.

    Memorkomplekso de Lenin estas aro de konstruaĵoj, kreita omaĝe al 100-jara datreveno de la naskiĝo de V. I. Lenin. La ĉefa konstruaĵo havas formon de kvadrato kun flanko 110 m. La alteco estas 34 m. En ĝi troviĝas muzeo de Lenin, granda koncerta halo kaj politika lernejo. Krom tio, tie estas lekciaj haloj, aŭditorioj, kinoĉambroj, bibliotekoj, kafejoj, bufedejoj kaj ankaŭ aliaj ejoj, necesaj por funkciado de la memorialo.

    Interne de la kvadrato, sed en la loko sen tegmento, staras du domoj. Unu el ili estas tiu, kie la familio de Uljanov loĝis en 1870-1871 kaj kie naskiĝis V. I. Lenin. Nun tie estas ekspozicio pri ĉiutaga vivo de tiu tempo.

    Norde de la ĉefa konstruaĵo staras domo, kie la familio de Uljanov loĝis en 1871-1875. Ĝi nun estas muzeo-loĝejo de la familio Uljanov. Antaŭ la domo estas bronza monumento al patrino de Lenin kun la filo.

    Norde de la memorkomplekso. Monumento al la patrino de Lenin

    Monumentoj[redakti | redakti fonton]

    Parkoj[redakti | redakti fonton]

    • Parko "Familio"
    • Parko "Vinnovskaja roŝĉa"
    • Parko de Popola Amikeco
    • Arboreto, kiu havas multajn unikajn arbojn, kultivatajn tie dum multaj jaroj

    Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

    • Gubernia gimnazio
    • Hotelo "Venec"

    Historiaj personoj[redakti | redakti fonton]

    Uljanovsko estas la naskiĝurbo de Lenin.


    Esperanto[redakti | redakti fonton]

    En la urbo funkcias Uljanovska Esperanto-klubo. Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

    Volgia Esperanto-Renkontiĝo pasis en Uljanovsko kelkfoje.

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. П. Мартынов. Город Симбирск за 250 лет существования. 1898 г.[rompita ligilo] ruse
    2. Географические названия России : топонимический словарь : более 4000 названий географических объектов России / Е. М. Поспелов. — М. : АСТ: Астрель, 2008. — С. 456
    3. Этимологический словарь русского языка / М. Фасмер; пер. с нем. и доп. чл.-кор. РАН О. Н. Трубачева. — 3-е изд., стер. — СПб. : Изд-во «Азбука», Изд. центр «Терра», 1996. — Т. 3. — С. 622—623
    4. Ульяновск снова станет Симбирском Arkivigite je 2012-01-06 per la retarkivo Wayback Machine ruse
    5. Город Ульяновск — новости и всё о городе: Ульяновск могут переименовать без референдума Arkivigite je 2012-01-16 per la retarkivo Wayback Machine ruse
    6. Мэрия города Ульяновска | О городе — Паспорт города ruse
    7. Из этнической истории Ульяновского края ruse
    8. Симбирск и С. Т. Разин ruse
    9. Paĝaro de urba administracio
    10. 10,0 10,1 10,2 Paĝaro de urba administracio. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-01-19.
    11. Urboj-partneroj de Gomel. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2014-01-19.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]