Alhama de Almería

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alhama de Almería
Alhama de Almería (Almería, Andaluzio)
Alhama de Almería (Almería, Andaluzio)
Alhama de Almería (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Alhama de Almería
Poŝtkodo 04400
Retpaĝaro alhamadealmeria.org
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Alhama de Almería
Demografio
Loĝantaro 3 587 [1]
Loĝdenso 138,0 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°57′N 2°34′U  /  36.95°N, 2.567°U / 36.95; -2.567 (Alhama de Almería) (mapo) Koordinatoj: 36°57′N 2°34′U  /  36.95°N, 2.567°U / 36.95; -2.567 (Alhama de Almería) (mapo)
Alto 520 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 26 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Alhama de Almería (Andaluzio)
Alhama de Almería (Andaluzio)
DMS
Alhama de Almería
Alhama de Almería
Alhama de Almería
Alhama de Almería sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alhama de Almería [+]
vdr

Alhama de Almería estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria. La areo de la municipo estas 26 km2 kie loĝas 3587 geloĝantoj, do loĝdenso estas 138.0 loĝ./km2. Alhama de Almería situas je 25 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3587 geloĝantoj de la municipo Alhama de Almería estas 1789 inoj kaj 1798 viroj. En la 26-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 3402 geloĝantoj, kaj aliaj 185 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 41, 28 inoj kaj 13 viroj, kaj mortis 57, 37 inoj kaj 20 viroj. Tiel la natura kresko estis -16 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 1355 homoj (37.8%).

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis nomita laŭlonge de la historia tre diverse: nome Alhama la Seca, Alhama de Salmerón kaj Alhama de Almería kaj la dua menciita nomo rilatas al la fakto ke ĝi estis naskoloko de la prezidanto de la Unua Hispana Respubliko, Nicolás Salmerón Alonso (1838 - 1908).

La areo estis loĝata en la Neolitiko, sed jam en epoko de la Romia Imperio ekzistis la nuna setlejo.

La nomo Alhama venas de la araba "alhamman" tradukebla al "sankta akvo" aŭ "banejo", alude al la gravo de la nuna Balneario de San Nicolás. Estis fortikaĵo defenda konstruita sur setlejo de la Bronzepoko), kiu kun la strategia loko kaj termaj banejoj kontribuis al la gravo kaj prestiĝo de Alhama en epoko de Al Andalus. Fine de la 13a jarcento la estro Azomar ribelis kontraŭ la povega kordova kalifo nome Abd ar-Rahman la 3-a, kaj mortis post opozicio de pli ol ses jaroj. La tiamaj geografoj kaj historisstoj mencias la gravon de la ekonomio de la banejoj, de gipso kaj de silko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Alhama de Almería - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007