Mircea Eliade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mircea Eliade
Naskiĝo la 13-an de marto 1907
en Bukareŝto
Morto la 22-an de aprilo 1986
en Ĉikago
Nacieco rumano
Sukcesis kiel
  • religihistoriisto
  • religifilozofo
  • eseisto
  • prozisto
  • profesoro
Mircea Eliade
Persona informo
Mircea Eliade
Naskiĝo 9-an de marto 1907 (1907-03-09)
en Bukareŝto
Morto 22-an de aprilo 1986 (1986-04-22) (79-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Oak Woods Cemetery vd
Religio Rumana Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj francaanglarumanagermanaitalapersahebreasanskritobengalapalia vd
Ŝtataneco Reĝlando RumanioSocialisma Respubliko RumanioUsono vd
Alma mater Universitato de KolkatoUniversitato de Bukareŝto vd
Partio Legiana movado vd
Subskribo Mircea Eliade
Profesio
Okupo antropologo • diplomato • historiisto de religioj • historiistoĵurnalisto • romanisto • filozofo • eseisto • dramaturgopedagogo • universitata instruisto • literaturkritikisto • biografo • mitologo • taglibristo • verkisto • religiosciencisto • etnografo vd
Laborkampo religioscienco vd
Doktoreca konsilisto Surendranath Dasgupta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mircea Eliade [mirĉa eliade] (naskiĝis la 13an de marto 1907 en Bukareŝto, Rumanujo kaj mortis la 22an de aprilo 1986, Ĉikago, Usono), estis rumana pensulo kaj verkisto. Filozofo kaj religihistoriisto, Eliade estis profesoro ĉe la Universitato de Ĉikago ekde 1957, katedrestro de "Sewell L. Avery" ekde 1962, naturalizita usonano en 1966, distingita per la titolo "Distinguished Service Professor". Aŭtoro de trideko da volumoj sciencaj, beletraj kaj eseaj, tradukitaj en dudekon da lingvoj, kaj de ĉirkaŭ 1 200 bonege dokumentitaj artikoloj kaj recenzoj varitemaj. La verkaro de Eliade okupus pli ol 80 volumojn, kiuj ne inkludus liajn taglibrojn kaj nepublikigitajn manuskriptojn.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel filo de la kapitano Gheorghe Eliade kaj Ioana Stoenescu. En la jaroj 1925–1928 studis filozofion ĉe la Bukareŝta universitato sub gvido de la rumana filozofo N. Ionescu. Tiam lernis fremdajn lingvojn, i.a.: la italan, anglan kaj hebrean. En la jaroj 1928–1932 kiel stipendiulo restis en Barato (universitato de Kalkato kaj duonjara restado en aŝramo). Post reveno doktoriĝis en 1933 surbaze de la laboraĵo Kompara historio de jogo-teknikoj. En la sama tempo ricevis postenon de profesoro en la universitato de Bukareŝto. Novembre 1934 komencis lekcii pri Savo en orientaj religioj, vintre 1935 gvidis seminarion pri la Dokta Nescio de Nikolao el Kuzo. Ankaŭ lekciis en pluraj aliaj eŭropaj universitatoj (en Berlino, Londono, Berno).

Kontaktoj kun aliaj pensuloj[redakti | redakti fonton]

Persona amikeco ligis lin kun interalie Samuel Beckett, Emil Cioran, Eugène Ionesco, Paul Ricoeur; Eliade amikiĝis kaj korespondis kun Carl Gustav Jung. Pri la propra vivo detale raportis en tagĵurnalo Mia vivo.

Konceptoj[redakti | redakti fonton]

Rigarde al religio Eliade estis plej proksima al Rudolf Otto, Nathan Söderblom kaj Gerardus van der Leeuw. Li estis ĉefa reprezentanto de tiel nomata skolo de la morfologio de sankteco ene de religioscienco, iniciatinto de pensfluo okupiĝanta pri kompara esploro de fundamentaj strukturoj kaj religiaj arketipoj, manifestiĝantaj en historio de religio pere de simboloj, mitoj, ritoj. Esenco de lia koncepto pri religio estas teorio de sacrum kontraŭ profanum – du manieroj de homa realigo de la propra ekzistado.

Eliade estis pioniro de fenomenologia alpaŝo por malkovri esencon de religio sendepende de historia aŭ kultura dependiĝo. Li opiniis ke religioscienco devus apliki du reciproke sinkompletigajn metodojn: fenomenologian priskribon de religiaj strukturoj (t.e. morfologio de sankteco) kaj histori-komparan metodon (t.e. dialektiko de sacrum kaj profanum). Li popularigis kontraŭreduktisman, kontraŭevoluisman kaj holisman alpaŝon al religio. Tia rigardo ligiĝis kun ĝenerala koncepto de la homo, laŭ kiu li estas estulo religia (Eliade uzis terminon homo religiosus), kies objektiva reciprokaĵo estas ekzisto de sacrum - nereduktebla kerno de ĉiuj religiaj fenomenoj.

Kunmeto de nocioj kaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

(...)

Tradukaĵoj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

  • Ekzile (du noveloj). Thaumiers: La Kancerkliniko, 2006.
  • Fraŭlino Maitreyi (romano). Rotterdam: Eldonejo Bero, 2007.
  • La konfesoj de ĉi-jarcenta junulo (romanfragmento), en Beletra Almanako N-ro 1 (Septembro 2007). Novjorko: Mondial.
  • Ĉe la ciganinoj (novelo). Thaumiers: La Kancerkliniko, 2021.