Carl Orff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Orff
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1895 (1895-07-10)
en Munkeno
Morto 29-an de marto 1982 (1982-03-29) (86-jaraĝa)
en Munkeno
Mortokialo pankreata kancero
Tombo Andechs Abbey
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta GermanioGermanio
Alma mater Hochschule für Musik und Theater München • Wittelsbacher-Gymnasium München • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Universitato Mozarta de Salcburgo
Familio
Edz(in)o Liselotte Orff • Luise Rinser • Gertrud Orff • Alice Solscher
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto • muzika teoriisto • libretisto
Verkoj Die Kluge
Carmina Burana
TTT
Retejo https://www.orff.de/start.html
vdr

Carl Orff (10-a de julio 189529-a de marto 1982) estis germana komponisto. Lia plej vaste konata verko estas la kantato Carmina Burana (1937). Krom lia kariero de komponisto, Orff estas konata kiel aŭtoro de influa metodo de muzikedukado.

Carl Orff

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Orff naskiĝis en Munĥeno je 10-a de julio 1895. Lia familio estis civitanoj de Reĝlando de Bavario kaj havis fortajn ligojn kun Bundeswehr.

Kiam Orff aĝis 5 jarojn, li komencis studi pianon. Krome, li prenis lecionojn de orgeno kaj violonĉelo. Sed li ĉiam pli interesiĝis pri komponado de originala muziko ol pri ludado de muziko. Eĉ en la infanaĝo Orff komponis kaj kondukis pupajn muzikspektaklojn por sia familio. Por tiuj li komponis muzikon por piano, violono, citro kaj kampaneto. Krom muziko, li verkis malgrandajn eseojn, unu el kiuj estis publikigita en infana ĵurnalo en 1905. Li pasie kolektis insektojn kaj eĉ komencis verki libron pri naturo.

En sia adoleskaĝo Orff ade verkis kantojn, kvankam li ne jam estis studinta harmonionkomponarton. Lia patrino helpis lin skribi siajn unuajn verkojn per muzika notacio. Tiam Orff plej ofte verkis siajn proprajn tekstojn. Li lernis komponarton sen instruisto, memstare studante klasikajn muzikajn verkojn.

La muziko de Orff estas unue publikigita en 1911, kiam li aĝis 16. Plimulto de liaj junaĝaj verkoj estis kantoj, aŭ kun propraj tekstoj, aŭ bazitaj sur klasika germana poezio. Stile ili similis al verkoj de Richard Strauss kaj aliaj famaj germanaj komponistoj de tiu epoko, sed jam ili aludis al tio, kio estis poste iĝonta la originala muzika esprimo de Orff.

En 1911-1912 Orf verkis Also sprach Zarathustran, Op. 14, grandan verkon por baritono, tri ĥoroj kaj orkestro. Ĝi baziĝis sur citaĵo el samnoma filozofia novelo de Friedrich Nietzsche.[1][2] La sekvan jaron li komponis la operon Gisei, das Opfer (Gisei, la Ofero). Sub la influo de la franca impresionista komponisto Claude Debussy, li komencis uzi brilajn, nekutimajn kombinaĵojn de muzikiloj en sia orkestrado.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Musik-Lexikon de Hans Joachim Moser, Orff studis en Hochschule für Musik und Theater München (Munĥena muzika akademio) ĝis 1914. Poste li estis varbita en armeo por la Unua Mondmilito. Dum unu el bataloj li estis severe vundita kaj preskaŭ mortis pro ruiniĝo de tranĉeo. Post resaniĝo, li servis en diversaj postenoj en operaj teatroj de Mannheim kaj Darmstadt, kaj poste revenis al Munĥeno por daŭrigi siajn studojn pri muziko.

La 1920-aj[redakti | redakti fonton]

En la mezaj 1920-aj jaroj Orff komencis krei la koncepton, kiun li nomis "elementare Musik", muziko de la elementoj. Ĝi baziĝis sur la unueco de artoj, simbolita per grekaj muzoj (de kiuj, fakte, etimologie devenas la vorto "muziko" kaj en Esperanto, kaj en la germana kaj aliaj Eŭropaj lingvoj) kaj unuigis tonon, dancon, poezion, bildon, desegnon kaj teatran geston. Samkiel multaj komponistoj de la tempo, li estis sub la influo de la rusa-franca komponisto Igor Stravinski. Sed dum plejparto de la tiutempaj germanoj sekvis trankvilajn, balancitajn, "novklasikajn" verkojn de Stravinski, al Orff plej plaĉis aranĝaĵoj kiel Les noces (La Geedziĝo), ritma, kvazaŭ-folklora alvoko al antaŭhistoriaj geedziĝaj ritualoj. Ankaŭ dum tiu tempo li komencis siajn unuajn eksperimentojn de adapto kaj rearanĝo de muziko de plifruaj eraoj, inkluzive de la opero L'Orfeo de Claudio Monteverdi (1607). Germana versio de Orff, Orpheus, prezentiĝis en 1925 en Mannheim, sub la dirigentado de Orff mem. La aranĝo uzis iujn antaŭ-klasikajn muzikilojn, kiuj estis uzataj en prezento de originala versio de jaro 1607. La pasia deklamacia opera stilo de la epoko de Monteverdi estis nekutima en la 1920-aj, kaj la produkto de Orff trafis nelaŭdajn rimarkojn de konservemaj kritikistoj.

En 1924 Orff, kune kun Dorothee Günther, fondis en Munĥeno lernejon pri gimnastiko, muziko kaj danco por infanoj. Tie li multe laboris kun komencantoj pri muziko, kaj ĝuste tie li disvolvis siajn pedagogian metodojn. La lernejo ekzistas ĝis nun sub la nomo Günther-Schule. Ekde 1925 kaj ĝis la fino de sia vivo Orff estis estro de la muzika departemento tie kaj estis en konstanta kontakto kun la lernantoj. En 1930 li publikigis manlibron kun la titolo Schulwerk, kie li klarigis sian metodon de instruado; ĝi inkluzivas ankaŭ facilajn muzikpecojn, kiuj ebligas eĉ tutajn komencantojn ekmuziki. La manlibro ĝis nun estas aŭtoritata en la teorio de la muzika edukado.

Furorego en 1937[redakti | redakti fonton]

La plej grava respektive konata verko de Orff, kun premiero en 1937, restas ĝis hodiaŭ sendube Carmina Burana.

La Naziepoko[redakti | redakti fonton]

La rilato inter Orff kaj NSDAP estis komplika kaj kontraŭdira. Lia Carmina Burana gajnis grandan popularecon en la Nazia Germanio tuj post la unua spektaklo en Frankfurt am Main en 1937, kaj estis prezentata multfoje tra la tuta lando. Li ankaŭ estis unu el nur malmultaj germanaj komponistoj, kiuj konsentis kunlabori kun la nazia reĝimo kaj skribi novan scenmuzikon por germana versio de Somermeznokta sonĝo, post kiam la originala muziko de Felix Mendelssohn estis malpermesita - ĉiuj aliaj rifuzis helpi al la registaro pro etikaj kialoj.[3] Defendantoj de Orff asertis, ke li ne skribis novan muzikon, sed nur permesis uzi scenmuzikon, kiun li kreis por tiu ĉi multe pli frue - en 1917 kaj 1927.

Unu el la personaj amikoj de Orff estis Kurt Huber, profesoro pri filozofio kaj muzikologio en la Universitato Ludwig Maximilian de Munĥeno kaj unu el la fondintoj de la senperforta intelektula kontraŭnazia rezista movado Die Weiße Rose (la Blanka rozo). Tiel okazis, ke Orff vizitis la domon de Huber en la sekva tago post lia aresto. La edzino de Huber petegis Orff uzi la influon al Nazia elito, kiun li gajnis pro sukceso de Carmina Burana, por helpi al ŝia edzo, sed Orff rifuzis. Li diris al ŝi, ke li timas "ruinigon", se la nazioj malkovros lian amikecon kun Huber. Post tio, li neniam ree renkontiĝis kun la edzino de Huber. Pro sento de kulpo kaj honto, li poste skribis leteron al (la jam mortinta) Huber, petante lian pardonon.[4][5] Huber estis kondamnita al mortpuno en Volksgerichtshof kaj ekzekutita per pendumo en 1943.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito Orff, timante perdon de aŭtorrajto kaj rilataj enspezoj de Carmina Burana, asertis al oficiro pri denaziigo, ke li estis membro de la Blanka Rozo kaj ke li mem partoprenis en la rezisto.[4] En tiuj tempoj ĉiuj veraj membroj de la Blanka Rozo estis jam mortintaj, kaj do neniu restis por konfirmi aŭ malkonfirmi lian aserton. La kanada historiisto Michael H. Kater, konata eksperto pri naziaj krimoj, en siaj pli fruaj verkoj ade asertis, ke Orff estis nazia kunlaboranto,[6] sed en sia libro Composers of the Nazi Era: Eight Portraits (2000) li iom moligis siajn akuzaĵojn. Iuokaze, aserto de Orff pri lia kontraŭnazia aktivismo estis akceptita de la Usonaj servoj pri denaziigo, kiuj transmetis lin el kategorio "griza neakceptebla" al "griza akceptebla", tiel ebligante al li daŭrigi verki muzikon kaj teatraĵojn por publika prezento.

Plejparto de la pli malfruaj verkoj de Orff - Antigonae (1949), Oedipus der Tyrann (Oedipus la Reĝo, 1958), Prometheus desmotes (1967) kaj De temporum fine comoedia (Teatraĵo por la Fino de la Tempo, 1971) - baziĝis sur antikvaj tekstoj kaj scenoj. Ili estas interesaj vastigoj de la stilo de Carmina Burana, sed estas nekutimaj kaj multekostaj por prezento. Nun ili estas prezentataj malofte, plejparte en Germanio.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Carl Orff edziĝis kvarfoje: kun Alice Solscher (geezdiĝis 1920, disiĝis 1925), Alice Willert (geezdiĝis 1939, disiĝis 1953), Luise Rinser (geezdiĝis 1954, disiĝis 1959) kaj Liselotte Schmitz (geezdiĝis 1960). Liaj edzinoj ĉiuj poste memoris lian malvarman, egoisman konduton. El la unua geedzeco li havis sian solan filinon Godela naskitan en 1921. Sed ankaŭ ŝin li poste rifuzis. "Li havis sian vivon, jen ĉio", ŝi diris al Tony Palmer en la dokumenta filmo O Fortuna.[7]

Morto[redakti | redakti fonton]

Carl Orff mortis en 1982, en la aĝo de 86 jaroj. Li vivis tra kvar reĝimoj de Germanio dum sia vivo: la Germana Imperio, la Vajmara Respubliko, la Nazia Germanio kaj la post-milita Popola Respubliko de Okcidenta Germanio. Orff estas enterigita en baroka kirko en la benediktana abatejo de Andechs sude de Munĥeno. Sur lia tomboŝtono estas skribitaj lia nomo, datoj de lia naskiĝo kaj morto kaj latina enskribo Summus Finis (la fina celo).

Muzika laboro[redakti | redakti fonton]

Orff estas plej konata por sia "scena kantato" Carmina Burana (1937). Ĝi estas la unua en la trilogio Trionfi (la triumfoj), kiu, krome, inkluzivas malpli konatajn verkojn Catulli Carmina kaj Trionfo di Afrodite. La nomo signifas, kiel la komponisto mem priskribis, "proklamon de triumfo de homa spirito tra seksuma kaj holisma balanco". Carmina Burana baziĝas sur kolekto de goliarda poezio el la 13-a jarcento, kiun enhavas mansuskripto sub la titolo Codex latinus monacensis, trovita en la Bavaria benediktana monaĥejo en la jaro 1803. La kolekto ankaŭ nun estas konata sub nomo de Carmina Burana. Malgraŭ sia iom "moderna" kompona tekniko, Orff sukcesis kapti la etoson de mezepoko kaj mezepoka muziko kun ĝiaj simplaj ritmoj kaj facilaj tonalecoj en la trilogio. Unu el kantoj el Carmina Burana de Orff, Fortuna Imperatrix Mundi, pli konata kiel O Fortuna, estas aparte populara kaj ofte uzatas por reprezenti primitivajn naturajn fortojn, kiel, ekzemple, en la filmo The Doors de Oliver Stone.[8]. La malbona reputacio de la kantato, ofte arbitre asociata kun naziismo kaj faŝismo, ankaŭ igis Pier Paolo Pasolinin uzi unu kanton el ĝi (Veris Leta Facies) por akompanado de scenoj de murdoj kaj torturo en sia lasta filmo Salò o le 120 giornate di Sodoma.[9]

Post la sukceso de Carmina Burana, Orff rifuzis ĉiujn liajn pli fruajn verkojn krom Catulli Carmina kaj Entrata, kiuj estis reskribitaj ĝis "akceptebla nivelo" por Orff. Historie, Carmina Burana estas, eble, la plej fama muzika verko, kiu premieris en Nazia Germanio. NSDAP eĉ rigardis ĝin kiel simbolon por junaj nazioj kaj propagandis ĝin en la Hitler-junularo. Orff mem iĝis tiom populara, ke li ricevis inviton al Frankfurt por komponi scenmuzikon por germana opero surbaze de Somermeznokta Sonĝo por anstataŭigi la malpermesitan muzikon de la juda komponisto Felix Mendelssohn. Post la milito li deklaris, ke li ne estas kontenta pri la muziko kaj relaboris ĝin al fina versio, kiu premieris en 1964.

Orff ne ŝatis nomi siajn verkojn "operoj" en tradicia signifo. Anstataŭe, li inventis novajn terminojn: ekzemple, siajn verkojn Der Mond (La Luno, 1939) kaj Die Kluge (La Saĝulino, 1943) li nomis "Märchenoper" ("fabelaj operoj"). Ambaŭ tiuj havas saman "sentempan" sonon - t.e. ili ne uzas specialajn muzikajn teknikojn de iu aparta epoko, kaj do estas malfacile apartenigeblaj al iu periodo de la muzika historio. Iliaj melodioj, ritmoj kaj tekstoj aperas kiel unio de lingvo kaj muziko.

Pri sia Antigonae (1949), Orff speciale diris, ke tio ĉi ne estas opero, sed Vertonung, "muzika spektaklo" surbaze de antikva tragedio. La teksto estas germana traduko far Friedrich Hölderlin, de samnoma teatraĵo far Sofoklo. Ĝia orkestrado estas sufiĉe simpla kaj grave baziĝas sur frapinstrumenta sekcio. Kelkaj muzikologoj rigardas ĝin kiel unu el la fruaj ekzemploj de minimumisma muziko. La historio de Antigone havas strangan similecon kun la biografio de Sophie Scholl, heroino de la Blanka Rozo. Ekzistas kredo, ke Orff alegorie memorigis ŝin en la verko por malplipezigi sian kulpon kontraŭ la organizaĵo.

La fina verko de Orff estas De Temporum Fine Comoedia (Teatraĵo de la Fino de la Tempo), kiu premieris en la Salzburga muzikfesto je 20-a de aŭgusto 1973 en la prezento de Herbert von Karajan kaj la Cologne Radio Symphony Orchestra. En tiu ĉi profunde persona verko Orff sumigis sian opinion pri la fino de la tempo, prezentante ĝin kiel misterio, kantata en la greka, germana kaj latina lingvoj.

Musica Poetica, kunlaboraĵo de Orff kaj Gunild Keetman, estis tema muziko por la filmo Badlands (1973) de Terrence Malick. Hans Zimmer poste reuzis la muzikon por sia True Romance (1993).

Eduka laboro[redakti | redakti fonton]

Carl Orff havas famon en pedagogio pro sia Schulwerk (Lerneja verko) - manlibro kaj krestomatio por muzikedukado. Originale ĝi baziĝis sur aro de muzikaĵoj, kiujn Orff skribis por instruo en Güntherschule (kie studentoj estis infanoj kaj junuloj de la aĝo de 12 ĝis 22)[10]. Saman titolon uzis lia serio de radio-elsendoj en Bavario en 1949. Kolektive tiuj muzikaĵoj nomiĝas Musik für Kinder (Muziko por infanoj), kaj uzas ankaŭ la terminon "Schulwerk". Ĝia simpla instrumentado ebligas eĉ neinstruatan infanon ludi kaj lerni relative facile.

La ideoj de Orff disvolviĝis, kun la notinda influo de Gunild Keetman, al tre moderna maniero de muzikedukado, nun konata kiel Orff Schulwerk. Ĝi rigardas muzikon kiel elementan forton de homa naturo kaj kombinas movon, kanton, aktoradon, muzikadon kaj improvizadon.

Plena listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chronology Arkivigite je 2009-06-21 per la retarkivo Wayback Machine by Carl Orff Center Munich
  2. Alberto Fassone. "Orff, Carl." In Grove Music Online. Oxford Music Online, http://www.oxfordmusiconline.com/subscriber/article/grove/music/42969 (accessed September 25, 2009).
  3. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  4. 4,0 4,1 Morrison, Richard, "Carl Orff the composer who lived a monstrous lie", The Times, December 19, 2008. Kontrolita March 27, 2010.
  5. Duchen, Jessica, "Dark heart of a masterpiece: Carmina Burana's famous chorus hides a murky Nazi past", The Independent, December 4, 2008. Kontrolita March 27, 2010.
  6. vidu http://www.h-net.org/~german/articles/dennis1.html por analizo far Kater
  7. Martin Kettle "Secret of the White Rose", The Guardian, 2 January 2009
  8. IMDB entry for soundtrack of Oliver Stone's film "The Doors" Scroll to bottom
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-18. Alirita 2010-05-17.
  10. Carl Orff Documentation trans. Margaret Murray, published by Schott, 1978

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alberto Fassone: "Carl Orff", Grove Music Online ed. L. Macy (pagenda atingo)Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Michael H. Kater, "Carl Orff im Dritten Reich," Vierteljahrshefte für Zeitgeschichte 43, 1 (January 1995): 1-35.
  • Michael H. Kater, "Composers of the Nazi Era: Eight Portraits". New York: Oxford University Press, 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]